Printempa Festo 春节(短篇小说)
Printempa Festo
Yin Jiaxin
Olda Zou sciis, ke la filo ne plu revenos, tamen li ĉiutage sidis sur la sojlo, tenante cigaredon inter fingroj, kaj rigardis tra branĉonj de la kaduka pirarbo en la korto al la serpentuma monta vojo en la malproksimo. La januara vento tranĉis lian vizaĝon kiel tranĉilo, sed li tute neglektis ĝin. Malantaŭ li en la kuirejo, lia edzino Hulin okupiĝis pri vaporumado de gluriza kuko por la Novjaro, kaj dolĉa aromo de la kuko miksiĝis kun bonodro de ligna brulado en la malvarma aero.
“Olda Zou, envenu por varmiĝi, ekstere estas malvarme,” Hulin vokis, viŝante siajn manojn sur la antaŭtuko.
Olda Zou ne voĉis, li profunde enspiris la fumon kaj elspiris blankan nebulon, kiu rapide disbloviĝis en la vento. En 2003, lia solfilo, Zou Lilan fariĝis fajrobrigadano en la urbo Vudan. Li tre ĝojis, ke la filo havos banan estonecon. Ĉe la jarofino la filo diris letere, ke li devos deĵori kaj ne povos reveni por la Printempa Festo; la sekvantan jaron li diris, ke al la brigado mankas homforto kaj li restos por ke aliaj kolegoj unue rehejmiĝos por la festo. Li promesis, ke venontjare li certe revenos hejmen por la Printempa Festo. Printempa Festo estas tempo por familia rekuniĝo, kaj la filo ne povos reveni hejmen pro sekureco-protektado de popolanoj. Olda Zou komprenis sian filon, sed en la koro li sentis ioman maldolĉon.
Iuvespere de aŭtunmezo en 2005, sidante sur la korto kaj aprezante la lunon, Olda Zou refoje sopiris al sia filo. Li demandis sian edzinon: “Ĉu vi opinias, ke ĉijare Lilan revenos?”
Hulin paŭzis siajn movojn, kaj ŝiaj okuloj ekbrilis de iom da espero: “Ĉu ne en la letero antaŭ kelkaj tagoj li diris, ke li certe revenos ĉijare? Li ankaŭ diris, ke li alportos al ni bonajn aĵojn el la urbo.”
Olda Zou kapjesis, kaj sur lia sulkiĝinta vizaĝo aperis malforta rideto. Li paŝis al la ŝranko kontraŭ muro de la salono, sur kiu staras kelkaj fotoj. La plej okulfrapa estis tiu de la filo portanta fajrobrigadan uniformon kaj staranta rekte kiel pino. Apude estis foto de tuta familio fotita antaŭ ol la filo iris al Vudan-urbo. Tiutempe la hararo de lia edzino ne tute blankiĝis.
Leviĝante por reiri en la domon, Hulin diris: “Li estas facile komprenema knabo. Sciante, ke ni lin sopiras, li skribas al ni ĉiumonate. Legante liajn leterojn, mi sentas min trankvila, kvazaŭ li parolus antaŭ mi”
Olda Zou diris: “Ho, Vudan ne estas tro malproksime de ĉi tie, nur iom pli ol cent kilometroj. Se li nur povus ofte reveni...”
“La armeo havas siajn proprajn regulojn, ĉu li povus ne obei ilin? Sufiĉas, se li povos reveni dum la Printempa Festo.” Dirante, ridetemo ludis ĉe ŝiaj lipoj: “Kiom feliĉe ni festus la novan jaron kune!”
Olda Zou silente eniris la ĉambron.
La geedzoj estis pretiĝantaj por enlitiĝi, kiam subite ili aŭdis aŭtan bruon en la malproksimo. Lia koro ekbatis emocie, kaj li rapidis al la enirejo de la korto.
“Ĉu Lilan revenis?” Hulin haste sekvis lin.
Minibuso ekhaltis antaŭ la korto, kaj du viroj en milita uniformo eliris kun serioza mieno. La pli aĝa paŝis antaŭen: “Ĉu vi estas la gepatroj de Zou Lilan?”
Subite la manoj de Hulin ekkaptis brakon de la Olda Zou, kaj ŝiaj ungoj preskaŭ enpenetriĝis en ties karnon. Olda Zou kapjesis, kaj sinistra sento ekregis lian koron: “Jes, vi estas...?”
La viro diris mallaŭte: “Ni estas de la fajrobrigado de Vudan. Simple preparu vin kaj iru kun ni por vidi vian filon. Ni rakontos la detalojn survoje.”
Efektive, tiun tagmezon, furioza incendio okazis en loĝdomego. Zou Lilan kvinfoje impetis en la brulantan konstruaĵon por savi kaptitajn homojn, sed la lastan fojon li ne sukcese eliris el la flamoj.
La mondo ŝajnis halti en tiu momento. Hulin eligis korŝiran krion kaj molfalis sur la seĝon. Olda Zou mekanike subtenis sian edzinon, kaj sentis, ke tremadis liaj propraj kruroj.
La geedzoj plurfoje svenis pro ploro ĉe la funebra ceremonio pri sia filo. Post kiam Zou Lilan estis enterigita en la Martira Tombejo de Vudan, la fajrobrigado kaj la urbaj civilaj aŭtoritatoj sendis veturigi la geedzojn hejmen kun la martira atesto kaj medalo de Zou Lilan. Longan tempon ili ne povis akcepti la fakton, ke la filo jam fariĝis martiro.
La Novjaro proksimigis kaj Olda Zou ĉiutage sidis ĉe la enirejo de la korto, rigardante la malproksimon, kvazaŭ atendante la revenon de sia filo.
Je la 23-a de la dekdua monato laŭ ĉina kalendaro, i.e. en
la tago de la Malgranda Novjaro, Olda Zou frue leviĝis kaj balais la tutan korton. Dume Hulin okupiĝis pri preparado de novjaraj manĝaĵoj: fumaĵita viando, kolbasoj, hejme farita riza vino, ĉio, kion ilia filo ŝatis. Olda Zou speciale iris al la urbeto por aĉeti longan rulon da petardoj.
Posttagmeze, venis reprezentantoj de la urbaj civilaj aŭtoritatoj, alportante simpatian monon kaj kelkajn novjarajn donacojn. Ili diris multon konsolan. Kvankam Olda Zou kaj Hulin sentis iom da varmeco, tamen ne mildiĝis la aflikto kaj soleco en iliaj koro.
En la lasta tago de la jaro, peza neĝo faladis, kaj la montoj aspektis nebulaj. Olda Zou kaj Hulin vizaĝalvizaĝe sidis silente ĉe la tablo, sur kiu kuŝis tri manĝilaroj: unu estis por ilia filo. Laŭ la moro de suda Ĉinio, Hulin pretigis ok pladojn kaj supon el lotusa radiko kaj osto.
“Lilan plej ŝatis porkaĵon stufita en sojo,” Hulin metis pecon da la porkaĵo en la malplenan teleron, kaj ŝia voĉo tremetis, “Mi speciale stufis ĝin pli longe, por ke ĝi estu tre mola.”
Olda Zou verŝis vinon en ĉiujn tri tasojn: “Jen, nia familio rekuniĝis.” Lia rigardo falis sur la foton de la filo sur la ŝranko: ties suna rideto ĉiam restis kaptita en la aĝo de dudek kvin jaroj.
En la malproksimo, petardoj eksplodadis ĉie, kaj ĉiu familio festis sian familian kuniĝon. Sed la jarfina vespermanĝo en la domo de Olda Zou estis manĝata en nekutima silento, nur interrompata de okazaj plorsingultoj.
Kutime oni intence maldormas kun ĉiuj lampoj lumantaj ĝis post noktomeze en la jarfina nokto. Tiunokte la geedzoj babiladis, rememorante pri la pasintaĵoj. Hulin diris: “Olda Zou, mi memoras, ke Lilan plej timis eksplodadon de petardo en sia infanaĝo. Ĉiufoje li kaŝiĝis en viaj brakoj.”
Antaŭ la okuloj de Olda Zou aperis la bildo: la malgranda Lilan kaŝas sian vizaĝon en lia sino, kovrante siajn orelojn per la manoj. Li fiere kaj emociite diris: “Ekster mia atendo, li estis tiel brava kiel fajrobrigadano!”
Je la unua mateno de la nova jaro, Olda Zou ellitiĝis frue.
Flokoj de neĝo ankoraŭ flirtis sovaĝe en la ĉiela volbo kaj la tero estis kovrita de dika tavolo da neĝo. Li pendigis la petardojn sur la pirarbo.
“Kion vi faros?” Hulin apogis sin sur la pordokadro kun la okuloj ruĝaj kaj ŝvelintaj.
“Post malfermo de la pordo en la unua tago, oni devas unue bruligas petardojn por bonvenigi la novan jaron, ĉu?” Olda Zou respondis trankvile. “Malgraŭ ke Lilan ne plu ĉeestas, la vivo devas daŭri.”
La eksplodoj de la petardoj resonis tra la ravino, timigante amason da paseroj sur malproksima arbo. Olda Zou ĉirkaŭbrakis la ŝultrojn de sia edzino, kaj ili kune rigardis, ke la lasta strio da fumo malaperis en la frosta aero.
“Ni reiru en la domon, ekstere estas malvarme,” Olda Zou softis al la edzino.
Post kiam ambaŭ eniris la domon, Hulin subite haltis: “Olda Zou, aŭskultu, ĉu ne estas aŭtoj?”
Olda Zou streĉis siajn orelojn. Vere, en la malproksimo aŭdiĝis la bruo de aŭtoj. La sono pli kaj pli proksimiĝis, ĝis fine ĉesis ekster ilia korto.
“Laŭ tradicia moro filo vizitas sian gepatrojn en la unua tago kaj filino en la dua tago de Novjaro. Ni havas nek filon nek filinon. Kiu venas, eĉ en tia vetero?” miregis Olda Zou.
Malferminte la pordon, li gapis je la sceno antaŭ li: kvin junuloj elaŭtiĝis, tenante sakojn plenajn de novjaraj donacoj.
"Onklo, onklino, feliĉan novan jaron!” la junuloj laŭte salutis unuvoĉe.
La geedzoj staris senmove, dum momento ne povante elparoli vorton.
“Ni estas la kunbatalantoj de Zou Lilan,” la altkreska junulo paŝis antaŭen. “Li ofte diris, ke ĉijare li certe revenos hejmen por festi la novan jaron kun vi. La deziron kiun li ne povis plenumi, ni venis por plenumi anstataŭ li.”
“O, o, rapide envenu! Ekstere estas malvarme!” diris Hulin kun larmoj en la okuloj. Nur tiam la Olda Zou rekonsciiĝis.
La kvin junuloj eniris unu post alia, kaj la malvarma domo subite pleniĝis de varmeco. Ili alportis dolĉaĵojn, fruktojn kaj varmoprotektajn vestojn por la geedzoj. La rondvizaĝa junulo elprenis radioricevilon el sia sako: “Zou Lilan diris, ke vi ambaŭ amas aŭskulti operojn. Ĝi povas ricevi programerojn de multaj stacioj!”
Hulin viŝis la larmojn kaj infuzis teon. Dume Olda Zou babilis kun la junuloj de la sama aĝo kiel sia filo, kun miksaĵo de aflikto kaj varmeco en sia koro.
“Onklo, Zou Lilan estis la plej brava en nia brigado,” la okulvitra junulo diris serioze. “Li savis almenaŭ dudek vivoj. Ni ĉiuj prenas lin kiel modelon.”
Olda Zou ridetis fiere.
“La knabineto, kiun li fine savis, jam elhospitaliĝis. Ŝiaj gepatroj intence venos danki vin.” diris alia junulo.
Hulin kovris la buŝon per mano kaj rapidis en la kuirejon. Olda Zou sciis ke ŝi ekploris. Li profunde enspiris kaj diris al la junuloj: “Dankon, ke vi venis de malproksime por viziti nin.”
“Onklo, ne diru tion,” la rondvizaĝa junulo diris kun ruĝiĝintaj okuloj. “Zou Lilan estis nia kunbatalanto, ankaŭ nia frato, kaj vi du ja estas kiel niaj gepatroj. Ĉiun printempan feston, iuj el ni venos viziti vin.”
Tagmeze, Hulin pretigis plenan tablon da manĝaĵoj. La junuloj manĝis kun apetito, senĉese laŭdante “kiajn bonajn pladojn onklino kuiris.” La domo pleniĝis de delonge neaŭditaj ridoj kaj orelplaĉa tintado de manĝiloj.
Post la manĝo, la junuloj konkuris pri lavado de la teleroj kaj ordigado, poste ili akompanis la geedzojn en babilado. Ili rakontis multajn amuzajn historiojn pri Zou Lilan en la brigado.
Vesperkrepuskiĝis, kaj la junuloj devis adiaŭi la geedzojn. Antaŭ foriro, ili forbalais la neĝon sur la korto kaj riparis la iom ŝanceliĝantan kortopordon.
La geedzoj longtempe staris ĉe la kortopordo manenmane, rigardante la du aŭtojn malrapide forveturi kaj malaperi el la serpentuma monta vojo.
“Olda Zou, nia filo ne foriris malproksimen.” Hulin flustris. “Li vivas en ĉi tiuj junuloj.”
Olda Zou kapjesis, ĵetante sian rigardon al la svagaj montoj. Li sciis, ke la venontaj tagoj daŭre estos plenaj je sopiro al la filo, sed ne plu tiel solecaj.
Reirinte en la domon, la geedzoj trovis ruĝan koverton kun iom da mono kaj papera slipo kiu legiĝis: “Patro kaj patrino, jen nia modesta esprimo de estimo. Zou Lilan ĉiam estos kun ni.”
Ekster la fenestro, neĝoflokoj ŝvebadis pli forte, ornamante la tutan mondon pura kaj paca.