头像

《春天里的秋天》11(纪念世界语翻译家李士俊先生诞辰100周年))

作者 aŭtoro: Pipi, 来自 el: 辽宁大连 Dalian, Liaoning, Ĉinio, 发表于 afiŝita je Friday, October 06, 2023, 08:22 (193天前)

纪念世界语翻译家李士俊先生诞辰100周年

《春天里的秋天》
原著:巴金
世译:李士俊
输入与发布:Pipi

11 "Ĉu ŝi vere ne plu amas min?"

"Ne. Ŝi neniam diris tion."

"Ĉu ŝi ankoraŭ tiel amas min kiel antaŭe?"

"Sed kial ŝi tiel kondutis hodiaŭ?"

"Ĉu tio signifas amon aŭ ne amon?"

Kuŝante sur mia lito mi tiel mem demandis kaj respondis, kaj fine mi venis al jena konkludo:

"Vi ne komprenas virinan psikon."

"Ŝi ja volis, ke vi eniru."

"Se iu knabino diras, ke ŝi ne amas vin, ŝi montras al vi sian amon. Se ŝi diris ke vi ne eniru, ŝi volis ke vi eniru. Se ŝi diris, ke ŝi volas plori en soleco, ŝi volis ke vi konsolu ŝin."

"Sen hontemo, sen aludoj, sen ĉirkaŭvojoj ne estas virino."

"Vi ja devus returni por ŝin konsoli, sed vi perdis la ŝancon."

"Vi molulo!"

Mi tediĝis de kuŝado kaj restariĝis.

"Morgaŭ mi aĉetos foton de Greta Garbo kaj ĝin pendigos sur la muro," mi fine tiel diris al mi. "Se mi multe rigardos ŝian portreton, eble mi ekkomprenos virinan koron."

Mi ŝaltis la lampon por rigardi la portreton de Rong.

Ŝi ne plu ridetas.

Mi tuj turnis mian dorson al ŝi.

"Mi daŭrigu la leteron," mi pensis. "Skribu al mia pli juna fratino kaj parolu pri mia memmortiginta frato."

"Rifuzite de la amatino mi rememoras la fraton," mi pensis honte kaj elprenis la nefinitan leteron.

Sed mia cerbo ŝajne malvigliĝis kaj mi ne povis rememori multajn aferojn kiujn mi intencis skribi.

Skribante mi larmadis. Mi ne sciis, kial mi estis tiel plorema en tiu tago.

Mi sentis, ke mi iom komprenis kial mia frato sin mortigis.

——
Pipi
2016.7.28
于大连


完整帖子 kompletaj mesaĝoj:

 主题RSS Feed

powered by my little forum