头像

Amo profundiĝas enkoren (novelo) 爱沉心底(短篇小说)

作者 aŭtoro: 殷嘉新 Yin Jiaxin, 来自 el: 湖北 Provinco Hubei, Ĉinio, 发表于 afiŝita je Sunday, March 29, 2026, 09:32 (6天前)
编辑: Solis, 时间: Sunday, March 29, 2026, 09:42

Amo profundiĝas enkoren

Yin Jiaxin

Mo Senke kaj Lu Lisa estis samklasanoj de pedagogia kolegio en la urbo Vuhan. Ili enamiĝis unu al la alia en la dua studjaro, kaj neniam kverelis unu kontraŭ la alia. Kun tempopaso ili pli kaj pli intimis, tiel ke krom dum dormotempo ili estis ĉiamkunaj kiel korpo kaj ĝia ombro. Ili kune legadis en la biblioteko, manĝis en la kantino kaj promenadis, diskutante pri diversaj temoj. Ĉar alproksimiĝanta estis la diplomiĝtempo, ambaŭ ĉifoje babilis pri siaj laborpostenoj.

“Miaj gepatroj esperas, ke mi laboros en hejmloko, la urbo Kajfon. Sed mi scivolas, kie vi deziras labori. Kien vi iros, tien mi iros,” diris Lu Lisa.

Mo Senke ridetis feliĉe kaj demandis: “Viaj gepatroj certe domaĝos sian belan filinon, ĉu?”

“Kial ili domaĝos min?” Lu Lisa grimacis per la lipoj kaj milde diris: “Mia fraĉjo laboras hejmloke kaj li povos prizorgi ilin en la estonteco.”

Lia embaraso legiĝis sur lia vizaĝo. Premante ŝiajn manojn kaj rigardante al ŝi en la ebura ronda vizaĝo, li heziteme diris: “Mi volas iri al subevoluinta montara regiono kaj provizore labori kiel instruisto.”

“Ĉu?” ŝi mire rigardis lin per sia okulparo brila kaj granda.

“Jes.” Li balancis la kapon kaj aldonis: “Mi faris longan pripensadon.”

“Kial vi faris tian decidon?”

“Mi devenas el subevoluinta kamparo. Mi bone scias, kiel severe mankas instruistoj tie; ke iuj regionoj estas pli subevoluintaj ol mia hejmvilaĝo. La tieaj infanoj aspiras al scioj.”

“Ĉiaokaze mi sekvos vin,” ŝi diris decideme.

“Ne, ne, ne.” Li persvadis: “Vi restos en urbo. Mi venos al vi kelkajn jarojn poste, kaj ni vivos kune, ĉu bone?”

“Mo Senke, ĉu vi jam forgesis?” Lu Lisa levis la voĉon ĝis ĝia plejo: “Ni iam ĵuris, ke ni ne disiĝos unu de la alia eĉ unu momenton.”

“Mi timas, ke vi ne povos elteni la malfacilan vivon,” klarigis Mo Senke.

“Estu trankvila. Mi ne timas.” Lu Lisa ignore diris: “Ĝuste, la malfacila vivo eble perdigos al mi iom da pezo. Mi sentas min graseta. Male, mi timas, ke vi, tiom malgrasa kaj kun okulvitroj sur la alta nazo kiel fizike malforta klerulo, ne povos elteni tian vivon.”

Li ridante diris: “Vi scias, ke mi naskiĝis kaj kreskis en malriĉa kamparo, kaj jam alkutimis ajnan malfacilan vivon.”


Post kiam Mo kaj Lu atingis la urbeton Sani de la gubernio Hexi okcidente de la rivero Baro, oficisto de la lokaj edukaj aŭtoritatoj laŭ mallarĝa asfaltita ŝoseo veturigis ilin al vilaĝo ĉirkaŭita de smeraldaj montegoj. Ekster la vilaĝo estis longa deklivo. Ĉe ĝia profundo troviĝis vico da brikdomoj kun granda korto. Tiu estis lernejo. Ĝi situis ĉe la piedo de monto. Preter la lernejo fluis rojo kaj zigzage en la riveron Baro for je kilometro.

