头像

《中国寓言百则》第82则 Monaĥo Savis Tigron

作者 aŭtoro: Pipi, 来自 el: 辽宁大连 Dalian, Liaoning, Ĉinio, 发表于 afiŝita je Thursday, October 12, 2023, 07:08 (198天前)

《中国寓言百则》
Cent Ĉinaj Fabeloj

世译:于涛,王丽华
输入与注释:Pipi

第82则

Monaĥo Savis Tigron (LIU JI*)

En montaro abunda je verdaj bambuoj multaj riveretoj kunfluis en grandan riveron. Iu monaĥo konstruis templon en la montaro. Ĉiutage li recitis sutron kaj pie kultis Budhon.

Iunokte okazis diluvo kaj inundis loĝejojn. Multaj suferantoj ploris kaj kriis sur arboj aŭ tegmentoj de domoj.

La monaĥo pretigis boaton, metis sur si pajlajn pluvmantelon kaj ĉapelon kaj gvidis savadon per ŝnuroj. Kiam alflosis dronantoj, oni tuj ĵetis ŝnuron aŭ stangon por surbordigi ilin. Multaj suferantoj estis savitaj.

Tagiĝis. Tigro dronanta en la akvo levis la kapon super la akvon. Ŝajnis, ke ankaŭ ĝi petas savon. La monaĥo diris, ke ankaŭ ĝi estas vivestaĵo, kaj oni devas savi ĝin. Tuj post tio oni proksimigis la boaton al ĝi kaj savis ĝin per stango. En la boato ĝi en duonsveno sciis nur leki siajn harojn. Kiam la boato albordiĝis, ĝi larĝe malfermis siajn okulojn, fikse rigardis la monaĥon kaj sin ĵetis sur lin. La monaĵo falis. Dank' al helpo de la aliaj, la monaĥo estis savita el la faŭko de la tigro, tamen grave vundita de ĝi.

——
*Liu Ji, alinome Liu Bowen (1311-1375), kortegano de Ming-dinastio (1368-1644).

——
注释:

1. En montaro abunda je verdaj bambuoj multaj riveretoj kunfluis en grandan riveron. Iu monaĥo konstruis templon en la montaro. Ĉiutage li recitis sutron kaj pie kultis Budhon. 在长满翠竹的群山里许多条溪流汇集成一条大河。有一个和尚在山里建了一座寺庙。每天他都念经并且虔诚地拜佛。

2. Iunokte okazis diluvo kaj inundis loĝejojn. Multaj suferantoj ploris kaj kriis sur arboj aŭ tegmentoj de domoj. 一天夜里,发了一场大洪水淹没了民宅。许多受难者在树上或房顶上哭喊。

3. La monaĥo pretigis boaton, metis sur si pajlajn pluvmantelon kaj ĉapelon kaj gvidis savadon per ŝnuroj. Kiam alflosis dronantoj, oni tuj ĵetis ŝnuron aŭ stangon por surbordigi ilin. Multaj suferantoj estis savitaj. 那个和尚备好小船,穿上蓑衣,戴上斗笠并用绳子救援。当溺水者漂来时,人们就立即扔出绳子或竿子使他们上岸。许多受难者获救了。

4. Tagiĝis. Tigro dronanta en la akvo levis la kapon super la akvon. Ŝajnis, ke ankaŭ ĝi petas savon. La monaĥo diris, ke ankaŭ ĝi estas vivestaĵo, kaj oni devas savi ĝin. Tuj post tio oni proksimigis la boaton al ĝi kaj savis ĝin per stango. En la boato ĝi en duonsveno sciis nur leki siajn harojn. Kiam la boato albordiĝis, ĝi larĝe malfermis siajn okulojn, fikse rigardis la monaĥon kaj sin ĵetis sur lin. La monaĵo falis. Dank' al helpo de la aliaj, la monaĥo estis savita el la faŭko de la tigro, tamen grave vundita de ĝi. 天亮了。一只浸在水中的老虎把头探出水面。仿佛它也在求救。那个和尚说它也是一个生灵,人们必须救它。之后不久,人们就将小船靠近它,并用竿子救了它。 在船上它几乎失去知觉,一个劲儿地舔毛。当船靠岸时,它瞪大眼睛虎视着那个和尚并扑向了他。那个和尚跌倒了。幸亏其他人帮忙,那个和尚才虎口逃生,但被老虎伤得很重。


完整帖子 kompletaj mesaĝoj:

 主题RSS Feed

powered by my little forum