Ebriulo (novelo) 醉汉(短篇小说)
——el《Literatura Vivo》
Ebriulo
Yin Jiaxin
Aŭtunmeza vento de 2024, portante malvarmeton, brue blovadis la ruĝan flagon antaŭ Ĝojo-taverno. Estis varme interne de la ĉambro plena de fumo kvazaŭ en vaporumilo, kaj sur tablo estis pladoj kaj glasoj en malordo.
Li, la sola filo de la gepatroj, ĵus finis sian studadon en la profesia lernejo kaj eklaboris en fabriko de Duhe-urbeto. Krom drinki alkoholaĵon, li havis neniun alian hobion. Ofte ebria li revenis hejmen post trinkado. Lia patro laboris kiel pordogardisto aliloke, kaj la patrino ne havis rimedon disciplini lian drinkemon.
Tiutage, li trinkis alkoholaĵon kun kelkaj amikoj en la taverno. Ĉiuj jam drinkis multe. Li, kun la vizaĝo ruĝa kiel kuirita salikoko kaj la okuloj duonfermitaj, murmuradis: “Alkoholaĵo... plian botelon...”
“Ankoraŭ trinki? Jam tute ebria, ne plu.” Sugestis iu junulo: “Ni iru kanti, por malebriiĝi.” Iu tiris lin, sed liaj brakoj kaj korpo estis molaj kiel viŝtuko.
“Ne,” li eĉ ne levis la palpebrojn, vokante: “Mi volas trinki.”
La ĉeestantoj alterne penis lin treni, sed li kvazaŭ radikintus sur la seĝo, tute senmove. Fine, unu junulo telefonis al lia patrino: “Onklino, via filo ebria estas en Ĝojo-taverno. Venu lin preni.”
Post malpli ol dudek minutoj, enen rapidis mezaĝulino en blua jako, kun grizaj haroj senordaj. En la ĉambro, ŝia rigardo trairis la homojn kaj falis sur tiun kotosimilan figuron. Kun serioza mieno ŝi ekkriis: “Vi antipatiulo!” Li malfacile levis la kapon kaj direktis sian rigardon al la pordo. Lumo trembrilis, kaj ĉiu homo ŝajnis esti duoblombroj. Li fiksrigardis la virinon kelkajn sekundojn, subite ridetis kaj voĉis per la ligita lango: “Hej... vi, vi estas servistino? Mi iam vidis vin... certe vidis vin ie... konata vizaĝo... plian botelon da alkoholaĵo... eh...”
La virino kaj kolerante kaj amuziĝante, insultis: “Por alkoholaĵo vi eĉ vivon ne
ŝatas, tute ne rekonas vian patrinon...”
Dirante tion, ŝi lin alkuris kaj vangofrapis. Krak! Abrupte silento ekregis en la
ĉambro.
Li, konsternita, kovrante la vangon per mano kun la kapo zumanta, sulkigis la
frunton kaj kolere laŭtis: “Kia sinteno de vi servistino? Eĉ bati homon? Mi plendos! Voku vian mastron!”
La virino staris tie kun ambaŭ manoj tremantaj.
Aŭdinte la rumoron la mastro haste venis. Vidinte la scenon, li suspiris kaj
ridete interveni: “Sinjorino, ne plu koleru, unue hejmenigu lin.”
La mastro kaj iuj ĉeestantoj kune prenis lin en taksion antaŭ la taverno. Dume li
estis ankoraŭ murmuranta “plendo”, “konata vizaĝo” kaj tiel plu. La virino senvorte etendis manon por ŝirmi lin kontraŭ la porda kadro, poste eniris la taksion, kaj pum! Fermiĝis la pordo.
La taksio ekiris. li kun la fermitaj okuloj duonkuŝis flanken, kaj lia vizaĝo jen heliĝis jen malheliĝis sub la stratlumo preterfluganta. Post momento, li subite parolis en sia dormo: “...Panjo, mi malsatas...”
Lia patrino lin ignoris kun la vizaĝo severa, kaj la ŝoforo ĵetis sian rigardon tra la
retrospegulo silente. La aŭto pluen marŝis en la fluo de veturiloj.
En la unua vespero de 2025, li trinkis kun kelkaj amikoj en Ĝojo-taverno ĝis
plena ebrieco. Li ne povis memori, kiam li forlasis la tavernon, nek, kiel li transiris tiun ŝtonan ponton kaj iris laŭ tiu longa bulvardo antaŭ ol alveni al sia loĝkvartalo.
