头像

Panjo, kial vi volas eksedziniĝi?妈妈,你为什么离婚?(短篇小说)

作者 aŭtoro: 殷嘉新 Yin Jiaxin, 来自 el: 湖北 Provinco Hubei, Ĉinio, 发表于 afiŝita je Saturday, September 12, 2026, 08:19 (12小时7分钟前)
编辑: Solis, 时间: Saturday, September 12, 2026, 08:40

——el《Literatura Vivo》n-ro 14

Panjo, kial vi volas eksedziniĝi?

Yin Jiaxin

Someran posttagmezon en mia aĝo de sep jaroj, kiam mi kaŭre en la korto observis formikojn translokiĝantajn, panjo eliris el la domo, tenante duonon de akvomelono. Ŝi elprenis la plej centran pecon per kulero kaj etendis ĝin al mia buŝo. Sunlumo falis sur ŝian vizaĝon tra la fendetoj de la vitlaŭbo. Ĉe ŝia buŝangulo algluiĝis semo, kaj ŝi ridis kiel infano. “Manĝu malrapide, ne makulu vian jupon per la suko,” ŝi diris mallaŭte, kaj ŝiaj fingroj tuŝetis mian buŝangulon. En la momento paĉjo telefone vokis el la kompanio: “Ĉu mia kara filino hodiaŭ pensis pri sia paĉjo? Ni pasigos la someran libertempon ĉe la maro, ĉu bone?”

“Bonege!” Mi saltadis ekzalte.

Tio estas la plej frua bildo pri mia familio en la memoro, tiel varma kiel littuko sunumita. Ni loĝis en malnova domo oriente de la urbo Vudan, en kies salono pendis nia triopa komuna foto, en kiu paĉjo portis fotilon kun mi sur la ŝultroj, kaj panjo surhavis floran jupon. Ĉiun someron la foto anstataŭiĝis per la nova, kaj la tri ridetaj vizaĝoj fiksiĝis en diversaj pejzaĝoj. Panjo estis mezlerneja angla instruistino. Ĉiun vesperon ŝi korektis kajerojn sub la lampo, kaj foje levis la kapon por rigardi min, kiu plenumis la hejman taskon. Paĉjo hejmenrevenis malfrue, ĉiam silente malfermis mian pordon, kaj sur mia frunto metis kison.

Mi kredis, ke tiaj feliĉaj tagoj daŭros eterne. Somere antaŭ mia tria studjaro en la supera mezlernejo, panjo ofte ekplendis pri laciĝo. Komence ni pensis, ke estas simple pro varmego kaj ŝia peniga instruado de la abiturienta klaso. Iun tagon ŝi svenis en la klasĉambro, kaj lernantoj portis ŝin al la lerneja flegejo. Ricevinte la telefonvokon dum kunveno, paĉjo rapidis al la hospitalo.

La koridoro de la hospitalo estas ĉiam blanka: blankaj muroj, blankaj lampoj blankaj kiteloj. Mi neniam vidis paĉjon plori, sed tiutage, kiam li eliris el la oficejo de la kuracisto, liaj okuloj estis ruĝaj. Li kliniĝis antaŭ mi, kun ambaŭ manoj sur miaj ŝultroj, liaj lipoj tremetis plurajn fojojn antaŭ ol li povis elparoli: “Panjo malsaniĝis, ni kune prizorgos ŝin.”

Lasta stadio de hepata kancero! La kuracisto diagnozis, ke panjo eble ĝisvivos la venontan someron.

Dum tiuj tagoj mi kaj paĉjo sufokiĝis kvazaŭ mankus aero. Panjo kuŝis sur la malsanula lito sed estis trankvila. Rigardante la platanojn tra la fenestro, ŝi diris, ke aŭtuno venos baldaŭ, kaj folioj flaviĝos. Paĉjo nokte dormis sur faldebla lito apud panjo. Post lernohoroj mi rekte iris al la malsanulejo, legis al panjo ŝiajn preferatajn poemojn, aŭ simple sidis apude farante miajn taskojn. Unuvespere ŝi subite diris: “Mi volas hejmeniri.”

La sekvan tagon post sia hejmenreveno, panjo solene diris al paĉjo: “Mi volas anonci al vi du aferojn.”

“Kio, vi uzas la vorton ‘anonci’?” demandis paĉjo ridante.

Panjo ne ridis, kaj daŭrigis: “Mi decidas rezigni kuracadon, nek restados en hospitalo nek akceptos ĥemioterapion.”

“Kial?” Paĉjo surpriziĝis.

“Vi ne volas suferi senutilajn turmentojn kaj dolorojn.”

“Ne maltrankviliĝu. La malsano pliboniĝos, se vi kunlaboros bone kun la kuracisto. La mono ne estas problemo. Mi nepre kuracigos vin, eĉ se mi devos vendi ĉion.”

