Ne enamiĝu pro soleco 别在寂寞时爱上谁(短篇小说)
——el《Beletra Almanako》
Ne enamiĝu pro soleco
Fininte lernadon en mezlernejo kaj forlasinte la hejmvilaĝon, mi venis al Vudan-urbo kaj akiris okupon vendi biletojn de loterio. Mi loĝis ĉe mia onklino.
Yang dungiĝis ĉe la Vudan-a Loterio-Centro post sia diplomiĝo el universitato. Pro laborrilato mi renkontiĝis kun li kelkajn fojojn ĉiumonate. Ĉiufoje vidinte lin mi sentis ĝojon kaj plezuron en la koro. Li havis altan staturon, belan aspekton, humuran parolmanieron kaj ĝentilan konduton. Xue, mia kolegino kaj intima amikino, diris ke mi ŝajne jam enamiĝis je Yang. Sed mi sciis, ke mi ne egalas al li laŭ pozicio, ĉar li estis universitata diplomito, la sola filo de siaj gepatroj, kiuj ambaŭ okupis gravajn postenojn en la urba registaro. Do mi tute ignoris la vortojn de Xue.
Jam emeritiĝis miaj geonkloj, kies infanoj laboris en aliaj urboj. Escepte de maĝango-ludo, ili interesiĝis pri nenio, nek prizorgis min. Reveninte de laboro mi enuis hejme.
Estis tre froste en la januaro de 2008.
Iutage post vespermanĝo, kelkaj homoj venis en la domon de miaj geonkloj kaj metis la maĝango-tablon. Ĝenerale la ludo daŭris ĝis noktomezo. Ne troviĝis ŝatataj de mi programeroj en televido. Tre enuige! Mia oklino trovis mian senton kaj duonŝercis, dirante: “Vi denove sentas enuiĝon, ĉu? Promenu ĉirkaŭe. Vi, dekokjara knabino, devus havi koramikon. Se vi havus koramikon, vi ja ne sentus enuon. Hahaha…”
Mi sola promenis sencele en vento kun malplena koro, kiam miajn okulojn frapis konata silueto sub nehela strato-lampo. Tiu estis Yang! Liaj paŝoj montriĝis iomete molaj. Mia koro batis kaj batadis rapide, kiam mi rigardis lin. Min vidis ankaŭ Yang, demandante kien mi iras. Mi diris ke mi nur pasumas. Yang petis min promenante akompani lin por momento. Kiel ĝoja mi estis! Fakte, tiujn tagojn lia humoro malboniĝis, ĉar problemo okazis en sia laboro kaj krome liaj gepatroj urĝis lin koramikiĝi kun knabino, kiun li ne ŝatis. Yang havis dudek ses jarojn. Tiun vesperon li sola jam trinkis multe da vino en taverno por dispeli sian ĉagrenon kaj siatempe ne volis hejmeniri.
“La etulino,” li kutime vokis min tiel: “Ĉu ankaŭ vi estas malĝoja, promenante en tiel malvarma vespero?”
“Ne,” mi respondis: “Mi tre ĝojas renkonti vin.”
Li ridetis kvazaŭ printempa suno. En mian koron venis plena ĝojo kaj varmeto.
Dum la promeno, li proponis ke mi rakontu pri mia vivo en lernejo, pri mia vilaĝo, pri miaj gepatroj kaj gefratoj. Mi kun entuziasmo rakontis tiel multe, ke mi ne rimarkis kiam li ektenis mian manon. Ni promenadis kaj interparolis mano en mano, ignorante la malvarmegon de la vintra nokto. Pro efiko de la vino kaj blovado de la frosta vento, Yang sentis kapdoloron kaj vertiĝon. Mi proponis veturigi lin hejmen, sed li ne jesis. Braktenante lin, mi eniris en proksiman hotelon. Enirinte ĉambron li falis en liton. Mi kovris lin per peplomo kaj rapidis por boligi akvon. Kiam la akvo ekbolis, li jam endormiĝis profunde, ronkante laŭtege.
Rigardante lian staton, mi sentis iom da kordoloro. Mi ne forlasis la ĉambron, konsiderante ke li eble trinkos akvon aŭ vomos aŭ… Mutiginte la sonon de la televidilo, mi televidis sidante sur la rando de la alia lito. Tra la tuta nokto li ronkadis kaj mi restis nedormanta.
Jam tagiĝis, la labortempo proksimis, kaj mi puŝvekis lin. Malferminte la okulojn, ekvidinte min kaj rekoninte hotelĉambron, li konfuziĝis. Surprizo aperis sur lia vizaĝo. Li memoris nenion pri la lasta nokto. Survoje al laboro, mi memorigis al li la okazaĵon.
Ekde tiam, ni fariĝis geamikoj kaj poste intimaj. Li laŭdis min, dirante ke mi estas sprita, diligenta, bonkora kaj helpema. Li ofte invitis min kune kun li vagadi surstrate, iri al kinejo kaj spekti futbalmatĉon… Kvankam mi ne interesiĝis pri pilkludo, tamen mi volis fari ion ajn kio plaĉas al li. Pri literaturo li estis erudicia, li ofte al mi rakontis pri en- kaj eksterlandaj literaturistoj kaj iliaj verkoj. Kune kun li, mia vidkampo vastiĝis kaj mia mondo briliĝis multe. Li prizorgis min subtile. Je tagmeza horo li neniam forgesis per mesaĝeto memorigi al mi tagmanĝon. Iufoje li malvarmumis, li mesaĝete ne menciis sian malsanon, sed dume demandis pri mia farto. Iun tagon, mia piedo tordiĝis, kaj mi ne povis piediri.
Siatempe, ĉiun frumatenon li venis al mia loĝejo kaj portis min sur sia dorso ĝis la teretaĝo, poste veturigis min al la loterio-vendejo per sia motorciklo, vespere li min revenigis hejmen sammaniere. En la malfrua aŭtuno de 2008, mi malvarmumis severe. Ricevante injekton, mi sentis la piedojn malvarmaj, li eĉ malbutonumis sian veston kaj firme premis miajn piedojn al sia brusto. Varmeco penetris en mian tutan korpon. Kiel feliĉe mi fartis, havante tian amikon kia Yang en ĉi tiu fremda urbo!
Tiel daŭris la feliĉo.
Kiel rapide la tempo flugis! Nekonscie venis mia 19-jara naskiĝtago. Por festi ĝin, Yang speciale kondukis min al la turniĝanta restoracio sur la supra etaĝo de la plej alta domego en Vudan-urbo. Admirante la noktan pejzaĝon de la urbo tra la fenestro, mi iĝis ravita. La tuta urbo malhaste turniĝadis sub kaj antaŭ miaj okuloj. Mi esperis, ke la tempo pasos malrapide kaj pli malrapide, eĉ ne plue. Mi esperis, ke la momento daŭros longe kaj pli longe, eĉ eterne. Subite lia poŝtelefono sonoris. Liaj amikoj invitis lin spekti rektan televizian elsendon de futbalmatĉo.
“Iru mi kune kun vi.” Mi urĝis lin.
La matĉo komenciĝis je malfrua horo. Yang kaj liaj amikoj tre ĝoje spektis, trinkante bieron kaj aklamante de tempo al tempo. Mi ne daŭrigis la spektadon ĝis la fino, ĉar mi ne komprenis futbalon, cetere jam estis profunda nokto kaj mi fariĝis tre dormema. Do mi sidis ĉe litrando kun la dorso apogata sur la litkapo kaj la okuloj fermitaj en duondormo. Neatendite, mi baldaŭ eniris sonĝolandon. En la sonĝo, mi babiladis sur herbejo kun Yang, poste li min brakumis kaj ekkisis. Mi kaj timis kaj ĝojis, avide akceptante lian pasian kison kaj pudore baraktante en lia sino. Mi baraktis kaj baraktadis ĝis vekiĝi el malklareco kaj trovi, ke reale Yang estas kisanta min. La matĉo jam finiĝis kaj liaj amikoj jam foriris. Ĝuste en tiu nokto mi al li oferis mian virgecon. Vidinte la sangomakulojn kiel persiko-petalojn sur la littuko, li aspektis tre ĝoja kaj kontenta. Firme brakumante min, li ĵuris ke li nepre amos min dumvive. Mia sango estis bolanta en tiu momento, ekde tiam ni du fariĝis feliĉaj geamantoj.
