Virino kaj hundo 女人·狗(短篇小说)
——el《Literatura Vivo》n-ro 16
Virino kaj hundo
Sur la vojo reen al la urbo Vudan, ekster la fenestro de la aŭto etendiĝis la senlima aŭtuna pejzaĝo de la Nordĉina Ebenaĵo, sed li sentis, kvazaŭ densa plumbo premus lian bruston. La formalaj ridetoj ĉe la nupto de lia filo, la ĝentilaj bondeziroj de la gastoj, kaj tiu frazo “Fine ni plenumis la taskon”, kiun la patro de la bofilino, frapetante lian ŝultron, diris al li — ĉio finiĝis tri tagojn antaŭe. Li strabe rigardis la virinon, kiu dormetis sur la apuda sidloko: ŝia kapo estis iomete klinita, sur la lipoj pendis kontenta rideto, kaj en la brakoj kuŝis la brunan pudelon Laifu, kiu, rimarkinte lian rigardon, svingetis la voston plurfoje, kaj denove metis la mentonon sur la brakon de la virino.
Li retiris la rigardon kaj interne kalkulis, ke la unua afero, kiun li faros reveninte al Vudan, estos proponi al ŝi eksedziĝon. La ideo loĝadis en lia koro pli ol dudek jarojn, kiel neeltirebla najlo, kiu korodas lian karnon kaj turmentas lian menson.
La plej frua “najlo” estis enbatita en aŭtuno de 2000, kiam lia filo estis nur unujara, kaj li sin okupis kiel vendisto en ŝtata entrepreno. Iun posttagmezon la aŭtuna suno brilis blindige. Li prenis aŭtobuson al klienta kompanio. Pasante preter la hotelo Vudan, li neatente ĵetis rigardon ekster la fenestron, kaj vidis la virinon eliri el la rotacia pordo de la hotelo, kun la vangoj ruĝaj, kaj haroj iom malordaj. Irante, ŝi per la mano ordigis la harojn malantaŭ la oreloj. Ŝi portis la kremkoloran ventomantelon, kiun li donacis al ŝi en ŝia naskiĝtago.
Tiam lia korbato kvazaŭ estis abrupte kaptita de io. La hotelo, tia horo, la gesto ordigi la harojn — li kompreneble sciis, kion signifas ĉio ĉi tio. Li sufokiĝis de kolero, kaj dezirus flugi el la fenestro, kaj haltigi la virinon por pridemandi, kial ŝi faris perfidaĵon.
Ĉe la vesperkrepusko, kiam la virino revenis, li, kun severa mieno, demandis al ŝi: “Kion vi faris posttagmeze en la hotelo Vudan?”
La virino, ŝanĝinte la ŝuojn kaj neŝanĝante la mienon, respondis: “Iuj alilokaj klientoj vizitos nian firmaon, mi rezervis ĉambrojn por ili.”
Ŝia tono estis tiel ordinara kiel ŝi listigus pladojn. Dirante tion, ŝi eniris en la kuirejon kaj zonis la antaŭtukon.
Li ne plu demandis, sed la sekvan tagon li informiĝis, ke ŝia firmao ne rezervis ĉambrojn en la hotelo Vudan. Li intencis senmaskigi ŝian mensogon ĉe enlitiĝo. Sed tiun vesperon la filo subite febris, kaj li senhezite al la hospitalo veturigis per taksio la infanon tenatan de la virino kaj akompanatan de la infanistino. En la hospitalo, la tutan nokton pasigis la trio sendorme, kaj ĉe tagiĝo li rimarkis, ke la okuloj de la virino estas tiel ruĝaj kiel la kuniklaj. Li atente konsideris: eĉ se li senmaskigus ŝian mensogon, kio do? Kaptu la ŝtelistojn kun ŝtelaĵo, kaptu l’ adultulojn en ge-paro; nur pro tio, ke ŝi eliris el la hotelo kun ruĝaj vangoj, oni ne povas pruvi ion; se li ne kaptus la freŝan faron inter ŝi kaj iu viro, ŝi povus facile nei ĉian akuzon; kaj se li farus skandalon, la najbaroj mokridus lin; krome, la filo estas nur unujara kaj ja bezonas la patrinon. Do, li devis subpremi sian koleron.
