头像

Du tagoj en la montaro 大山二日(短篇小说)

作者 aŭtoro: 殷嘉新 Yin Jiaxin, 来自 el: 湖北 Provinco Hubei, Ĉinio, 发表于 afiŝita je Saturday, July 04, 2026, 07:44 (5天前)
编辑: Solis, 时间: Saturday, July 04, 2026, 08:56

——el《Monato》majo de 2026

Du tagoj en la montaro

1

En 2016 mi estis volontulo de Eduka Fondaĵo Maitian de Guangdong, Ĉinio, kiu helpas malriĉegajn lernantojn. Aŭtune de tiu jaro, mi kun tri volontuloj komisie de la fondaĵo iris al la montaro de la nord-okcidento de la provinco Hubei por viziti tri malriĉegajn familiojn. Se konfirmite estas, ke la familio ja vivas en stato de malriĉego, la fondaĵo subvencios ties infanon, ĝis tiu finos sian lernejan studadon.
Frumatene de la 14a de septembro, en griza ĉapelo kaj oranĝa vesto surpresitaj per la emblemo de Eduka Fondaĵo Maitian, ni kvarope veturis per mia aŭto el la urbo Vudan al la elementa lernejo de la urbeto Daje de la gubernio Zusan. Konsiderante, ke en la sekva tago estos la Aŭtunmeza Festo, ni speciale kunportis lunkukojn kiel donacon por la lernantoj – oni frandas lunkukojn en la festo laŭ tradicia konvencio.

Tagmanĝinte antaŭ tagmezo en la gubernia urbo, ni ekveturis laŭ zigzaga ŝoseo tra montegoj. Ĉar pluvegis en la lasta tago, la aero estis tiel freŝa, ke ni sentis nin komforte. La rojo laŭ la ŝoseo ŝvelis plene kaj torentis. Amasoj da blankaj nuboj flirtis ĉirkaŭ montoj orflavigitaj de folioj de likvidambaroj. Post unu horo, ni venis al ĉedekliva longa ponto, kaj trovis, ke la pontofino estas blokita de grundo kaj ŝtonoj disfalintaj desur la monto. Veturiloj devis trapasi la larĝan riverfluejon. Kvankam la fluejo ne estis profunda, tamen mi ne volis riske stiri la aŭton tra la fluejo. Vidinte, ke kelkaj veturiloj sinsekve ĝin travadas, mi prove ekstiris la aŭton malsupren. Mi avertis la tri kunulojn: „Atentu! Lasu la pordojn malŝlositaj. Se la aŭto paneas en la akvofluejo, prenu vian pakaĵon kaj forlasu la aŭton ...”

„Sed mi ne scipovas naĝi,” fraŭlino San Lin intermetis.

„San Lin, vi sekvu min. Okaze de paneo restu aplomba! Vi du knaboj travadu la fluejon manenmane. Se subite venus monta inundo, ne prenu ion ajn kaj tujtuj kuru duope al la bordo. Ĉu vi memoras?”

„Jes, memoras!” ĉiuj respondis streĉite.

Mi, fiksrigardante la larĝan akvofluon, firmege tenis la stirilon, dum regis morta silento ene de la aŭto. Ĉiuj retenis sian spiron ĝis la aŭto surrampis la transan ŝoseon.

Post duonhoro de veturado ĉirkaŭ montoj, ni atingis pramejon de rivero Baro, trans kiu estas la urbeto Daje sur la supro de monto. Laŭ la regulo, aŭto kia la mia devis pagi kvardek juanojn por suriri la pramon. Strange, la biletvendisto, ignorante mian aŭton, ne postulis de mi pagon. Mi faris spontanean proponon de pago, sed li rifuzis, dirante, ke mia aŭto ĝuas liberan transiĝon. Mi scivolis la kialon, tamen li foriris sen respondo.

Mia aŭto deiris de la pramo, kiam mezaĝa viro renkonte nin salutis. Li estis la lernejestro. Efektive, pro timo, ke ni eble perdos la vojon, li jam atendis ĉe la pramejo longe por konduki nin al la lernejo. Eduka Fondaĵo Maitian komencis helpi ĉi-tieajn lernantojn antaŭ ok jaroj. Ĉiujare venis malsamaj volontuloj. Komence troviĝis pli ol sesdek lernantoj kaj kvar geinstruistoj en la lernejo, sed ĉi-jare restis nur dek du infanoj. La lernejestro kaj lia edzino samtempe servis kiel instruistoj, kontistoj kaj kuiristoj. Survoje mi rememoris la okazaĵon sur la pramo kaj demandis la lernejestron, kial oni rifuzis mian pagon. Tiu ridete klarigis: „Plurajn jarojn antaŭe, la filo de la pramisto, kiu estis mia lernanto, estis trafita de leŭkemio. Li ne kapablis pagi la altan koston de kuracado. Ĝuste kiam li estis senespera, Eduka Fondaĵo Maitian kolektis monon de bonkoruloj por lia filo. Sekve, kiam ajn li vidas volontulojn kun Maitian-emblemo sur sia pramo, li ne akceptas ties pagon.”
„Kiel fartas lia filo?” mi demandis scivole.

La lernejestro suspiris: „La infano tamen mortis post tri jaroj de kuracado. Ve! Eble tio ja estis lia sorto.”

2

La dek du infanoj ĵus vekiĝis el sia siesto, kiam ni eniris la lernejon. Rekoninte en ni Maitian-volontulojn, ili ege ekscitiĝis kaj tute ne sentis fremdecon al ni. Male, traktante nin kiel intimajn amikojn, ili petegis, ke ni ludu kaj kantu kun ili, ankaŭ rakontu historiojn. Ni disdonis al ili po skatoleton da lunkukoj. Tiuj ĝoje kaj hontemete gustumis la kukojn dise en la klasĉambro, en la dormoĉambro aŭ sur la ludkampo. Estis plezurige por ni interagi kun la infanoj. Tamen la feliĉa tempo estis mallonga. La infanoj loĝis respektive en radiuso de pli ol dek kilometroj. Je la kvara kaj duono, ili foriris hejmen por pasigi la Aŭtunmezan Feston. Sed postrestis unu knabineto el la unua klaso, ĉar plej malproksima estas ŝia hejmo, kiun ni vizitos en la sekva tago, kaj ŝi gvidos nin.

Tiun nokton, ni loĝis en la sola malgranda gastejo de la urbeto. La ĉambro estis vere simpla: sen mebloj krom ligna tabulo sur du benkoj kiel lito, sur kiu kuŝas kapkuseno el grenŝeloj kaj maldika lankovrilo. La aŭtuna nokto en la montaro estis iom malvarma, tiel ke mi malfacile ekdormis. Kiam mi preskaŭ ekdormis, longakruraj moskitoj gaje kantadis kvazaŭ en koncerto laŭvice ĉe miaj oreloj. Tial mi ŝaltis la lumon kaj faris geriladon kontraŭ ili ĝis la tagiĝo.

Post matenmanĝo, la lernejestro veturigis la du junulojn per sia motorciklo por viziti du proksimajn familiojn, kaj mi kun fraŭlino San Lin iris viziti la plej malproksiman familion. Gvidate de la knabineto, mia aŭto serpentumis sur monto. La ŝoseo estis tiom mallarĝa, ke mi maltrankvile pensis, kion mi faros se aŭto venos de antaŭe. Ho, kion mi timis, tio ĝuste aperis. Ĵus atinginte la supron de monto, mi renkontis kamparan kamionon venantan kontraŭen. La vojo estis tro mallarĝa, ke du aŭtoj preterpasu unu la alian. La ŝoforo elkamioniĝis kaj alproksimiĝis al mi, ŝajne volante, ke mi malantaŭeniĝu por lasi lin pasi. Sed vidinte la Maitian-emblemon sur mia vesto kaj ĉapelo, li ekdiris afable: „O, vi estas anoj de Maitian? Mi malantaŭenigos mian kamionon.”

Do, lia kamiono retroiris, kaj mia aŭto malrapide antaŭeniradis. Tiel ni veturis proksimume duonkilometron ĝis larĝa loko, kie li haltigis sian kamionon ĉe la vojrando por lasi min preterpasi. Mi salute mansvingis al li, dirante: „Dankon, sinjoro!”

Li hupis efemere kaj ridete respondis: „Ne dankinde!”

