头像

《春天里的秋天》20 (纪念世界语翻译家李士俊先生诞辰100周年)

作者 aŭtoro: Pipi, 来自 el: 辽宁大连 Dalian, Liaoning, Ĉinio, 发表于 afiŝita je Monday, October 30, 2023, 14:32 (177天前)

纪念世界语翻译家李士俊先生诞辰100周年

《春天里的秋天》
原著:巴金
世译:李士俊
输入与发布:Pipi

20 En la sekvanta mateno mi akompanis ŝin ascendi al malgranda vaporŝipo.

Sur la ŝipo ni interŝanĝis nur kelkajn vortojn kaj mi estis elpelita de fajfo de la sireno.

Antaŭ la disiĝo mi premis ŝian manon, mi rimarkis ke ŝiaj okuloj malsekiĝis.

"Atendu min ..." Ŝi eĉ ne povis fini tiun frazon.

"Vi nepre revenu!" Sed mi finis mian frazon.

"Revenu frue," mi ridetis al ŝi, dum larmoj ruliĝis el la okulanguloj.

Sidante en la boato, kiu nin alportis tie, mi mansvingadis al ŝi kun kapo returnita al ŝi, sed ŝi estis kaŝita de grasa virino.

"Ĉu sonĝo aŭ realo?" mi demandis min foje kaj refoje, rigardante la foriĝantan malgrandan vaporŝipon.

Mi revenis al la loĝejo kaj lace falis sur la liton. Mi volis dormi, sed ne povis endormiĝi; mi volis plori, sed ne havis larmojn; mi volis stariĝi, sed mankis al mi forto. Mi povis nur gapadi al la plafono.

——
Pipi
2016.8.11
于大连


完整帖子 kompletaj mesaĝoj:

 主题RSS Feed

powered by my little forum