Paro da ledaj ŝuoj | Pipi | Ĉinio
(GMT+08:00) 2019-09-06 15:27:03 Redaktoro:Xiong
Paro da ledaj ŝuoj
Verkis Pipi
Dum mia tuta vivo mi ĝuis multajn parojn da ledaj ŝuoj. Kiom da? Mi ne memoris. Sed nur unu paron da ledaj ŝuoj mi neniel povis forgesi eĉ ĝis la morto.
Tiun paron mi aĉetis kiam mi estis en la aĝo de 30 jaroj.
Tio estis aŭtuna frumateno. Mi frue ellitiĝis, ĉar mi planis iri al Dalian* por ĉeesti Esperantan kunvenon. Mi tuj post la manĝo okupis min per vestado. Mi surportis miajn elegantajn okcidentan veston kaj kravaton. Post tio mi elhejmiĝis, kaj taksie veturis al la stacidomo. Ĉ. 40 minutojn poste mi atingis la stacion.
Kiam mi atendis trajnon en la atendejo, mi subite trovis, ke mi surhavis vojaĝŝuojn. Fulmo kaj tondro! Jen mi forgesis porti ledajn ŝuojn! Restis nur ĉ. 30 minutoj ĝis la alveno de la trajno. Estis jam tro tarde se mi iris returne hejmen por ŝanĝi ledajn ŝuojn. Kion fari? Ŝanceliĝinte kelkan tempon, mi decidis aĉeti unu paron da ledaj ŝuoj en magazeno situanta najbare de la stacio. Mi hastis en la magazenon direkte al la vendotablo por ŝuoj. Post longa okulmezurado, mia rigardo haltis sur paro da purpurruĝaj ŝuoj el dura bovledo, kun la fabrikmarko de "Maljunula Kapo" kaj kun la prezindiko de 380 juanoj. Fingromontrante al la paro da "Maljunulaj Kapoj", la vendistino rimarkigis al mi ke restas nur unu paro da 41-mezuraj ŝuoj en tiu speco kaj ŝi donus al mi rabaton se mi volus. Nee skuante la kapon, mi diris al ŝi ke la mezuro de la ŝuoj, kiujn mi portas, devas esti 43 kaj tiu paro estas du numerojn malgranda. La vendistino asertis al mi, ke ledaj ŝuoj ju pli uziĝas, ili fariĝas des pli malstriktaj, kaj tio certe ne estos problemo se mi povas enmeti en ilin miajn piedojn. Mi estis konvinkita de la vendistino, kaj provis ilin. Estis vere, ke miaj piedoj eniris. La vendistino petis min fari kelkajn paŝojn por sperti ĉu aŭ ne ili estis oportunaj. Post kelke da paŝoj, mi sentis, ke ili estis komfortaj. Fine mi prenis ilin kontraŭ 300 juanoj.
Deponinte miajn vojaĝŝuojn en la deponejo, mi envagoniĝis. Sidante sur la kanapo, mi de tempo al tempo mallevis mian kapon kaj ŝate okulkaresis tiun paron da belaj "Maljunulaj Kapoj". Mi sentis ekstazon.
Post ĉ. unu horo, la trajno eniris la stacion de Dalian. Mi elvagoniĝis kaj elstaciiĝis. Mi bezonis piediri duonhoron por atingi la kunvenejon. Mi grandpaŝe iris kaj iris, kantetante, iris kaj iris. La ĉielo estis klara kaj la aero estis freŝa. La vetero estis tre bela. Mi estis vigla kaj en gaja humoro.
Post ĉ. dekkelke da minutoj da vojado, mi ricevis la senton, ke la ŝuoj estis iom striktaj. Eble ĝuste kiel la vendistino diris, ke novaj ŝuoj komence estas striktaj! Mi tiel konsolis min mem en la koro. Sed ju pli mi iris, ili des pli kaj pli striktiĝis kaj premis min. Miaj piedoj estis en la dilemo, ĉu iri antaŭen aŭ ne. Kiel miaj piedfingroj, tiel ankaŭ miaj maleoloj ekstreme doloris min. La boranta doloro min draste atakis. Mi havis tian senton, kvazaŭ du monstroj per akraj dentoj ĉirkaŭmordus miajn maleolojn. Mi havis neniun alian elekton, ol malrapidigi la marŝon. Mi paŝo post paŝo lante movis miajn piedojn antaŭen kvazaŭ per tiaj paŝoj, per kiaj iris la virinoj kun vinditaj piedoj pasintece en antikva Ĉinio. Premante la dentojn kaj glutante la mordantan doloron, mi finfine min trenis tra la tuta vojo ĝis la celo ...
Tiun tagon, la ŝuoj terure min ĉagrenis kaj doloris. Ili tiel turmentis min, ke mi apenaŭ volis plu vivi! Mi sentis tian embarason, kian mi neniam antaŭe sentis. Kiel mi volis detiri ilin kaj dispiedbati kiel ĉifonojn tre tre malproksimen!
Reveninte hejmen, mi demetis tiun damnindan paron da "Maljunulaj Kapoj". Miaj piedfingroj kaj maleoloj ricevis frotvundojn kaj la sango makulis miajn ŝrumpetojn. Vidante tion, mia edzino hahae diris al mi:
"Forĵetu ilin! Preferas esti sub miaj ŝuoj ol toleri ilin, ĉu?"
