头像

Azeno kaj Hundo 一头驴与一条狗(幽默故事)

作者 aŭtoro: 殷嘉新 Yin Jiaxin, 来自 el: 湖北 Provinco Hubei, Ĉinio, 发表于 afiŝita je Saturday, October 10, 2026, 08:30 (9小时58分钟前)
编辑: Solis, 时间: Saturday, October 10, 2026, 13:22

——el《Literatura Vivo》n-ro 15

Azeno kaj Hundo

Troviĝis juna vidvino en la vilaĝo. En ŝia korto staris du maljunaj persikarboj. Ĉiun frusomeron ili disetendis densan ombron, kun rozkoloraj fruktoj peze pendantaj sur la branĉoj. Iun matenon la vidvino frue deŝiris du korbegojn da persikoj, ĉiu el kiuj estis ruĝete brilanta kaj granda kiel pugno. Ŝi solide surmetis la du korbojn sur la dorson de la azeno, kiu havis obeeman karakteron, kun la korpo grizblanka kaj la kvar hufoj nigraj. La azeno estis la sola vivanta estaĵo lasita de ŝia mortinta edzo. Ŝi kondukis ĝin ekster la pordon. La nigra hundo sciis, ke ĝi ne devas sekvi la mastrinon dum ŝi vizitas foiron, kaj ĝia tasko estis gardi la domon. Do, kuŝante en sia nesto ĉe angulo de la korto, ĝi simple levis la palpebrojn, kaj svingis la voston ritme plurfoje, kvazaŭ adiaŭante la mastrinon kaj la azenon.

Sur la foiro estis multaj homoj, kaj la persikoj estis tre dolĉaj, do antaŭ tagmezo ili jam elvendiĝis. La vidvino rajdis la azenon hejmen, kun la du malplenaj korbegoj balanciĝantaj ambaŭflanke de la azenpugo. Ŝia vizaĝo ruĝis, kaj sur ŝia frunto aperis ŝviteroj. Kiam ŝi malŝilosis la pordon de la korto, la hundo elĵetiĝis kiel sago, ĝia vosto svingiĝis kiel floro en vento, kaj ĝi pro ĝojo frotadis sian kapon al la kruroj de la mastrino. Klininte sin, ŝi karesis la kapon de la hundo, kaj per la fingroj gratis ĝian dorson, dume la hundo ĝue fermis la okulojn, kaj el ĝia gorĝo eliĝis zumantaj sonoj.

La vidvino alligis la azenon ĉe la trogo, kiun ŝi plenigis per sufiĉe da furaĝo kaj iom da brano. La azeno kliniĝis por manĝi, kun la vosto foj-foje skuata por forpeli muŝojn. La vidvino frapis la branerojn for de la manoj kaj eniris la domon. La hundo, svingante la voston, sekvis ŝin de la kuirejo al la salono, kaj de la salono al la dormoĉambro. Kien ajn la mastrino iris, ĝi tuj sekvis ŝin.

Posttagmeze la suno brulis forte. La vidvino ekiris al la kampo, kun la pajla ĉapelo sur la kapo kaj la hojo sur la ŝultro. La hundo volis sekvi ŝin por petoli sur la kampo. Ŝi sin turnis kaj ordonis al ĝi: “Ne sekvu min! Restu hejme por gardi la korton, atentu ke neniu ŝtelu la persikojn.” La hundo silente retiriĝis al sia nesto, metis sian mentonon sur la antaŭajn piedojn, kaj rigardadis la fermitan kortopordon.

Post malpli ol duonhoro, malgrasa figuro ekaperis sur la orienta muro, kaj subrigardis en la korton. La hundo elanis ĉe la piedon de la muro, kaj el ĝia gorĝo ruliĝis serio da malaltaj muĝoj, tuj sekvataj de bojado, kiu sonis tiom furioza kaj sovaĝa, kvazaŭ ĝi volus disŝiri la homon sur la muro. La figuro retiriĝis, kaj aŭdiĝis la bruo de forkurantaj paŝoj.

