头像

Denova renkontiĝo 重逢(短篇小说)

作者 aŭtoro: 殷嘉新 Yin Jiaxin, 来自 el: 湖北 Provinco Hubei, Ĉinio, 发表于 afiŝita je Friday, November 13, 2026, 12:23 (1天21小时7分钟前)
编辑: Solis, 时间: Friday, November 13, 2026, 12:25

——el 《Literatura Vivo》 n-ro 17

Denova renkontiĝo

Li ŝatis literaturon ekde sia knabaĝo. Dum aliaj geknaboj petoladis sur sportejo kaj herbejo, li sidadis ĉe fenestro, legante 《Romanon pri la Tri Regnoj》, 《la Aventurojn de Alico en Mirlando》, novelojn de Lu Xun, Ĉeĥov kaj de aliaj famaj verkistoj. Li maĉis la librojn frazon post frazo, kvazaŭ li elfosus longe kaŝitajn trezorojn. En ĉiu leciono de verkado, lia teksto ĉiam estis laŭtlegata de la instruisto kiel modela verko. La instruisto instige diris: “Vi certe fariĝos verkisto en la estonteco.” Kaj li kredis tion.

Studante en la literatura fakultato de la universitato, li fariĝis regula kontribuanto de la universitata radio. Li lerte verkis poezion, prozon, kampus-novaĵojn. Estis samklasano nomata Pan Lunjun, kiu same pasie ŝatis literaturon, kaj la talento de Pan Lunjun estis multe pli granda ol la lia. Dum la universitataj jaroj, Pan Lunjun jam publikigis kelkajn prozerojn kaj rakontojn en ĵurnaloj kaj revuoj. Legante la verkojn de Pan Lunjun, li ĉiam sentis siajn proprajn verkojn multe malpli bonaj.

Do, li ofte portis sian propran verkon al la ĉambro de Pan Lunjun por konsulti.
“Pan Lunjun, mi petas, ke vi legu ĉi tiun manuskripton kaj donu al mi konsilojn, ĉu bone?” Li respektoplene transdonis la prozaĵon, kiun li ĵus verkis.

“Ho, metu ĝin tien, mi legos ĝin kiam mi havos tempon.” Pan Lunjun suprenpuŝetis siajn okulvitrojn, ĵetis rigardon al la manuskripto sur la tablo kaj daŭrigis sian legadon.

Kelkajn tagojn poste, li denove iris al Pan Lunjun. “Kiuj partoj de mia prozaĵo devas esti reviziitaj?” li demandis honeste.

“Ĝi estas akceptebla, tia, kia ĝi estas,” dirinte tion, Pan Lunjun redonis la manuskripton al li kaj tuj absorbiĝis de sia propra afero, kvazaŭ diri eĉ unu vorton pli al li estus malŝparo de tempo. Tio igis lin suspekti, ke Pan Lunjun neniam tralegis la prozaĵon.

Post diplomiĝo, Pan Lunjun estis asignita al la redaktejo de la revuo 《Montara Urbo》 en urbo Vudan, kaj li al granda fabriko kiel oficisto. Malgraŭ la okupiteco, li ne perdis la intereson pri literaturo. Tage li prilaboris oficialajn dokumentojn en la fabriko, vespere li sub la lampo legis literaturaĵon aŭ verkis prozon kaj rakonton, kaj foje povis videbli lia plumonomo en loka ĵurnalo kaj en 《Montara Urbo》. Tia malgranda atingo povis lin ĝojigi kelktempe. Dume, li ofte vidis la nomon de Pan Lunjun en revuoj. Per siaj verkoj Pan Lunjun akiris al si grandan famon, kaj fariĝis membro de la Verkista Asocio de Urbo Vudan.

En la universitataj jaroj li eklernis Esperanton, komence nur pro scivolemo. Esperanto, kun la regula gramatiko kaj strikta logiko, laŭgrade altiris lian intereson. Post kelkaj jaroj da lernado, lia nivelo altiĝis multe, kaj li provis traduki literaturaĵojn. Ĝojinde iuj el liaj tradukaĵoj estis publikigitaj en revuo. Ŝajnis, ke li trovis alian vojon: li ne povas fariĝi verkisto kiel Pan Lunjun, eble li povus fariĝi tradukisto. De tiam, li daŭrigis lerni Esperanton kaj samtempe traduki literaturaĵojn. Pri verkado li ne plu interesiĝis.

