头像

《中国寓言百则》第87则 Sinjoro Dongguo kaj Lupo

作者 aŭtoro: Pipi, 来自 el: 辽宁大连 Dalian, Liaoning, Ĉinio, 发表于 afiŝita je Wednesday, October 25, 2023, 15:01 (182天前)

《中国寓言百则》
Cent Ĉinaj Fabeloj

世译:于涛,王丽华
输入与注释:Pipi

第87则

Sinjoro Dongguo kaj Lupo (MA ZHONGXI)

Iutage sinjoro Dongguo vojaĝis rajdante sur azeno. Sur la azeno estis ankaŭ sako kun libroj.

Subite lupo postkuris lin kaj diris kun maltrankvileco: "Sinjoro, savu min! Ĉasisto persekutas min, lasu min kaŝiĝi en la sako. Mi neniam forgesos vian helpon." Post momenta hezito sinjoro Dongguo konsentis savi ĝin pro kompatemo. Elpreninte la librojn el la sako, li provis ensakigi la lupon, sed ne sukcesis, ĉar la sako estis tro malgranda por teni la lupon. La ĉasisto pli kaj pli proksimiĝis kaj jam klare aŭdiĝis trotado de ĉevalo.

La lupo maltrankvile diris: "Sinjoro, rapidu, mi petas. Kiam la ĉasisto atingos, mi pereos!" Ĝi kuŝis surtere, kuntiriĝis kun la kapo kunigita kun la vosto kaj petis sinjoron Dongguo ŝnuris ĝin. Laŭ la peto de la lupo, sinjoro Dongguo ŝnuris ĝin, ensakigis ĝin, kovris ĝin per libroj, metis la ligitan sakon sur la azenon kaj daŭrigis sian vojaĝon.

Venis la ĉasisto. Ne vidinte la lupon, li demandis sinjoron Dongguo: "Ĉu vi vidis lupon? Kien ĝi kuris?"

Sinjoro Dongguo respondis: "Ne, mi ne vidis lupon. Eble ĝi fuĝis per alia vojo."

La ĉasisto foriris kaj la ĉevala trotado pli kaj pli malproksimiĝis. La lupo diris en la sako: "Sinjoro, mi povas eliri el la sako." Sinjoro Dongguo ellasis ĝin. Etendante la membrojn kaj lekante la lipojn, la lupo elmontris sian kruelecon. Ĝi malfermis sian grandan faŭkon kaj diris al sinjoro Dongguo: "Mi ege malsatas. Se mi ne trovos manĝaĵon, mi mortos de malsato. Ĉar vi savis min, savu min ankaŭ nun kaj lasu min manĝi vin!" Dirinte, ĝi ĵetis sin al sinjoro Dongguo.

Sinjoro Dongguo ege surpriziĝis kaj evitis ĝin kurante ĉirkaŭ la azeno. Sed kien li kuris, tien ĝi persekutis. Sinjoro Dongguo anhelis pro lacego kaj insultis: "Vi maldankema! Vi maldankema!"

Vesperiĝis. Ĝuste tiam alvenis maljuna kamparano kun hojo sur la ŝultro. Sinjoro Dongguo tuj haltigis lin kaj petis lin fari juĝon. Rakontinte tion, kio okazis, li demandis: "Ĉu mi devas esti manĝaĵo de la lupo?" Sen atendi la respondon de la maljuna kamparano, la lupo sekvis: "Ĵus li kunligis miajn krurojn, metis min en la sakon kaj premis multajn librojn sur min. Ĉu li volis savi min? Evidente, li intencis sufoki min. Ĉu mi ne devas manĝi tian homon?"

Iom pripensinte, la maljuna kamparano diris: "Mi ne kredas, ke tiom malgranda sako povus enteni la lupon. Mi devas vidi, kiel la lupo ensakiĝos."

La lupo konsentis. Ĝi kuŝis surtere kaj kuntiriĝis. Sinjoro Dongguo ĝin ŝnuris kaj ensakigis. La maljuna kamparano tuj ligis la sakon kaj diris al sinjoro Dongguo: "Ne eblas, ke tia sovaĝa besto, kiu manĝas homon, ŝanĝos sian naturon. Estas danĝere, ke vi kondutis humane al la lupo!" Li batis la lupon per la hojo ĝis ĝi mortis.

Sinjoro Dongguo ekkomprenis kaj diris al la kamparano: "Koran dankon pro via helpo. Mi ĉiam memoros tiun lecionon."

——
注释:

1. Elpreninte la librojn el la sako, li provis ensakigi la lupon, sed ne sukcesis, ĉar la sako estis tro malgranda por teni la lupon. 把书从袋子里取出后,他试着把狼装进袋子里,可没装进去。因为袋子太小装不下狼。

2. Ĝi kuŝis surtere, kuntiriĝis kun la kapo kunigita kun la vosto kaj petis sinjoron Dongguo ŝnuris ĝin. 它躺在地上,蜷缩成一团,请求东郭先生把它捆起来。

3. hojo:䦆头,锄头

4. "Ne eblas, ke tia sovaĝa besto, kiu manĝas homon, ŝanĝos sian naturon. Estas danĝere, ke vi kondutis humane al la lupo!"

*Ne eblas, ke tia sovaĝa besto, kiu manĝas homon, ŝanĝos sian naturon. 整句是一个主语从句。其中包含一个定语从句。

*Estas danĝere, ke vi kondutis humane al la lupo! 此句为主语从句。

*humane:仁慈地


完整帖子 kompletaj mesaĝoj:

 主题RSS Feed

powered by my little forum