头像

《春天里的秋天》25 (纪念世界语翻译家李士俊先生诞辰100周年)

作者 aŭtoro: Pipi, 来自 el: 辽宁大连 Dalian, Liaoning, Ĉinio, 发表于 afiŝita je Wednesday, November 08, 2023, 21:50 (170天前)

纪念世界语翻译家李士俊先生诞辰100周年

《春天里的秋天》
原著:巴金
世译:李士俊
输入与发布:Pipi

25 "Mi malsaniĝis, malsaniĝis je la koro.

"Mi ne havas apetiton, nenion volas fari, mi volas nur kuŝi kaj plori.

"Mi fariĝis pli kaj pli malgrasa. Ĉiutage mi rigardas min en spegulo kaj suspiras.

"Ĉu la persikfloroj antaŭ la tombo de la frato jam velkis? Sendu al mi kelkajn falintajn petalojn! La rozaj petaloj similas al la vangoj de mia amata knabino.

"Ĉe mi jam estas aŭtuno. Tiu ĉi aŭtuno ne povas doni florojn, sed nur pluvon, pluvgutojn, kiuj disrompis mian koron!

"Gi estas aŭtuno en mia koro, aŭtuno en la printempo, ĝi estos la sola sezono en mia vivo.

"Mi pensas pri nia hejmloko, pri la tombo de la patrino, pri la persikfloroj de la arbeto kaj pri via vizaĝo.

"Ho, mia neforgesebla hejmloko sude de la Longa Rivero! Mi nepre revenos. Mi mortu en la hejmloko, se morti mi devas.

"En aŭtuno, kiam venos vera aŭtuno, mi trenos mian feblan korpon al la hejmloko."

Supre estas vortoj kiujn mi skribis al mia fratino.

——
Pipi
2016.8.16
于大连


完整帖子 kompletaj mesaĝoj:

 主题RSS Feed

powered by my little forum