IDE-KAMARADO
IDE-KAMARADO
"Venu, ni iom trinku tie!"
Kara sinjoro mia, oni ne batos vin hejme pro duonhora malfruiĝo. Mi ne estas edziĝinta, sed mi komprenas tiajn aferojn. Tie ĉi oni povas ricevi bonegajn trinkaĵojn... kaj
malmultekoste. Ni konas nin reciproke jam longe... trinku almenaŭ unufoje brandon kun mi...
He, kelnero... alportu ion...!
Sidiĝu, mia karega! Kvankam nia amikeco estas nova, jam mi tre ekŝatis vin. Mi estas tia homo, kiu kutimas ŝati siajn kamaradojn. Precipe mi admiras tiujn, kiuj povas esti ide-kamaradoj. Ĉu ne, mia frato, ni estas kvindek intelektuloj en la lando — kia fariĝus
nia situacio, se ni ne defendos nin, konante unu La alian? Oni diras: “Nun profitemo regas la mondon, ne ekzistas mal-egoisma amikeco...” —sed mi ne kredas tion. Mi ne povas pensi, kiel la ordinara popolo. Nek nia eduko, nek nia karaktero, nek niaj ideoj permesas tion. La viajn mi ne konas, sed mi kredas je spirita ligo, kiu estas super la objekto, je la sento, kiu proksimigas la homojn unuj al aliaj. Pripensu, ĉu la vivo havus ian sencon, se ne ekzistus eĉ la bezono “ami unu la alian, proksimigi unu al la alia”? Nur ili estas tio, kio nin plialtigas super la publikon. Sed ankaŭ inter ni, intelektuloj, mankas tiaj kelkaj difinitaj ideaj ligoj; ĉiuj estas en sia klimato kaj serĉas sian memprofiton... Tial mi
ĉirkaŭegas la bonan amikon, se mi trovas iun.
Nia urbeto estas malgranda. La homo dronas, ĉiu inteligentulo havas multajn opiniojn pri la homoj, pri la vivo, — li havas sian filozofion. Ni ĉiuj bezonas amikon, kiu komprenos tiujn temojn, kiu aŭdigos siajn kontraŭajn opiniojn. Mi ja diris, mankas... mankas... En nia oficejo ni estas proksimume dek personoj. Ĉiuj estas inteligentaj, havas edukon, saĝaj
personoj, sed mi ne povas esti intima amiko eĉ kun unu el ili.
Tute mala estis mia amikeco kun tiu junulo, sindonema... frata... Tiu nia knabo estis en granda oficejo. Unufoje lin trafis malbonŝanco... Jen, tia afero... Vi, kiel advokato, verŝajne estus akceptinta lian defendon... Vere, li estis tre homeca knabo, havis koron kiel el diamanto. Mi nur konis lin kiel sinceran kamaradon... Kion vi farus? Jen, tiaj estas la homoj... Unu mensogaĵo, kaj jen — ek en la malliberejon!... Kvankam li ne estis tute senkulpa, ne estrinte bone sian langon kaj babilinte tro multe... Multfoje mi diris al li: Filo mia, nia epoko ne estas tia, ke vi... du vi pensas, ke vi plibonigos la mondon?
Ricevadu vian malgrandan salajron, sidu en angulo!... ĉu ne, mia sinjoro? Ankaŭ ni ja havas niajn ideojn... Jes, tiu ĉi mondo ne estas en ordo, sed venos ĉies vico... Rigardu, ĉu mi malfermas la buŝon? Irante sur la tero oni ne devas lasi postsignojn... Sed la stulta knabo
ne obeis. Li ĉiam iris laŭ sia kutimo, kvazaŭ li, tute sola, kapablus ŝanĝi la pozicion de la akso de la terglobo...
Kelnero, filo mia... alportu al ni pluan glaseton da brando!
Li ĉiam legadis, konjektante, ke tio, kion li legas, estas vera; li plenigadis sian cerbon per tio, kio estis skribita en la libroj... Sed... oni devas rigardi la
vivon... la vivon... en la libroj estas nenio. Kiu scias, eble ankaŭ ni tiel legadas hejme... sed la vivo estas tute alia afero... Oni atentu la ĉirkaŭaĵon kaj la tempon... Kiam la ĝusta tempo estos veninta, tiam mi aliĝos al la afero eĉ pli sinofereme ol li; se mi ne verŝos mian sangon ĝis la lasta guto por la ideo, kiu estas en mia cerbo, mi estu fihomo.
Sed mi ja diris, ke estas ankoraŭ sufiĉe da tempo por tio.
Ah, ah... bruligis siajn fingrojn la knabo, bruligis... Nia urbeto estas malgranda, oni tuj trograndigas ion en interparoloj... Necesas vivi kviete, trankvile, rifuĝante en
angulon. Sed li— tute male — parolatakis ĉiun, kiun li renkontis. Ĉiun gravulon de la lando li malamikigis al si. Fine li ekamikiĝis kun la famaĉaj homoj. Tiam mi admonis lin:
Mia filo, ĉi tiuj ne havas religion, kredon; ili unue faras tion, kio estas farota plej laste!... Sed li ne volis aŭskulti min. La aliaj mensoge akuzis lin, kiam ili trovis du falsajn atestantojn... kaj la knabo estis ĵetita en malliberejon...
