中国世界语论坛 Ĉina Esperanta Forumo
Ĝena floropresita robzono 可恼的花裙带（随笔）
——el《Literatura Vivo》
Ĝena floropresita robzono
Yin Jiaxin
Mia amiko sinjoro Lin servis kiel asistanto de ĝenerala direktoro en ŝtata kompanio por eksterlanda komerco. Antaŭ dekado, li subite prezentis rezignon kaj funkciigis vestaĵbutikon. Mi demandis al li, kial li rezignis la prestiĝan postenon por fariĝi privata komercisto. Li amare ridetis kaj rakontis al mi sian historion:
Antaŭe mi estis direktoro de filio de nia kompanio. Mia laboro sufiĉe bone progresis. Post kelkaj jaroj da peniga laboro, mi akiris plurajn konstantajn klientojn, kaj la negocokvanto de la filio rapide kreskis kun bona profito. Tiutempe mi sentis min tre kontenta. En somero antaŭ tri jaroj, meksika kliento sendis al mi faksmesaĝon, petante kune starigi vestaĵfabrikejon por certigi la liveradon. Kiel filia direktoro, mi ne rajtis decidi pri tia afero. Do mi telefonis al la ĝenerala direktoro por difini redevuon diskuti pri la kunlaboro. Ĉiufoje la ĝenerala direktoro diris, ke li estas okupita kaj ke ni parolu pri tio post kelka tempo. Mi respondis al la kliento, ke lia propono estas grava kaj la estraro de nia trunka kompanio estas pripensanta ĝin.
Post nelonge, la kliento denove sendis faksmesaĝon demandi pri la kunventura projekto. Je la krepusko de tiu tago kiam mi rehejmiĝis de laboro per buso kaj preterpasis la trunkan kompanion, mi rimarkis la aŭton de la ĝenerala direktoro parkita ĉe la enirejo. Mi pensis, ke en tiu momento estas bona ŝanco raporti al li, sekve mi descendis de la buso kaj iris al lia oficejo.
Mi frapis je la pordo de lia oficejo kaj aŭdis bruon interne. Daŭre frapante, mi aŭdis ke knaras la pordo de la klozeto. La pordo malfermiĝis, kaj la ĝenerala direktoro ŝajnis konfuziĝi iomete kun ruĵmakulo sur vango. Mi senintence ĵetis rigardon al la fermita klozeto kaj surprize ekvidis pecon de florpresita robzono sub la pordo. Tuj mi komprenis, kion la direktoro ĵus faris en la oficejo. Verŝajne mi alvenis en malĝusta momento!
Baldaŭ la direktoro jam sereniĝis kvazaŭ nenio okazus, tamen li tute ne povis kaŝi la maltrankvilon kaj kolereton en liaj okuloj.
Post la Printempa Festo de la sekvanta jaro, la estraro nomumis min kiel asistanton de la ĝenerala direktoro, respondeca pri la oficejaj aferoj kaj la dokumenta sekcio. Tio estis promocio por mi, sed fakte sur tiu posteno mi havas nenion fari. Ĉar mi ne plu okupiĝis pri komercaj aferoj, mi devis transdoni la klientan reton, kiun mi pene konstruis dum jaroj.
Kiam mi eklaboris en la trunka kompanio, fraŭlino Feifei el la dokumenta sekcio komencis intimigi kun mi. Ŝi ĉiutage flataĉis min, laŭdante mian altnivelon de la angla kaj lertecon pri eksterlanda komerco. Ŝi diris, ke ŝi ĉiam deziris lerni de mi por plibonigi sian anglan, sed antaŭe ne havis oportunecon ĉar ni ne laboris kune. Nun, mi fariĝis ŝia rekta superulo, kaj ŝi povas facile konsulti min, ktp.
Vere, fraŭlino Feifei tre fervore lernis la anglan. Preskaŭ ĉiutage ŝi venis al mia oficejo por konsulto. Komence ŝi demandis nur pri la angla kaj foriris tuj post mia klarigo. Sed iom post iom ŝiaj demandoj fariĝis pli kaj pli diversaj, foje preskaŭ ŝanĝiĝante al bagatela babilado. Ŝi ĉiam venis ĝuste antaŭ la laborfino por babili pri anglalingva lernado, pri komercaj scioj, poste pri ŝiaj amikoj, hobioj, libertempa vivo, kaj eĉ pri ŝiaj vivfilosofio, sociaj opinioj kaj amkonceptoj. Kiam ŝi ekparolis, ŝi preskaŭ neniam volis ĉesi, ofte daŭrigante post la oficaj horoj.
Kelkfoje mi atentigis ŝin ne tro deturniĝi de la temo, sed ŝi ŝajnis tute ignori miajn rimarkojn kaj daŭrigis kiel antaŭe. El la koro mi enuigis de ŝi.
