头像

Bonvolu doni al mi brakumon (1)请给我一个拥抱(短篇小说)

作者 aŭtoro: 殷嘉新 Yin Jiaxin, 来自 el: 湖北 Provinco Hubei, Ĉinio, 发表于 afiŝita je Thursday, August 20, 2026, 15:41 (1天14小时34分钟前)
编辑: Solis, 时间: Thursday, August 20, 2026, 16:54

——el《Literature Vivo》2026

Bonvolu doni al mi brakumon

YinJiaxin

San Min bone memoris, ke la printempo de 1990 venis aparte frue. Ĝuste kiam ekburĝonis la persikfloroj ĉe la enirejo de ŝia vilaĝo, ŝi, deksepjara, jam veturis per longdistanca aŭtobuso al la urbo Vuhano. Ŝi havas du pliaĝajn fratinojn kaj unu pli junan fraton. Ĝenerale la sortoj de knabinoj en komparo estas sama kiel paperoj elpresitaj el kopimaŝino: edziniĝi, naski infanojn, kultivi la kampon... Sed en tiu jaro hotelo de Vuhano avizis pri dungado de servistinoj. Ŝi sin anoncis kaj elektiĝis, tial ŝi forlasis la hejmlokon.

La hotelo staris en vigla ĉefstrato. La konstruaĵo estis grizblanka, kun la larĝa vestiblo kovrita per helruĝa tapiŝo, kaj la pordego rotacianta senbrue. Kiam San Min unuafoje staris malantaŭ la servotablo de la kvara etaĝo, neklarigebla fiero leviĝis en ŝia koro. En la helblua uniformo, kun la hararo kaptita en harreto kaj nomŝildo sur la brusto, ŝi sentis, ke ŝi ne multe diferencas de la urba knabino en televido. La koridoro estis longa, kovrita per dika tapiŝo. Ŝia tasko estis simpla: purigi ĉambrojn, ŝanĝi littukojn, aldoni necesaĵojn, malŝlosi la ĉambran pordon por gastoj.

Estis diversaj gastoj en la hotelo: severaspektaj oficistoj, kiuj, kun teko sub la brako, eliris matene kaj revenis vespere; rapidemaj komizoj de kompanioj portantaj ledajn valizojn; privataj komercistoj kun ora ĉeno ĉirkaŭ la kolo, kiuj parolis tiel laŭte, ke la voĉo aŭdiĝis tra la tuta etaĝo; ŝoforoj de kamionoj, kiuj estis atendantaj varojn. Dum la tago la ŝoforoj ludis kartojn en ĉambro, bruante kaj fumante. Kelkaj ŝoforoj ŝatis babili per trivialaj vortoj kun servistino ĉe la servotablo. San Min ruĝiĝis je tio kaj ignoris ilin. Tamen iuj havis bronzan frunton, tiel ke ju pli vi ilin ignoras, des pli ili alproksimiĝas al vi.

“Ĉarma knabineto, kiom vi aĝas?”
“Ĉu vi havas koramikon?”
“Tiel bela, vi indas esti stelulino?”

San Min kliniĝis super la registra kajero senvorte. Baldaŭ post kiam la demandantoj foriris, venis la plej abomena juna ŝoforo. Ĉiufoje kiam li preterpasis la servotablon, li haltis por rigardi San Min, kaj faris “z-zed” per la lango, kvazaŭ li taksus varon. Kun la vizaĝo ruĝiĝinta de ebrio, li rekte etendis la manon trans la servotablo por palpi ŝian vizaĝon, dirante: “Ho, la vizaĝeto, blanka kaj delikata kiel suda tofuo...”

San Min retiriĝis, tute ruĝiĝinte. Timigite kaj ne sciante kiel reagi, ŝi aŭdis voĉon de la neproksimo: “Kion vi faras?” La voĉo estis ne laŭta, sed firma kaj solida.

San Min levis la rigardon kaj vidis la frekventulon Don Delin de Vudana Eksterkomerca Kompanio. Ŝi memoris, en kiu ĉambro li loĝas, memoris la informojn de lia identigilo, kaj memoris, ke li preferas Longjing-teon al verda teo. Ne nur San Min, sed ankaŭ ĉiuj servistinoj de la kvara etaĝo lin memoris kaj vokis lin “fratego Don”. Don Delin estis dudekokjara, kun blanka haŭto, larĝaj brovoj, grandaj okuloj, kaj densa hararo ĉiam zorge kombita, en eŭropa kostumo pura kaj glata kravato, aspektante kiel universitata profesoro. Malsimile al la ŝoforoj kaj komercistoj, li parolis mallaŭte kaj ĝentile. Enirante, li diris “saluton”, kaj elirante, “dankon”. Li neniam estis tro postulema. Kiam la servistinoj inter si parolis pri tio, al kia viro ili volas edziniĝi, iliaj opinioj mirinde kongruis: “Ĝuste tian, kiel sinjoro Don.”

La ŝoforo ĵetis straban rigardon al Don Delin, retiris la manon kaj forŝanceliĝis, ion murmurante. Don Delin venis al la servotablo, kaj ridete diris: “Saluton, San Min. Bonvolu malfermi mian pordon.”

“Bone, fratego Don,” respondis San Min kaj rapidis malfermi la pordon. Turnante sin, ŝi diris: “Fratego Don, dankon pro la ĵusa helpo!”

“Ne gravas,” Don Delin svingis la manon senzorge. “Tiaspeca homo ĉikanas nur la malfortulon. Ne timu lin. Se li refoje faros tiel, rekte voku la sekurgardistojn.”

San Min kapjesis kun varma sento en la koro, kvazaŭ ŝi trinkus varman supon en vintro. La postan tagon posttagmeze, tiu ŝoforo revenis denove. Ĉi-foje li ne estis ebria, sed estis eĉ pli aŭdaca ol antaŭe. Li sin apogis sur la servotablo kaj diris diversajn maldecaĵojn: “Bela fratino, mi ŝatas vin”, “Vespere iru kanti kun mi, ĉu bone?“, “Tia etbelulino kia vi, estas domaĝe ne amuziĝi kun viroj.” San Min kuntiris la brovojn sen paroli, kaj tio lin instigis pli. Li etendis la manon por pinĉi ŝian vangon. Kiam liaj oleaj fingroj preskaŭ tuŝis ŝian vangon, ŝia korpo anserhaŭtiĝis. Ŝi terurite retiriĝis, kaj la seĝo frapis la muron kun mallaŭta bruo. La ŝoforo sin trudis ĉirkaŭ la servotablon al San Min kaj intencis ŝin brakumi. Ĝuste kiam ŝi ekkriis, pordo malfermiĝis. Don Delin eliris el sia ĉambro, kun valizo en la mano. Li hazarde vidis la scenon kaj riproĉis: “Ĉesu!“

Don Delin rapide paŝis antaŭen kaj fortiris la ŝoforon. Li, duonon da kapo pli alta ol la ŝoforo, staris antaŭ la servotablo kiel muro. La ŝoforo preskaŭ falpuŝiĝis. Reekvilibriĝinte, li rekonis Don Delin kaj moke ekmurmuris: “Kio rilatas al vi? Kiu vi estas?”

“Ĉu mi povas ignori tian obscenan agon?” La voĉo de Don Delin estis laŭta kaj klara.

“Ĉu mi ne rajtas ŝerceti kun ŝi?” La ŝoforo malmole tenis sian kolon, kun la vizaĝo ruĝa de kolero: “Kiu vi estas? For!”

“Vi, tuj foriru de ĉi tie,” indigne ordonis Don Delin.

“Kaj se mi ne foriras?”

Don Delin ne plu parolis, fikse rigardante la ŝoforon. Tiu ĉi sentis sin malkomforta, sed por ne perdi la vizaĝon, li plu insultis. Abrupte li forte puŝis Don Delin. Kaj tiu ĉi frapiĝis al la muro, kaj falis unu butono de lia kostumo. La ŝoforo, profitante la sukceson, saltis sur lin, kaj la du interbatiĝis. San Min haste kaptis la telefonon kaj vokis al la ĉefa servotablo, kun trema voĉo: “En la kvara etaĝo... en la kvara etaĝo oni batas! Rapidu voki la gardistojn!”

La sekurgardistoj venis rapide. La ŝoforo insultante estis forkondukita de du gardistoj. Don Delin anhelis ĉe la servotablo, kun la kostumo sulkigita, la kravato deflankigita kaj la hararo iom malordigita. San Min transdonis buŝtukon al li, dirante per tenera voĉo: “Fratego Don, vundiĝis via buŝangulo.”

Don Delin viŝis la sangon ĉe la buŝo kaj ridetis al ŝi: “Ne gravas, nur haŭta vundo.”

“Mi tre bedaŭras, ĉio estas pro mi...” La okuloj de San Min ruĝiĝis, kaj larmoj ruliĝis en la okuloj.

“Ne diru tiel?“ Don Delin milde frapetis ŝin sur la ŝultro, kvazaŭ li frapetus sian pli juna fratino: “Vi estas juna knabino malproksime de hejmo. Vivo ne estas facila. Estu singarda poste. Renkontinte tian aferon, simple voku la sekurgardistojn.”

Dirinte tion, li reiris al sia ĉambro por ŝanĝi vestojn, kaj San Min ne povis sin deteni de larmoj. Tiujare ŝi estis dekokjara.

Kion signifas enamiĝo por dekokjara knabino? Ĝi signifas, ke ŝi komencas atenti ĉiun detalon de sia ŝatato: kian koloron de ĉemizo li hodiaŭ surhavas; je kioma horo li eliras kaj revenas; kiom da fojoj li ridetis al ŝi hodiaŭ; ĉu estas polvo sur liaj ledŝuoj; kaj ŝi memoras ĉiun vorton, kiun li diris. San Min komencis atendi lian aperon ĉe la lifto, kaj ŝia koro batis ĉiam pli rapide, kiam li alproksimiĝis la servotablon.

De tiam inter San Min kaj Don Delin fariĝis ia neesprimebla proksimeco. Ne estis amo aŭ flirto, sed ĝuste tia prizorgado, kian pli aĝa frato donus al pli juna fratino. Iafoje kiam Don Delin ekloĝis en la hotelo, li alportis al San Min nevaloran donacon, kaj ŝi konservis ĝin kiel trezoron. Unufoje kiam ŝi legis libron ĉe la servotablo, Don Delin demandis ŝin: “Kion vi legas?”

Ŝi montris al li la kovrilon de《Elektitaj Poemoj de Puŝkin》, kaj Don Delin scivoleme demandis: “Ĉu vi ŝatas Puŝkin?”

“Jes, sed ĵus legis iomete.” San Min ridetis honteme, pensante, ke ŝi, kiu finis nur la mezlernejon, legas tian libron kiel elementa lernanto legus universitatan lernolibron.

“Se la viv' per trompo ĝenos,” Don Delin komencis deklami malrapide, kun voĉo trankvila kiel legante famili-leteron: “Ne malgaju pro la plag'!
Ekobeu al la tag':
Tag' de gajo, kredu, venos.,,”
Li senerare recitis la tutan poemon, kaj San Min longe gapis al li, kaj admire diris: “Fratego Don, vi estas vere mirinda!”

Tiu ĉi ridis: “Ankaŭ mi ŝatas liajn poemojn. Mi sciis parkere iom antaŭe, sed nun jam forgesis multe.” Li paŭzis, kaj daŭrigis: “Se vi ŝatas poemojn, mi alportos al vi tiajn librojn venontfoje.”

Vere en la sekva oficvojaĝo al Vuhano, li portis al ŝi du librojn 《Tridek Cent Poemoj el la Tang-Dinastio》 kaj 《Tridek Cent Ci-poemoj el la Song-Dinastio》. Kiam San Min transprenis ilin, ŝiaj fingroj tuŝis liajn. Sentante sin kvazaŭ trafita de elektro, ŝi tuj retiris la manon, kaj ŝia vizaĝo subite ruĝiĝis. Don Delin tamen ne atentis tion, li daŭre klarigis, kiuj ci-poemoj estas bone verkitaj kaj kiuj poemoj indas memori. Kiam li parolis pri tiuj temoj, lumo radiis el liaj okuloj, kaj lia aspekto tute malsimilis al tiu de komercisto.

San Min aŭskultis lian klarigon, kiun ŝi duone komprenis, kaj ŝian koron plenigis neesprimebla ĝojo. Ŝi intence serĉis okazojn por babili kun li, demandante, kien li vojaĝis kaj kiel aspektas fremdaj landoj. Unufoje, kiam li diris, ke li ĵus revenis el Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj, ŝi insiste petis lin rakonti pri la araba mondo. Don Delin gestante priskribis la altajn konstruaĵojn en Dubajo, la kamelojn en la dezerto kaj tiel plu. Li rakontis vive kaj entuziasme, eĉ elpoŝigis malgrandan albumon por montri al ŝi fotojn. Unu foto estis farita ĉe sunsubiro: li staras en ora sunlumo, kun la fono de la vasta dezerto kaj la kolosa moskeo.

“Fratego Don, ĉu mi rajtas havi ĉi tiun foton?“ petis San Min mallaŭte, kun la koro batanta rapide.

Don Delin kapjesis: “Se ĝi plaĉas al vi, prenu ĝin.”

San Min zorge metis la foton inter paĝoj de 《Elektitaj Poemoj de Puŝkin》 kaj premis la libron sub sian kusenon. Ĉiun vesperon antaŭ dormo, ŝi elprenis la foton, kaj softe diris al ĝi “bonan nokton”. Ŝi sciis, ke estas ne ĝuste ami lin, ĉar li havas edzinon kaj infanon. Ŝi ankaŭ sciis, ke mem, simpla hotel-servistino, eĉ ne devus havi tian ideon. Ŝi estimis lin kiel sian propran fraton, kaj ĉiujn superfluajn pensojn ŝi kaŝis malantaŭ la foto sub la kuseno. Ŝi kredis, ke ŝi bone kaŝis ilin.

En la somero de 1995, Don Delin venis al Vuhano kun sia edzino kaj filo por distriĝo. San Min speciale petis forpermeson por unu tago, surmetis floran jupon kaj frue atendis en la vestiblo. Lia edzino, instruistino de elementa lernejo, nomiĝis Lin Danĉin. Ŝi, gracia kaj bela, parolis dolĉe kaj ridis varme. Ilia filo nomiĝis Don Lele, kvarjara, kun tigreto-simila kapo, la grandaj okuloj kaj densaj brovoj kiel tiuj de la patro.

Komence San Min estis iomete nervoza, timante ke mem ne plaĉos al Lin Danĉin. Sed tiu ĉi tuj premis ŝian manon, dirante: “Do vi estas San Min! Don Delin ofte parolis pri vi, dirante ke el la servistinoj, vi estas la plej zorgema kaj lernema.“ Ŝiaj vortoj varmigis San Min.

Tiun tagon ili pasumis en Zhongshan-parko. Don Lele estis tiel energia kiel malgranda simio: jen li petolis sur la herbejo, jen kuradis ĉirkaŭ la rokaĵo. San Min akompanadis lin, aĉetis al li bombonon, kaj marŝis kun li sur la ŝtona trotuaro. Kiam ili paŭzis sur benko, San Min viŝis ŝviton sur lia kapo per buŝtuko. Don Lele ridis gaje kaj subite ĉirkaŭprenis ŝian brakon, infanvoĉe dirante: “Eta onklino, vi estas tre afabla.”

Lin Danĉin tenis San Min per la mano, dirante: “Min, vi estas bona knabino. Mi serĉos, kiu junulo indas je vi, ĉu bone? ”

“Dankon, franjo Lin. Mi estas nur dudekjara, ankoraŭ juna,” San Min tuj mansvingis, ridante iomete nenature: “Mi ne volas serĉi koramikon tiel frue.”

Dirante tion, ŝia flanka rigardo kaptis Don Delin, kiu estis spektanta fiŝojn ĉe la lageto kun la filo. La vento blovis la baskon de lia ĉemizo. San Min retiris la rigardon, kliniĝis por renodi la ŝulaĉojn.

(daŭrigota)

主题RSS Feed

powered by my little forum