头像

ĈIOMOPO KOSMA - Arkivisto - 5. Savisto

作者 aŭtoro: dandeli ⌂ @, 来自 el: Pollando 波兰, 发表于 afiŝita je Thursday, May 21, 2026, 14:08 (3天前) @ dandeli
编辑: dandeli, 时间: Thursday, May 21, 2026, 23:08

ĈIOMOPO KOSMA - Arkivisto - 5. Savisto

5. Savisto

# Kesto trovita en la Sekcio de Propagando (ĉe Ŭ1) kun la surskribo “Programo OFICISTO KIEL VI” enhavis parte ĉirkaŭroditaj biografiojn de oficistoj, kiujn la droido decidis miksi kun rakontoj pri herooj, kaj unu el ili certe taŭgis. La Oficiston Ŭ15K39C54S14 kaj iun Rakludon Cirmanon ARCH kunveldis en unu rolulon.

Rakludo Cirmano naskiĝis en malgranda vilaĝo ĉe la vojo al la bazo de la Gildo de Epidemiologoj en Brembogro, la ĉefurbo de la samnoma provinco, sed pro sia reliefo konata kiel la Montara Provinco. La vilaĝo situis en terena kavaĵo, do iri ĉien estis supren, kio donis al li fortajn krurojn kaj jam en la lernejo li evidentiĝis en lia amo je saltado kaj forkurado. Nature tre milda, en la aĝo de dek ok taŭeloj li distingiĝis per forta korpokonstruo kaj ega elteneco je monotonaj agadoj, al kiuj li ofte estis submetita. De frua juneco lin fascinis teknologio, precipe la fenomeno de altirado de fulmoj fare de metaloj. Foje vespere li grimpis sur la plej altan pinton en la ĉirkaŭaĵo por observi fulmojn atakantajn la Ferajn Montojn fore ĉe la horizonto. Lia pra-edukanto Ergogo regione estis konata kiel talenta marŝulo kaj eble ĝuste li enplantis en la junan Rakludon amon al la naturo. Devenante el malriĉa familio, li ne havis grandajn ŝancojn por kariero, do li revadis plenumante siajn labortaskojn. En la aĝo de dudek taŭeloj li volontulis membriĝi en la Hakymerana Savista Brigado (HSB), kiu okupiĝis pri eltrenado de homoj el brulantaj konstruaĵoj. Li ekloĝis en kazerno, kiu havis propran ventolsistemon, do li ne devis dormi en masko, al kio li estis kutimigita de frua infanaĝo. Samtempe li laboris en la loka Oficejo de Hazardaj Eventoj, transskribante informojn kaj kompletigante tiujn, kiuj forviŝiĝis. Iun tagon li kaŝe muntis draton, kiun li kondukis de la tegmento de la kazerna konstruaĵo kaj enfosis ĝin en la teron, konvinkita, ke tio helpos kontraŭ incendioj devenantaj de atmosferaj malŝargoj. La saman tagon, kiam li devis esti forpelita el la Brigado pro tiu memvola ago, fulmo frapis la ĉefan konstruaĵon, kiu nek ekbrulis, nek iu ulo estis trafita de elektro. Pri la tuta afero oni eme forgesis, nur degradante Rakludon al la plej malalta rango, kio estis nur maniero mildigi la koleron de la komandanto. Tio ne gravis ege, ĉar li jam servis baznivele ĉe HSB.

tradukante ...

---

---


➼Klarigoj pri la projekto

[image]

--
Rubekolo - Dan 李丹城


完整帖子 kompletaj mesaĝoj:

 主题RSS Feed

powered by my little forum