头像

《春天里的秋天》26.1 (纪念世界语翻译家李士俊先生诞辰100周年)

作者 aŭtoro: Pipi, 来自 el: 辽宁大连 Dalian, Liaoning, Ĉinio, 发表于 afiŝita je Thursday, November 09, 2023, 21:17 (163天前)

纪念世界语翻译家李士俊先生诞辰100周年

《春天里的秋天》
原著:巴金
世译:李士俊
输入与发布:Pipi

26.1 Kiam aŭtuno alproksimiĝis al sia fino, mi decidis reiri al la hejmloko. Mi jam mendis bileton por ŝipveturo.

Antaŭvespere de mia ekveturo, mi ricevis du leterojn pere de Xu.

Lin, venu por vidi min refoje! Mi jam kuŝas sur mia mortlito. Sed mi nepre volas foje vidi vin antaŭ la morto, por peti de vi pardonon. Venu ĉiel ajn, mi nepre volas vidi vin.

Mi estas malsana jam de pli ol monato. La morto ne estas timinda, precipe por mi, kiu perdis ĉion. Sed la soleco, la soleco de mia koro, morto en soleco, soleca kuŝado en tombo kun vento bruanta ĉe la arboj kiel multaj plorantaj funebrantoj — kiel mia koro povas elteni ĉion ĉi tion!

La aŭtuna suno ne plu brilos sur mia kapo. Miaj dentoj ne plu povos senŝeligi longan-fruktojn. La maldolĉaj drogherbaj dekoktaĵoj, ĉiam tiel maldolĉaj. La vortoj de mia patro kvazaŭ citaĵoj el klasikaj verkoj kaj lia vizaĝo simila al tiu de ikona figuro.

Mi ofte kaŝe forverŝis dekoktaĵojn, kiam neniu ĉeestis. Kial mi ankoraŭ prenu tion? Ĉu morto ne estas pli bona por mi ol vivo?

Baldaŭ venos la Sepa de la Sepa Monato. Kiel tiam brilos la steloj en la ĉielo! Estas bedaŭrinde, ke mi ne povos ellitiĝi por rigardi la ĉiujaran rekuniĝon de la Bovpaŝtisto kaj la Teksanta Knabino.

Kiam mia Bovpaŝtisto venos vidi sian Teksantan Knabinon?

La maro, ĉielo, steloj ... kiel mi sopiras ilin!

Mi neniam estos edzinigita al la familio Chen. Estu trankvila, ke neniu forto povos forrabi mian korpon. Mi donis mian koron al vi kaj la korpon al la morto. Mi jam mortas.

Mi amas vin, mi amos vin por ĉiam!

Ĉu vi ankoraŭ malamas min? Ĉu vi ne pardonos min pro la mallonga letero?

Venu! Venu al mi! Mi estos ĝoja eĉ se vi riproĉos min, ĉar mi vidos ke vi estas sekura kaj la pistolo de mia patro ne trapafos vian kapon.

Venu! Venu kiam miaj vangoj ankoraŭ roze floras.

Via Rong

Tio estis la unua letero.

——
Pipi
2016.8.17
于大连


完整帖子 kompletaj mesaĝoj:

 主题RSS Feed

powered by my little forum