„Ŭa, ne atendite, nia Fondaĵo Maitian estas tiom fama ĉi tie!” fraŭlino San Lin diris fiere.

„Certe!” eĥis mi ankaŭ fiere.

Baldaŭ mia aŭto ekrampis sur pli altan monton kun krutaĵo dekstre kaj abismo maldekstre. Fraŭlino San Lin konsternite flustris: „Terure!”

„Ne timu. Mi ofte veturis sur monta vojo kaj havas bonan teknikon.” Por mildigi la streĉan atmosferon, mi ekbabilis kun la knabineto: „Lernanteto, kiom ofte vi hejmeniras?”

„Unu fojon semajne,” respondis la knabineto timide.

Mi informiĝis, ke ŝia patro mortis, ŝia patrino reedziniĝis foren, kaj ŝi ne havas avon, nur avino prizorgis ŝin. En la semajnofino ŝi devis sola piediri hejmen. Mi daŭre demandis ŝin: „Ĉu vi sentis vin timema, kiam vi sola piediris la vojon?”
„Ne.”

„Vi estas brava!” Rideto aperis sur ŝia vizaĝo, kaj mi daŭrigis: „Ĉu lacigis vin, piediri tian longan vojon?”

„Ne tro lace. Mi iris iom kaj ripozis iom.”

Subite ni renkontis amaseton da homoj, kiuj riparas difektitan parton de la vojo. Mezaĝulo, svingante sian brakon, ekkriis al ni: „Haltu ĉe la vojrando, ĝis la riparado finiĝos.” Li, paŝante al ni, serioze aldonis: „Rigardu, en la alia flanko atendas kelkaj veturiloj.”

Eliginte la kapon, mi laŭte demandis: „Kiel longe ni devos atendi?”

„Eble ...” Ĵetinte sian rigardon en mian aŭton, li tuj ŝanĝis sian tonon: „Ĉu ĝi estas aŭto de Maitian?”

Mi jesis.

Sin returnante, li per laŭta voĉo ordonis la laborantojn: „Haltu, haltu momenton! Lasu la aŭton de Maitian pasi unue.”

Ha, ankoraŭfoje ni ne atendis!

3

Post kiam mi parkumis la aŭton sur la ebena grundo ĉe krutaĵo, la knabineto malsupren montris al ni terkabanon en la ravino, dirante, ke ĝi estas ŝia domo. Al la domo zigzage kondukis mallarĝa kaj kruta pado laŭ defluiga fosaĵo, ĉe la alia flanko estis abismo, el kiu aŭdeblis la obtuza murmurado de rojo. Pro la pluvego de antaŭhieraŭ, la pado fariĝis kota kaj glitiga, tiel ke ni tri devis paŝi manenmane, kun la knabineto la unua, mi en la mezo kaj fraŭlino San Lin la lasta. Mi firme tenis ilin ambaŭ per po unu mano. Dum ni sobiradis, mi sentis, ke tremetadas la mano de fraŭlino San Lin. Mi kuraĝigante avertis ilin: „Restu trankvila. Atentu viajn piedojn.”

„Jes, jes.” Kvankam fraŭlino San Lin estis nervoza, tamen ŝi elbuŝigis frazon, kiu preskaŭ kortuŝis min ĝis larmoj: „Se mi glitos kaj estos falonta, vi certe lasu mian manon, por ke mi ne forportu ĉiujn kun mi.” Oni scias, kiu falos en la abismon, tiu perdos la vivon.

Finfine ni atingis la fundon de la ravino kaj la knabineto ekkuris gaje al la kabano, vokante: „Avinjo, avinjo!”

„Aj, ĉu vi jam venis? Mi atendis vin longe.” En la korto staris magra maljunulino kun kurbeta dorso. Vidinte min kaj fraŭlinon San Lin, ŝi varme salutis: „Bonvenon, honoraj gastoj!”

„La lernejestro diris, ke la geonkloj venas viziti vin,” la knabineto prezentis nin ambaŭ tiel.

„Bone, bone.” La maljunulino rapide alportis du seĝojn kaj kvadratan benkon, poste metis du glasojn da boligita akvo sur la benkon, kaj kun bedaŭro diris: „Pardonon! Mi ne havas tefoliojn.”