"Ili estas tre novaj kaj karaj. Kiel domaĝe forĵeti ilin!" mi obĵetis.
"Laŭ vi, kion ni faru pri ili? Ili estas tro malgrandaj por vi. Se vi volas porti ilin plu, estas pli bone, ke vi fortranĉetu viajn kalkanojn por adapti viajn piedojn al ili!" mia edzino rebatis.
"Donacu ilin al via patro!" mi proponis.
"Al mia patro ŝuoj ne mankas. Prefere sendu ilin al via patro. Via patro jam havas grandan aĝon. Li la tutan vivon neniam ĝuis ledajn ŝuojn. Lasu lin ĝui ilin unu fojon! Eble ili bone sidus al via patro!" komentis mia edzino.
"Konsentite!" mi ĝoje kapjesis.
Finfine tiuj ledaj ŝuoj estis tiel ekspeditaj.
Pasis multaj jaroj. Mia patro mortis. Post la funebra ceremonio mi kaj mia patrino ordigis la aferojn postlasitajn de la patro. Mia patrino tiris el sub la vestoŝranko unu paron da ledaj ŝuoj. Tio ĝuste estis la ŝuoj, kiujn mi forsendis. Ili estis trivitaj, plenaj de truetoj. Vidante ilin, mi demandis al mia patrino:
"Ĉu tio ne estas la paro, kiun mi sendis?"
Aŭdinte tion, mia patrino eksnufis, kaj tuj sekve larmoj ŝprucis el ŝiaj okuloj.
"Jes," mia patrino respondis. "Tio ĉi estas la sola paro da ledŝuoj, kiun via patro ĝuis en sia tuta vivo. Ĉiun fojon, kiam la homoj en la vilaĝo vidis, ke via patro surhavante ledajn ŝuojn sur la monto paŝtas azenojn, ili tre enviis lin, dirante, ke li havas bonan filon. Aŭdinte la laŭdojn, via patro sin sentis ne nur ĝoja, sed ankaŭ fiera, kaj rideto tuttage ŝvebis ĉirkaŭ liaj lipoj kaj brovoj."
Mi konfuzite ree demandis:
"Mia patro estis ŝparema la tutan vivon. Li eĉ formetis tolajn ŝuojn por laborado en kampo, ĉar li domaĝas ilin. En ledaj ŝuoj paŝtante azenojn surmonte, ĉu li ne timis erodi ilin?
Ĉe tio, la patrino ploris pli kaj pli forte. Larmante, ŝi diris:
"Domaĝi ilin estis malŝpari ilin. Kiu alia povus uzi ilin se via patro ne uzis? Sciu, la piedoj de via patro estis malpli grandaj ol viaj, kaj viaj ŝuoj estis tro vastaj, por ke li povu porti ilin. Por ke la ŝuoj firme sidu al li, li estis devigita enŝovi en ĉiun ŝuon po du tavolojn da alplandaĵoj. Malgraŭ tio, la ŝuoj ankoraŭ sentiĝis larĝaj. Ĉiam, kiam li paŝtis azenojn, li ĉiam kaŝis en la poŝo kanabŝnuretojn."
"Por kio li kaŝis ilin en la poŝo?" mi scivole demandis al la patrino.
"Por kunŝnuri la ŝuojn kaj la piedojn!" daŭrigis la patrino, spasme plorsingultante, "La ŝuoj, tre lozaj, neobeemaj al la piedoj, multe ĝenis lin! Paŝante tien-reen sur la deklivo, via patro ofte stumblis kaj foje eĉ tordis sian piedon. Por submetigi la ŝuojn al li, li eltrovis la bonan rimedon. Kiam li vidis, ke en la ĉirkaŭaĵo estas neniu, li ŝnure kunligis la ŝuojn kun la piedoj. En tia maniero li zorgeme ĝuis ilin kvin jarojn, pro ili ĝojis kvin jarojn kaj ankaŭ suferis kvin jarojn!"
Je tio, miaj larmoj torente fluis.
La patro mortis preskaŭ dek jarojn. Ĉi-jare en la Festo de Klaro kaj Brilo mi veturis hejmen por "balaado de la tomboj**". Kiam mi estis survoje al la tombejo, ĉe la riverbordo de la vilaĝrando mi revidis la ledajn ŝuojn, forĵetitajn post la morto de la patro, kiuj, tute senkoloriĝintaj kaj ŝrumpiĝintaj pro la vento kaj la sunumo, ankoraŭ silente restis kuŝantaj en sovaĝa herbo sub la arbo. Ĉe la vido de tio, mia koro abrupte ektremis. Mi eksentis kvazaŭ pikon en la okuloj, kaj larmoj tuj venis en miajn okulojn ...
Mi pensis, ke, se mia patro nun ankoraŭ vivus, mi certe mendus paron da laŭmezuraj ledaj ŝuoj por li, por ke li surmetu ilin kaj bone frandu la homvivan vojaĝon ĝis la fino.
——
* Dalian estas fama ĉemara urbo, situanta sude de Liaoning-provinco de nordorienta Ĉinio.
** Festo de Klaro kaj Brilo estas la 5-a (aŭ la 4-a) de aprilo. En tiu ĉi tempo ĉiujare oni en la malnova Ĉinio faris sian filan devon al siaj prapatroj per "balaado de la tomboj", kaj en la nova ili honoras siajn karmemorajn mortintojn per floroj.
——
Pipi
Dalian
2019.8.29