头像

英语伦敦世界语俱乐部四月份起将开设多种世界语网络课程,欢迎有兴趣的同学参加

作者 aŭtoro: Miaohui, 发表于 afiŝita je Thursday, March 21, 2024, 20:17 (7天前)
编辑: Miaohui, 时间: Thursday, March 21, 2024, 20:26

Saluton,

En aprilo la Londona Esperanto-Klubo (LEK) lanĉos novajn retajn trimonatajn Esperanto-kursojn por komencantoj (A1) ĝis progresintoj (C1). Vi trovos la liston ĉi tie:
https://londonaesperantoklubo.com/online-esperanto-courses.html

La informoj en la retejo estas en la angla, sed la kursoj mem estos en Esperanto, krom tiuj por komencantoj.

La plejparto de la kursoj komenciĝos la duan semajnon de aprilo. Por enskribiĝi, simple plenskribu la formularon en la paĝo de la kurso, kiu interesas vin.

Eblas partopreni en pluraj kursoj samtempe, sed enskribiĝu nur se vi scias, ke vi povos ĉeesti regule ĉar la nombro de partoprenantoj estas limigita al ĉirkaŭ 15.

Se vi konas iujn, kiuj interesiĝas pri Esperanto kaj ŝatus lerni ĝin, bonvolu sciigi ilin pri nia novaj kursoj por komencantoj. Dankon.

La kursoj estas principe senpagaj, sed por iuj kursoj ni petas libervolan malgrandan kontribuon por helpi nin kovri niajn kostojn.

Se vi havas demandojn aŭ bezonas klarigojn, ne hezitu kontakti min.

Amike,

Anthony


完整帖子 kompletaj mesaĝoj:

 主题RSS Feed

powered by my little forum