头像

《中国寓言百则》第78则 Kaŝi Perlon en Femuro

作者 aŭtoro: Pipi, 来自 el: 辽宁大连 Dalian, Liaoning, Ĉinio, 发表于 afiŝita je Sunday, October 08, 2023, 07:54 (201天前)

《中国寓言百则》
Cent Ĉinaj Fabeloj

世译:于涛,王丽华
输入与注释:Pipi

第78则

Kaŝi Perlon en Femuro (SONG LIAN*)

En maro estis monto riĉa je kuriozaj trezoroj, kiuj dise sin kaŝis kaj brile radiis.

Marvojaĝanto akiris grandan perlon kaj veturis per ŝipo por transporti ĝin hejmen. Post nelonge, marondoj leviĝis kaj la ŝipo ektangis. Drako kun terura aspekto jen aperis jen malaperis en la marondoj. Ŝipservisto konsilis lin: "La drako venis ja pro la perlo! Ĵetu ĝin en la maron, mi petas, alie ni ĉiuj pereos." La marvojaĝanto ekhezitis: Forĵeti ĝin? tion li ne volis; se ne, ĉiuj endanĝeriĝos. Do, li tranĉis al si femuron kaj kaŝis la perlon en ĝi. Kvietiĝis tuj la vento kaj ondoj.

Hejmen reveninte, la marvojaĝanto elprenis la perlon, sed nelonge poste li mortis pro putrado de la femuro.

——
*Song Lian (1310-1381), fama instruitulo en la unuaj jaroj de Ming-dinastio (1368-1644).

——
注释:

1. En maro estis monto riĉa je kuriozaj trezoroj, kiuj dise sin kaŝis kaj brile radiis. 大海里有一座山富有奇珍异宝,它们分散地隐藏着并闪闪发光。

2. Marvojaĝanto akiris grandan perlon kaj veturis per ŝipo por transporti ĝin hejmen. 一位航海者获得一个大珍珠,乘船将其运回家。

3. Post nelonge, marondoj leviĝis kaj la ŝipo ektangis. Drako kun terura aspekto jen aperis jen malaperis en la marondoj. 不久之后,海浪升起,轮船开始颠簸。一条模样可怕的龙在海浪中时隐时现。

4. Ŝipservisto konsilis lin: "La drako venis ja pro la perlo! Ĵetu ĝin en la maron, mi petas, alie ni ĉiuj pereos." 一位船工劝告他说:“那条龙就是为了那个珍珠而来的!把它扔进海里吧,我求你了,否则我们都得完蛋。”

5. La marvojaĝanto ekhezitis: Forĵeti ĝin? tion li ne volis; se ne, ĉiuj endanĝeriĝos. 那位航海者犹豫了:“扔掉它?他不想那么做。如果不扔掉,所有人都将面临危险。

6. Do, li tranĉis al si femuron kaj kaŝis la perlon en ĝi. Kvietiĝis tuj la vento kaj ondoj. 于是,他割开大腿并将珍珠藏于其中。顿时风平浪静了。

7. Hejmen reveninte, la marvojaĝanto elprenis la perlon, sed nelonge poste li mortis pro putrado de la femuro. 回到家后,那位航海者取出珍珠,但不久之后,他因大腿腐烂而死。


完整帖子 kompletaj mesaĝoj:

 主题RSS Feed

powered by my little forum