Genezo

作者 aŭtoro: Kapro, 发表于 afiŝita je Monday, January 22, 2024, 20:24 (88天前)

Genezo

En la komenco Dio kreis la ĉielon kaj la teron.
Kaj la tero estis senforma kaj dezerta, kaj mallumo estis super la abismo; kaj la spirito de Dio ŝvebis super la akvo.
Kaj Dio diris: Estu lumo; kaj fariĝis lumo.
Kaj Dio vidis la lumon, ke ĝi estas bona; kaj Dio apartigis la lumon de la mallumo.
Kaj Dio nomis la lumon Tago, kaj la mallumon. Li nomis Nokto. Kaj estis vespero, kaj estis mateno, unu tago.
Kaj Dio diris: Estu firmaĵo inter la akvo, kaj ĝi apartigu akvon de akvo.
Kaj Dio kreis la firmaĵon, kaj apartigis la akvon, kiu estas sub la firmaĵo, de la akvo, kiu estas super la firmaĵo; kaj fariĝis tiel.
Kaj Dio nomis la firmaĵon Ĉielo. Kaj estis vespero, kaj estis mateno, la dua tago.
Kaj Dio diris: Kolektiĝu la akvo de sub la ĉielo en unu lokon, kaj aperu la sekaĵo; kaj fariĝis tiel.
Kaj Dio nomis la sekaĵon Tero, kaj la kolektiĝojn de la akvo. Li nomis Maroj. Kaj Dio vidis, ke ĝi estas bona.
Kaj Dio diris: Kreskigu la tero verdaĵon, herbon, kiu naskas semon, fruktarbon, kiu donas laŭ sia speco frukton, kies semo estas en ĝi mem, sur la tero; kaj fariĝis tiel.
Kaj la tero elkreskigis verdaĵon, herbon, kiu naskas semon laŭ sia speco, kaj arbon, kiu donas frukton, kies semo estas en ĝi mem laŭ sia speco. Kaj Dio vidis, ke ĝi estas bona.
Kaj estis vespero, kaj estis mateno, la tria tago.
Kaj Dio diris: Estu lumaĵoj en la ĉiela firmaĵo, por apartigi la tagon de la nokto, kaj ili prezentu signojn, tempojn, tagojn, kaj jarojn;kaj ili estu lumaĵoj en la ĉiela firmaĵo, por lumi super la tero; kaj fariĝis tiel.
Kaj Dio faris la du grandajn lumaĵojn: la pli grandan lumaĵon, por regi la tagon, kaj la malpli grandan lumaĵon, por regi la nokton, kaj la stelojn.
Kaj Dio starigis ilin sur la ĉiela firmaĵo, por ke ili lumu sur la teron, kaj por ke ili regu la tagon kaj la nokton kaj faru diferencon inter la lumo kaj la mallumo. Kaj Dio vidis, ke ĝi estas bona.
Kaj estis vespero, kaj estis mateno, la kvara tago.
Kaj Dio diris: La akvo aperigu moviĝantaĵojn, vivajn estaĵojn, kaj birdoj ekflugu super la tero, sub la ĉiela firmaĵo.
Kaj Dio kreis la grandajn balenojn, kaj ĉiujn vivajn estaĵojn moviĝantajn, kiujn aperigis la akvo, laŭ ilia speco, kaj ĉiujn flugilhavajn birdojn laŭ ilia speco. Kaj Dio vidis, ke ĝi estas bona.
Kaj Dio ilin benis, dirante: Fruktu kaj multiĝu, kaj plenigu la akvon en la maroj, kaj la birdoj multiĝu sur la tero.
Kaj estis vespero, kaj estis mateno, la kvina tago.
Kaj Dio diris: La tero aperigu vivajn estaĵojn, laŭ ilia speco, brutojn kaj rampaĵojn kaj surterajn bestojn, laŭ ilia speco; kaj fariĝis tiel.
Kaj Dio kreis la bestojn de la tero, laŭ ilia speco, kaj la brutojn, laŭ ilia speco, kaj ĉiujn rampaĵojn de la tero, laŭ ilia speco. Kaj Dio vidis, ke ĝi estas bona.
Kaj Dio diris: Ni kreu homon laŭ Nia bildo, similan al Ni; kaj ili regu super la fiŝoj de la maro kaj super la birdoj de la ĉielo kaj super la brutoj, kaj super ĉiuj rampaĵoj, kiuj rampas sur la tero.
Kaj Dio kreis la homon laŭ Sia bildo, laŭ la bildo de Dio Li kreis lin; en formo de viro kaj virino Li kreis ilin.
Kaj Dio benis ilin, kaj Dio diris al ili: Fruktu kaj multiĝu, kaj plenigu la teron kaj submetu ĝin al vi, kaj regu super la fiŝoj de la maro kaj super la birdoj en la ĉielo, kaj super ĉiuj bestoj, kiuj moviĝas sur la tero.
Kaj Dio diris: Jen Mi donis al vi ĉiujn herbojn, kiuj semas semon, kiuj troviĝas sur la
tuta tero, kaj ĉiujn arbojn, kiuj havas en si arban frukton, kiu semas semon; tio estu por vi manĝaĵo.
Kaj al ĉiuj bestoj de la tero kaj al ĉiuj birdoj de la ĉielo kaj al ĉiuj rampaĵoj sur la tero, kiuj havas en si vivan animon, la tutan verdan herbaĵon kiel manĝaĵon. Kaj fariĝis tiel.
Kaj Dio rigardis ĉion, kion Li kreis, kaj vidis, ke ĝi estas tre bona. Kaj estis vespero, kaj estis mateno, la sesa tago.
Kaj estis finitaj la ĉielo kaj la tero kaj ĉiuj iliaj apartenaĵoj.
Kaj Dio finis en la sepa tago Sian laboron, kiun Li faris, kaj Li ripozis en la sepa tago de la tuta laboro, kiun Li faris.(柴门霍夫翻译的世界语《圣经》)

