头像

《中国寓言百则》第73则 Disputo pri Pozicio

作者 aŭtoro: Pipi, 来自 el: 辽宁大连 Dalian, Liaoning, Ĉinio, 发表于 afiŝita je Tuesday, October 03, 2023, 08:34 (207天前)

《中国寓言百则》
Cent Ĉinaj Fabeloj

世译:于涛,王丽华
输入与注释:Pipi

第73则

Disputo pri Pozicio (JIN YINGZHI)

La brovoj, okuloj, buŝo kaj nazo ĉiuj havas inteligentecon.

Iutage la buŝo demandis la nazon: "Kian kapablon vi havas? Pro kio vi sidas super mi?"

La nazo respondis: "Mi povas distingi odorojn bonan kaj malbonan. Nur post mia distingo vi povas manĝi, pro tio mi sidas super vi."

Refutinte la buŝon, la nazo demandis la okulojn: "Kian kapablon vi havas kaj pro kio vi kuŝas super mi?"

La okuloj fiere respondis: "Mi povas vidi ĉion kaj distingi, kio estas bela kaj kio malbela. Mi havas grandan meriton, kompreneble, mi devas kuŝi super vi."

La nazo ne cedis: "Se vi pravas, kian kapablon havas la brovoj? Pro kio ankaŭ ili kuŝas super mi?"

Aŭdinte tion, la brovoj tuj diris: "Mi ne debatos kun vi pri la pozicio, sed se mi sidus sub la okuloj kaj nazo, kia estus la vizaĝo? Ĉu oni povus prezenti tian vizaĝon al la publiko?"

——
注释:

1. inteligenteco:智慧,智力,聪明,理解力,才智

2. "Kian kapablon vi havas? Pro kio vi sidas super mi?" 你有什么能力?凭什么你在我之上?

3. "Mi povas distingi odorojn bonan kaj malbonan. Nur post mia distingo vi povas manĝi, pro tio mi sidas super vi." 我能辨别好闻和不好闻的气味。只有在我辨别之后,你方可吃,因此我在你之上。

4. Refutinte la buŝon, la nazo demandis la okulojn: "Kian kapablon vi havas kaj pro kio vi kuŝas super mi?" 反驳了嘴巴,鼻子问眼睛:“你有啥能力,为何居我之上?”

5. La okuloj fiere respondis: "Mi povas vidi ĉion kaj distingi, kio estas bela kaj kio malbela. Mi havas grandan meriton, kompreneble, mi devas kuŝi super vi." 眼睛自豪地答道:“我能看见一切,并能区分啥是美的,啥是丑的。我理所应当在你之上。”

6. La nazo ne cedis: "Se vi pravas, kian kapablon havas la brovoj? Pro kio ankaŭ ili kuŝas super mi?" 鼻子不依不饶地说道:“算你说得对。可眉毛有啥能力,它们凭啥也位于我之上?”

7. Aŭdinte tion, la brovoj tuj diris: "Mi ne debatos kun vi pri la pozicio, sed se mi sidus sub la okuloj kaj nazo, kia estus la vizaĝo? Ĉu oni povus prezenti tian vizaĝon al la publiko?" 听到这么一说,眉毛立即说道:“我不会与你们辩论位置的,可如果我位于眼睛和鼻子之下,那脸会是啥样的?人们还有脸见人吗?“


完整帖子 kompletaj mesaĝoj:

 主题RSS Feed

powered by my little forum