Li nur povis memori, ke liaj piedoj profunde kaj malprofunde moviĝis kvazaŭ sur spongo, kaj antaŭ liaj okuloj aperis duobla bildo de ĉiu stratlanterna fosto. Stumblante, li eniris la pordegon de la loĝkvartalo. Blovis malvarma vento, kaj sango rekte leviĝis al lia cerbo. Li faris du rondirojn, ne sciante kien iri.
La domblokoj antaŭ li ĉiuj aspektis tute samaj: grizaj konturoj, nigraj fenestroj. Li konfuziĝis. Kie estas lia hejmo? En kiu dombloko li loĝas? Ĉu la tria aŭ la kvina? Li frotis siajn okulojn kaj ekkalkulis, kaj post la tria fojo li jam forgesis la nombron.
“Diable,” li insultis sin mem, kaj tuj poste trovis ĝin amuza.
Ĉirkaŭe estis silente. Vino donas kuraĝon al timemuloj. Li levis la kapon al tiuj nigraj fenestroj, kaj ekkriis per la plena gorĝo: “Hej! Ĉiuj malfermu fenestrojn kaj rigardu! Rigardu, al kiu familio mi apartenas!”
Fininte la unuan krion, li daŭre kriis al la nigraj fenestroj: “Panjo! Kie vi estas? Venu malsupren rapide por hejmenigi vian filon!”
Sinsekve lumoj ekbrilis en kelkaj fenestroj, oni elŝovis la kapon por rigardi malsupren, kaj iuj eĉ mallaŭte ridis. Li tute ne konsciis pri tio, kaj foje refoje turniĝis surloke kiel perdita infano. La voĉoj resaltis inter la domblokoj: “Panjo! Kie vi estas? Venu malsupren rapide por hejmenigi vian filon.”
Baldaŭ, el dombloko elkuris virino envolvita en kotona jako, kaj dupaŝe por tri paŝoj ŝi venis al li. Sen diri eĉ unu vorton, ŝi lian orelon pinĉis kaj tiris malsupren.
“Aj, aj, aj...” Li kliniĝis pro doloro, kaj stumblante antaŭen, li petis: “Panjo, malpli forte, malpli forte...”
“Vi antipatiulo! Vi ebriiĝis denove, kaj eĉ ne povas vin mem orienti! Rapide hejmeniru!” La virino malaltigis sian voĉon , sed restis severa: “Ne hontigu vin ĉi tie!”
Tirate je la orelo, li iris hejmen, ankoraŭ grumblante: “Mi ne povis trovi hejmon...”
“Hejmon vi eĉ ne rekonas, kion do vi rekonas!” riproĉis la virino. Unu post alia, la lumoj en la ŝtuparejo ekbrilis, kaj estingiĝis post ambaŭ.
En mezsomera nokto, sufoka varmego envolvis lin kiel malseka litkovrilo. Survoje al la loĝkvartalo, li sentis naŭzon leviĝanta el la stomako pro la malaltkvalita brando. Kiam liaj piedoj malstabile surtretis la ŝtonponton, li sentis, ke naŭzo pli turmentis lin, do li haltis meze de la ponto, apogante sin sur la balustradon kaj rigardis malsupren.
Arĝenta lunlumo disiĝis sur la rivera surfaco, milde tremante kun ondetoj. Subite al lia kapo venis ideo: li volis sidi en akvo por sin refreŝigi.
Ambaŭflanke de la rivero estis ŝtonŝtuparoj kiuj etendis ĝis la profundo de la akvo. Li senigis sin je la pantalono kaj ĉemizo, metis ilin sur la bordon kaj paŝis malsupren laŭ la glitaj ŝtonoj kovritaj de musko. La akvo superverŝis liajn maleolojn, poste liajn genuojn. Malvarmeto grimpis laŭ liaj kruroj, iom agrable.
Kaj li sidiĝis en la akvo, lasante nur ŝultrojn kaj kapon eksteren. La varmego malrapide retiriĝis. Li levis la kapon, rigardis la stelplenan ĉielon kaj sentis sin iomete pli bone. Sed tiu naŭzo ankoraŭ restis, ondo post ondo suprenvenanta. Fine, li klinis la kapon kaj vomis. La vomaĵo disiĝis en la akvo.
Li volis stariĝi por hejmeniri, sed la kruroj ne obeis lin. Li baraktis iomete, kaj lia korpo glitis iom pli malsupren. “Estas bone, ke mi momenton ripozos ĉi tie,” tiel pensante li fermis la okulojn kaj ekdormetis.
