《春天里的秋天》8 (纪念世界语翻译家李士俊先生诞辰100周年)
纪念世界语翻译家李士俊先生诞辰100周年
《春天里的秋天》
原著:巴金
世译:李士俊
输入与发布:Pipi
8 Revenis la printempo en nia amo. Mi pasigis kelkajn printempajn tagojn en sinsekvo. Ankaŭ falis aŭtunaj pluvoj en ili, sed rapide la aŭtuno forpasis.
Ŝi sendis al mi grandigitan foton pri ŝi mem. Mi deprenis la bildkadron de sur la muro kaj kovris Janet Gaynor per ŝia portreto.
Anstataŭ Janet Gaynor nun ŝi rigardas malsupren kaj ridetas al mi. Estas printempa rideto.
Riĉa nigra hararo, sveltaj brovoj, grandaj brilaj okuloj, ĉarmaj lipoj kun rideto.
"Mi amas vin," voĉo simila al sonoro de arĝenta tintilo aŭdiĝis el la iom malfermita ĉarma buŝo. La du grandaj brilaj okuloj lumigis mian tutan korpon.
Ĉu mi sonĝas?
"Rong, mi amas vin, ĉiam amas vin, pli ol ĉion alian en la mondo," mi murmuris al mi mem kvazaŭ deklamanta poemon.
Antaŭ ŝia persono mi diris: "Mi amas vin." Kiam mi estis sola en mia ĉambro, mi same diris: "Mi amas vin."
Kiam longan-arboj floris, mi konatiĝis kun ŝi. Kiam maturiĝis longan-fruktoj, mi enamiĝis al ŝi. Nun la longan-arboj ekfloras denove, kaj mi ankoraŭ murmuras al ŝia foto: "Mi amas vin."
Vi molulo! — mi kovris mian vizaĝon per la manoj kaj falis sur la sofon.
Mi ekmemoris kritikon de Xu al mi: "Vi estas kaptito de pasio."
Mi esperis, ke vere tiel estas. Mi sonĝis pri fariĝo de kaptito de pasio. Se mi fariĝus tia, Rong delonge jam apartenus al mi.
Kiel mi povus fariĝi kaptito de pasio? Feliĉa kaptito de pasio!
Mi preskaŭ freneziĝis.
——
Pipi
2016.7.24
于大连