Fine de la 1990-aj jaroj, la fabriko bankrotis, kaj li kaj la edzino, kiu laboris en la sama fabriko, samtempe perdis siajn laborpostenojn. La familio subite trafis en malfacilaĵojn. Lia edzino devis varti fileton hejme, kaj li devis iri al la sudo por gajni monon. En tiuj jaroj, li samtempe faris du laborojn. Ĉiutage li estis tiom okupita, ke li nur povis dormi kvin horojn. Sekve li flanken lasis tradukadon, kaj malofte legis Esperanton. Plurajn jarojn poste li mem entreprenis, ankaŭ marŝante kun grandaj malfacilaĵoj. En 2003, li ĉesigis lernadon de Esperanto, kaj tute kabeis. Ekde tiam, al li Esperanto fariĝis malaperinta sonĝo, kiun li iafoje rememoris kun konfuzo.

Pli poste, lia edzino trovis stabilan laboron, la filo sukcese ekfunkciis kiel ŝtatoficisto kun bona salajro, lia entrepreno iris glate, do li ne devis plu labori tiel pene kiel antaŭe, kaj povis ĝui la vivon senĝene.

En 2020, la pandemio eksplodis, kaj ĉiuj estis enfermitaj hejme. En la televido estis enuigaj programoj kaj la senĉese elsendataj raportoj pri nuklea testo kaj la pandemia situacio. Nenion farante en la domo, li sentis sin ĉagrenita, kaj la tempo vere malfacile pasis. Do li relegis kelkajn romanojn sur la librobreto. Unu tagon, li hazarde eltiris la Esperanto-version de 《Ĉe Akvorando》. La paĝoj jam flaviĝis, kaj fariĝis tiel fragilaj kiel aŭtunaj falintaj folioj. Li prove legis kelkajn paĝojn. Dek sep jarojn li ne tuŝis Esperanton. Li pensis, ke li jam forgesis ĉion, sed surprize li ankoraŭ povis kompreni la tekstojn. Komence li legis ĝin iom malfacile, kvazaŭ rustaj dentradoj denove interplektiĝas, eligante knarajn sonojn. Iom post iom la dentradoj turniĝis pli kaj pli flue, kaj tiuj iam konataj vortoj unu post alia leviĝis el la profundo de la memoro. Li eĉ legis kun plezuro.

Dum du semajnoj li finlegis la romanon《Ĉe Akvorando》, kaj formetinte la libron li sentis, ke li ankoraŭ ne atingis ĝissatan plezuron. Li pensis, ke homo devus havi sian idealon. Li estis en kabeado dum dek sep jaroj, li ne povis permesi al si ŝimi en senaktiveco. En la momento li decidis senkabeiĝi kaj dediĉi sin al traduklaboro. Ĝuste tiam, li ricevis la novaĵon pri la unua “Interkultura Novelo-Konkurso”(INK). Li volis traduki novelon por partopreni la konkurson, sed necesis la permeso de la aŭtoro antaŭ ol traduki iun ajn verkon. Subite li pensis pri sia malnova samklasano Pan Lunjun. Siatempe Pan Lunjun jam estis ĉefredaktoro de 《Montara Urbo》 kaj prezidanto de la Urba Federacio de Literaturaj kaj Artaj Rondoj. INK postulis, ke la konkursaj verkoj temas pri la pandemio. Li memoris, ke lastatempe Pan Lunjun publikigis kortuŝan novelon pri la pandemio. Li intencis traduki lian novelon.

La pandemio jam malaperis, kaj oni povis libere agi ekster la domo. Unu posttagmezon, li iris al la Urba Federacio de Literaturaj kaj Artaj Rondoj. La pordisto haltigis lin, demandante: “Kiun vi vizitos?”

“Prezidanton Pan,” li respondis ridete al la pordisto.

“Prezidanto Pan ĵus supreniris. Atendu momenton, kiel vi nomiĝas? Mi unue telefonos al lia oficejo por anonci.”

Li diris sian nomon, kaj speciale menciis, ke li estas universitata samklasano de prezidanto Pan.

La maljunulo klavis la numeron de la telefono en la pordistejo, diris kelkajn vortojn mallaŭte kaj humile, poste transdonis la aŭdilon al li. Estis juna voĉo dolĉa el la aŭdilo: “Saluton! Mi estas sekretario de prezidanto Pan. Li ne estas en la kabineto nun. Ĉu vi povas diri al mi vian poŝtelefonan numeron? Ĉe lia reveno, mi certe informos al lia moŝto pri via vizito.”

Li sciis, ke ŝi mensogas. Tamen, hezitinte plurajn sekundojn, li eldiris sian telefonnumeron. Kaj li demandis: “Kie nun estas prezidanto Pan?”

“Li jam oficvojaĝis al Pekino,” respondis la sekretario malbalbute.

“Ĉu vi povas doni al mi lian poŝtelefonan numeron?” li pli demandis.

“Pardonon! Mi ne rajtas tion fari,” respondis la sekretario per milda voĉo.
Demetinte la aŭdilon, li rehejmiĝis.

Pasis unu semajno, du semajnoj, tri semajnoj. Neniam sonoris la telefonvoko de Pan Lunjun. Li ekkomprenis, ke Pan Lunjun ne volis vidi tian samklasanon, kiu ankoraŭ estas simpla plebo. Li sidis antaŭ la skribotablo, kaj silentis longe. Fine li faris decidon, ke li mem verku novelon en Esperanto. Post unu semajno li finfine finverkis ĝin, kaj reviziis ĝin foje refoje. Ne certa, ĉu la novelo estas bona aŭ ne, li ne havis kuraĝon kontribui ĝin al INK. Tamen li sendis ĝin al 《Literatura Foiro》(LF). Ekster lia atendo, ĝi estis publikigita de LF. Tio havigis al li grandan memfidon. Li daŭrigis verki la duan, la trian... kaj ĉiuj estis sinsekve publikigitaj de Esperanto-revuoj. En 2022 li kuraĝe sendis sian novelon 《Mia Najbaro Old Zhang》 al la tria INK. Kiam la rezultoj anonciĝis, lia novelo estis elektita en la finliston. Eĉ pli surprize, per sia 《Old Fan kaj la Roboto-Edzino》 li gajnis la kvaran lokon en la sperta grupo de la kvara INK. Pri tio raportis Ĉina Esperanto-Ligo kaj la ĵurnalo de Urbo Vudan. La loka televizia stacio faris specialan intervjuon kun li. Kiam la kamerao direktiĝis al li, li ekmemoris antaŭ multaj jaroj tiun infanon, kiu sidadis ĉe la fenestro, legante 《la Aventurojn de Alico en Mirlando》.

Post kelkaj tagoj, li estis invitita al “la Kunsido pri Literaturo kaj Arto” okazigata de la Urba Kultura Buroo. Ĝuste kiam li eniris la kunvenejon, al li renkonte kuretis viro, kiu estis neniu alia ol Pan Lunjun. Li premis lian manon varme kaj diris entuziasme: “Malnova samklasano! Gratulon, Gratulon! La kvara loko en internacia konkurso. Vere mirinda afero!”

Li heheis kaj diris modeste: “Ankoraŭ ne sufiĉe! Antaŭ vi, granda verkisto, kion signifas mia malgranda atingo? Mi devas lerni de vi.”

“Ne estu tro modesta! Vi gajnis premion en internacia konkurso. Certe via verko estas konata tutmonde. Miaj verkoj ankoraŭ ne transpasis la landlimon.” Lia tono enhavis iom da sincera envio. Li subite memoris ion kaj aldonis: “Ho, jes, tiun jaron, vi venis al la Federacio serĉi min, por kio? Tiutempe mi estis tro okupita, por revoki vin telefone, poste mi tute forgesis tion pro multaj bagateloj.
Pardonon!” Lia vizaĝo pleniĝis de videbla embaraso.

Li ekmemoris tiun posttagmezon post la pandemio, la humilan pordiston kaj la telefonvokon, kiun li vane atendis dum kelkaj semajnoj. “Nenio grava,” li diris indiferente. “Mi intencis traduki vian novelon en Esperanton por partopreni la konkurson.”

Je tio, Pan Lunjun al li gapis momenton kaj laŭtigis sian voĉon, kvazaŭ io bruligus lin, dirante: “Ho! Tio estas bona afero! Tio estas bona afero por lanĉi miajn verkojn eksterlanden! Ni devus bone kunlabori! Ni, malnovaj samklasanoj, kune, nepre...”

“Sed nuntempe mi ne havas tempon por tradukado,” li interrompis lin. “Mi volas dediĉi tempon kaj energion al Esperanta verkado.”

“Ho, ho, ankaŭ bone,” Pan Lunjun ridis kun malespera mieno. “Mi deziras, ke vi produktu pli multajn kaj pli bonajn verkojn, kaj gajnu pli grandajn premiojn!”
“Dankon! Mi certe strebos,” respondis li ridete.

Sincere, li tre dankis tiun malnovan samklasanon. Se ne estus lia rifuzo en tiu jaro, li eble ne komencus krei siajn proprajn verkojn. Li kuraĝigis sin mem: la vojon de la Esperanta literaturo mi certe marŝu daŭre.


完整帖子 kompletaj mesaĝoj:

 主题RSS Feed

powered by my little forum