HUNDO KAj ĜIA BILDO
HUNDO KAj ĜIA BILDO
Hundo kuris kun peco da viando enbuŝe. Ĝi pasis survoje malgrandan ponton, sub kiu fluis trankvila klara akvo. Kiam okaze la hundo ekrigardis malsupren al la akvo. Uho! ĝi ekvidis tie alian hundon, kiu ankaŭ havis en sia buŝo pecon da viando. Ha, ĝi estas pli granda ol la mia, pensis la hundo, mi ĝin forprenos. Kaj ĝi ovris la buŝon por kapti la viandon de l' hundo en la akvo. La viando de ĝia buŝo falis plaŭde en la akvon, kaj ĉio sur la akvo konfuziĝis por momento. Kiam la hundo en la akvo denove stariĝis, ankaŭ la viando de ĝia buŝo estis vanuinta, ĉar tio, kion la hundo prenis por alia hundo, estis ĝia propra bildo, speguliĝo sur la akvo.
(2022.2.16)