Stiri aŭton nokte 午夜代驾(短篇小说)
—— el《Literatura Foiro》numero 341
Stiri aŭton nokte
Verspere de iu vendredo, kiam trembrilis la poŝtelefona ekrano, Cen Juan estis manĝanta sian duan manĝon de la tago, kaŭre ĉe la pordo de sia luĉambro. Unu bovlo da tujmanĝeblaj nudeloj kun sojstufita ovo jam kontentigis lian stomakon. Estis la oka kaj duono, la momento kiam mendado abundas. Li vidis en la poŝtelefona apo, ke estas longdistanca mendo, kiun neniu volis akcepti: Vudan-urbo, cent kvindek sep kilometrojn, proponita prezo 320 juanojn. Lia hejmo estis ĝuste en Vudan, kaj tie laboras lia amata edzino. Li forlasis la lokon antaŭ du jaroj, kaj nun li tre sopiris al ŝi. Kaj ĉi tiu mendo estis por li ŝanco senpage reiri hejmen por renkontiĝi kun ŝi.
La kliento estis viro ĉirkaŭ tridekjara, kun forta odoro de alkoholo. Li tamen povi paroli klare kaj paŝi sufiĉe firme. Cen Juan helpis lin okupi la malantaŭan seĝon, kaj li mem eniris la stirejon.
“Majstro, bonvolu fari stiradon trankvile,” diris la kliento de la malantaŭo. “Mi iom sentas kapturnon.”
“Bone,” Cen Juan ekfunkciigis la aŭton, babilante: “Vi trinkis iom multe, ĉu?”
“Ve! Mi havis neniun alian elekton. Mi devis pacience regali la gravajn klientojn, kvankam mi devos ĉeesti celebran ceremonion en Vudan morgaŭ je la oka kaj duono.”
“Vi ripozu iom. Bonvolu diri al mi kiam ajn vi sentos vin malbone,” konsilis Cen Juan.
La viro dronis en dormo, nelonge post kiam la aŭto ekveturis. Kiam ĝi ekiris en Vudan-urbon, estis preskaŭ la dek unua. La viro vekiĝis kaj demandis: “Majstro, mi iru al Hotelo Vudan. Ĉu vi konas tiun vojon?”
Cen Juan respondis kun plena memfido: “Tre bone. Mi antaŭe laboris kiel taksi-ŝoforo ĉi tie dum kelkaj jaroj. Ĉe kiu voj-kruciĝo estas rapidec-mezurilo, kiu vojo estas ŝtopiĝinta je kioma horo, mi povas diri eĉ kun fermitaj okuloj.”
“Ho, kial vi nun laboras en Ŝjan-urbo?” demandis plu la kliento scivole.
“Aj, estas longa rakonto,” li malkaŝe parolis: “Veturigi taksion ne estis enspeziga. Kiam mi edziĝis kaj aĉetis la domon kun hipoteko, eĉ miaj gepatroj devis helpi. La laborejo de la edzino estis malproksima kaj estis tre penige por ŝi ĉiutage puŝiĝi la plenplenan buson, do mi aĉetis por ŝi aŭton, same per hipoteko. La mono, kiun mi gajnis ĉiumonate, sufiĉis nur por pagi la doman kaj aŭtan pruntojn. Ŝia salajro apenaŭ kovris niajn elspezojn. Tial ni ĝis nun ne kuraĝis havi infanon. Aŭdinte onidiron, ke salajro en la Lagro-fabriko de Ŝjan-urbo estas alta, mi do iris tien.”
“Ho, ĉu vi ankoraŭ laboras en la Lagro-fabriko nun?”
“Ne plu. Kvankam oni povis gajni pli da mono laborante en la fabriko, tamen la laboro estis tro peza kaj laciga kaj simple ne estis por homoj. Ĉiutage oni laboris de la oka matene ĝis la naŭa vespere, kun nur du ripoztagoj ĉiumonate. Mi ne povis elteni tion, do mi eklaboris kiel stir-servisto.”
La kliento kapjesis: “Vere! Labori kiel stir-servisto donas liberecon, oni mem aranĝas la labortempon, kaj povas ripozi kiam ajn oni volas.”
“Jes, mi kutime dormas ĝis antaŭtagmeze, kaj post vespermanĝo akceptas mendojn. Ĉiumonate mi povas akiri pli multe ol en la fabriko.”
“Kial vi ne revenas al Vudan por okupi vin kiel stir-servisto?”
“Nu, mi havas tian planon. Mi intencas post iom da tempo reveni al Vudan. Fakte, mi ankoraŭ ne diris al mia edzino ke mi jam eksiĝis el la fabriko. Post reveno al Vudan mi certe laboros diligente. Havante sufiĉe da mono, mi diskutos kun ŝi pri eventuala koncipo de infano. Mi deziras, ke la tuta familio pace vivos simplan vivon.”
La kliento konsentis pri lia vidpunkto: “Jes, por ordinaraj homoj sufiĉas vivi trankvilan kaj simplan vivon. Efektive, la ordinara kaj simpla vivo estas la veraĵo.”
Cen Juan haltigis la aŭton en la parkejo antaŭ la enirejo de Hotelo Vudan. Sekvinte per la okuloj la klienton ŝanceliĝe eniri la halon, li ekiris al la teksi-voka stratrando. Apenaŭ dekkelkajn paŝojn irinte, li renkontis aŭton kun lumoj ŝaltitaj. Tuj apud la pordo estis silueto, kiu vokis lin: “Ha lo! Ĉu vi estas stir-servisto?”
“Jes. Ĉu vi bezonas mian servon?”
“Al Konstruaĵo 7 de loĝkvartalo Duhe por tridek juanoj, ĉu vi volas iri?”
Aŭdinte tion, Cen Juan preskaŭ ne povis kredi al siaj oreloj. Lia hejmo estis ĝuste en tiu kvartalo, kaj ĝuste en Konstruaĵo 7. Eble estas najbaro, kia hazardo! Tiel solviĝis la problemo pri hejmeniro. Cen Juan tuj jesis, akceptante la proponon.
La kliento estis mezaĝa viro, kiun li ne konis kaj neniam vidis antaŭe. Eble estas efektive nova najbaro. Ĉi tiu viro estis pli ebria ol la ĵusa kliento, apenaŭ starante li apogis sin al la aŭtopordo. Cen Juan haste subtenis lin, demandante: “Sinjoro, ĉu ĉi tiu estas via aŭto?”
Jes... estas de mia amatino...” diris la viro lispe kaj malklare, kaj transdonis la ŝlosilon al Cen Juan. Ĉi tiu malfermis la malantaŭan pordon, kaj ekhelpante la viron eniri, li vidis virinon kuŝantan sur la seĝo. Longaj haroj kovris duonon de ŝia vizaĝo kaj la svelta figuro surhavis malhelbluan robon. La koro de Cen Juan subite kuntiriĝis, ĉar ankaŭ lia edzino havis tian robon, kiun li poŝte sendis al ŝi por ŝia naskiĝtago.
“Sinjoro, ĉu via amatino tro trinkis?” li demandis zorgeme.
La viro ne respondis, intencis eniri la aŭton kaj preskaŭ falis sur la virinon. Cen Juan rapidis lin rektigi, kaj denove rigardis tiun inon. Ene de la aŭto estis nehele, oni ne povis klare vidi ŝian vizaĝon. Tamen senkiale, tiu figuro strange premis lian koron.
Li metis la viron sur la seĝon apud la stirejo, sidigis sin mem en la ŝoforan lokon kaj startigis la aŭton. La virino sur la malantaŭa seĝo tute ne moviĝis, profunde dormante.
“Kial vi ambaŭ trinkis tiom terure multe?” Cen Juan demandis ridetante.
“Ha, ĝoja, ni estas tre ĝoja hodiaŭ!” laŭte respondis la viro.
“Pro kia bona afero?” Cen Juan afable daŭrigis la babiladon.
La viro fiere rakontis: “Hodiaŭ pluraj alilokaj klientoj vizitis mian kompanion. La superulo ordonis al mi regali ilin abunde. Do mi venis al la hotelo kun la amatino. Dum la festenado, ĉiuj ĉeestantoj laŭdis ŝin pro ŝiaj belaspekto kaj ĉarmo. Mi tiel ĝojis, ke mi kuraĝigis ŝin trinki kun la ĉeestantoj po du tasoj. Kompreneble, ankaŭ mi trinkis nemalmulte.”
“Sekve vi revenas post plenĝua amuziĝo.”
Post ĉirkaŭ dek minutoj ili atingis Konstruaĵon 7 en loĝkvartalo Duhe. Cen Juan levis la kapon por rigardi la sepan etaĝon, kaj vidis, ke la fenestroj estis malhelaj. Li pensis, ke la kara edzino estas certe en sonĝo je tiu horo.
“Sinjoro, ni jam alvenis.” Li susuris puŝetante la viron.
Tiu vekiĝis kaj ŝancele eliris por malfermi la malantaŭan pordon. Li prove levis la virinon voketante: “Kara mia, ni jam estas hejme...”
Li apenaŭ povis ŝin porti. Ŝi molis kaj glitis malsupren el liaj brakoj.
“Majstro, bonvolu fari al ni komplezon...” petis la viro peze spirante: “Prenu por mi ŝian sakon, helpu malfermi la pordon...”
Cen Juan prenis la virinan sakon el la malantaŭa seĝo. La sako estis bruna, li sciis, ke ankaŭ la sako de lia edzino estas bruna, sed ne de ĉi tiu modelo. Li ekspiris pro trankviliĝo.
La viro ŝanceliĝe portis la virinon al la ŝtuparejo, dum Cen Juan sekvis ilin, tenante la sakon en la mano. En la lifto, la viro apogis sin al la muro, subtene tenante la virinon en siaj brakoj.
Je la sepa etaĝo malfermiĝis la lifto-pordo.
La viro portis la virinon maldekstren, tio estis la direkto de la hejmo de Cen Juan. Tiu ĉi volis mencii “Vi misiras”, sed li retenis la vortojn. La apuda loĝejo ĉiam estis vaka, kaj eble ili lastatempe translokiĝis ĉitien.
La viro kun la virino haltis ĉe pordo 701, la hejmo de Cen Juan, kiu staris dorse de ambaŭ. Li per unu mano apogis la virinon kontraŭ la muro, kaj per la alia serĉis la ŝlosilon en la sako tenata de Cen Juan, sed vane
Cen Juan elprenis sian propran ŝlosilon kaj enigis ĝin en la ŝlosiltruon. Klak! La pordo malfermiĝis.
La viro apude forte surpriziĝis: “Vi... kiel vi havas la ŝlosilon?”
Anstataŭ respondi lin, Cen Juan puŝmalfermis la pordon. Interne estis mallume, sed li sciis kie estas la ŝaltilo. La lumo ekbrilis. La salono estis ankoraŭ la sama salono, kaj la kanapo la sama kanapo...
En tiu momento la aero kvazaŭ koaguliĝus.
Cen JuanS sin turnis, malvarme fiksrigardis la viron dum kelkaj sekundoj, poste ĵetis malestiman rigardon al la senkonscia virino, kaj indigne kriis: “Tiu ĉi domo estas mia, ankaŭ la aŭto... kaj la virino!”
完整帖子 kompletaj mesaĝoj: