Du Bovinoj
Intervjuanto: Viaj bovinoj aspektas tre sanaj. Per kio vi nutras ilin?
Farmisto: Kiuj, ĉu la nigraj aŭ la blankaj?
Intervjuanto: La blankaj.
Farmisto: Mi nutras ilin per herbo.
Intervjuanto: Kaj la nigraj?
Farmisto: Herbo ankaŭ.
Intervjuanto: Ĉu vi kutime prenas lakton de ili?
Farmisto: Kiuj, ĉu la nigraj aŭ la blankaj?
Intervjuanto: La blankaj.
Farmisto: Jes, mi prenas lakton de ili.
Intervjuanto: Kaj la nigraj?
Farmisto: Ankaŭ mi prenas lakton de ili.
Intervjuanto: Kiom da lakto vi kutime ricevas de ili ĉiutage?
Farmisto: Kiuj, ĉu la nigraj aŭ la blankaj?
Intervjuanto: La blankaj.
Farmisto: Mi ricevas 2 litrojn de ili ĉiutage.
Intervjuanto: Kaj la nigraj?
Farmisto: Ankaŭ mi ricevas 2 litrojn de ili ĉiutage.
Intervjuanto: Kie loĝas viaj bovinoj?
Farmisto: Kiuj, ĉu la nigraj aŭ la blankaj?
Intervjuanto: La blankaj.
Farmisto: Ili loĝas en la garbejo.
Intervjuanto: Kaj la nigraj?
Farmisto: Ankaŭ en la garbejo.
Intervjuanto: (furioze) Kial vi daŭre demandas, ĉu mi parolas pri la blankaj aŭ pri la nigraj?
Farmisto: :Ĉar la nigraj estas miaj.
Intervjuanto: Kaj la blankaj?
Farmisto: Ili ankaŭ estas miaj.
el la interreto
完整帖子 kompletaj mesaĝoj: