头像

《春天里的秋天》17.2(纪念世界语翻译家李士俊先生诞辰100周年)

作者 aŭtoro: Pipi, 来自 el: 辽宁大连 Dalian, Liaoning, Ĉinio, 发表于 afiŝita je Sunday, October 15, 2023, 07:17 (188天前)

纪念世界语翻译家李士俊先生诞辰100周年

《春天里的秋天》
原著:巴金
世译:李士俊
输入与发布:Pipi

17.2 Alitage:

Kiom da memorindaĵoj estis en la pasinta vivo! Lunaj noktoj, vesperoj de vento kaj pluvo, printempaj ĝardenoj, aŭtuna ĉirkaŭurbo, la tuta mondo kvazaŭ apartenis al ni ambaŭ. Tiam en la mondo troviĝis nur floroj, lumo, amo kaj varmo. Sed nun, ĉio tio fariĝis doloraj memoroj.

Ŝi, kiu forprenis mian tutan amon, havis voĉon kantantan kaj ridetojn de anĝelo, tiel naivajn tiel purajn. Kiel ŝi povis kruele min forlasi kaj sin meti en alies sinon? Ĉu ŝi forgesos ĉiujn siajn sanktajn ĵurojn? Ĉu ŝi sin ŝminkos, kovros per pompaj vestoj kaj perdados sian tempon kun tiu viro en teatroj, vendejoj kaj ĉe kartluda tablo?

Ne, mi estas certa ke ŝi ne tiel faros. Mi preferas morti ol vidi ŝin tiel konduti. Sed ŝi ja tiel kondutas nun!

Sur alia paĝo li skribis:

Nelibera geedziĝo, senama pariĝo, malnovaj tradiciaj konceptoj ... ruinigis mian feliĉon. Ĉu pro ili mi ankoraŭ vivu plu?

Mia senkompata avo, ŝiaj senkompataj gepatroj, forrabis nian junecon! Ĉu vi scias kiel tragika estas la vivo sen juneco? ...

Sur alia paĝo:

Vi rifuzas doni kion mi volas kaj vi altrudas al mi kion mi ne volas. Vi ne konas mian koron, sed vi juĝis ĝin per via propra koro.

Por via portempa kontenteco vi ruinigis mian tutan vivon. Ĉu vi ne scias, ke mia tragedio daŭros dum la tuta vivo, se ĝi estos surscenigita de vi?

Tia vivo estus iom-post-ioma murdo. Estus pli bone ...

Alitage:

Mi jam pretigis tranĉilon. Ĝi savos min, liberigos min de tiu ĉi netolerebla vivo.

Mi trinkis iom da roza vino, vino por adiaŭo. La mondo min adiaŭas. La vino ruĝas kiel sango. Mi glutis mian sangon.

Poste:

La luno estas bela. Mi ne povas morti en tia luna nokto.

Mi tre deziras foje revidi ŝin en ŝia hele blua bluzo, kun naiva rideto, sub la luno. Mi volas nur diri al ŝi unu vorton aŭ surgenuiĝi antaŭ ŝi por esti kasita de ŝi, kaj poste mi falos volonte en la inferon por eterne.

Sed tio ĉi estas nur neefektivigebla sonĝo.

Alitage:

Ekagu! Prenu la tranĉilon! Ĉu ankoraŭ estas io en la vivo kiun vi ne volas forlasi?

Ĉiu devas morti. Ankaŭ mi devas morti. Prefere morti per sia memlevita tranĉilo ol esti murdita iom-post-iome.

Mi volas morti. La aliaj vivu, sed mi mortu. Ŝi vivas, sed la knabino amata de mi jam mortis.

Mi trinkis la lastan pokalon da roza vino. Mi iom ebriiĝis.

Ankaŭ morgaŭ oni trinkos vinon, vinon el mia sango.

Atendu ĝis morgaŭ ...

La testamento estis konservata de mia fratino. Krom ŝi, mi estis la sola kiu legis ĝin.

——
Pipi
2016.8.6
于大连


完整帖子 kompletaj mesaĝoj:

 主题RSS Feed

powered by my little forum