Dum la jaroj, kiam la filo vizitis bazlernejon, lia kariero komencis prosperi, li fariĝis regiona respondeculo, kaj multobliĝis liaj sociaj aktivecoj. La virino, krom labori en la firmao, prizorgadis la filon kaj mastrumis kun silenta efiko. Tiutempe la geedzoj, kvankam okupitaj, tamen vivis harmonie. Ŝajne li jam forgesis tiun “najlon”.
Post kiam la filo iris al mezlernejo kaj loĝis en la lernejo, la virino havis sufiĉe da libera tempo. Ŝi havis neniun alian ŝatokupon, do provis ludi maĝongon, kelkfoje en najbara domo, kelkfoje en maĝonga salono. Komence ŝi ludis nur semajnfine, poste ŝi sin fordonis al ludado de maĝongo kaj ofte rehejmiĝis tre malfrue. Li ne zorgis, pensante, ke ne estas malutile ludi maĝongon por distro post laboro.
Iun tagon, najbaro ebriiĝis kaj bonintence avertis al li: “Frato, via edzino tre belas, vi devas ŝin gardi bone. Tia loko kia maĝonga salono estas nedeca. Tieaj viroj estas lascivaj. Iuj viroj komplote aranĝas ludojn kaj faras belan virinon perdi monon tro multan por ke ŝi povu pagi surloke, tiam ili postulos ŝin repagi per seksumo.” La buŝo de la najbaro proksimiĝis al lia orelo, kaj la alkohola odoro ŝprucis sur lian vizaĝon.
De post tiam, li kaŝe observis la virinon. Efektive, ĉiufoje kiam la virino iris ludi maĝongon, ŝi tualetis zorgeme, kio vekis lian suspekton. Unu fojon, li hazarde trovis, ke malmultiĝis la kondomoj en la noktotablo, do li pli atente observis la virinon. Iun vesperon, antaŭ ol iri ludi maĝongon, ŝi sin vestis bele kaj eĉ surŝprucis parfumon sur sin. Post foriro de la virino, malferminte la noktotablon, li rimarkis, ke mankas du kondomoj.
Aliafoje, vespermanĝinte, ŝi surmetis lanan ĵerzon, kaj kombis al si la harojn, dirante, ke ŝi ludos maĝongon en la domo de Gazi en la kontraŭa konstruaĵo. Li demandis, kiuj aliaj ĉeestos, kaj ŝi respondis, ke estas ankaŭ fratino Liu kaj frato Van el la apudaj konstruaĵoj.
Tiun nokton li sidadis en la salono fronte al la televidilo ŝaltita sen sono. La pendhorloĝo sur la muro estis iranta unu horon post alia: la dek-unua, la dek-dua. Li iris al la balkono, kaj rigardis tra la fenestro, ke ankoraŭ brilas la lumo en la salono de Gazi. Post kelkaj minutoj, fratino Liu kaj frato Van unu post la alia eliris el la enirejo de la konstruaĵo kaj rehejmeniĝis aparte. Sed lia virino ne eliris. La aŭtuna vento donis al li anserhaŭton. Kvardek minutojn poste, lia virino fine rapidis el la enirejo, kun la kapo klinita.
En la sekva tago li ŝajnigis babili kun fratino Liu, demandante: “Kiu perdis plej multe hieraŭ vespere?”
Fratino Liu kunŝovis la lipojn: “Via edzino havis la plej malbonan ŝancon. Gazi gajnis plej multe.”
“Ludi ĝis tiom malfrue, ĉu la edzino de Gazi ne sentis sin ĝenita?” demadis li, afektante malstreĉan sintenadon.
