头像

《春天里的秋天》16(纪念世界语翻译家李士俊先生诞辰100周年)

作者 aŭtoro: Pipi, 来自 el: 辽宁大连 Dalian, Liaoning, Ĉinio, 发表于 afiŝita je Friday, October 13, 2023, 08:01 (408天前)

纪念世界语翻译家李士俊先生诞辰100周年

《春天里的秋天》
原著:巴金
世译:李士俊
输入与发布:Pipi

16 Ŝi venis al mi nelonge post mia ellitiĝo en la sekvanta mateno.

"Kiel frua vizito!" mi diris ŝerce.

"Sarkasmon vi diras. Vi ankoraŭ ne forgesis la hieraŭan aferon?" Ŝi ridetis aŭtunan rideton, kiun mi tuj rimarkis.

"La hieraŭan aferon?" mi demandis kun tremanta voĉo.

"Mi promesis veni, sed mi ne povis."

Do tiun sed ne iun alian aferon.

"Demandu ŝin! Kiu estis la hieraŭa viro?" mi urĝigis min.

"Kiu estis ..." mi hezitis.

"Kiu estis kio?" Sur ŝia vizaĝo aperis roza nubo kaj ŝiaj grandaj okuloj ekbriletis.

"Kiu estis la amikino ... kiu eliris kun vi en la mateno?"

Mi sentis ke estis malfacile paroli kaj ankaŭ mia vizaĝo ekruĝiĝis.

"Vi mensogas! Ŝi korektos vin," mi avertis kaj konsolis min.

"O! tiu amikino. Jes, ŝi venis de mia hejmloko kaj mi devas ekskursi kun ŝi du tagojn. Hieraŭ ni vizitis la Sudan Putuon dum la tuta tago. Ni iris matene kaj revenis vespere. Sur boato ni ankaŭ rigardis stelojn, la belajn stelojn sur la maro."

"Bela historio!" mi pensis indigne.

Ŝia nenatura parolmaniero konvinkis min, ke ŝi mensogis. Kaj krome, hieraŭ mi ja vidis la viron propraokule.

"Mi sciis ke vi ludos la tutan tagon, tial mi ne atendis vin kaj frue enlitiĝis."

Ankaŭ mi scipovas mensogi. Ne estas maldece respondi mensogon per mensogo.

Sed ĉimatene mi ne leviĝis frue. Kiel klarigi tion do?

"La amikino hejmeniros morgaŭ. Neniu ĝenos nin en la estonteco."

Ŝi parolis, kvazaŭ ŝi diris la veron.

"Kio estas ŝia nomo?"

"Ŝi nomiĝas ... Lin Xiujuan."

"Lin Xiujuan," mi ripetis, pensante ke tridekkelk-jara viro kun grasa vizaĝo kaj mallongaj lipharoj tamen portas la nomon Lin Xiujuan. Mi preskaŭ ekridis.

"Kiel bele floras la lilioj," ŝi diris rigardante la florojn sur la skribotablo. "Mi sendis la knabeton aĉeti florojn, sed li revenis kun nura mizeraĵo, ke mi preskaŭ ekploris. Poste mi devis mem iri kaj aĉeti."

Ĉifoje ŝi diris la veron. Mi devas ŝin danki kaj pardoni, kvankam ŝi mensogis antaŭe.

La lilioj estas vere belaj. Ili reviviĝis dum la nokto. Mi ĝojas pro ili.

La lilioj simbolas nian amon. Ankaŭ nia amo povas reviviĝi, ĉu ne?

Ni komencis interparoli kiel kutime, interparoli pri amo.

En la komenco mi ankoraŭ povis distingi mensogon de vero. Sed poste mi prenis ĉion, eĉ mensogon, diritan de ŝi, kiel veron. Mi pensis, ke ankaŭ ŝi faris same.

Amo estas stranga afero, speco de ludo. Sed anstataŭ esti ludita de homoj ĝi ofte ludas la homojn. Kiam ĝi estas en bona humoro, ĝi donas al ni iom da vino, alie ĝi donas larmojn.

Mi ne zorgas, ĉu ŝi mensogas aŭ ne amas min, se ŝi nur ofte min vizitas kun ridetoj kaj floroj. Mi amas ŝin kiel ajn ŝi agas, mi povas preni ŝian mensogon kiel veron. Se ŝi donas al mi kison, estas des pli bone.

——
Pipi
2016.8.4
于大连

主题RSS Feed

powered by my little forum