En la lernejo sin trovis du mezaĝuloj, el kiuj unu servis kiel lernejestro kaj instruisto, kaj la alia kiel kuiristo kaj balaisto. De sep ĝis dek tri jarojn aĝis la infanoj dissemitaj en ses klasoj. Ĉiuj la infanoj loĝis enlerneje dum la lerntagoj kaj ĉe siaj geavoj dum la semajnofino, ĉar iliaj gepatroj laboris en foraj urboj. Oni nomas tiajn infanojn “hejme restantaj infanoj”. La apero de Mo kaj Lu ĝojigis la infanojn.

Ĉe vesperiĝo la lernejestro kaj la kuiristo reiris hejmen. Mo kaj Lu loĝis en la lernejo. Por plifaciligi la vivon, post nelonge ili geedziĝis sen nupto kaj sen benado de parencoj. Ili simple gluis al la pordokadro de sia dormoĉambro ruĝan versparon kaj al la pordo kaj fenestro ruĝan ĉinan ideogramon “囍”, kiu signifas “ĝojon” kaj “feliĉon”. Cetere, ili disdonacis al siaj du kolegoj kaj la dek kvar gelernantoj po du saketojn da bombonoj.

La vivo ne estis tiel malfacila kiel la du gejunuloj imagis. Kvankam ili ja ne ricevis bonajn salajrojn, sed ili ankaŭ elspezis malmulte. La edukaj aŭtoritatoj regule proviantis la lernejon senpage. Ili bredis dekkelke da kokinoj kaj kokon spite al nokta ŝtelado de siberia mustelo, kaj kultivis legomojn malantaŭ la lernejo spite al frekvento de aproj. Krom instruado ili devis varti kelkajn malgrandajn infanojn je tualeto kaj lavado. Ĉiutage ili ne ĝuis ripozon ĝis nokte. Malgraŭ okupiteco kaj laciĝo, ili sentis, ke la vivo estas signifa kaj valora. Dume ilia amo des pli fortiĝis.

Tempo flugis rapide. Nerimarkite pasis du jaroj kaj duono. Mo kaj Lu kontraktis pri trijara instruado kun la edukaj aŭtoritatoj. La kontrakto estis eksvalidiĝonta post duonjaro. Kaj en aŭtuno ili estis transpostenigotaj al la gubernia urbo.

En la gubernio Hexi somero estas pluva sezono. En la jaro 1998, printempo apenaŭ finiĝis kiam komencis pluvsezono. Foje pluvetis, foje pluvegis. Pluvis intermite plurajn tagojn. Por longe oni ne vidis la vizaĝon de la suno, kaj la infanoj ne petolis sur la korto, kiu jam fariĝis kota. La rojo ŝvelis multe. Iun posttagmezon, ekfalis ŝtormo, baldaŭ ĝi fariĝis pli kaj pli forta, tiel ke oni ne povis klare vidi la ŝoseon antaŭ la lernejo. La estro mirege diris: “Mi, jam vivinte pli ol kvindek jarojn, neniam vidis tiom furiozan pluvegon!”

“Neniam, laŭ mia memoro!” eĥis la kuiristo.

“Intstruistoj Mo kaj Lu, mi maltrankvilas, ke okazos montotorento.” La estro avertis: “Ni devas nin prepari por evakui la lernejon kun la infanoj kiam ajn. Nun mi kontaktos la vilaĝestron, ke li aranĝu loĝejon por vi ambaŭ.”

“Bone,” aprobis Mo kaj Lu.

Rigardinte tra fenestro, la estro diris per firma tono: “Nu, ĉiuj tuj agu! Intstruistoj Mo kaj Lu, iru pretigi pakon da bezonaĵoj.”

Li ordonis al la kuiristo: “Vi sciigu la infanojn, ke ili sin preparu por hejmeniri.”