“Lia edzino forestis pro oficvojaĝo. Ni ĝenis neniun,” klarigis fratino Liu.
Li ne plu demandis, kaj ekkomprenis, kial la virino eliris kvardek minutojn malfrue. Tiun nokton, kuŝante en la lito, aŭskultante la egalan spiradon de la virino, li tenis la okulojn malfermitaj ĝis tagiĝo. Li sciis, ke nur per rezonado kvereli kun la virino estas senutila. Cetere, la filo, en la lasta jaro de la malsupera mezlernejo, estas klasita inter la unuaj tri en la grado, kaj la ĉefinstruisto diris, ke li verŝajne povos eniri provincan ŝlosilan mezlernejon. Li absolute ne esperis, ke malharmonio de la familio detruu la perspektivon de la filo. Do li denove, kun aflikto en la koro, elektis silenti pri la virina perfido.
Tamen, tia silento estis malfacile eltenebla, kiel akra tranĉilo sur la brusto. Li estis distriĝema en la laboro, kaj dum kunvenoj lia kapo estis plena de la ruĝaj vangoj de la virino ĉe la hotelpordo kaj la lumo en la domo de Gazi brulanta ĝis profunda nokto. Li ne kuraĝis kaj ankaŭ hontis rakonti al aliulo pri sia ĉagreno. Klare sciante, ke mem estas kokrita, li devis ŝajnigi sin tute trankvila. Li ĉiam estis malgaja enkore, kaj ne havis elirejon por ellasi sian morozon, ĝis tiu tago kiam li trovis forlasitan hundidon survoje.
En papera skatolo tremanta estis la bruna hundido, kies okuloj ankoraŭ ne malfermiĝis. Li portis ĝin en la mankavoj hejmen. La virino malŝatis ĝin kaj ordonis al li forĵeti ĝin. Li ne agis tiel, male li nutris ĝin per lakto, kaj ĝi sukcesis vivi. Li nomis ĝin Laifu.
La pudelo kreskis tagon post tago kaj fariĝis pli kaj pli ĉarma. Ĉiutage ĝi svingis la voston por lin adiaŭi aŭ bonvenigi ĉe la pordo, Ĝi ŝatis saltadi gaje ĉirkaŭ li, froti liajn krurojn per la kapo, kaj kiam laca, kuŝi tuj apud li. Dum lia promeno, ĝi ĉiam akompanis lin; se ĝi rimarkis alian hundon aŭ katon proksime, ĝi brave antaŭeniris kaj bojadis furioze, avertante ilin ne proksimiĝi al ĝia mastro. Ŝajnis, ke ĝi povas kompreni liajn vortojn: li ordonis al ĝi sidi, kaj ĝi sidiĝis; li ordonis dormi, kaj ĝi obeeme kuŝiĝis en sian neston; li ordonis preni la pantoflojn, kaj ĝi rapidis preni ilin al li. Iafoje li lasis ĝin petoladi sur la gazono aŭ la placo de la loĝkvartalo kun aliaj hundoj. Kiel ajn ĝoje kaj entuziasme ĝi estis petolanta, se li mallaŭte vokis: “Laifu, hejmeniru”, ĝi tujtuj forlasis la kunludantojn kaj fulme galopis al li. Iun vesperon, li vokis “Laifu” sur la placo, sed ĝi ne aperis. La monitorado montris, ke ĝi estis ŝtelita. Post duonmonato, kiam li jam senespere pensis, ke Laifu neniam revenos, neatendite ĝi aperis, trenante sian magran kaj lacan korpon. Neniu sciis, kiel ĝi eskapis el la hundoŝtelistoj kaj kion ĝi travivis dum la pasintaj tagoj. De tiam li pli ŝatis Laifu, eĉ konsideris ĝin sia amiko. Tempaltempe li kun Lajfu promenis al la riverbordo malantaŭ la loĝkvartalo. Sidante en kvieta loko, kun Laifu sur siaj femuroj, li murmure verŝis al ĝi siajn ĉagrenojn kaj doloron en la koro, por malpezigi sian melankolion. Laifu trankvile rigardadis lin per siaj brilaj okuloj, kvazaŭ naiva infano aŭskultus fabelon rakontatan de plenkreskulo.
