头像

《中国寓言百则》第65则 Respegulaĵo de Serpento en Vintaso

作者 aŭtoro: Pipi, 来自 el: 辽宁大连 Dalian, Liaoning, Ĉinio, 发表于 afiŝita je Monday, September 25, 2023, 06:48 (213天前)

《中国寓言百则》
Cent Ĉinaj Fabeloj

世译:于涛,王丽华
输入与注释:Pipi

第65则

Respegulaĵo de Serpento en Vintaso (FANG XUANLING*)

Kiam Le Guang laboris kiel prefekto de Henan, li havis intiman amikon, kiu ne vizitis lin de longa tempo post ilia disiĝo. Le Guang iris al li por demandi pri la kialo. Lia amiko respondis: "Lastfoje, kiam mi gastis ĉe vi, vi regalis min per vino, sed tuj kiam mi levis la tason por trinki, mi vidis en ĝi serpenton, tio ege naŭzis min kaj poste mi malsaniĝis."

Siatempe, sur la muro de la salono de Le Guang pendis pafarko lakita kiel serpento. Le Guang konjektis, ke la serpento en la taso estis pafarka respegulaĵo.

Do, li aranĝis festenon en la sama loko kaj invitis denove tiun amikon. Dum la festeno Le Guang demandis: "Kion vi vidas en la taso?" Lia amiko respondis, ke li vidas la samon kiel tiutage. Montrante pafarkon sur la muro, Le Guang klarigis la aferon, kaj lia amiko ekkomprenis, forpelis la timon kaj resaniĝis.

——
*Fang Xuanling (579-648), ministro de Tang-dinastio en ĝiaj fruaj jaroj.

——
注释:

1. prefekto:地方行政长官

2. "Lastfoje, kiam mi gastis ĉe vi, vi regalis min per vino, sed tuj kiam mi levis la tason por trinki, mi vidis en ĝi serpenton, tio ege naŭzis min kaj poste mi malsaniĝis." 上回我在你那儿作客,你以酒款待我,可我刚举起酒杯要喝时,我就看见里面有条蛇,让我感到很恶心,后来我就病了。

3. Siatempe, sur la muro de la salono de Le Guang pendis pafarko lakita kiel serpento. Le Guang konjektis, ke la serpento en la taso estis pafarka respegulaĵo. 当时,在Le Guang客厅的墙上挂着一把漆如蛇样的弓。Le Guang便猜测杯子里的那条蛇是弓映在杯子里的。

4. festeno:宴会,盛宴,筵席

5. forpeli:赶走,打消,排除


完整帖子 kompletaj mesaĝoj:

 主题RSS Feed

powered by my little forum