头像

Voĉa klavaro por Esperanto jam funkcias en Android! 安卓手机已经可以语音输入世界语!

作者 aŭtoro: Solis @, 发表于 afiŝita je Saturday, May 21, 2022, 22:20 (678天前)
编辑: Solis, 时间: Saturday, May 21, 2022, 22:28

Voĉa klavaro por Esperanto jam funkcias en Android!
安卓手机已经可以语音输入世界语!

Voĉa klavaro por Esperanto jam funkcias en Android!

La teamo de Parolteknologio preparis por vi voĉan klavaron por Android. Do vi povas paroli al via poŝtelefono kaj ĝi transskribos ĝin al teksto!

Tio estas uzebla en multaj aplikaĵoj, inklude tujmesaĝiloj Telegramo, WhatsApp, sociaj retejoj Reddit, Amikumu, Facebook, Twitter, Mastodon, dokumentaj aplikaĵoj Google Dokumentoj, Keep kaj probable en centoj de aliaj.

Kiel uzi?

elŝutu kaj instalu .apk de https://github.com/parolteknologio/AndroidParolRekono

instalu https://play.google.com/store/apps/details?id=ee.ioc.phon.android.speak

al ambaŭ aplikaĵojn donu bezonatan permeson, kiam ili postulas ĝin

agordu Konele por uzi "Vosk parolrekonilo"

agordu en Android "metodo de eniro" por akcepti voĉan klavaron

eble necesos restartigi poŝtelefonon

poste en la klavaro sufiĉas klaki la ikonon de mikrofono, iomete atendi kaj paroli - jen, espereble ĉio

Funkcias kun klavaroj SwiftKey, AnySoftKeyboard. Onidire ne funkcias en GBoard.

Kvankam ĝi funkcias tre bone, nun ĝi estas baza provo de koncepto kaj la teamo de Parolteknologio laboras por igi ĝian akiron kaj ekfunkciigon pli glata.

La kreo de tiu ĉi voĉa klavaro estis ebla nur danke al grandega laboro de multaj homoj. Pli ol 1 000 homoj voĉlegis por Mozilla Common Voice. Plejparton de tio finance subtenis Kaja per ĉifromono Miriado Al varbado por Mozilla Common Voice helpis ankaŭ Libera Folio, E@I, Vikimedio EO, kaj aliaj. Homoj de AlphaCephei uzis tiujn datumojn por trejni lingvomodelon en Vosk. Jacob Nordfalk integris la esperantan modelon kun Konele, kaj tiel fine kreis la voĉan klavaron. Stefan Grotz dum la tuta tempo kunigadis diversajn homojn kaj estis la animo de la projekto, kaj ankaŭ kreis ĝiaj retejon https://parolteknologio.github.io/ . Mi helpis pri varbado, kunordigado, kaj kunigado de agantoj.

La teamo de Parolteknologio ankaŭ laboras por konvinki Google por oficiale aldoni parolrekonadon por Esperanto al Android. Pli pri tio iom poste

5 Comments

8 days ago
Altnivela
La teamo de Parolteknologio baldaŭ lanĉos amaskontribuan kampanjon por kolekti obskurajn vortojn, kiuj nuntempe mankas (la voĉa klavaro ilin ne rekonas). Restu atenta pri novaĵoj

8 days ago
senespera esperantisto
Ho ĝi ja funkcias bone punkto fakte mi skribis ĉi tiun mesaĝon per voĉo komo sed ĝi ne estas rapida punkto mi esperas ke la verko daŭrigos kaj pliboniĝos

7 days ago
Altnivela
Nu, interpunkcio kaj numeroj estas daŭre problemaj

原文地址
https://www.reddit.com/r/Esperanto/comments/up4wdj/vo%C4%89a_klavaro_por_esperanto_jam_...

(eble oni ne povas viziti ĝin en Ĉinio)


完整帖子 kompletaj mesaĝoj:

 主题RSS Feed

powered by my little forum