Dum la estro telefonvokis la vilaĝestron en sia oficejo, ekvenis bruego el malproksima loko, ŝajne depost montegoj. Ĝi sonis kiel tondro. Sed la bruego sonoris senĉese, evidente ĝi ne estis tondro. Iom post iom la bruego pli laŭtiĝis, fine kvazaŭ multaj leonoj rorus kune.

“Diable! Estas montotorento.” La estro terurite demetis la ricevilon kaj haste kuris eksteren, el la tuta gorĝo kriante: “Kuru, ĉiuj kuru! Rapidu! Lasu vian pakaĵon!”

Oni konfuzite eliĝis el siaj ĉambroj.

“Rapide kuru sur la ŝoseon kaj al la vilaĝo!” La estro urĝis ĉiujn: “Proksimiĝas montotorento!”

Ĉiuj ekkuris tra la kota korto kaj al la lernejpordo malgraŭ la peza pluvo. La estro, la kuiristo, Mo Senke kaj Lu Lisa portis en siaj brakoj po infanon, kiu kuris tro lante por postsekvi la homamason. Ĉe la pordo la estro nombris la infanojn kaj trovis, ke mankas la plejaĝa knabino. Iu knabino diris, ke ŝi estas en la necesejo. Transdoninte la de ŝi portitan infanon al Mo Senke, Lu Lisa diris: “Vi antaŭeniru. Mi iros serĉi la knabinon.”

Dirinte tion, Lu Lisa revenis al la brikdomo. Mo Senke, kun du infanoj en siaj brakoj, al la dorso de Lu Lisa zorgeme rekomendis: “Singardu, laŭeble rapide revenu!”

Puŝmalferminte la pordon de la necesejo, Lu Lisa vidis la knabinon kaj demandis: “Kial vi tiel malrapidas?” La knabino, malpacience suprentirante sian pantalonon, embarasite kaj honteme respondis: “Pro monataĵo.”

Ekmallumiĝis tiumomente, ankoraŭ pluvegis kaj la bruego pli kaj pli proksimiĝis kvazaŭ trajno ruliĝus trans ponto. Lu Lisa tirante la knabinon kuris ekster la lernejon, kontraŭ kies muron la ŝvelanta rojakvo sin ekĵetis. Ambaŭ ekvadis tra la ĵus formita akvflako inter la lernejo kaj la ŝoseo.

“Aj!” Lu Lisa stumblis sur ŝtono kaj falis en kotakvon. La knabino provis levi sian instruistinon, sed doloro je maleolo estis tro akra por ke Lu Lisa stariĝu. La inundo altiĝis iompostiome. Lu Lisa diris al la knabino: “Rapide! Vi iru daŭre al la vilaĝo. Estu trankvila. Mi povos leviĝi baldaŭ kaj kuratingi vin.”

“Ne, ne, ne. Mi helpu vin!” persistis la knabino tenante sian instruistinon je brako.

La inundo plialtiĝis rapide. Lu Lisa kolere kriegis al la knabino: “Vi ne volas sekvi mian instrukcion, ĉu? Aŭskultu! Tuj forlasu, rapide!”

La knabino, viŝinte pluvakvon de la vizaĝo, ekpaŝis en la flako. Lu Lisa fiksrigardis la knabinon ĝis ties silueto malaperis en la nebulan pluvon. Ŝi provis leviĝi sed neniel sukcesis. Do ŝi, kunpremante la dentojn, ekrampis en kotakvo al la ŝoseo. Subite, kun surdigaj bruegoj alimpetis montotorento. En palpebruma daŭro inundo voris kiel la lernejon tiel ankaŭ instruistinon Lu kaj muĝante torentis al la rivero Baro.

Eksciinte ke Lu Lisa estis vundita, oni streĉiĝis. La vilaĝestro stiris kamioneton kun Mo Senke, la lernejestro kaj la kuiristo revene al la lernejo. Sed tie ili vidis nenion alian ol la frenezan inundon. Oni vokadis: “Instruistino Lu! Kie estas vi?” Sed ne troviĝis ajna respondo krom akvoflua bruo. Ĉe la akvorando Mo Senke vokis la nomon de sia kara edzino per raŭka voĉo, batante al si la bruston kaj piedfrapadante la teron. Larmoj kaj pluvgutoj ruliĝis sur liaj vangoj kaj li mergiĝis en profundan rimorson kaj senliman aflikton.

