头像

《中国寓言百则》第97则 Froti Feran Stangon en Kudrilon

作者 aŭtoro: Pipi, 来自 el: 辽宁大连 Dalian, Liaoning, Ĉinio, 发表于 afiŝita je Saturday, November 11, 2023, 07:13 (139天前)

《中国寓言百则》
Cent Ĉinaj Fabeloj

世译:于涛,王丽华
输入与注释:Pipi

第97则

Froti Feran Stangon en Kudrilon (CHEN RENXI)

En sia infaneco Li Bai, granda poeto de Tang-dinastio, lernis maldiligente. Li ĉesis lerni antaŭ ol fini la kurson. Iutage, kiam li sin distris survoje, li rimarkis, ke maljunulino estis frotanta mallongan feran stangon. Scivolema, Li Bai demandis ŝin, kion ŝi faras. La maljunulino serioze respondis: "Mi volas froti ĝin en kudrilon." Tio multe kortuŝis Li Bai. Ekde tiam li fariĝis tre diligenta kaj bone plenumis sian lernadon.

——
注释:

1. poeto:诗人

2. distri:使分心,使不专心;使得到娱乐,使得到消遣(散心)

3. fera stango: 铁杵

4. "Mi volas froti ĝin en kudrilon." 我想把它磨成针。

5. kortuŝi:使感动,打动,触动


完整帖子 kompletaj mesaĝoj:

 主题RSS Feed

powered by my little forum