Lia patrino vekiĝis noktomeze kaj vidis la liton de sia filo malplena, tuj panikiĝis. Ŝi kun poŝlampo iris laŭ la vojo al Ĝojo-taverno. La tutan vojon ŝi vokadis, sed nur ranoj respondis al ŝi. La pordo de la taverno estis fermita. La patrino serĉis ĉie, ĝis la krepuska horo.
Ĉe la ponto ŝi vidis nudan homon duone mergitan en la akvo, tiel ke ŝia koro preskaŭ elsaltis. Kurinte pli proksimen, ŝi vidis, ke tiu estas ĝuste ŝia filo, profunde dormanta. Ŝi rapide descendis laŭ la ŝtonŝtuparo, tute ne zorgante pri sia malsekiĝinta pantalono, kaj forte skuis liajn ŝultrojn: “Vi antipatiulo!
Vi volas teruri vian patrinon ĝis morto!” Ŝi eke verŝis riproĉojn sur lin pro lia temerara agado,
La suno ĵus aperis super la montetoj oriente, lumante sur la riveron. Vekiĝinte, li frotis siajn okulojn kaj rigidiĝis, ke ĉirkaŭ li flosis malorde multaj grandaj testudoj, kun kapoj pendantaj kaj la karapacoj brilantaj bluece-nigre en la matena lumo, tute senmovaj, kvazaŭ ankaŭ ili estus ebriaj.
Li rigidiĝis dum pluraj sekundoj, subite ekridis. Li gaje prenis la ĉemizon kaj pantalonon kaj komencis meti la testudojn en ilin, unu post unu. La riproĉoj de la patrino postkuris lin: “Trinkinte alkoholaĵon vi saltis en la riveron, ĉu vi taksas vian vivon tro longa?” Tamen li ŝin ignoris, kolektante la testudojn, kun rideto fendita ĝis la oreloj.
Li vendis la testudojn en bazaro de la urbeto por mil ducent juanoj. Hejmenirinte, li kalkulis la monbiletojn en sia mano, kun ĝojo dirante al sia patrino: “Panjo, ne plu skoldu min. Estas utile trinki. Estonte mi trinkos plu, eble iam mi denove akiros neatenditan riĉaĵon.”
Estis aŭtuna nokto. Li eliris el drinkejo, kaj direktis sin hejmen per malfirmaj paŝoj. La branĉoj de la arboj balanciĝis en la vento, kaj iuj velkaj folioj estis ruliĝantaj surtere, dum aliaj flirtantaj en la aero. Stratlanternoj jen plilongigis jen mallongigis lian ombron. Aŭtuna vento enpenetris lian kolumon, kaj li tremis pro malvarmo.
Komence li sentis ioman vertiĝon. Post trapaso de la ŝtona ponto kaj laŭirado de la konata bulvardo, li fariĝis delira. Kiam li atingis la enirejon de sia loĝkvartalo, anstataŭ eniri la pordegon, li daŭre ŝancelpaŝis antaŭen laŭ la ĉirkaŭmuro. Li iris kaj iradis. Konfuzite li pensis, kial ĉi tiu vojo fariĝis pli longa hodiaŭ?
Poste li atingis la deklivon malantaŭ la loĝkvartalo. La herboj jam velkis, kaj roso malsekigis liajn ŝuojn. Li ĉirkaŭrigardis, ne sciante, kie li estas. Laca kaj malforta li sidiĝis sur herbejo. La stomako grumblis konstante. Li mallevis la kapon kaj vomis sur la teron. Sidinte momenton, li senkonscie kliniĝis malantaŭen kaj falis en la herbejon.
La sekvan frumatenon, ekzercantoj rimarkis ion strangan sur la deklivo. En la velkintaj herboj kuŝis viro tuj apud aprino, ĉirkaŭ kiu dise dormantaj estis kelkaj lanugaj apridoj. En la aero elspiriĝis forta odoro de alkoholaĵo, miksita kun sanga odoro. La ekzercantoj proksimiĝis kaj tuj ŝtoniĝis de mirego. Al la viro mankis duono de la kapo.
Malhele ruĝa sango algluiĝis al la buŝo de la aprino.
Iom post iom la matena suno estis leviĝanta, kaj la deklivo heliĝanta. La apridoj moviĝis, puŝetante sin al la aprino. Vento trairis la herbejon, eligante fajnan susuron. La vasta tero estis vekiĝanta.
Yin Jiaxin
Aŭtunmeza vento de 2024, portante malvarmeton, brue blovadis la ruĝan flagon antaŭ Ĝojo-taverno. Estis varme interne de la ĉambro plena de fumo kvazaŭ en vaporumilo, kaj sur tablo estis pladoj kaj glasoj en malordo.