Vi eble ne kredos, ke tiun tagon mi ĝis vespero vagadis de loko al loko kiel frenezulo. Kiam mi nur ekpensis pri li, miaj okuloj malsekiĝis. Jes, mi ploris! Ne kredu, se vi ne volas, mia frato; sed mi ja diris, ke mi estas tia homo, kiu ŝatas siajn kamaradajn. Precipe por tiu pereu mia animo, kiun mi tiel ŝatis!... Sen mensogo mi diras, ke mia koro preskaŭ krevis. Li havas nek monon, nek parencojn, lia patrino kaj la gefratoj atendas la
vivrimedojn de li. Malfeliĉo... kaj kia malfeliĉo! Mi ne havas monon, ke mi donu... Se mi
havus... mi ja diris, ke pereu, mia animo... Sed estas konata afero... ni estas salajruloj... kaj oni povas klarigi nenion, irante al iu peti... Malbona kulpo... oniekruinigas homon. Ĉiuj havas po dek krimoj je ĉiu el siaj fingroj... Mi eĉ ne povis rigardi lin, irantan en la malliberejon. Ĉu vi komprenas? Malvarma estas la vizaĝo de la malbenita loko... Sed mi volas fari por la malfeliĉa knabo ĉion, kion mi povos. Mi ja diris, ke mi estas preta oferi mian animon por kamarado...
Kiam mi aŭdis, ke li elektis vin kiel sian advokaton, mi iĝis tre kontenta, ĉar lia afero estas delikata problemo. Ĝi ne estas afero, kiun ĉiu alia advokato kapablus mastri. Oni rakontis al mi pri la defenda parolado, kiun vi diris dum la unua akto (tiam mi estis malsaneta kaj ne povis veni en la juĝejon, sed la detalojn mi aŭdis de miaj amikoj); oni
diras, ke vi diris laŭdindan defendparoladon. Eble vi savos la knabon...
Kelnero...! Venu kaj enverŝu ankoraŭfoje!
Trinku, mia frato, trinku! — Kredu, ke mi trinkas tion nur pro malĝojo. Se vi scius, kiel brulas mia koro! Se mi serĉadus dum dek jaroj, mi ne povus trovi alian tiel taŭgan kamaradon — kaj eĉ lin forrabis de mi la sorto. Kiu scias, kion li faras inter la ŝtonaj muroj nun, dum ni trinkas... Ho, la aĉa mondo...!
Sed... ĉu vi scias kion? Eble tio estas bona leciono por li. Eble eĉ ne estos malbone por li, se li restos tie dum la tempo... Li bezonis tian punon, ĉu ne? Hm? Kion vi diras? De tempo al tempo li estis tre malkvietiĝanta. Pro Dio, sur la vojo, kiun li iris, li povus esti farinta eĉ ion, por kio oni punas per morto... Finfine, li restos tie dum unudu jaroj... ankaŭ tion li bezonas... bezonas por sia estonta vivo... por la trankvileco de sia vivo... por nia idealo: Ĉu vi komprenis? — bezonas por nia idealo. Mia karega frato, se vi ŝatas lin kiel mi, ne defendu lin... Se vi volas fari bonon al li, lasu lin, ke li suferu iom...
Kion diris Mussolini? Li diris, ke por esti utila homo, oni devas pasigi iom da tempo en malliberejo; ĉu ne? Estas laŭdenda homo, tiu Mussolini, sendube... Dum la mizerega situacio de la socio estas por intelektulo necesege restadi en malliberejo. Ne estas alia
medikamento por iĝi matura, por kompreni la vivon. Eble nia homo ankaŭ kredas tion, levos iom la kapon el libroj, vidos la ĉirkaŭaĵon kaj pentos pro sia blinda atakemo.
Mi ja diris, ke se vi ŝatas lin, ne tro klopodu savi lin. Ne esploru ĉion tiel ĝisfunde. Mi aŭdis, ke vi estis tre verva en la juĝejo; mi kaj ĝojis kaj — pro la knabo — ĉagrenigis. Mi invitis vin ĉi tien por priparoli la aferon. Li mem ja estas nervoza kaj incitos la juĝistojn per siaj bagatelaj diraĵoj kaj tute fuŝos la aferon... kaj iĝos kondamnita. Ha-ha... unu-du jaretojn li restos tie...
Kial vi skuas la kapon? Se vi ricevos alpagon al via advokata honorario, ĉu vi diros, ke okazis io maljusta? Tio ja ne estos malbona porli, sed bona... Se vi volas, ne akceptu
tiun monon. Faru sindoneman agon por kamarado kaj ne akceptu. Sed... kiom da liroj li estis dononta al vi? Dudek kvin lirojn, ĉu ne? Mi donos al vi tridek lirojn, sed vi nur kondamnigu
lin... Vi vidas, ke mi ŝparas nenian oferon por kaŭzi bonon al li. Sed ĉu nur tion? Mi ja akre sentos la mankon de tia bona amiko kaj ide-kamarado...
Kion? Vi demandas, de kie mi prenos la tridek lirojn...? Nu, kiam nia knabo estis ĵetita en malliberejon, tiam— memkompreneble — lia posteno liberiĝis kaj restis vakanta... Kiel
anstataŭulo mi prizorgas lian oficon kaj ekde ĉi-monato mi ricevados krom-salajron... sume proksimume kvardek lirojn aldone al mia salajro...
Kelnero...! Ankoraŭ da brando...!"
(转自微信群:世界语读书会)