头像

《春天里的秋天》26.2 大结局(纪念世界语翻译家李士俊先生诞辰100周年)

作者 aŭtoro: Pipi, 来自 el: 辽宁大连 Dalian, Liaoning, Ĉinio, 发表于 afiŝita je Saturday, November 11, 2023, 07:16 (164天前)

纪念世界语翻译家李士俊先生诞辰100周年

《春天里的秋天》
原著:巴金
世译:李士俊
输入与发布:Pipi

26.2 S-ro Lin, mia pliaĝa kuzino mortis je duono post la naŭa en la 25-a de la kuranta monato. Antaŭ sia morto, ŝi ofte vokis vian nomon. Ŝi petis ke mi detondu tufon de ŝiaj haroj kaj ĝin sendu al vi. Jen mi plenumis ŝian volon.

Ŝi mortis sen doloro. Sur ŝiaj vangoj estis roza koloro, ŝiaj okuloj iom fermiĝis kaj rideto ludis ĉe ŝiaj buŝanguloj. La aŭtuna suno brilis sur ŝia vizaĝo kaj ni pensis ke ŝi endormiĝis!

Ŝiaj lastaj vortoj, aŭditaj de mi, estis: "Amo ... eternaj steloj ... eternaj kiel la steloj ..."

Bonan sanon mi deziras al vi!

Sincere via
Zheng Peiyu

La dua letero estis skribita de ŝia kuzino, je tri semajnoj post la unua. Ĝi estis skribita antaŭ dekkelkaj tagoj.

"Kiam la leteroj atingis vin?" mi kriis al Xu.

"Vi povas sciiĝi de la datostampo. Mi intence ilin kaŝis de vi, timante ke ŝiaj leteroj igos vin ŝanĝi vian planon de hejmeniro kaj denove vin kaptos per reto de amo. Pro tio mi ilin liveras al vi nur hodiaŭ. Mi volis nur bonon al vi."

Ruĝiĝis la malgrasa vizaĝo de Xu kaj lia plenda voĉo balbutis. Longan momenton li uzis por pene fini la supran parolon. Evidente li honeste kaj mallerte klopodis por sin pravigi.

Estis la unua fojo, ke mi vidis tiun moraliston ruĝiĝi. Sed mi preskaŭ ekploris de kolero.

"Legu," mi donis al li ambaŭ leterojn, insultante en mi: "Via moderna moraloprediko ruinigis min kaj mortigis ŝin!" Mi tamen ne eldiris tion. Estis vere, ke li volas bonon al mi.

Nun vere finiĝis ĉio.

Mi falis sur la sofon kaj elprenis la tufon de nigraj haroj. Mi ekzamenis ĝin sur mia manplato.

Roza bluzo, mallonga nigra jupo, brilaj grandaj okuloj, sveltaj brovoj, nigra mallonga hararo ... homfiguro aperis antaŭ mi.

Sed ĝi malaperis en palpebrumo.

Mi fikse rigardadis la nigrajn harojn kaj mallevis la kapon ĝis mia vizaĝo preskaŭ tuŝis ilin. Mi kvazaŭ sentis aromon de lilioj.

Mi kisis ilin kiel belan memoron.

Kiel molaj haroj!

Haroj kun aromo de floroj!

Haroj kiuj rememorigis al mi la printempon en suda Ĉinio!

Sed ĉu povus ankoraŭ estis la sezono de printempo en mia vivo?

1932

——
全文完
(于2016.7.24打字输入完毕。)
——
Pipi
2016.8.18
于大连
——


完整帖子 kompletaj mesaĝoj:

 主题RSS Feed

powered by my little forum