MI FARIĜOS ORDEMULO
MI FARIĜOS ORDEMULO
Kiam mi je la 10-a vespere hejmenvenis en mian familian neston, mia edzino atendis min kun tiuj vortoj:
— Mi aŭskultis en la radio prelegon "Al gepatroj pri la edukado".
— Tre bone vi faris, mi aŭtoritate kapjesis.
— Mi ŝatas, kiam vi kulturiĝas. Sed nun bonvolu doni al mi vespermanĝon, ĉar mi jam apenaŭ vidas pro la malsato.
— Ankaŭ tion de vi lernas la infano, diris riproĉe mia edzino kaj anstataŭ doni al mi vespermanĝon, eksidis.
— Kion li lernas de mi?
— La senpaciencon. La fileto estas tial tiel nervoza, ĉar vi ne montras disciplinon. Ŝi eksaltis kaj promenante tien kaj reen, daŭrigis:
— La infano kondutos, kiel li vidas de siaj gepatroj. Ĝuste tial mi petas vin, ke hejme vi estu pripensa kaj nenervoza, kiel tio decas al serioza patro. La infano...
— En ordo, mi interparolis sen nervozeco kaj pripensante. sed nun bonvolu doni al mi vespermanĝon.
— Ĉu vi vidas do, tia estas vi? subigis min mia edzino, ankaŭ la infanon vi ĉiam interrompas, vi ne havas paciencon lin finaŭskulti. De vi li lernis tiun malbelan kutimon, ke li ĉiam miksas sin en la aferojn de plenkreskuloj.
Post kio mi finaŭskultis la tutan radiparoladon en interpreto de mia edzino dum mallonga horeto, fine mi ricevis la vespermanĝon. Mi manĝis la fritaĵon per forko, kiam mia edzino ekriproĉis min:
— Kiel vi manĝas?
— Kion vi deziras?
— Kial vi ne uzas ankaŭ tranĉilon? Kaj ne manĝu tiel avide. La infano ne lernas bonorde manĝi, se lia patro kondutas ĉe la tablo, kiel barbaro. Mi pretigis min al kuŝiĝo. Mi metis mian veston sur la apogilon de seĝo. Mi volis kaŝi min sub la plumkovrilo, kiam denove alparolis min mia edzino:
— Kiel vi formetis viajn vestaĵojn?
— Kiel mi kutimas.
— Rigardu tien, kaj ŝi montris al alia seĝo. Mi rigardis tien. Tie kuŝis la vestaĵoj de mia filo, ĵetitaj unu sur la alian.
— Vidu, ankaŭ tion de vi lernis la infano. Metu la vestaĵojn orde. Mi metis miajn vestaĵojn laŭ ordo, ankaŭ tiujn de mia fileto kaj fine kuŝiĝis. Jam pasis la noktmezo.
Matene je la sepa horo vekis min mia edzino:
— Leviĝu jam!
— Sed estas ankoraŭ frue, mi kontraŭdiris, mi devas iri en mian oficejon nur je la duono post la oka.
— De nun ĉiumatene vi ellitiĝos je la duono post la sesa, ŝi deklaris per voĉo ne permesanta kontraŭdiron.
— Kiel lernu la infano diligentecon, kiam li vidas kuŝi sian patron, kiam li jam devas iri en la lernejon?
Mi ellitiĝis kaj vestis min. Mia edzino diris al mi, ke mi faru mem mian matenmanĝon, ke mi povu estimi la hejman mastrumadon. Dum mi faris mian matenmanĝon, mi devis ofte enkuri al mia edzino, kiu ankoraŭ kuŝis en la lito, ĉar mi ne trovis la sukeron, la kafon, la buteron. Fine ŝi senpacience kriis:
— Ne estu tiel senhelpa. Rigardu ĉirkaŭ vi serioze kaj vi trovos ĉion. Kiel estu lerta, inventema la infano, se li havas tian patron?
Ĉio estus en la plej granda ordo, se hazarde mi ne estus aŭdinta tra la malfermita fenestro interparoladon, kio okazis sube en la ĝardeno inter mia fileto kaj onklo Keceli.
Onklo Keceli estas la domzorganto.
