《春天里的秋天》17.1(纪念世界语翻译家李士俊先生诞辰100周年)
纪念世界语翻译家李士俊先生诞辰100周年
《春天里的秋天》
原著:巴金
世译:李士俊
输入与发布:Pipi
17.1 Alvenis la testamento de mia frato. Ĝi estis ne tre longa, kun malpli ol dek mil vortoj.
Ĝia enhavo montris, ke ĝi ne estis skribita en unu tago, de la komenco ĝis la fino la skribado daŭris probable pli ol unu semajno. Fakte la punktoj je la fino montris, ke li ankoraŭ havis multe da vortoj nediritaj.
Mi mortigas min laŭ mia volo. Mi mem volas morti, neniu alia min devigis tion fari. Neniu alia respondecas pri mia memmortigo.
Tio estis la komenco de la testamento.
Mi volas morti, ĉar mi trovas ke estas pli bone morti ol vivi. Mi ne domaĝas la vivon. Mi domaĝas ...
Mi amas ŝin, amos ŝin ĝis la morto kaj ĉiam deziros al ŝi feliĉon ...
Mi min mortigas ne pro amo, sed pro la netolerebla vivo. Kaj netolereblan vivon oni devas fini, kiel oni jam diris antaŭe.
Do eĉ antaŭ sia morto mia frato ankoraŭ diris bele. Sed en alia tago li skribis:
Kial ŝi edziniĝis al Wang-familio? Ĉu ŝi ne diris al mi multfoje, ke ŝi ne amas tiun viron kaj amas nur min?
Alitage li skribis:
Ŝi vere edziniĝis! Mia fratino diris al mi, ke ŝi volonte tion faris, kvankam la ideo venis de ŝia patrino.
Do la antaŭaj ĵuroj estis falsaj. Kiel stulta mi estis! Tiel longe ŝi trompis min, mi tamen ankoraŭ kredis ŝin senŝanĝe.
Alitage li skribis:
Kompatindaj estas vi viroj trompitaj de virinoj sen vekiĝo ĝis la morto! Mortigu vin, plej bone por vi estas morti!
Li skribis poste:
Ĉu mi povos postlasi ombron sur ŝia koro por ke ŝi neniam forgesu min, se mi mortigos min?
Eble ne, ĉar la virinoj estas forgesemaj.
Li skribis iutage:
Mi min mortigas ne pro ŝi. Tion virino ne indas.
Li skribis poste:
Mi min mortigas vere pro ŝi. Mi ne povas plu vivi sen ŝi. Ĉu senama vivo povas nomiĝi vivo?
——
Pipi
2016.8.5
于大连