头像

Pasporta Servo 的重要通知 Aktualigu la informon rapide!

作者 aŭtoro: Solis @, 发表于 afiŝita je Thursday, April 02, 2026, 13:00 (1天9小时59分钟前)
编辑: Solis, 时间: Thursday, April 02, 2026, 13:01

Pasporta Servo 服务重要通知

Pasporta Servo 今年8月份要出纸质版,快更新你的资料!

Aktualigu vian informon kiel gastiganto!

Post longa tempo, nia teamo liveras al vi gravan anoncon: En 2026, ni planas eldoni Pasportan Servon (PS) en libreto. La libreto estos tre utila por vojaĝemaj esperantistoj tra la mondo kiuj volas profiti de la tutmonda reto de PS kaj konektiĝi kun gastigemaj samideanoj en aliaj urboj eĉ tiam, kiam ili ne havas aliron al la reta adresaro.

Ĉu vi volas daŭre aperi inter niaj gastigantoj en la nova libreto? Aktualigu vian informon kiel gastiganto!

Se vi intertempe translokiĝis, ekhavis novan telefonnumeron, aŭ ŝanĝiĝis la kondiĉoj de via hejmo aŭ viaj preferoj por gastigi, indiku ĉion tion en via profilo kiel gastiganto. Jen la paŝoj:

Iru al la retpaĝaro de Pasporta Servo (http://pasportaservo.org/) kaj ensalutu en vian konton per viaj uzantnomo kaj pasvorto.

Ensalutinte, alklaku vian profilbildon supre dekstre por iri al via profilo. Poste, alklaku la verdan butonon ("Modifi konton").

Via profilo estas dividita en pluraj sekcioj: "Pri mi", "Loĝejo", "Telefonoj", kaj "Publika retpoŝta adreso". Alklaku la verdan butonon ("Redakti") apude por aktualigi ĉiun sekcion.

Ne forgesu ankaŭ alŝuti aktualan profilbildon, ĝisdatigi vian sinprezenton, kaj modifi vian kontaktinformon laŭbezone.

Kiel gastiganto, gravas aparte ke la detaloj de via loĝejo estu aktualaj. En la paĝo por redakti vian loĝejon, iru laŭ la jenaj paŝoj:

Kontrolu kaj laŭbezone aktualigu vian adreson. Sekvu la indikojn pri adresoj kaj skribu vian adreson latinlitere.
Respondu la ceterajn kampojn en la paĝo, ekz. kiujn kondiĉojn vi havas por gastigi, kaj skribu detalan priskribon pri via loĝejo.

Marku la skatoleton por indiki, ĉu vi volas aperi en la PS-libreto aŭ ne. En supra kampo, plenigu la kampon "Mallonga priskribo" por koncize priskribi vian loĝejon en la libreto.

Ne forgesu konfirmi la ŝanĝojn! Alklaku la butonon "Konfirmi kaj redakti lokigon" kaj certigi, ke la pinglo estas fiksita sur la ĝusta pozicio sur la mapo. Poste, alklaku la butonon "Konfirmi".

Ĉar la venonta eldono de PS estas planata por aŭgusto 2026, vi devas aktualigi vian informon kiel eble plej baldaŭ, prefere ĝis la 12-a de aprilo, se vi volas aperi en la libreto. Iam poste, landa organizanto (https://www.pasportaservo.org/lo/) kontaktos vin por konfirmi, ke ĉiuj viaj datumoj estas ĝustaj. Ni petas vin rapide respondi al ili!

Ĉu vi ne plu volas gastigi per PS? Ne zorgu. Simple forigu ĉiujn loĝejojn ligitajn al via profilo per la ruĝa butono kun rubuja ikono.

Se vi havas demandojn aŭ spertas teknikan problemon dum via redaktado, skribu al ni ĉe saluton@pasportaservo.org

Dankon pro via kunlaboro!


Amike salutas,

La teamo de Pasporta Servo


完整帖子 kompletaj mesaĝoj:

 主题RSS Feed

powered by my little forum