Li, la sola filo de la gepatroj, ĵus finis sian studadon en la profesia lernejo kaj eklaboris en fabriko de Duhe-urbeto. Krom drinki alkoholaĵon, li havis neniun alian hobion. Ofte ebria li revenis hejmen post trinkado. Lia patro laboris kiel pordogardisto aliloke, kaj la patrino ne havis rimedon disciplini lian drinkemon.
Tiutage, li trinkis alkoholaĵon kun kelkaj amikoj en la taverno. Ĉiuj jam drinkis multe. Li, kun la vizaĝo ruĝa kiel kuirita salikoko kaj la okuloj duonfermitaj, murmuradis: “Alkoholaĵo... plian botelon...”
“Ankoraŭ trinki? Jam tute ebria, ne plu.” Sugestis iu junulo: “Ni iru kanti, por malebriiĝi.” Iu tiris lin, sed liaj brakoj kaj korpo estis molaj kiel viŝtuko.
“Ne,” li eĉ ne levis la palpebrojn, vokante: “Mi volas trinki.”
La ĉeestantoj alterne penis lin treni, sed li kvazaŭ radikintus sur la seĝo, tute senmove. Fine, unu junulo telefonis al lia patrino: “Onklino, via filo ebria estas en Ĝojo-taverno. Venu lin preni.”
Post malpli ol dudek minutoj, enen rapidis mezaĝulino en blua jako, kun grizaj haroj senordaj. En la ĉambro, ŝia rigardo trairis la homojn kaj falis sur tiun kotosimilan figuron. Kun serioza mieno ŝi ekkriis: “Vi antipatiulo!” Li malfacile levis la kapon kaj direktis sian rigardon al la pordo. Lumo trembrilis, kaj ĉiu homo ŝajnis esti duoblombroj. Li fiksrigardis la virinon kelkajn sekundojn, subite ridetis kaj voĉis per la ligita lango: “Hej... vi, vi estas servistino? Mi iam vidis vin... certe vidis vin ie... konata vizaĝo... plian botelon da alkoholaĵo... eh...”
La virino kaj kolerante kaj amuziĝante, insultis: “Por alkoholaĵo vi eĉ vivon ne
ŝatas, tute ne rekonas vian patrinon...”
Dirante tion, ŝi lin alkuris kaj vangofrapis. Krak! Abrupte silento ekregis en la
ĉambro.
Li, konsternita, kovrante la vangon per mano kun la kapo zumanta, sulkigis la
frunton kaj kolere laŭtis: “Kia sinteno de vi servistino? Eĉ bati homon? Mi plendos! Voku vian mastron!”
La virino staris tie kun ambaŭ manoj tremantaj.
Aŭdinte la rumoron la mastro haste venis. Vidinte la scenon, li suspiris kaj
ridete interveni: “Sinjorino, ne plu koleru, unue hejmenigu lin.”
La mastro kaj iuj ĉeestantoj kune prenis lin en taksion antaŭ la taverno. Dume li
estis ankoraŭ murmuranta “plendo”, “konata vizaĝo” kaj tiel plu. La virino senvorte etendis manon por ŝirmi lin kontraŭ la porda kadro, poste eniris la taksion, kaj pum! Fermiĝis la pordo.
La taksio ekiris. li kun la fermitaj okuloj duonkuŝis flanken, kaj lia vizaĝo jen heliĝis jen malheliĝis sub la stratlumo preterfluganta. Post momento, li subite parolis en sia dormo: “...Panjo, mi malsatas...”
Lia patrino lin ignoris kun la vizaĝo severa, kaj la ŝoforo ĵetis sian rigardon tra la retrospegulo silente. La aŭto pluen marŝis en la fluo de veturiloj.
En la unua vespero de 2025, li trinkis kun kelkaj amikoj en Ĝojo-taverno ĝis
plena ebrieco. Li ne povis memori, kiam li forlasis la tavernon, nek, kiel li transiris tiun ŝtonan ponton kaj iris laŭ tiu longa bulvardo antaŭ ol alveni al sia loĝkvartalo.
Li nur povis memori, ke liaj piedoj profunde kaj malprofunde moviĝis kvazaŭ sur spongo, kaj antaŭ liaj okuloj aperis duobla bildo de ĉiu stratlanterna fosto.
Stumblante, li eniris la pordegon de la loĝkvartalo. Blovis malvarma vento, kaj sango rekte leviĝis al lia cerbo. Li faris du rondirojn, ne sciante kien iri.