Flegistino kaj almozulo (novelo) 护士与乞丐(短篇小说)
——el《Literaturo》2025
Flegistino kaj almozulo
En iu vespero de aŭtunomezo la lastaj radioj de la suno karesis la urbajn stratojn kiel adiaŭa kiseto. Ŝi rapide englutis la lastan buŝon da sia manĝaĵo kaj elkuris el la hejmo, dum ŝia trijara filino kriadis “Panjo, ne foriru...”. Tiun tagon ŝi, flegistino, devis fari deĵoron de la sepa vespere ĝis la sesa matene de la sekva tago.
Ĵus ekbrulis la stratlampoj, kiam ŝi ekvidis maljunulon en malpuraj blua jako kaj nigra pantalono sidantan ĉe la rando de la vojo. Verŝajne li estis almozulo. Li severe tremis kun la grizhara kapo trempita de ŝvito. Profesia instinkto haltigis ŝiajn paŝojn.
“Sinjoro, kio okazas?” ŝi demandis la almozulon. Tiu levis la okulojn, en kiuj la vivo ŝajnis estingiĝi. “Malsatas... mi tre malsatas,” li murmuris per malforta voĉo.
Ŝi ekkaŭris por observi lin kaj siatempe vidis, ke sur lia dekstra frunto estas granda cikatro. “Pala vizaĝo, tremantaj manoj, multaj ŝvitoj. Tio ŝajne estas simptomo de hipoglikemio,” ŝi pensis. “Atendu momenton!” Ŝi kuris al la stratangula manĝovendejo. “Unu botelon da oranĝsuko kaj ses viandajn baŭziojn (vaporumita farĉita pastobulo)!”
Reveninte al la almozulo, ŝi malŝraŭbis la botelon kaj etendis ĝin al li: “Trinku malrapide.” Vidante, ke li avide glutis plenan buŝon da suko, ŝi transdonis la baŭziojn. La almozulo tremante akceptis ilin, kaj post la unua mordo, larmoj ekaperis en liaj malhelaj okuloj.
Ŝi ekrigardis sian brakhorloĝon: 18:42. “Sinjoro, mi devas iri. Ĝis!” Ŝi sin turnis kaj sin ĵetis en la urban krepuskon. En la zefiro flirtis la baskoj de ŝia blanka ventomantelo.
Kiam ŝi atingis la sekcio, restis nur tri minutoj ĝis la deĵorŝanĝo. Ŝi spirante surmetis sian flegistinan uniformon. Kolego ŝerce demandis: “Ĉu la infano denove obsedis vin?”
Ŝi nur ridetis kaj fiksis sian buŝomaskon. Lastatempe la vetero malvarmiĝis, kaj abrupte kreskis la nombro de pacientoj kun kardio-vaskula afekcio. Ŝi, ekde transpreno de sia deĵoro, senĉese okupiĝis pri prizorgado de pacientoj.
En la noktomezo, ekpluvis ekstere. Subite ŝi memoris pri tiu almozulo: ĉu li jam trovis rifuĝejon kontraŭ la pluvo?
En la dua duono de la nokto, oni alpuŝis rul-liton el la akceptejo por urĝaj malsanoj, kun akompano de du policanoj. Sur la rullito estis maljunulo en komata stato, kun oksigena masko kovranta la vizaĝon. Li suferis hemoragion kaj devis tuj ricevi operacion.
Post kiam la paciento estis enportita en operaciejon, en la sekcio regis provizora kvieteco. Nur tiam ŝi lacega povis sidi por ripozi iomete en la flegistina stacio. Dum la siesto, ŝi sentis ke iu venis. Malferminte la okulojn, ŝi ekvidis ĉe la pordo maljunulon en blua jako kaj nigra pantalono, kun granda cikatro klare videbla sur la dektra frunto. Evidente tiu estis la almozulo. Ŝi miregis, kial li aperis ĉi tie en tia horo. “Sinjoro, kio okazas?” ŝi demandis konfuzite.
La almozulo respekte riverencis ŝin antaŭ ol diri: “Sinjorino, koran dankon al vi pro viaj trinkaĵo kaj baŭzioj.” Ŝi apenaŭ havis tempon por ion diri, li jam turnis sin kaj foriris.
Sur la seĝo ŝi restis muta de mirkonsterno, kiam eniris la deĵoranta kuracisto, ordonante: “La paciento ekmortis dum la operacio. Prenu blankan tukon kaj kovru lin. Poste transportu la kadavron al la mortintejo.”
Ŝi abrupte vekiĝis, komprenante ke ŝi ĵus ekdormetis, sonĝante. Sed la sonĝo estis tre reala, la bildo de la almozulo kliniĝanta dankeme estis ankoraŭ antaŭ ŝiaj okuloj. Ŝi skuis la kapon, provante forigi tiun strangan senton.
Kiam ŝi prenis la puran tukon kaj alproksimiĝis al la lito, sur kiu kuŝas ĵus-mortinta homon, ŝi surprize vidis, ke la mortinto surhavas bluan jakon kaj nigran pantalonon, kun granda cikatro sur la dekstra frunto. Tiu estis la almozulo! Teruro kiel glacia serpento subite ĉirkaŭpremis ŝin firme.
Ŝi kun la du policanoj silente puŝis la rulliton al la speciala lifto kondukanta al la subtera mortintejo. La lumoj en la koridoro brilis obskure kaj malforte. Ĝuste kiam ili alvenis antaŭ la lifton, ĝia pordo malfermiĝis. Ene estis nur unu homo. Estis tiu sama almozulo en blua jako kaj nigra pantalono! Li staris tie vivanta kaj vigla, senesprime barante la enirejon, kaj diris per seka voĉo: “La lifto estas plena. Bonvolu uzi la apudan lifton.”
Ŝi sentis, ke sango en ŝia tuta korpo frostiĝis. Ŝi fariĝis tro terurita por eligi eĉ sonon. La juna policano, sulkigante la brovojn, enrigardis en la malplenan kabinon kaj disputis: “Ĉu vi ne eraras? Ĉu ne estas nur vi ene?”
“Pardonon!” La almozulo ignoris ĉiujn ĉeestantojn, profunde ĵetis sian rigardon al ŝi kaj premas la butonon por fermi la pordon. La metalaj pordoj fermiĝis, forbarante lian vizaĝon kun cikatro.
“Kiel stranga ulo!” “ Kiel absurda!” la du policanoj kolere murmuris, kaj devis puŝi la kadavron al la apuda lifto atende. Ĝuste en la momento kiam ili premis la alvokan butonon, terura eksono aŭdiĝis apude — frap! Sekvis la akra sono de metalo tordiĝanta kaj ŝnuroj rompiĝantaj. La tuta koridoro ŝajne ektremis. Ili konsternite returnis sin, kaj vidis, ke jam nigriĝis la indikilo de la antaŭa lifto, kaj tute malaperis la numero montranta la etaĝon.
Efektive, tiu lifto, sen iu antaŭa averto, suferis severan misfunkcion kaj rekte defalis ĝis la fundo! Ŝi rigidiĝis surloke, kun la vizaĝo blanka kiel papero, en sia menso nur restis la profunda riverenco de la almozulo kaj liaj ĵusaj vortoj “La lifto estas plena.” Ŝi apogiĝis al malvarma muro, apenaŭ kapabante ne kolapsi. La du policanoj ĉesis insultadi, interrigardante. Iliaj vizaĝoj pleniĝis de posta surprizo kaj timo. En la obskura koridoro nur aŭdiĝis la malforta zumado de la alia lifto alproksimiĝante.
完整帖子 kompletaj mesaĝoj: