头像

《中国寓言百则》第96则 Viandavida Lupo

作者 aŭtoro: Pipi, 来自 el: 辽宁大连 Dalian, Liaoning, Ĉinio, 发表于 afiŝita je Thursday, November 09, 2023, 21:14 (169天前)

《中国寓言百则》
Cent Ĉinaj Fabeloj

世译:于涛,王丽华
输入与注释:Pipi

第96则

Viandavida Lupo (PU SONGLING)

Revenante de viando-vendado vespere, buĉisto renkontis lupon survoje. Vidinte viandon en lia portilo, la lupo salivumis kaj sekvis la buĉiston longatempe.

Kiam la buĉisto timigis ĝin per hakilo, ĝi iom retiriĝis. Kiam la buĉisto daŭrigis sian vojon, ĝi sekvis lin. Li pensis: "Ĉar la lupo volas viandon, estas bone pendigi la viandon sur arbo kaj repreni ĝin morgaŭ. Do li hokis la viandon per hokilo, staris sur la piedpintoj por pendigi la viandon sur la branĉo de la arbo kaj montris al la lupo, ke lia portilo estas malplena. Tiam la lupo ne plu sekvis lin.

La buĉisto hejmenrevenis. En la sekvanta mateno li iris repreni la viandon. De malproksime li vidis, ke sur la arbo pendas io granda kvazaŭ homo sin pendiganta. Tio ege timigis lin. Kun teruro li proksimiĝis al la arbo kaj klare vidis, ke tio estas mortinta lupo kun la viando en la buŝo kaj la hoko trapikanta ĝian supran makzelon.

——
注释:

1. salivumi:流口涎,淌口水

2. retiriĝi:后退

3. Ĉar la lupo volas viandon, estas bone pendigi la viandon sur arbo kaj repreni ĝin morgaŭ. 因为狼想要肉,最好把肉挂在树上,明天来取。

4. Do li hokis la viandon per hokilo, staris sur la piedpintoj por pendigi la viandon sur la branĉo de la arbo kaj montris al la lupo, ke lia portilo estas malplena. 于是,他把肉用钩子钩住,踮着脚将肉挂在树上,并让狼看到他的担子是空的。

5. De malproksime li vidis, ke sur la arbo pendas io granda kvazaŭ homo sin pendiganta. 从远处他看见树上吊了一个很大的东西,像一个人吊在树上。

6. Tio ege timigis lin. Kun teruro li proksimiĝis al la arbo kaj klare vidis, ke tio estas mortinta lupo kun la viando en la buŝo kaj la hoko trapikanta ĝian supran makzelon. 这可吓坏了他。他胆怯地靠近树,这才看清那是一只死去的狼,嘴里含着肉,那个钩子穿透了它的上颌。


完整帖子 kompletaj mesaĝoj:

 主题RSS Feed

powered by my little forum