头像

Ĉarmaj stratartistoj 可爱的街头艺人(散文)

作者 aŭtoro: 殷嘉新 Yin Jiaxin, 来自 el: 湖北 Provinco Hubei, Ĉinio, 发表于 afiŝita je Friday, January 23, 2026, 14:41 (7天前)
编辑: Solis, 时间: Friday, January 23, 2026, 14:42

Ĉarmaj stratartistoj

Yin Jiaxin

Antaŭ multaj jaroj mi restis en Rusio pli ol unu monaton. Kaj mi neniam forgesas iujn homojn kaj okazaĵojn, precipe kelkajn ĉarmajn stratartistojn. En Moskvo kaj Sankt-Peterburgo, ĉie troviĝis stratartistoj en turismaj allogaĵoj aŭ homplenaj lokoj.

 En Moskvo ĉe la enirejoj kaj fontanoj de la Rusia Ekspozicia Centro estis pluraj kantantoj, inter kiuj du maljunulinoj lasis al mi penetran impreson. Ili estis tipaj rusiaj avinoj - dikkorpaj, vestita per mallonga peltaĵo, en muslina jupo, ledaj ŝuoj kaj kun dika tuko sur la kapo. Unu ludis akordionon kaj la alia kantis. Mi ne komprenis la tekston. Iliaj pasio kaj movoj montris, ke tio certe estas gajiga kanto. Ili sin distris, tien kaj reen paŝante en frosta vento, kelkfoje balancante la kapon kaj ridetante al pasantoj. Ilia ĝojplena prezentado haltigis min. Kiam ili paŭzis, mi laŭte petis: “Bonvole kantu Katjuŝa!” La avinoj ne komprenis la ĉinan sed rekonis Katjuŝa. Tuj eksonis la akordiono, kaj la kantanta avino ekkantis Katjuŝa kun viglaj gestoj. En Ĉinio mi aŭskultis plurfoje la kanton Katjuŝa, sed neniam kun tia intereso kaj entuziasmo kiel tiam - ĉar tio estis la aŭtentika gusto.

Iutage mi ekskursis kun kelkaj ĉinoj. Sur la aŭtobuso, iu proponis, ke la ĉiĉeronino fraŭlino Nataŝa kantu por ni la kanton Apudmoskvaj Vesperoj . Sed je nia surprizo, ŝi honteme metis la manojn sur la bruston kaj diris en ia mallerta ĉina: “Bedaŭrinde, mi ne konas la kanton. Fakte, malmultaj junuloj ĝin konas nun en Rusio.”
Ŝiaj vortoj tre surprizis min – ĉi tiu bela kanto, kiun oni kantas tra la tuta Ĉinio, estis forgesita en sia propra naskiĝloko! Suspirinte kun emocio, mi pripensis plie kaj tamen komprenis. Ja, kiuj ĉinaj junuloj nun konas kantojn kiel La Odo al Yan’an aŭ Balado de la Flava Rivero, kiuj iam instigis homojn batali ĝissange? Kaj kiuj ankoraŭ memoras tiajn belajn muzikpecojn kiaj Alta Monto kaj Fluanta Akvo aŭ Luno super la Rivero en Printempa Nokto?

 Ĉe la lago proksime de la hotelo Izmajlov, kie mi loĝis, troviĝis larĝa pulbazaro. Ĝi funkciis ĉiun semajnofinon kaj movplenis kun multaj vendistoj kaj vizitantoj.
Apud enirejo de la bazaro, violonon ludis maldika knabineto, kiu aspektas kiel mezlernejano. En tiu brua mondo, ŝi sola ĝuis sian malgrandan kvietan spacon. Vento taŭzis ŝiajn neĝblankajn longajn harojn. Ŝi ne atentis la venton, kiu ne komprenas muzikon, nek ĉu pasantoj ĵetis monerojn en la ĉapelon antaŭ ŝia piedoj. Ŝi profunde koncentriĝis pri sia violonludo, kaj la melodio de Blua Danubo elegante ŝvebis el ŝiaj delikataj fingroj. La ĉielo laŭe fariĝis lazura.

Kiam finiĝis la peco, la knabineto levis la kapon kaj ridetis modeste, montrante siajn perlo-similajn dentojn. Poste ŝi ekludis la kvaran parton el Ĉajkovskij-a Cignolago— Danco de la Cignetoj. Tiu sufiĉe malfacila peco fluis el ŝia violono tiel nature kaj senerare. Vidante ŝian ravitan mienon, mi sentis min respektoplena al ŝi. La knabineto en miaj okuloj ŝajnis transformiĝi en gracian blankan cignon. Ho, bela cignido! Mi benis, ke ŝi renkontu sian princeton ĉe la lago en la estonteco.

En la Fortreso de Sankt-Peterburgo, mi vidis alian knabinon. Ŝia instrumento ne estis violono, sed fluto.

Sur la Vasiliev-insulo de la Neva-rivero troviĝas arkitektura komplekso nomata la Fortreso. Ĝi estis ekkonstruita en 1703 dum la epoko de Petro la Granda. La smeraldopura rivero disigis la urban bruon. Transirinte la pendan ponton kaj pasinte tra la pordego, mi kvazaŭ revenis al la malproksima 18-a jarcento. Antikvaj arboj, statuoj, fortikaĵoj... ĉio aspektis tiel malnova. Regis kvieteco sen birdopepoj aŭ maŝinbruo. Kaj tamen, en ĉi tiu kvieteco sonoris flutmelodio el la dua pordegarko.
La flutistino, ĉirkaŭ dudekjara, ankaŭ havis neĝblankajn longajn harojn kaj sveltan staturon. Kun mallevitaj okulharoj, ŝi serioze ludis orelplaĉan melodion, svingante la korpon suple laŭ la ritmo, kvazaŭ rememorigante al la pasantoj la forpasintan historion de la Fortreso. La sobra kaj lanta muziko flirtis tra la aero, aldonante al la antikva kaj silenta fortreso plian spicon de historia ĉarmo kaj trankvileco. Ĝi kreis misteran etoson, kvazaŭ kondukante la turistojn al la tempoj de imperiestroj kaj kavaliroj.

La stratartistoj, kiuj plej neforgeseble impresis min, estis du afablaj maljunuloj.
En la unua mateno post nia veturo al Sankt-Peterburgo, ostopika vento kaj malvarma pluveto ne povis malhelpi nin admiri la diversajn klasikajn konstruaĵojn kaj la pitoreskan riveron Neva. Post vizito al la grandioza Isaaka Katedralo, ni direktiĝis rekte al la bordo de la rivero. Ĝuste post kiam ni alvenis sub la bronzan statuon de Petro la Unua, subite aŭdiĝis la melodio de Marŝo de volontula armeo — la nacia himno de nia partujo!

Aparte kortuŝis nin aŭdi la himnon sur fremdlanda tero, kio donis al ni eksterordinaran plezuron. Tra la nebula pluvo ni ekrigardis al la alia flanko de la strato. Du maljunuloj kun felĉapo sur la kapo energie trumpetis la kanton por ni, grupo da ĉinoj.

Por tia amikeca ago, ni certe devis esprimi nian koran dankon. Sed fotiĝinte, ni serĉis la du respektindajn maljunulojn trans la strato, ili jam malaperis sen spuro. Restis al ni nur granda bedaŭro kaj neforigebla kulposento.

主题RSS Feed

powered by my little forum