“Lasu. Ne konsolu min,” ankoraŭ paca estis la voĉo de panjo. “Ĉiuj mortos iam, pli aŭ malpli frue. Mi ne volas pasigi miajn lastajn tagojn en hospitala lito.”

Mi surgenuis ĉe ŝi, kaj brakumis ŝian brakon, dirante: “Panjo, ne faru tiel! Ĉu ni ne interkonsentis kune venki la malsanon? Ĉu vi ne diris, ke vi volas vidi min eniri universitaton, edziniĝi kaj naski infanojn?”

Karesante mian hararon per ŝia malforta mano, panjo tenere diris: “Stulta infano, panjo povos vidi ĉion el la ĉielo.”

“Ne, ne, ne!” Je ŝiaj vortoj, miaj larmoj ne povis sin deteni torenti el miaj okuloj.

“Ne ploru, mia kara. Eniru en vian ĉambron. Mi volas paroli al via paĉjo pri la alia afero.” Dirinte tion, panjo forpuŝis min.

“Kio estas la alia afero?” demandis paĉjo scivoleme.

“Mi volas eksedziniĝi.” La voĉo de panjo mallaŭtis sed klaris.

“Kio?” paĉjo ŝtoniĝis de mirego. “Per kio mi ofendis vin?”

“Ne,” respondis panjo kun kvieta mieno. “Mi simple volas esti libera dum miaj lastaj tagoj, kaj mortos fraŭla.”

“Kiel vi havas tian ideon?” Paĉjo fariĝis konfuzita.

“Ĉiaokaze, mi jam decidis. Vi ne disputu kun mi.” Rigida estis la tono de panjo.

Mi kaŝe rigardis tra la pordofendo, kaj vidis, ke paĉjo kalkansidis ĉe panjo, tenante ŝiajn manojn, kun la larmoj gutadantaj. Li diris: “Ne proponu eksedziniĝo! Mi petegas vin, lasu min akompani al vi, negrave kiom longe.”

Panjo skuis la kapon forte.

La eksgeedziĝo okazis rapide. Panjo ricevis la triĉambran apartamento okcidente de la urbo kaj butikon ĉe la lerneja pordego. Kiam panjo translokiĝis kun mi al la apartamento, paĉjo insiste sekvis ŝin. Li diris, ke malgraŭ la eksgeedziĝo, ni ankoraŭ estas familio, kiu ne povas disiĝi.

Panjo plantis jasmenojn sur la balkono. Ŝi diris, ke kiam ili floros, mi jam estos ĉe la altlerneja enirekzameno. Kvankam mia lernado estis tre okupata, tamen, panjo ordonis al mi subskribi la lukontrakton pri la butiko kaj kolekti la lupagon, por ke mi bone konu tiujn aferojn. Krome ŝi transdonis laŭleĝe al mi la proprieton de la butiko kaj ŝia apartamento.

Paĉjo ĉiutage penis reveni hejmen kiel eble plej frue por akompani panjon, eĉ penis transdoni siajn komercvojaĝojn al aliaj. Iufoje, li neeviteble devis vojaĝi por persone trakti gravan aferon de la kompanio. En la sekva nokto, enlitiĝonte, mi aŭdis panjon mallaŭte telefoni: “Vi devas bone manĝi, ne ĉiam manĝi malzorge. Mi fartas bone. Vi devas doni atenton al via komerco.” La alia flanko estis la voĉo de paĉjo.

Du monatojn antaŭ mia enirekzameno, panjo malsaniĝis pli severe. La dolorkvietigiloj apenaŭ funkciis, kaj ŝi ofte paliĝis pro doloro. Ŝi jen promenetis en la salono, jen sidetis sur la sofo, jen kuŝis iom en la lito. La sesan de junio, la tagon de la ekzameno, paĉjo intencis akompani min al la ekzamenejo, kaj panjo obstine leviĝis por prepari matenmanĝon. Kiam mi kaj paĉjo foriris, ŝi, maldika kiel papero, apogante sin al la pordoframo, svingadis la manon al ni, mole dirante: “Penu! Sukceson al vi!”

Mia ekzamen-poentaro estis alta sufiĉe por unuaranga universitato, panjo tre ĝojis, sed bedaŭrinde ŝia vivo alproksimiĝis al la fino. En ŝiaj lastaj tagoj, paĉjo konstante vigilis apud ŝia lito, tiel ke liaj okuloj pleniĝis de sangaj strioj.

La dek kvinan de aŭgusto de 2022, Panjo forpasis serene, kvazaŭ endormiĝinte. Paĉjo tenis ŝian manon, dum mi ĉirkaŭbrakis paĉjon de malantaŭe. Ekster la fenestro floris la jasmenoj, kies blankaj petaloj svingiĝis leĝere en la matena vento.

Paĉjo akompanis min al la universitato en Vuhano, kaj helpis ordigi la liton kaj pendigi la moskitvualon. Ĉe la adiaŭo, li metis bankokarton en mian manon, kaj ordonis. “Ne estu avara al vi mem,” li ridete aldonis. “Via paĉjo havas nur unu trezoran filinon.”