Sed mi, vilaĝa knabino edukita nur en mezlernejo, ne estis akceptata de liaj gepatroj. Ili insistis ke Yang devos edziĝi al la filino de iu gvidanto, opiniante ke la geedzeco povos konduki al brila perspektivo por Yang. Tamen Yang neniam ŝatis la knabinon. Tial inter Yang kaj la gepatroj aperis kontraŭdiro tiel forta, ke li forlasis la hejmon kaj transloĝiĝis en luitan apartamenton. Li petis min loĝi kune kun li. Mi jesis.
En januaro de 2009 mia pli aĝa kuzino, kiu laboris en la urbo Wuhan, preterpase vizitis min dum ŝi hejmeniris por la Printempa Festo. Vindinte ke mi loĝas kune kun Yang, ŝi surpriziĝis, dirante: “Kial vi ne informis min pri via edziniĝo? Ĉu mi ne kapablus al vi donaci ruĝan koverton?”
Mi honte diris ke ni ankoraŭ ne geedziĝis. Mi petis ke ŝi ne sciigu miajn gepatrojn pri tio. Miaj gepatroj certe riproĉus min se ili scius ke antaŭ edziniĝo mi loĝas kune kun viro.
Kvankam la kuzino laboris en Wuhan, tamen ni ofte babilis interrete per QQapp. Iufoje dum babilado ŝi bonkore avertis min kontraŭ gravediĝo, ĉar aborto tre nocas sanon. Ĉe seksagado, Yang ne volis uzi penisingon, dum mi ne volis kontraŭkoncipan pilolon, li ĉiufoje spermelĵetis ekstere de mia vagino. Do mi al la kuzino respondis, tajpante jene: “Kuzino, ne estu maltrankvila. Mi ne povas koncipi infanon.”
Post la babilado inter mi kaj la kuzino, Yang senkaŭze iĝis ne tiel intima kiel antaŭe, eĉ pli kaj pli malintima kun mi. Ĉiutage ŝajnis ke iu ĉagreno estas en lia koro. Mi plurfoje demandis kio okazis al li. Li ĉiam kun mensoga mieno respondis al mi ke nenio okazis. Virina intuicio informis al mi ke lia amfajro estas estingiĝanta. Mi klopodis diversmaniere protekti la amon inter ni. Mi ne deziris perdi lin, kiu jam okupis miajn tutan koron kaj tutan animon.
La 7-a de ĉina luna junio estas ĉina Valentena Tago, dolĉa tago. Sed vespere de tiu tago, Yang diris al mi ke li estos transpostenigita al Wuhan-urbo kaj mi devas konsideri ĉu aŭ ne daŭros la rilato inter ni ambaŭ. Eldirante tiujn vortojn, li ne kuraĝis rigardi al mi, klininte la kapon al la brusto. Tiun momenton mia koro rompiĝis.
En la tago por Yang iri al Wuhan, mi akompanis lin ĝis la fervoja stacidomo. Ĉe la adiaŭa momento mi ne povis min mem regi kaj eniris en la trajnon sekvante lin. Neatendite li ne malakceptis min kaj mi iomete konsoliĝis. Mi neniam restis en Wuhan antaŭe. Li prenis min al belaj vidindaĵoj, kiel ekzemple la Turo de Flava Gruo, la Orienta Lago, la Granda Changjiang Ponto ktp. Tiutempe mi sentis ke ni estas ankoraŭ gajaj geamantoj, kaj mi pensis ke nokte de la ĉina Valentena Tago li nur ŝercis. Do mi forgesis ĉiujn ĉagrenojn.
Tamen mi mispensis. Kiam mi proponis ke mi trovu okupon en Wuhan por ĉiam akompani lin, li kun apatio diris: “Estus bone, ke vi nun reiru kaj ni apartiĝu unu de la alia por kelka tempo, por unu jaro, ĉu bone? Dum tiu tempo, ni, serioze pripensante nian rilaton, ne kontaktos unu la alian.”
Mi ne komprenis kial li aranĝis tiel. Mi postulis scii kial li deziras disiĝi de mi, li montris malcerton, evitante mian rigardon, kaj intencis ŝanĝi la paroltemon. Mi jam kutimis obei liajn vortojn. Aflikto kaj deprimo akompanis min reveni al Vudan.
Mi intencis forgesi Yang-on, sed vane. Ĉiun matenon vekiĝinte, mi unue rigardis maldekstren, kie li antaŭe dormis. Dum laboro mi ĉiam imagis ke la ekrano de la komputilo estas lia ridetanta vizaĝo, kaj ankaŭ la klavaro estas. Vespere ferminte la okulojn, mi sentis ke li ankoraŭ kuŝus apud mi. Ĉiutage mia kapo estis plena de pensoj pri li. Vizaĝe al amikoj kaj klientoj mi afektis ĝojan mienon, sed ĉu mi vere kapablis longe kaŝi la malfeliĉon profunde ene de mi?
Pli ol unu monaton Yang ne sendis al mi eĉ unu mesaĝeton, kaj mi ne aŭdacis kontakti lin. Iun tagon, Xue sciigis al mi ke Yang estas severe malsana kaj enhospitaligita en Wuhan. Mi faris telefonvokon al Yang, sed neligeble; mi sendis mesaĝeton, sed ne troviĝis respondo. Sen hezito mi tuj veturis al Wuhan.
Septembre en Wuhan estis sufoke varme. Atinginte lian luitan apartamenton, mi trovis neniun ene. Descendinte de la ŝtuparo, mi demandis al preterpasantoj, sed neniu konis lin. Mi povis fari nenion alian ol atendi kaŭrante ĉe la enirejo de la etaĝdomo. Post kelka tempo mi ekhavis kapturnon kaj abundan ŝvitadon. Mi pensis ke tio estas kaŭzita pro la longa veturado. Ĉiu preterpasanto al mi simple ĵetis indiferentan rigardon kaj foriris senvorte. Jam estis meznokte. Yang ankoraŭ ne aperis kaj mi, preskaŭ frakasita pro varma vetero kaj laciĝo, ne povis stariĝi. En tiu momento mi, trista kaj senhelpa, sentis min senforta kun ŝvito kaj larmoj sur la vangoj. Hazarde mi ekpensis pri la kuzino kaj telefone informis ŝin pri mia loko. Ĵus fininte la telefonadon, mi falis sur la teron kaj havis ne plu konscion.
Jam mateniĝis kiam mi rekonsciiĝis kaj trovis min en malsanlito. Mi sentis la korpon senenergia kaj la gorĝon dolora. Mia kuzino tuj glutigis al mi medikamenton kaj kaĉon. Mi provis alvoki Yang-on per mia propra poŝtelefono, sed vane. La kuzino prezentis sian poŝtelefonon, kaj mi sukcesis lin kontakti. Evidente lia telefono rifuzis mian numeron. Mi kun raŭka voĉo al la poŝtelefono diris: “Yang, mi estas Yu. Mi sciiĝis ke vi malsaniĝis. Kiel vi fartas nun? En kiu hospitalo vi restas? Mi nun estas en Wuhan. Mi volas vin vidi!”
Post nelonge Yang venis al mia malsanlito. Fakte, antaŭ du semajnoj, li malsaniĝis suferante de enterito. Nun li jam resaniĝis. Hieraŭ li tranoktis ĉe sia kolego, ĉar ili kune spektis futbalmatĉon ĝis profunda nokto. Atentinte ke li estas pli maldika ol antaŭe, mi vere sentis kordoloron, sed tamen mi estis tre ĝoja vidi lin starantan antaŭ mi. Mi emis ploregi sur lia ŝultro, tamen mi min tenis.
Reveninte de Wuhan, mi fartis ne bone, havante malbonan apetiton, dormemon kaj hazardajn vomemojn. Xue rimarkis la ŝanĝojn en mia korpo kaj subtile demandis min kiam estis mia lasta menstruo. Ĉe ŝia demando mi konsterniĝis kaj ekmemoris ke mi ne menstruis jam du monatojn. Mi estas graveda, ĉu? Kion fari? Dume unu ideo venis al mi en la kapon: eble la infano povus allogi Yang-on reveni al mi. Ĉe korpa ekzameno la kuracistino asertis ke mi estas graveda. Sed mia plezura espero tuj rompiĝis, kiam ŝi diris al mi ke mi ne povos naski la infanon, ĉar mi en Wuhan ricevis injektojn kaj prenis medikamentojn, el kio jam rezultis misformo de la embrio. Mia emocio ondis kvazaŭ dum veturo per onda fervojo. Ricevante la abortigan operacion, mi inundis per solecaj larmoj la blankan litkusenon.
La vetero estis tiel malvarma kiel mia koro. Iuj konatoj miregis ke mi tiom malgrasiĝis. Kun dolora emocio, malbona apetito, sendormemo kaj forta sopiro al Yang, ĉu mi povis ne malgrasiĝi? Mi ŝanĝis miajn laboron kaj loĝejon por laŭeble forgesi la pasintaĵojn. Efektive mi neniel forgesis lin, timante perdi la memoron pri la pasinteco. Ho, ve! Mia koro balanciĝis kvazaŭ soleca boato sur vasta maro. Kie estas ĝia haveno?
Komence de 2009 estis sunbrilaj tagoj, tamen mia malĝoja koro estis ŝajne kovrita de densaj nuboj. Iutage mi hazarde vidis unu konatan figuron sur la vojo apud mia loĝejo. Tiu estis Yang! Mia koro ekserenis kiel somera ĉielo post ŝtormo. Ĉu li jam revenis al Vudan?
Xue komunikis al mi, ke Yang refoje laboras en la Vudan-a Loterio-Centro kaj ke neatendite kaj mirinde li jam promociiĝis al vicdirektoro.
Mi ofte staris sur mia balkono, fiksrigardante al la vojo kun la espero, ke iun tagon li subite aperos sube kaj laŭte vokos al mi: “Hej, la etulino, kion vi rigardas? Venu malsupren kaj akompanu min! Rapidu, alie mi batus vin!” Sed tiu tago neniam venis.
Mi ne plu restis malaŭdaca aŭ deteniĝema. Kun plena kuraĝo, mi humile prenis la publikan telefonon kaj alvokis lin. Rekoninte mian voĉon, li demandis malvarme: “Kion vi deziras?”
Mi perdis la parolkuraĝon, forgesinte ĉiujn vortojn kiujn mi jam preparis. Malrapide kaj malglate mi diris: “Mi... loĝas en...”
“Mi scias kie vi loĝas. Kio okazis?” Li parolis tiel malvarme kiel frosta vento en vintro. Li daŭrigis: “Mi estas okupita nuntempe. Se vi ne havas gravan aferon, do ĉesigu la telefonadon.”
La komuniko jam estis tranĉita, kaj en la telefona budo stulte staris mi sola kvazaŭ vundita ŝafeto lekanta sian vundon. Posttagmeze mi ricevis mesaĝeton de Yang: “Yu, ni jam interkonsentis ke ni ne kontaktu unu la alian dum unu jaro. Bonvolu observi vian promeson.” Vere mi trovis neniun vorton por repliki.
Mi observis liajn vortojn kaj ne plu kontaktis lin. Kalkulante la tagojn, mi esperis ke la tempo pasos flugrapide kaj ke post unu jaro la situacio ŝanĝiĝos tiel, ke ni ambaŭ rekuniĝos kiel antaŭe. Tamen mi estis naive malprava. Post nelonge senkompata bato trafis mian koron, kiu estis tiel fragila kiel vitrovazo. Iun posttagmezon survoje al la oficejo, mi vizaĝalvizaĝe renkontis Yang-on irantan kun bela knabino manenmane. Li senparole ĵetis flugan rigardon sur min kaj tuj preterpasis ĉirkaŭpremante la talion de la knabino per brako, kiu antaŭe ĉirkaŭpremis la mian. Ĉu ŝi estas la filino de iu gvidanto? La ĉielo griziĝis en miaj okuloj kaj mi tre emis kriegi sur la strato.
Tiunokte venis Xue, ricevinte mian telefonvokon. Sur ŝia kolo mi ploradis kaj ĝemadis laŭte. Xue estis konsternita. Ŝi provis konsoli min, dirante: “Yu, ne agu tiel. Rigardu la aferon kiel sonĝon. Forgesu ĉion pasintan kaj komencu ree.”
Tio, kio afliktis min, estis ke mi ne scias la veran kialon de lia disiĝo. Xue al mi diris: “Mi iru al li por eltrovi la veron.”
En la sekva tago Xue vere iris al Yang kaj tiu diris al ŝi: “Fakte, mi vere amis Yu-on, alie ni ne batalus kontraŭ miajn gepatrojn. Sed pro unu afero mi ne povis daŭrigi la amon. Yu ne povas koncipi infanon, ŝi ne devas kaŝi tion antaŭ mi. Vi scias ke mi estas la solfilo en mia familio, mi nepre havu mian propran idon.”
Xue sentis liajn vortojn kaj kolerigaj kaj ridindaj. Ŝi rakontis al Yang pri mia gravediiĝo kaj pri mia aborto kaŭzita de la peniga vojaĝo al Wuhan. Li estis mirigita kaj konfuzita. Xue demandis al li kiu diris ke mi ne povis koncipi infanon. Li diris ke hazarde li legis la tekston de surreta babilado inter mi kaj mia kuzino, kaj la kuzino avertis min pri prevento de gravediĝo, mi respondis: “Kuzino, ne estu maltrankvila. Mi ne povas koncipi infanon.” Li interpretis “ne povas koncipi infanon” kiel “ne havas kapablon koncipi”. Li naĝis en sia penso dum kelkaj tagoj. Detale esplorrigardinte min je la talimezuro de ĉirkaŭ 50 centimetroj kaj la maldika figuro, li konkludis ke mi nepre ne havas kapablon koncipi infanon kaj intencas kaŝi la fakton antaŭ li. Kelkfoje li deziris min demandi pri tio, sed li ne kuraĝis, timante ofendi mian memrespekton. Kvankam li amis min forte, tamen li malvolis ne havi infanon en la estonteco. Do li falis en dilemon. Fine li elektis eviti min.
Xue diris: “Nun la fakto estas klara kaj tio nur estas miskompreno. Ĉu vi povas al Yu turni vian koron? Yu ĉiam atendas vin. Iru por trankviligi ŝian rompitan koron. La abortiga operacio tiom doloras al ŝi en la korpo kaj la animo.” Yang klinigis sian kapon, aspektante ĉagrena kaj li esprimis al Xue ke li bezonas kelkajn tagojn por pripensi la aferon.
Post kelkaj tagoj, mi ricevis mesaĝeton de Yang: “Yu, mi petegas vian pardonon! Mi vere amis vin, sed la amo ruiniĝis pro la miskompreno. Nun mi ne havas kuraĝon reveni al vi ĉar mi jam enamiĝis en alian fraŭlinon. Vundinte vin, mi bedaŭras. Sed mi ne volas vundi alian knabinon kiu estas ankoraŭ tiel afabla kia vi. Mi scias ke la agrablaj pasintaĵoj inter ni ambaŭ estas malfacile forgeseblaj, tamen, mi kredas tempo povos enterigi ĉion. Denove mi petegas vian pardonon!”
Rigardante supren, mi trovis ke la vintraj sunradioj restas kvazaŭ la rideto de hipokrita viro. Laŭ veterinformoj, mezneĝo estis falonta kaj ventego estis blovonta dum la venontaj tagoj. Mi deziris, ke uragano kirladu furiozan neĝon por tute purigi la mondon.