Oni faris ampleksajn serĉojn laŭ la rivero en la sekvaj du semajnoj, sed ne trovis spuron de Lu Lisa. Fine Mo Senke kun rompita koro akceptis la realaĵon, ke li perdis sian karan edzinon. La lokaj edukaj aŭtoritatoj okazigis funebran ceremonion je la memoro de Lu Lisa. Ŝiaj korŝiritaj gepatroj ĉeestis ĝin. Antaŭ la bopatroj longe surgenuis Mo Senke kun memkondamno, senfine zumante: “Pardonon! Mi estas kulpa. Mi ne bone gardis ŝin.”

Sur montodeklivo malantaŭ la lernejo, oni starigis por Lu Lisa tombon kun ŝiaj vestoj kaj ŝuoj en ĝi. Mo Senke neniel forgesis la edzinon kaj decidis daŭre labori en la lernejo. Do, kiam la kontrakto eksvalidiĝis, li rifuzis transposteniĝon. Ĉiufoje kiam estis Festo de Mortintoj aŭ la naskiĝtago de la edzino, li ĉiam vizitis ŝian tombon, bruligis incensobastonetojn kaj paperajn monimitaĵojn por ŝi, kaj babilis iom da tempo kvazaŭ ŝi starus vizaĝe al si. Krom Lu Lisa, lia koro ne povis enteni ajnan fraŭlinon kaj neniam pripensis edziĝon al ajna virino.


La tempo rapidis kiel galopanta ĉevalo. Somere de 2008, Mo Senke ne povis ne forlasi la lokon, ĉar la lernejo devis fermiĝi pro manko de lernantoj. Jam emeritiĝis la lernejestro kaj la kuiristo. La superaj edukaj aŭtoritatoj transpostenigis Mo Senke kiel estron de urbeta lernejo en la gubernio Hedon oriente de la rivero Baro. Ne longe post lia transposteniĝo, li enlerneje hazarde renkontis knabinon, kiu faris lin maldorma kelke da noktoj. La graseta triajara knabino havis mallongan hararon, eburan rondan vizaĝon kaj brilajn grandajn okulojn. Ŝia aspekto tre similis al tiu de Lu Lisa. Plie, ŝia gesto, ŝia rideto, ŝia... Ŝi ja estis alia Lu Lisa, eta Lu Lisa! Mo Senke gapis al la knabino iomete. Lia lango jukis al li demandi ŝin: “Saluton, infano! Kiom vi aĝas?”

“Naŭ jarojn,” timide respondis la triajarulino.

“Kio estas via nomo?” daŭrigis li.

“He Suna,” dirinte, la knabino mallevis la kapon.

“Diru al mi la nomon de via panjo, ĉu bone?” petis li kun granda espero.
La knabino levis la kapon kaj al li ĵetis scivolan rigardon: “Ŝia nomo estas Umeo.”
Li malesperiĝis kaj sin priridis enkore, asertante ke li pensis tro multe pri la knabino. Ne estas strange, ke iu aspektas simile al aliulo. Sed nokte li neniel endormiĝis en la lito, ĉar la vizaĝo de Lu Lisa kaj tiu de He Suna ŝvebadis alterne en lia cerbo tiom vigle kaj klare. Post pluraj tagoj en lian kapon venis ideo: viziti la hejmon de He Suna.

Matene de sabato Mo Senke iris al hejmo de He Suna. La familio loĝis en simple meblita terdomo sur montodeklivo. La avo akceptis lin dum He Suna kune kun la avino okupis sin en la legomoĝardeno antaŭ la domo.

La maljunulo transdonis al Mo Senke tason da boligita akvo kaj kun bedaŭro diris: “Pardonon, lernejestro! Mi ne havas teon.”