Mi kapjesis kaj akompanis lin per la okuloj en la homamason.

Longe mi havis la kutimon skribi taglibron, sed la skribado ĉesis pro mia okupiteco pri la enirekzameno. Tiun tagon, post kiam paĉjo foriris, mi ekdeziris skribi taglibron. Malferminte la kajeron, mi surprize trovis en ĝi sigelitan koverton, sur kiu estis skribita de panjo: “Kara filino, vi ne legu tiun ĉi leteron ĝis via paĉjo reedziĝos kaj havos alian propran infanon.” Mi tre scivolis, kion skribis panjo en la letero, sed laŭ ŝia instrukcio mi retenis mian scivolemon kaj ne malfermis ĝin.
Paĉjo ĉiam estis tre okupata pri sia kompanio, kaj mi ne ĝenis lin laŭeble. Dum la ferioj mi malofte iris hejmen, aŭ laborante en la kampuso, aŭ partoprenante sociajn praktikojn kun samklasanoj. La letero de panjo estis konservata bone, kaj ĉiufoje kiam mi anstataŭis la kajeron, mi zorge transmetis ĝin al la lasta paĝo de la nova, sed neniam malfermis ĝin.

Vintre de mia tria studjaro, paĉjo telefonis min, balbute dirante: “Mi konatiĝis kun onklino...ŝi estas tre afabla…”

Mi tenis la poŝtelefonon sur la dormeja balkono, kaj malvarma vento enblovis en la kolumon. “Bona afero,” diris mi aplombe. “Paĉjo, mi ĝojas, se nur vi estas feliĉa.”

La alia flanko silentis longe, poste li diris: “Vi estos mia trezora filino por ĉiam.”

Al la diplomiĝa ceremonio venis paĉjo kun la onklino. Ŝi alportis al mi bukedon da floroj. La sekvan printempon ŝi naskis filon. Mi ne ĉeestis la centtagan feston de la bebo, sed komisiis parencon transdonaci al la bebo oran serureton, kiu estas alegorio de paco kaj feliĉo. Tiun vesperon, mi restis sola en la apartamento lasita de panjo, kaj pluvetis ekster la fenestro. Mi eltiris el la taglibro la brunan koverton, kaj la lampo ĵetis flavan lumon sur ĝin. La skribo de panjo iom senkoloriĝis, sed mi klare rekonis la forton de ĉiu streko.

Kiam mi malfermis la koverton, mia mano tremis iomete. Interne estis maldika leterpapero, faldita ordigite.

“Kara filino,

Mi scias, ke vi ne povas kompreni, kial mi rezignis kuracadon kaj proponis eksedziniĝon. Mia malsano estas nekuracebla, eĉ se via paĉjo elĉerpus ĉiujn familajn posedaĵojn. Mi ne povas ŝarĝi vin ambaŭ pro mia malsano, malaltigante vian estontan vivkvaliton. Bedaŭrinde mi ne povas akompani vian paĉjon ĝis maljuneco. Li estas nur kvardek tri jara, kaj mi esperas, ke iu povos akompani lin estonte. Samtempe mi timas, ke se via paĉjo havus novan edzinon kaj infanon, lia amo al vi eble malpliiĝus, kaj vi ne ricevus la posedaĵon, kiu apartenas al vi. Por garantii vian estontan vivon, mi eksedziĝis kaj akiris duonon de la havaĵoj por vi. Se vi vivos bone en la mondo, panjo ne havos bedaŭron...”

La pluvo falis kontinue, kaj fluantaj estis akvostrioj sur la fenestro. Malsupre, preterpasis juna viro kun junulino, kiu tenas ombrelon por komplete ŝirmi la bebon en la brakoj de la viro. Mi ekmemoris la someron de mia sepa jaro: panjo staris ridetante sub la vitlaŭbo, kaj ĉe ŝia buŝangulo algluiĝis akvomelona semo.

Preninte la poŝtelefonon, mi klavis la numeron de paĉjo. Post du sonoroj li respondis per afabla voĉo: “Ha lo!” Kune kun lia voĉo venis la mallaŭta kantado de la onklino.

Mi diris: “Paĉjo, mi intencas vidi la frateton en la semajnfino.”

Estis efemera paŭzo, kaj tuj aŭdeblis la voĉo de paĉjo, kvazaŭ ridanta, kvazaŭ ploranta: “Bone, paĉjo iros por renkonti vin per aŭto.”

Oni ne sciis kiam la pluvo ĉesis ekstere, kaj la luno elŝovis duonan vizaĝon el malantaŭ la nuboj. Mi refaldis la leteron kaj metis ĝin en la koverton. Panjo, estu trankvila, mi fartas bone. Ankaŭ paĉjo. Ni ĉiuj estas marŝantaj antaŭen.

主题RSS Feed

powered by my little forum