„Ne gravas.” Fraŭlino San Lin milde diris: „Avinjo, ni estas volontuloj de Eduka Fondaĵo Maitian Ĝi estas organizaĵo speciala por helpi malriĉajn infanojn. Ni faros enketon pri via familio. Bonvole sidiĝu.”

La maljunulino diris al mi: „Ankaŭ vi sidiĝu. Mi prenos plian seĝon.”

„Ne, ne. Mi faros fotadon, ne necesas sidi. Ĉu vi permesas, ke mi faru fotadon en kaj ekster la domo?”

„Laŭ via bontrovo.” Dirante, la maljunulino ridete eksidis ĉe fraŭlino San Lin kaj laŭdis: „Knabino, vi aspektas tre okulplaĉa. Jen via vizaĝo, blankeca kaj delikata. Certe agrablaj estas la vento kaj akvo en la urbo!”

Fraŭlino San Lin ruĝiĝante diris: „Dankon pro via laŭdo! Avinjo, respondu miajn demandojn, ĉu bone?”

Do ŝi komencis sian enketon, dum mi ekfotis la domon. Ĝi estis tiel kaduka, ke la pordoj kaj fenestroj misformiĝis kaj unu klinita muro estis apogita per ligna fosto.
Subite, la knabineto elkuretis kun nemalfermita skatoleto da lunkukoj, kriante: „Avinjo, rigardu! La geonkloj donacis al ni.”

„Kio estas tio?” demandis la maljunulino.

Malferminte la skatoleton, la knabineto elprenis unu lunkukon kaj donis ĝin ĝis la buŝo de la avino, dirante: „Manĝu.”

Mordinte pecon, la maljunulino ekmaĉis malrapide kaj diris: „Aĥ, ĝi estas bongusta. Kio estas ĝi?”

La knabino respondis: „Ĝi estas lunkuko.”

„Ho, ĉu ĝi estas lunkuko? Mi neniam vidis lunkukon.”

Aŭdinte tion, mi preskaŭ ekploris.

La maljunulino estis tre babilema. Finrespondinte la demandojn de fraŭlino San Lin, ŝi ekbabilis pri siaj edzo, filo, eksbofilino kaj nepino, poste pri sia kultivado kaj okazaĵoj en la vilaĝo. Ŝajnis, ke ŝi ne povas ĉesigi sian babiladon.

Kiam fraŭlino San Lin proponis adiaŭon, la maljunulino, tenante ŝian manon, decideme diris: „Ne, Ne. Vi ne foriru. Restu por tagmanĝo. Mi tuj kuiros. Bonvole atendu momenton.”

Mi mensogis: „La lernejestro jam preparis nian tagmanĝon. Li estas atendanta nin.”
„Ho, estas tiel. Certe la lernejestra manĝaĵo estas pli bongusta ol la mia,” ŝi diris honeste.

Ĉe la adiaŭo, mi elpoŝigis kelkcent juanojn kaj donis al ŝi, iom mensogante: „Jen estas subvencio el la fondaĵo por la knabineto.”

Puŝante mian manon, ŝi rifuzis: „Ne, ne. Mi ne akceptas vian monon. Hodiaŭ mi tre ĝojas kaj kontentas, ke vi multe babilis kun mi. Mi ne bezonas monon.”
„Aĉetu iujn necesaĵojn por via nepino.”

Post puŝado tien kaj reen plurfoje, fine ŝi akceptis mian monon kaj sincere petis: „Venu por babili kun mi, se al vi estos oportune. Tio estas pli bona ol io ajn.”

Post kiam mi kaj fraŭlino San Lin forlasis la kabanon, la maljunulino kun la knabineto staris ĉe la enirejo de la korto kaj senĉese mansignis al ni, montrante malfacilan disiĝon. Grimpinte sur la deklivon kaj reveninte al la pado, mi retrorigardis kaj vidis, ke la maljunulino ankoraŭ staras ĉe la enirejo, suprenrigardante al ni. En tiu momento, mi ekkomprenis: por ŝi, akompanado estas pli valora ol mono, kaj soleco pli turmenta ol malriĉeco.


完整帖子 kompletaj mesaĝoj:

 主题RSS Feed

powered by my little forum