Post la vespermanĝo, kiam la ĉielo malheliĝis, la vidvino varmigis akvon en la kuirejo por sin bani, kaj la vaporo el la ligna pelvo nebuligis la vitron de la fenestro. Kelkaj infanoj alpremiĝis al la pordo de la korto kaj rigardis tra la fendo, tenante ŝtalforkojn, per kiuj ili volis piki kelkajn persikojn por gustumi. La hundo en ili rekonis la najbarajn infanojn, do ĝi kuris al la pordo kaj graŭladis eskteren. Je tio, la infanoj ridante disiĝis.

Densiĝis la nokto iom post iom. La vidvino riglis la kortopordon, eniris la domon kaj estingis la lampon. La lunlumo trafiltriĝis tra la persikfolioj, disĵetante arĝentajn makulojn sur la teron. La azeno lante maĉadis sian manĝaĵon, kaj la hundo kuŝis en sia nesto, kun la okuloj duonfermitaj kaj la oreloj rekte starigitaj, ĉiam atente pri la situacio en kaj ekster la korto. En la korto regis nur la bruo de insektoj.

Subite, nigra silueto aperis sur la muro. La lunlumo desegnis la konturon de tiu homo: granda kapo kaj larĝaj ŝultroj. La movoj de la silueto estis tiel lertaj kvazaŭ li transirus sian propran muron. La hundo tute ne moviĝis, ankoraŭ tenante siajn okulojn duonfermitaj. La azeno tamen starigis la orelojn, kaj ĝiaj naztruoj moviĝis por flari la aeron. Ĝi turnis la kapon al la nesto kaj flustris: “Hundo, estas ŝtelisto.”

La hundo ne respondis, kaj ĝia spirado estis egala, kvazaŭ ĝi dormus profunde.

La silueto lerte surteriĝis en la korto, kaj rekte iris al la domo. La azeno maltrankviliĝis, fosis la teron per la antaŭaj hufoj, kaj kolerete vokis: “Hundaĉo! Ŝtelisto envenis! Kial vi ne atentas?”

La hundo ignoris la azenon, kaj tute fermis la okulojn.

Vidinte, ke la silueto malpeze puŝmalfermis la pordon de la domo, kaj tuj fermis ĝin post si, la azeno ne plu povis sin deteni, etendis sian kolon kaj eligis la akran kaj longan iaon: “I-a! I-a—”

La noktan silenton disŝiris la iaado, kiu estis tiel laŭta ke ĝi povus eĉ veki mortinton. Post momento, la pordo kun knaro malfermiĝis, kaj la vidvino, nur en subvesto, elkuris al la azeno, tenante dikan lignan bastonon. La lunlumo prilumis ŝian grizan vizaĝon. “Vi fuŝe iaas! Mi lasos vin iai, vi azenaĉo!” Ŝi per la bastono draŝis la azenon senkompare. Tiu ĉi timigite flankenŝoviĝis jen maldektren jen dekstren, sed tamen ĝi ne povis eviti la batadon, ĉar la bridrimeno estis ligita al la trogo. Ricevinte kelkajn batojn sur la dorso kaj postaĵo, la azeno tremetis tutkorpe pro doloro.

“Ĉesu! Ne iau!” Kiam la vidvino laciĝis de la batado, ŝi forĵetis la bastonon, returnis sin kaj fermis la pordon kun pafo.

Apude la hundo observis la okazon indiferente kaj senbrue.

En la korto restis nur la spiraĵo de la azeno, miksita kun ĝemoj de maljusteco kaj doloro. Ĝi turnis la kapon al la nesto kaj ekplendis al la hundo: “Vi hundaĉo, vi jam vidis la ŝteliston, sed vi ne mordis lin! Mi bonintence avertis la mastrinon, kaj ŝi batis min tiel kruele!”

La hundo malvarme ekridis en la mallumo, kaj elpremis vorton inter la dentoj, malpeze kiel roso sur persikfolio: “Merite!”

Aŭdinte tion, la azeno surpriziĝis kaj fariĝis konfuzita. La hundo malrapide levis la kapon, kaj la lunlumo eniris ĝiajn okulojn, en kiuj speguliĝis iom da sarkasmo: “Vi , stulta azeno! Ĉu vi kredas, ke ĉiuj, kiuj transgrimpas la muron, estas ŝtelistoj?”

La lunlumo kviete prilumis la azenan stalon, la hunda neston, kaj la du maljunajn persikarbojn. En la korto regis nur la bruo de insektoj, kvazaŭ nenio ĵus okazus.

主题RSS Feed

powered by my little forum