《圣经》

创世记

起初,神创造天空与大地。
大地空旷荒漠。深渊混浊黑暗,神的灵运行在水面上。
神说,要有光,就有了光。
神看光是好的,就把光与暗分开。
神称光为昼,称暗为夜。
有晚上,有早晨。这是第一日。

神说,诸水之间要有天空,将水分为上与下。
于是,神就造出天空,将天空以下的水与天空以上的水分开。
事就这样成了。
神称天空为天。
有晚上,有早晨。这是第二日。

神说,天下的水要聚在一处,土要裸露出来。
事就这样成了。
神称裸露的土为陆地,称聚集的水为海洋。
神看这样好。
神说,大地要发生青草,和结种子的菜蔬,并结果子的树木,各从其类,果子都包着核。
事就这样成了。
于是,大地发生了青草,和结种子的菜蔬,各从其类,并结果子的树木,各从其类,果子都包着核。
神看这样好。
有晚上,有早晨。这是第三日。

神说,天上要有光体,并要发光天空,普照大地。可以分昼夜,作记号:定节令、日子、年岁。
事就这样成了。
于是,神造了两个大光体,大的管昼,小的管夜。又造众星,把这些光体摆列在天空闪耀着,管理昼夜,分别明暗。
神看这样好。
有晚上,有早晨。这是第四日。

神说,水要多多滋生有生命的物,要有雀鸟飞在大地上,飞在天空中。
于是,神就造出大鱼和水中所滋生各样有生命的动物,各从其类。又造出各样飞鸟,各从其类。
神看这样好。
神就赐福给这一切,说,滋生繁多,充满海中的水。雀鸟也要多生在地上。
有晚上,有早晨。这是第五日。

神说,地要生出活物来,各从其类。牲畜,昆虫,野兽,各从其类。
事就这样成了。
于是,神造出野兽,各从其类。牲畜,各从其类。地上一切昆虫,各从其类。
神看这样好。
神说,我们要照着我们的形像,按着我们的样式造人,使他们管理海里的鱼,空中的鸟,地上的牲畜,和全地,并地上所爬的一切昆虫。
于是,神就照着自己的形像造人,乃是照着他的形像造男造女。神就赐福给他们,又对他们说,要生养众多,遍满大地,治理这个土地,还要管理海里的鱼,空中的鸟,和地上各样行动的活物。
神说,看啊:我把大地上一切结种子的菜蔬和一切树上所结有核的果子,全赐给你们作食物。至于陆地上的走兽和天空中的飞鸟,并各样爬行在地面上,有生命的物。我把青草赐给它们作食物。
神看这样好。
神看着这一切所造的万物都甚好。
有晚上,有早晨。这是第六日。

到第七日,天地万物都被神创造完成。神创造万物的工作也完毕,就停下祂一切的工作,安歇了。


完整帖子 kompletaj mesaĝoj:

 主题RSS Feed

powered by my little forum