Vidante lian intimecon kun la hundo, oni ŝerce diris: “Nu, vi estas tiel bona al la hundo! Ĝi estus alia filo por vi!”
Li ridante respondis: “Jes, jes! Ĝi ja estas mia eta filo.”
La filo jam eniris universitaton, kaj li havis nenian antaŭtimon. Li ne deziris daŭre teni sin en silento, kaj li volis fini tiun ĉi embarasan geedzecon. Tial li sekrete serĉis okazon akiri klaran pruvon pri la adultaĵo de la virino. Li rimarkis, ke ŝia poŝtelefono havas pasvorton kaj ŝi neniam lasas ĝin el la mano; eĉ sin banante ŝi portis ĝin; kelkfoje respondante telefonon aŭ sendante mesaĝojn, ŝi mistere kaŝiĝis flanken. Li ne demandis, nek montris ian anomalion. Li povis supozi, ke ĉe la alia ekstremo de la telefono certe estas iu adultulo. Sed li ŝajnigis ne zorgi.
Iun dimanĉon, dum tagmanĝo la virino diris, ke ŝi ludos maĝongon posttagmeze. Li diris nenion. Post la manĝo, li televidis futbalan matĉon, sidante sur la sofo kaj karesante Laifu. Dum ŝi lavis pladojn en la kuirejo, ŝia telefono, kiun ŝi forgesis sur la manĝotablo, ekeligis sonon, kiu estas Voĉat-mesaĝo. Li rapide rigardis ĝin. Ĝi legiĝis: “5014, Vudan-hotelo.”
Lavinte la pladojn kaj sin ordiginte, la virino eliris kun sia mansako. Nelonge poste, li veturigis sian aŭton al la hotelo Vudan. Li ne intencis kapti la geadultulojn surloke. Ĉar li denove havis antaŭtimon: nuntempe la filo estas en amo, se la skandalo pri lia patrino cirkulus al la knabino, eble ŝi hontus havi tian ontan bopatrinon kaj tiale rompus kun lia filo. Li provizore ne volis divorci, ĉar li timis, ke la ontaj boparencoj ne konsentu, ke ilia filino edziniĝas en rompitan protofamilion. Li supreniris al la kvina etaĝo de la hotelo, sekrete metis sian poŝtelefonon ĉe la rando de la tapiŝo antaŭ la pordo de Ĉambro 5014, kun la kamerao funkcianta, poste li gvatis en angulo de la koridoro. La video estis klara: la pordo malfermiĝis, la virino unue elŝovis la kapon por rigardi dekstren kaj maldekstren, poste glite eliris el la ĉambro, kaj post ŝi sekvis viro en blua jako. La viro ĉirkaŭprenis ŝian talion, kaj ŝi forpuŝetis lian manon, kun koketa rideto sur la vizaĝo.
Reveninte hejmen, li banis Laifu, kaj sidis sur la sofo, atendante la virinon.
Kiam la virino revenis, estis preskaŭ la kvina. Ŝi alportis sakon da oranĝoj, dirante al li: “Hodiaŭ mi, kun bona ŝanco, gajnis tricent juanojn, kaj aĉetis iom da fruktoj.”
“Hm.” Li senŝeligis unu, kaj dividis duonon al Laifu.
Kiam proponi eksedziĝon? Li decidis atendi ĝis post la nupto de la filo.
