《春天里的秋天》5 (纪念世界语翻译家李士俊先生诞辰100周年)
纪念世界语翻译家李士俊先生诞辰100周年
《春天里的秋天》
原著:巴金
世译:李士俊
输入与发布:Pipi
5 Mi sonĝis kun malfermitaj okuloj, kaj tiu sonĝo ne alportos frukton.
Mi ne komprenis la psikon de la knabino, kiu kondutis vere strangete en la lasta tempo.
Estis ŝi kiu faris ofensivon kaj rompis mian defendon. Mi fariĝis ŝia kaptito. Sed poste ŝi komencis heziti.
Kion mi devas fari?
Knabinoj estas vere perversaj. Ŝi ofte incitis min ĝis mi freneze malkvietiĝis, ŝi tamen sin ŝajnigis indiferenta kaj virta.
Ŝi fariĝis eĉ malpli amema al mi ol antaŭe. Ŝi tenis ion sekretan de mi.
Kion mi faru do?
Tiuj pensoj rondiradis en mia cerbo.
La suno brile ridis ekster la fenestro. Vento alblovis rusan kanton, kiu ĉiam sonis melankolie.
Subite Rong komencis mallaŭte kanti "Vi Ĉiam Estas en Miaj Brakoj".
Mi ankoraŭ kuŝis sur ŝia lito kun la vizaĝo kaŝita en ŝia kapkuseno. Mi deziris humidigi mian vizaĝon per la restaĵo de ŝiaj larmoj, sed ĝi preskaŭ formalaperis.
"Vi molulo!" mi diris al mi mem.
"Kion komunan tiu ĉi lito kaj tiu ĉi kapkuseno havas kun mi, se mi fine ne povos akiri ŝin?"
"Ne akiri ŝin fine? Absolute neeble. Mi ne povas imagi al mi mian vivon sen ŝi."
"Vi molulo! Kial vi ne aranĝis la aferon pli frue? Kial vi ne proponis al ŝi geedziĝon jam frue?"
"Ĉu ŝi povus ne plu ami min? Ĉu ŝi povus forlasi min por ekami iun alian?"
"Certe jes. Sin trovas sennombre multaj viroj pli bonaj ol mi. Eĉ multe pli koraj geamantoj povas rompi unu kun la alia."
Mi tiel mem demandis kaj respondis en la menso.
Rong kaj Xu estis luktantaj super unu ĉaro. "Lin, tuj venu por min helpi!" ŝi vokis ridante. "Ĉu vi endormiĝis? Tuj leviĝu!"
Mi stariĝis kaj estis elironta, kiam mi subite rimarkis leteron sub la kapkuseno.
Strange! Kial mi ne vidis ĝin antaŭe?
Mi prenis ĝin kaj eksciis, post rigardo de la koverto, ke ĝin skribis ŝia patro. Ĝi estis ricevita antaŭ kvar aŭ kvin tagoj. Ŝia patro, mi sciis, malŝatis homojn de aliaj provincoj.
Mi prenis la leteron kaj volis ĝin legi, sed tamen anstataŭ elpreni la leteron, mi remetis la koverton sub la kapkusenon.
Mi eliris de post la ekrano kaj bedaŭris ke mi ne legis la leteron.
Kiam mi alvenis antaŭ la rondan tableton, jam finiĝis ilia batalo super la ĉaro.
"Ĉu vi vere endormiĝis? Mi alparolis vin, sed vi neniam respondis!" ŝi ĵetis al mi riproĉan rigardon. Ne estis nubo sur ŝia vizaĝo. Ŝiaj okuloj ridetis. Ŝi gajnis superecon en la ludo.
Tenante ŝakpecon "ĉevalo" en la mano, Xu longe ne povis ĝin loki. Vidante lian mienon de pena cerbumado, mi preskaŭ ekridis aŭdeble.
Ŝi urĝigis lin, sed vane. Ŝi komencis zumi "Ramona", batante la takton per ŝakpeco.
"Kial tiel serioze? Estas tro tede ŝakludi!" Mi levis la ŝaktabulon, malordigante la ŝakpecojn, el kiuj iuj falis kaj ruliĝis sur la planko.
"Kiel vi barbaris! Mi estus tuj gajninta la ludon."
Ŝi piedfrapis kolere kaj alkuris por min bati, sed ŝia vizaĝo ankoraŭ ridetis.
Post ĉirkaŭkuro, mi intence min turnis post la ekranon. Ŝi alkuris kaj mi kuŝiĝis sur la liton. Ŝi frapetis dufoje sur mia kapo kaj diris al mi, ke mi petu pardonon de ŝi.
Mi rapide elprenis la leteron de sub la kapkuseno, ĝin svingis antaŭ ŝiaj okuloj kaj jam estis elprenonta la leteron por legi.
Ŝia vizaĝo malsereniĝis, ŝi forkaptis la leteron, ŝovis ĝin senvorte en sian bluzon kaj forlasis min silente.
"Rong, Rong," vokis mi, surprizita de ŝia malĝojo pro la letero. Mi tre bedaŭris kaj volis ŝin konsoli.
Ŝi returnis sian kapon por rigardi kaj ŝiaj okuloj certe diris ion, sed bedaŭrinde, nekompreneblan por mi.
(未完待续)
——
Pipi
2016.7.18
于大连
完整帖子 kompletaj mesaĝoj: