今天的课程学习,希望同学们自觉把【课程翻译成中文】

作者 aŭtoro: 明, 发表于 afiŝita je Wednesday, January 17, 2024, 10:23 (101天前)

La Leono kaj la Muso

Ĉu vi kredas, ke muso povas savi leonon?

Leono estas la plej forta besto en la mondo kaj muso estas unu el la plej malfortaj bestoj, sed en nia rakonto, iu malforta muso savis iun leonon.

Iutage la muso kuradis en arbaro. Li volis trovi manĝaĵojn, ĉar li estis tre malsata. Li pensis, ke li devas kuri pli rapide ol ĉiuj aliaj musoj, por la stomako. Li kuris kaj kuris malatente. Subite la leono kaptis lin. La leono tenis la muson kaj ne delasis lin.

"Se vi delasas min, sinjoro Leono," diris la muso, "mi certe helpos al vi iutage."

La leono ridis kaj diris, "Mi ne kredas, ke vi povas min helpi. Vi estas la plej malforta el la bestoj. Vi povas batali plej malforte inter ni. Kiel vi povas helpi min?" Sed la leono fine delasis la muson kaj diris al li, "Foriru, malfortaĵo! Sed vi devos esti pli atenta ol vi estis antaŭe."

"Vi estas tre afabla, dankon!" la muso diris kaj forkuris.

Post du semajnoj, la muso serĉis manĝaĵojn en la kampo. Subite li vidis, ke la leono estas en granda reto kaj multaj fortaj ŝnuroj ligas lin. Li ne povis forkuri.

"Mi helpu al vi!" diris la muso.

Li tramordis unu el la plej fortaj ŝnuroj. Liaj dentoj estis tre akraj. Poste li tramordis alian ŝnuron, kaj poste alian. Baldaŭ la leono estis libera. Li tre ĝojis.

"Vi estas tre afabla, dankon!" diris la leono al la muso kaj rapide forkuris.

 


完整帖子 kompletaj mesaĝoj:

 主题RSS Feed

powered by my little forum