头像

Printempa Fabelo 爱在春天(小小说)

作者 aŭtoro: 殷嘉新 Yin Jiaxin, 来自 el: 湖北 Provinco Hubei, Ĉinio, 发表于 afiŝita je Friday, March 20, 2026, 12:44 (1天10小时37分钟前)
编辑: Solis, 时间: Friday, March 20, 2026, 13:11

Printempa Fabelo

En la kultura palaco de via urbo ekkuris elementa kaj mezagrada kursoj de la angla lingvo. Vi dungiĝis por instruadi la elementan. Ĉe la malfermo de la kursoj, vi paroladis flue en la angla lingvo. Do ŝi, kiu estis sin anoncinta por lerni en la mezagrada kurso, nun decidis lerni en la elementa. Ŝi diris: “Tre belege vi parolas la anglan lingvon!”

Kvakam vi sentis fieron pro via sukcesa instruado, tamen vi estis malsukcecanta enamiĝi. Nekompreneble vin forlasis la knabino, al kiu vi estis enamiĝinta du jarojn. Vi estis tre malĝoja. Vi solece drinkadis en via ĉambro. Vi deziris malaperigi vian malĝojon per alkoholaĵo. Sed la belaj aferoj en la pasinteco ĉiam venis al vi en la kapon, do vi per via plumo priskribis la pasintecon inter vi kaj la knabino. Vi skribis kaj skribadis. Fine vi elskribis mallongan romanon, kies fino estis tre emociiga.

Surdorse portante multepezan krucon, vi ankoraŭ firme penadis por via laboro. En la 14-a de aprilo, vi prezidis en Esperanto-amuzvespero. Ŝi venis. Sidante malantaŭe, per ŝiaj brilaj okuloj ŝi rigardis la scenon. Kiam la amuzvespero finis, ŝi diris al vi: “Tre belege vi parolis Esperanton!”

Iutagon ŝi diris, ke ŝi venos al vi en dimanĉo. “Nu.” Estis nekoneble, ĉu vi jesis aŭ neis. Ŝi al vi petis atendi ŝin post vespermanĝo. Dimanĉe je duono de la sesa, kiel antaŭe neŝilosinte la pordon, vi iris en la publikan televidejon kaj spektis la programerojn. Siatempe la malsukceso de enamiĝo akoraŭ doloris al vi. Via humoro tre maltrankviliĝis. Escepte de via patrino, vi malbenis ĉiujn virinojn tra la mondo. Vi sciis, ke ŝi venos hodiaŭ vespere. Sed vi opiniis, ke estas pli bone spekti la programerojn ol babiladi kun knabino. Do vi daŭrigis spektadon. Post longe vi revenis al via ĉambro. Ŝi certe jam foriris, vi pensis tiel.

Enveninte en vian ĉambron, vi trovis, ke ŝi, bele ornamita, estis ploranta ĉe via skribtablo. Vi kun bedaŭro diris: “Kial vi ploras? Ĉu estas pro ke mi ne atendis vin en la ĉambro? Pardonu min! Mi ĵus…”

“Ne.” Ŝi ŝkuis la kapon: “Mi ploras pro ĝi.” Ŝi montris al via mallonga romano sur la tablo. Vi ekkomprenis, ekridetis kaj konsolante diris: “Ho. Kial ploras pro tio?”

“Tre patosa! Mi ne kredas, ke troviĝas tiaj aferoj en la mondo.”

“Ne kredas? Ĉu vi scias, ke ĝi preskaŭ estas raporto de efektivaj okazaĵoj. La heroo ja estas mi mem. La okazaĵoj estas veraj, nur la fino estas fikcia.”

“Vere?” Ŝi rigardis vin per siaj okuloj suspektantaj kaj larmumantaj.

“Vere,” Vi diris tre serioze.

“Do mi pli devas plori, pro via malfeliĉo.”

Vi ne atendis, ke post via plorado por amo, iu povos plori por vi, kaj tiu eĉ estas unu bela junulino. Vi estis tre kortuŝata. Ŝi levis la kapon kaj rigardis vin. El ŝiaj okuloj larmumantaj kaj lumumantaj, vi trovis bonan koron en ŝi. La vizaĝo kaj la esprimo sur ŝia vizaĝo al vi donis kuraĝon kaj forton. Milde vi levigis ŝian kapon kaj klinis la vian. Vi kisis ŝin! Tiam estis printempo.

Sekvantan printempon, vi ricevis premion pro via mallonga romano. Samtempe via traduko de eksterlanda novelo eldoniĝis. Tion vi ne ekspektis. Vi ankaŭ ne ekspektis, ke la knabino, kiu jam forlasis vin, venis kaj gratulis vin. Ŝi al vi parolis pri la spertoj inter vi kaj ŝi. La rememoro pri la pasinteco tuŝis vian koron. La tempo dum unua enamiĝo estis tre bela, tre neforgesebla. Kvankam vi iam perdis ŝin, tamen, ŝi revenis hodiaŭ.

“Mi scias, ke poste vi enamiĝis al iu junulino.” La knabino diris al vi: “Sed, ĉu ŝi estas afabla?”

“Nu. Ja estis ŝi, kiu faris la netan kopiojn de miaj verkoj.”

“Ĉu ŝi estas pli altira ol mi?”

Rigardante ŝian vizaĝon ridetantan, vi pensis momenton kaj diris: “Hodiaŭ mi revidas vian vizaĝon ridetantan. Ĉe ĉia flanko ŝi ne estas pli forta ol vi, sed, kiam mi sentis malĝojon, ŝi eniris en mian vivon. Ŝi por mi ploris kaj larmumis.”

主题RSS Feed

powered by my little forum