— Vi estas la teroristo de la tuta domo, diris malhele onklo Keceli.
— Via patrino povus vin iom eduki!
— Ŝi ne havas tempon, onklo Keceli, ĉar ŝi ĉiam edukas paĉjon.
Kornel Toth el la hungara: Paulo Balkanyi
(el "Norda Prismo")(我对世界语原文的标点符号和行文有所调整)
我要做一个井井有条的人
晚上10点,我回到家——这个小窝时,妻子正等着我,说:
“ 我刚刚听了 ‘ 向父母谈教育 ’ 的广播讲座。”
“ 嗯,你做的很好。” 我装出一本正经的样子点了点头:“ 你注重自身修养,我很喜欢。不过现在,快快快!给我晚餐吧!我已经饿得两眼发昏了。”
“ 哟哟哟,瞧你这个样子!孩子就是跟你学的!” 妻子责怪道。她没给我晚餐,而是坐了下来。
“ 他跟我学什么?!”
“ 学你没耐心。因为你没做出表率,所以孩子也是那么急躁!” 她蹦起来,走来走去,继续说道:
“ 孩子的行为取决于父母的一举一动。正因这样,我求你,在家里做事,要多思量,别急躁,想一想,一个举止庄重的父亲该怎样做才合适。孩子... ...”
“ 有条理。井井有条。” 我一边思忖一边打断妻子的话,一边不急不忙地说:“ 现、在、请,给我晚餐吧。”
“ 你看看,你就这样!” 妻子拿话压我:“ 你也总是打断孩子的话,没有耐心听他说完。他从你身上学了这个坏习惯,总是搅和大人的事情,打断大人说的话。”
我花了好一会儿时间,听完妻子唠唠叨叨地按照她自己理解讲述的广播讲座后,我终于得到了晚餐。
我用餐叉吃煎炸食物,妻子又责怪我:
“ 看你怎么吃的?”
“ 怎么吃!?”
“ 你为什么不拿个餐刀?别那么吃相难看。如果父亲在餐桌上是这个样子,孩子也不会好好吃饭的。”
我准备睡觉了,把衣服放在椅子扶手上,刚想钻进羽绒被窝,妻子又对我说:
“ 你的衣服是怎么放的?”
“ 跟以前放的一样啊。”
“ 看那儿。” 她指着另一把椅子。
我看过去,那是儿子的衣服,一件一件堆着。
“ 看看,孩子都是跟你学的。你把衣服放好!”
我把自己的衣服整理好,又把儿子的衣服也都整理好,终于能躺下了。这时已经过半夜。
早上7点,我被妻子的叫声惊醒:
“ 该起床了!”
“ 还早啊!” 我也反而叫道:“ 我八点半才上班!”
“ 从现在起,你每天六点半起床!” 她用不容违背的口气说道:“ 当孩子去上学时,看见自己的爸爸还躺在床上,他能勤奋学习吗?”
我起床,穿好衣服。妻子说我得自己去做早餐,这样我才能知道,重视做家务事。做早餐时,我不得不,时不时地跑到还躺在床上的妻子身边问她,因为我找不到糖,找不到咖啡,找不到奶油。终于,她不耐烦地吼道:
“ 你别那么无能好不好!好好找找!不就什么都找到了吗!如果孩子有一个你这样的父亲,他怎么能成为一个爱动脑筋的机灵鬼呢?”
这个早晨,如果不是我偶然听到在敞开的窗户下面的我儿子和房管员柯策利在园子里的对话,一切都会井井有条。
“ 你就是个,这栋房子的捣蛋鬼!” 柯策利吼着声对我儿子说,“ 你母亲应该,好好管教管教你,你不... ...”
“ 她才没时间管我呢!柯叔叔,她倒总是,经常管教我爸。”
(根据 雪松翻译的中文改编)
MI FARIĜOS ORDEMULO
由匈牙利语翻译成世界语有些价值。由匈牙利人翻译成世界语的难度估计要比他们翻译成英语的难度小。而国内的匈牙利文翻译人才也应该不多。
作为中介语,世界语应该要多翻译欧洲小语种,这更能体现出世界语的价值。
像英、法、俄、德这些就没必要翻译成世界语了。