La nupto okazis en la dua de septembro en Pekino, kie la filo kaj la bofilino laboras. Estis la unua fojo por la virino veni al Pekino. Ŝi deziris viziti vidindaĵojn en Pekino. Dum la tri tagoj li veturigis ŝin kun Laifu al kelkaj famaj vidindaĵoj. La virino fotiĝis en ĉiu vidindaĵo, en la fotoj ŝi ridetis dolĉe.
Vekiĝinte el sia dormeto, la virino ekmemoris la vastan lagon, kiun ŝi vidis dum la veturo al Pekino, kaj demandis lin: “Kara, kie estas la marsimila lago ĉirkaŭita de larĝa herbejo, ĉu vi memoras?”
“Granda Sabla Lago.”
“O, ni veturos tien por foti kelkajn fotojn, ĉu bone?” Ŝia tono estis saturita de knabina romantiko, je kiu li momente konfuziĝis — antaŭ pli ol dudek jaroj ŝi ankaŭ tiel parolis al li, kaj siatempe li sentis tian tonon ĉarma.
“Tiu loko ne estas ekspluatita, tre dezerta,” li diris malvarme.
“Mi ĝuste ŝatas virgan pejzaĝon. Kun tia fono la foto certe aspektos pli bela.”
Ĉe la vesperkrepusko lia aŭto eniris la urbeton apud Granda Sabla Lago. En la urbeto troviĝis nur unu gastejo, sur kies ŝildo mankis unu litero, kaj en la ĉambro estis odoro de malsekeco. Manĝinte kaj promeninte kun Laifu, ili demandis al la mastro, kio estas amuza ĉe Granda Sabla Lago. La mastro, kun cigaredo en la buŝo, diris: “Nenio amuza. Oni nur povas rigardi de malproksime. La herbaro aspektas verda kaj glata, sed sube estas marĉaj kavoj. Kiu falus, ne elirus. Ne eblas ludi sur la lago, ne estas vojo tien. Do oni preskaŭ ne vizitas la lokon.”
Aŭdinte tion, la virino pli ekscitiĝis: “Ĝuste tio estas multe pli bona ol tiuj vidindaĵoj plenaj de homamasoj.”
La geedzoj enlitiĝis, kaj Laifu kuŝis komforte sur la pantofloj de la mastro ĉe la lito. Iom laca, li volis dormi frue, sed la virino estis pasia en la momento. Ŝi ekkuŝis surventre sur li kaj ekkisis lin, tamen li ne volis malfermi la buŝon por akcepti ŝian langon, ĉar tiu ĉi buŝo estis iam kisita de oni ne scias kiom da viroj. Kun la okuloj fermitaj, li lasis la virinon per si mem moviĝi ebrie sur li. Kiomfoje pensante, ke tiu ĉi nuda korpo iam ruliĝis kune kun oni ne scias kiom da nudaj viroj, li sentis abomenon.
Estingiĝis la fajro de pasio, kaj la virino iom malkontente demandis: “Ĉu vi laciĝis?”
“Jes,” li respondis indiferente.
Paŭzinte momenton, ŝi daŭrigis: “De longe vi ne iniciatis intimecon kun mi. Mi sentas, ke vi ne plu havas tian pasion al mi kia antaŭe.”
Li grimacis per la lipoj kaj aperigis malestiman rideton, pensante en si: mia akvoglaso estas sinsekve trinkitaj de aliuloj, ĉu mi ankoraŭ volas trinki ĝin?
“Ĉu vi ne plu amas min?” ŝi demandis dorlote, sed kun iom da plendo.
Li ne volis respondi la demandon, do li ĉirkaŭdiris: “Dormu. Morgaŭ ni devos fari fotadon kaj veturadon.” Dirinte tion, li turniĝis kaj ekdormis.
Granda Sabla Lago estis vere bela: inter la ŝoseo kaj la lago estis verda tapiŝego de la malalta herbaro, sur kiu tie kaj tie svingiĝis diversaj floretoj, kaj la pura aero ĝojigis la koron; sur la lazura ĉielo ŝvebis blankaj nuboj; super la akvo libere flugis aroj da grizaj birdoj. Ĉe la rando de la herbejo, la virino ekzaltite skuis la manikojn, flirtigis la jupbaskon, kaj faris pozojn. Ankaŭ Laifu ekscite petolis ĉirkaŭ la geedzoj, svingante la voston. Li kontinue kaptis la virinon kaj la hundon en foton.
Ignorante la avertan tabulon, sur kiu skribita estis “La herbejo estas danĝera”, la virino petis al li fari video-registradon pri tio, ke ŝi kuras sur la herbejo kun Laifu, Li malaprobis ŝian peton. Sed la virino paŭtis kaj argumentis: “Rigardu la herbejon! Ĉu vi ne povas klare distingi, kie estas seka tero kaj kie malseka? Ne licas ludi sur la herbejo, ĉar oni timas, ke ludantoj detruos ĝin. Venu, rapidu foti kelkajn por mi.” Dirante tion, ŝi kun Laifu ekkuris foren sur la herbejo.
Kun la telefono levita sur la mano, li sekvis ilin, kriante: “Atentu! Ne kuru malproksimen!”
La ekstaza virino, kun la vizaĝo al la ĉielo kaj ambaŭ brakoj etendantaj, jen sin turnis jen kuris kun ĝojaj krioj. Laifu bojadis ĉe ŝiaj piedoj. Ili kuris pli kaj pli fore, kaj ŝia ruĝa jupo similis al saltanta fajro sur la verda herbejo.
Li faris filmadon post ili, vokante: “Sufiĉe. Revenu!”
Antaŭ ol liaj vortoj finiĝis, aŭdeblis “pum”. La virino kaj Laifu samtempe malleviĝis en la ŝlimon de la marĉo plene kovrita de herboj. La ŝlimo tuj superis ŝiajn femurojn kaj ŝia korpo iompostiom sinkis suben. Flanke Laifu baraktis kaj bojadis en la kota akvo.
“Kara, savu min!” kriis konsternite la virino, kies manoj konfuze kaptadis herbamasojn sur la kota akvo, sed ŝi sinkis des pli rapide.
Forĵetinte la telefonon, li urĝe kuris antaŭen, kaj streĉite kriis al la virino: “Kuŝiĝu antaŭen, ne panikiĝu!”
Ĉe la marĉorando, li kuŝiĝis surventre sur la tero kaj rapide rampis antaŭen. Lia mano unue atingis Laifu, kaj per unu tiro li ĝin eltiris kaj ĵetis flanken. Skuadante la korpon, Laifu restis proksime, kun la vosto inter la kruroj.
“Donu la manon al mi!” kriante, li etendis sian manon al la virino. Kaj ĉi tiu larmante ankaŭ etendis sian manon antaŭen, sed ambaŭ manoj neniel povis tuŝi unu la alian. La sinkanta virino triste petegis: “Kara, rapidu tiri min!”
Li laŭeble etendis siaj manon kaj korpon.
“Kial vi savis la hundon, ne min?” la virino plore plendis.
Je ŝia demando, li ekgapis, kun la mano rigide pendanta en la aero. Subite, la ruĝa vizaĝo ĉe la hotelpordo, la lumo en la domo de Gazi, la malaperintaj kondomoj, la poŝtelefono antaŭ ĉambro 5014 — ĉiuj bildoj trafulmis lian kapon kaj blokis lian koron firme.
La kota akvo jam atingis ŝian bruston, kiam li aŭdis sian propran voĉon indignan malvarme elpremitan tra la dentoj: “Ĝi estas pli fidela ol vi!”
Ĉe liaj vortoj la virino tute surpriziĝis, kaj sur ŝia distordita vizaĝo ekaperis esprimo, kiun li neniam vidis. Senvorte kaj kun larmoj sur la vangoj, ŝi instinkte baraktis kaj baraktis, dum ŝia korpo laŭgrade sinkis en la kotan akvon...