头像

《春天里的秋天》18.2(纪念世界语翻译家李士俊先生诞辰100周年)

作者 aŭtoro: Pipi, 来自 el: 辽宁大连 Dalian, Liaoning, Ĉinio, 发表于 afiŝita je Wednesday, October 25, 2023, 15:05 (184天前)

纪念世界语翻译家李士俊先生诞辰100周年

《春天里的秋天》
原著:巴金
世译:李士俊
输入与发布:Pipi

18.2 Mi rememoris la grasvizaĝan mezaĝulon. Ŝia foriro certe havas rilaton kun li.

"Ili ne povos ne lasi min iri. Mia koro estas ĉi tie, tial ili ne povos min deteni."

Ŝajne ŝi estis tute certa.

"Ili eble ruzas por trompe revenigi vin. Via patrino eble ne malsaniĝis, aŭ eble ili prenis la paraliziĝon kiel motivon."

"Ili ne povas tion fari. Eĉ se mia patrino ne havus alian malsanon, mi same devas reveni por vidi ŝin. Ŝi ofte ploris pro sopiro al mi. Kiel filino, mi devas iri konsoli ŝin."

Aŭskultante ŝian teneran melankolian voĉon, mi subite rememoris la vortojn diritajn de Xu.

Ĉiu havas sian patrinon, sed mi ne. Dum ŝi prizorgos sian patrinon, mi ne havos feliĉon ...

"Kaj krome, mi interparolos kun mia patro pri io tre grava."

"Kio grava? Certe nia afero. Se ŝi konsiliĝis kun li pri tio, tiam do ni havos.

"Ĉu via patro ne tre abomenas aliprovincanojn?" mi demandis surprizite.

"Ne gravas. Mi amas vin, do nenio povos malhelpi." Ŝia voĉo tremetis, kvazaŭ ŝi ne estis tre certa pri tio.

Do ŝi diris klare, ke ŝi iros interparoli kun sia patro pri nia afero. Kial ŝi devis iri? Certe io okazis.

"Rong, ne reiru. Peti konsenton de via patro signifas frapigi vian kapon kontraŭ muron. Ĉu ne estos tre bone, se nia afero iros kiel nun?"

Ŝi ekridis aŭtunan rideton, kiu faris min plorema.

"Vere suspektema viro vi estas! Ĉu mi ne konas mian propran patron? Kaj krome mi iros vidi mian patrinon en malsano, mi konvinkos ŝin, ke mi bone vivas ĉi tie, por ke ŝi trankviliĝu."

Patrino, patrino, ĉiam patrino! Sed mi ne havas patrinon.

"Kial vi nepre volas reiri hejmen? Ĉu ne estus pli bone, ke ni kune iru en la estonteco?"

"Lin, kial vi ne volas kredi min? Mi amas vin. Ĉu tio ne estas bona garantio? Se mi volus trompi vin, mi forirus sen sciigo al vi.

"Ne plu parolu pri tio. Alie mi koleriĝus kaj rifuzus interparoli kun vi.

"Vi ankoraŭ ne povas kompreni mian amon al mia patrino. Se mi ne reirus, mia koro maltrankviladus."

"Denove via patrino!" mi pensis malpacience.

Subite la malgrasa vizaĝo de Xu aperis antaŭ mi. Li riproĉis min per sia trista voĉo per kiu li plendadis pri la vivo: "Ne neglektu dececon pro egoismaj konsideroj. Ne detenu ŝin de hejmeniro por vidi la malsanan patrinon."

Xu ne estis en la ĉambro sed en mia menso.

Per kio mi respondu lin? Mia feliĉo estas forrabita de alies patrino.

"Iru do. Forflugu mia espero kaj forkuru mia feliĉo. Mia amo ĉiam akompanos min, ĝis la morto. Ŝi ne trompos min. Mi kredas ŝin, mi kredas ŝian amon."

Mi klopodis por min konsoli per tiuj vortoj, post la senesperiĝo.

——
Pipi
2016.8.8
于大连


完整帖子 kompletaj mesaĝoj:

 主题RSS Feed

powered by my little forum