“Boligita akvo taŭgas. Dankon!.” Ricevinte la tason per ambaŭ manoj, Mo Senke demandis: “Kie estas la gepatroj de He Suna?”

“Ili laboras en Vuhano kaj ĉiujare rehejmeniras nur dum la Printempa Festo.”
“Kiun okupon ili havas?”

“Purigadon en fabriko,” respondis la maljunulo vespirante.

“Ili povas fari nur tion. La filo estas iomete malsaĝa, la bofilino ne sprita.”

“Ho?” voĉis li per duba tono.

La maljunulo aldonis: “La filo iĝis iomete malsaĝa pro meningito en sia infanaĝo. Kaj la bofilino eĉ ne scias, kiu ŝi estas.”

“Kio okazis al ŝi?” Scivolo larĝigis liajn okulojn.

“Ve! Vi estas lernejestro. Mi diros al vi la veron.” La maljunulo honeste rakontis la historion pri sia bofilino: “En la frua somero antaŭ dek jaroj, okazis granda inundo, ke la rivero Baro ŝvelis ĝis la ŝoseo. Iun matenon mia filo vidis, ke virino flosas senkonscia en akvo ĉe la vojrando. Li dorse portis ŝin hejmen. Mia edzino banis ŝin kaj ŝanĝis ŝiajn vestojn por sekaj, trovante tuberon sur ŝia kapo. Ŝi vekiĝis en la sekva tago. Konfuzita ŝi sciis nenion pri si mem, eĉ ne memoris sian nomon.”

Aŭskultante la maljunulon, Mo Senko eksuspektis, ke tiu eble estas Lu Lisa, lia kara edzino. Li diris al la maljunulo: “Laŭ mia memoro, somere antaŭ dek jaroj pro la inundo malaperis instruistino de la urbeto Sani je la supra fluo de la rivero Baro. Mi konas ŝin. Vi montrus al mi foton de via bofilino, ĉu bone?”

“Mi ne havas.”

“Ĉu ili ne havas geedziĝan foton?” Mo Senke estis kaptita de surprizo.

“Ve! La bofilino ne havis identeckarton. Ili ne povis akiri ateston pri geedziĝo. Do la nepino estas neregistrita loĝanto ĝis nun.”

Li kalkulis la tempon enkore kaj pensis, ke He Suna devas esti lia propra karno kaj sango, se tiu virino estas Lu Lisa. La pensaĵo alportis al li miksitajn sentojn de ĝojo kaj malĝojo. Bedaŭrinde, li siatempe ne povis konstati, ĉu tiu estas lia edzino.
Dum babilado inter ili du, venis poŝtisto kun telegramo, kiu legiĝis jene: “Umeo en agonio en la tumorfako de Vuhana Kvara Hospitalo deziras vidi filinon.” La tuta familio ekdronis en tristan humoron kaj Mo Senke konsterniĝis.

Tenante la telegramon, la maljunulo kun amara mieno zumadis: “Kion fari? kion fari...”

Mo Senke konsolis lin: “Se vi kredas min... Bonvole konfidu al mi vian nepinon. Mi sendos ŝin morgaŭ al Vuhan.” Efektive, li mem ja deziris vidi la virinon, kiu plejeble estas lia edzino.

“Dankon al vi! Vi vere estas bonulo.” Retenante siajn larmojn, la maljunulo daŭrigis: “Morgaŭo ne taŭgos. Mi devos de parencoj pruntepreni monon por la vojaĝkosto.”

“Ne ĉagreniĝu. Mi povos por ŝi peti specialan monhelpon de la lernejo.” Li mensogis. Fakte. li havis neniun rimedon alian ol elspezi sian propran monon. Tiun momenton, la maljunulo emocie faris riverencon antaŭ Mo Senke, ne sciante kiel esprimi sian dankoŝuldon. Li trankviliĝis iomete, sentante sin kvazaŭ ĵus liberigita disde peza ŝarĝo.


