《春天里的秋天》7 (纪念世界语翻译家李士俊先生诞辰100周年)
纪念世界语翻译家李士俊先生诞辰100周年
《春天里的秋天》
原著:巴金
世译:李士俊
输入与发布:Pipi
7 Ni prenis vespermanĝon en ŝia ĉambro.
Poste ŝi akompanis min kaj Xu ĝis la pordo por ĝis-revido kaj fermis la barilpordon.
Mi iris kun Xu en la mallumo, tenante la bukedon de lilioj enmane.
Sur la nigra ĉielo brilis reto de steloj, blankaj, verdaj, ruĝaj steloj.
Kvietaj stratoj, palaj stratlampoj, malmultaj irantoj.
Mi metis la vizaĝon inter la liliojn. La aromo de la floroj forgesigis al mi la lacon.
"Lin, pri kio vi interparolis kun ŝi hodiaŭ ĉe la Suda Putuo?" Xu demandis subite. "Verŝajne ambaŭ vi ploris."
"Nur pri amo!" mi levis la kapon de la floroj.
"Kial do plori?"
"Ni ne ploris, nur verŝis kelkajn gutojn da larmo, kiuj ofte akompanas amvortojn."
"Pardonu min, se mi diros ion malplezurigan. Se vi jam larmas en tiu ĉi stadio, via amo certe ne alportos bonan rezulton, mi vidas delonge, ke via amo ne alportos bonan rezulton."
Mi sentis malagrable kaj replikis kolere: "Vi estas mizogino, do nature vi povas diri nenion plezuran. Ĉu vi ne laŭdis, ke Rong estas bona knabino? Vi estas sensperta pri amo! Amo tamen sen larmo, ĉu tio estas amo?"
"Ne tion. Mi longe sentas, ke io en via afero estas ne en ordo. Mi sentas ĝin instinkte. Mi ne povas klarigi la kaŭzojn, sed mi estas tute certa pri tio."
Li kvazaŭ verŝis pelvon da malvarma akvo sur mian kapon.
Mi ne kredis liajn vortojn, sed mi ankaŭ ne havis pruvon pri lia sensperteco pri amo.
"Vi tute ne komprenas! Vi falis tro profunden en antaŭjuĝon! Mi amas ŝin, ŝi amas min, kio problemas do?"
Mi forte ĝeniĝis kaj lin ignoris.
"Rigardu!" subite Xu diris montrante al la ĉielo.
Strio de lumo falis rapidege de la ĉielo kaj malaperis post palpebrumo. Mi kvazaŭ aŭdis mallaŭtan fajfon.
"Falstelo," Xu diris al si mem, ankoraŭ serĉante ĝin en la ĉielo. "Perdita stelo," li aldonis milde, kvazaŭ vokanta la nomon de sia karulino. Poste li rediris firme: "Mi estas certa pri tio."
Por mi liaj lastaj vortoj sonis kvazaŭ funebra sonorilo, kaj mi subite ektimis.
Denove mi kovris mian vizaĝon per la lilioj. La aromo de la floroj rememorigis al mi la bonodoron de ŝia kapkuseno.
Ŝi apartenas al mi. Mi neniel povas ŝin perdi.
Dirinte "ĝis revido" al Xu, mi rapidis al mia domo.
Aŭdinte la ledŝuan paŝbruon, la hundo de la najbaro komencis bojadi kun siaj antaŭaj piedoj sur la barilpordo. Kiam mi alproksimiĝis, ĝi rekonis min kaj forkuris svingante la voston.
Mi portis la florojn en mian ĉambron, ŝanĝis la akvon en la florvazo, enmetis la liliojn kaj metis la vazon sur la tableton apud la lito.
Kuŝante sur la lito mi fiksrigardadis la florojn en la vazo.
La floroj iom perdis sian freŝecon, tamen ankoraŭ ne velkis. Mi pensis, ke la freŝa akvo ilin revivigos.
Mi bone flegos ilin, ĉar ili simbolas nian amon.
——
Pipi
2016.7.23
于大连