Eltrajniĝinte, Mo Senke sin direktis rekte al la hospitalo kun He Suna. Ĉe la unua ekvido li rekonis sian edzinon Lu Lisa en la skeletsimila virino, kiu kuŝis duonkonscia enlite. La koro ekdoloris lin. Li vere deziris brakumi ŝin kaj voki: “Lisa, kara edzino”. Sed li ne povis agi tiel. Ĉe murangulo kaŭris silentema viro, kiu evidente estis ŝia edzo. Li devis deteni eksplodon de siaj sentoj.

La knabino alproksimiĝis al la lito kaj mallaŭte vokis: “Panjo!”

La virino mole malfermis siajn okulojn. Vidinte la knabinon, pro perdo de parolpovo ŝi nur eligis malklaran voĉon kaj pene etendis brakon por brakumi la knabinon. Tiu sin ĵetis en la virinan sinon kaj ekploregis. Larmoj elfluis el la okuloj de Mo Senke. La viro ĉe la murangulo senfine viŝis al si larmojn kaj nazmukon.

“Ne estu tro kortuŝita. Bone ripozu por akiri vian sanon,” Mo Senke persvadis la virinon.

Post kiam la patrino kaj la filino kvietiĝis, Mo Senke daŭre al la virino diris: “Mi estas la lernejestro de He Suna. Pri via pastinteco mi konas ion.”

Post tiuj vortoj, ŝiaj okuloj ekbrilis. Ŝi atendis kion rakontos Mo Senke. Li selektive rakontis: “Via nomo estas Lu Lisa. Via hejmloko estas la urbo Kajfen, kie vivas viaj gepatroj kaj frato. Diplomiĝinte de kolegio en 1995, vi servis kiel instruisto en la urbeto Sani de la gubernio Hexi. Antaŭ dek jaroj, dum vi savis lernantinon, vi estis kaptita de inundo. Oni serĉis vin multe da tagoj, sed vane. Neatendite inundo flosigis vin al la gubernio Hedon.”

Diversaj sentoj eksvarmis en la koro de la virino kaj ŝi ekploris plende. Mo Senke aldonis: “Mi intencas kontakti viajn gepatrojn, ke ili kiel eble plej rapide venu vidi vin, ĉu bone?” Denove li mensogis. Li perceptis, ke ŝi ne povos ĝisvivi la venon de siaj gepatroj. Cetere li ne volis, ke ŝiaj gepatroj ricevu duan spiritan atakon. Li tute ne havis intencon kontakti ŝiajn gepatrojn.

“Patrino de He Suna, via filino estas bela, ĉarma kaj inteligenta. Ŝi tre plaĉas al mi.” Mo Senke ŝajnigante sin malstreĉita interkonsentis kun la virino: “Mi volas havi ŝin kiel mian adoptitan filinon. Ĉu vi konsentas?”

La virino rigardais lin iom kaj malforte jese balancis la kapon.

Li demandis la senvortan viron: “Kia estas via opinio, frato? Mi certigas vin, ke mi nepre traktos ŝin kiel mian propran filinon.”

La viro kun premita rideto zumis: “Bone, bone.”

Karesante la knabinon je la kapo Mo Senke afable demandis: “Vi fariĝas mia adoptita filino, ĉu bone?”

La knabino ekklinis la kapon kun rideto malfacile videbla.

Premante al la knabino ŝultron, la viro ordone zumis: “Genuiĝu kaj voku: ‘Paĉjo’!”

La knabino obeeme surgenuiĝis antaŭ Mo Senke, hezitis momenton kaj sinĝene voketis: “Paĉjo!”

Ĉe tio, Mo Senke sin eksentis konsolita kaj emocia. Tuje li al sia brusto premis la knabinon, el sia propra sango, kio estis atestota de la DNA-testo pri patreco, farigita sekrete de li post semajno. Dume, la virino baraketante voĉis oni-ne-scias-kion kaj elspiris la lastan spiron. Ŝajnis, ke ĉe ŝia buŝangulo restas strieto da rideto.


完整帖子 kompletaj mesaĝoj:

 主题RSS Feed

powered by my little forum