Iun vesperon kiam mi iris viziti amikon, mi renkontis fraŭlinon Feifei surstrate. Ŝi portis belan robon, kiun mi neniam antaŭe vidis ŝin surhavi. Strange, tuj kiam mi ekvidis tiun robon, ĝi ŝajnis al mi tre familiara. Subite mi memoris - la zono de tiu robo estis absolute identa kun tiu, kiun mi vidis en la oficejo de la ĝenerala direktoro! Tiam mi komprenis ĉion kaj tuje ekkomprenis la veran kialon, kial fraŭlino Feifei tiel persisteme algluiĝis al mi - ŝi havis kaŝitan intencon, kiu estas malica kaj insida!
Ekde tiam, mia antaŭa ĝeno pri fraŭlino Feifei ŝanĝiĝis al timo. Mi laŭeble evitis ŝin, malproksimiĝi de ŝi kaj esti singarda ĉie. Tamen, ĉia singardo montriĝis vana. Iun tagon, la kompartia sekretario vokis min al sia oficejo kaj tre severe informis min, ke iuj en la kompanio denuncis, ke mia rilato kun fraŭlino Feifei estas “nekutima”. Li konsilis al mi atenti rilaton kun koleginoj por ne difekti mian karieron. Sed kiel mi povus esti pli singarda? Mi evitadis fraŭlinon Feifei kvazaŭ peston, dum ŝi persekutis min kiel muŝo!
Poste, eĉ mia edzino eksuspektis mian rilaton kun fraŭlino Feifei. La kalumnioj vere efikis. Mi devis peti revenon al mia antaŭa filio, sed la sekretario kaj ĝenerala direktoro diris, ke ne estas vaka gvida posteno en la filioj. Mi eĉ proponis fariĝi ordinara komercisto en filio, sed ili respondis, ke estas tro strange malaltigi  estraranon al simpla komercisto sen kialo. Ĝuste tiam la urba registaro postulis, ke ĉiu unuo sendu homojn por helpi kamparanojn elmalriĉiĝi, emfazante ke la teamestro devas esti estrano. Do la estraro decidis min kun du aliuloj plenumi tiun taskon.
La estraro promesis, ke post unu jaro mi povos reveni al mia origina posteno. Tamen, apenaŭ kelkajn tagojn post mia foriro, ili jam nomumis novan asistanton por anstataŭi min. Kiam la jaro finiĝis, la du kunuloj revenis al siaj antaŭaj postenoj, sed mi restis senpostena. La estraro metis min en oficejon por legadi ĵurnalojn kaj trinkadi teon - tiel nomate “en atendo de postenigo”. Kiam mi petis al la estraro asigni taskon al mi, ili ĉiam prokrastis al la sekvanta, sekvanta kaj senfina sekvanta tago.
Post pripensado mi konkludis, ke en tiu kompanio mi havos mornajn perspektivojn. Por plenkreska viro, tia sensenca vivado ne estas akceptebla. Transiri al alia kompanio? Dum la pasintaj du jaroj sen komercaj taskoj, mi jam perdis mian klientan reton, kiu estas mia kapitalo. Mi devos komenci absolute de nul. Ĉu vivanta homo povus morte sufokiĝi pro manko de elirejo? Estas pli bone eliri kaj klopodi memstare. Tiel mi forlasis la ŝtatan kompanion.
招聘声乐大学生辅助工作者
某老师寻找一位声乐专业大学生协助辅助性工作，世界语者优先考虑，按工作量支付报酬。有意者，请通过绿网Solis转发本人干声唱歌音频文档报名。
只是世界语者优先，但并不要求必须会世界语。
电话：13899979238
Esperantistoj de Hainan
Esperantistoj de Hainan, mi estas pola Esperantisto vivanta en Haikou.
Mi invitas vin ĉiuj al praktikado de Esperanto kun mi, ĉiam feliĉe kaj ĉiam ĝoje.
Mi laboradis dum jaroj kiel instruisto kaj mi havas sperton pri instruado de lingvoj.
Bonvolu kontakti min komentante ĉi-tie aŭ pere de Weixin.
Bonvenu.
悼韩祖武老师
此刻的法国正值春夏交替，却遭遇反常的高温来袭。然而，我的心却如同雪上加霜，没有暖阳只有寒蝉。
惊悉我尊敬的老师、曾接过李森老先生世界语大旗的前辈——韩祖武先生仙逝，痛彻心扉，始料未及！
到今年，我进入世界语这支队伍刚好二十年，也是认识韩祖武老师的第二十个年头。2006年，第58届国际铁路员工世界语大会（IFEF）在上海举办，在我的启蒙老师姜祖岳老人的鼓励下，我抱着“感受氛围”的心情去参加。正是因为李森老的名望，正是因为韩祖武等老师高水平的世语展示，以其说姜老的德高望重与精湛教学让我已有留意，而当时中国铁路世界语协会（ĈFEA）也为我注入了坚持的动力。
从此，我与 ĈFEA 结下了不解之缘。过去的岁月里，我按时交纳会费，常常通过电话与前辈们联系，话题总离不开健康保重和世界语活动。每每电话那头传来年已界老却依然清脆的声音，我心悦之，觉得一切都好！
历史长河逝者如斯。
“物是人非事事休，欲语泪先流。”
“此情可待成追忆，只是当时已惘然。”
笔罢手抖，以表达学生的深切哀思。
韩祖武老师，您安息吧！
张曼娟于法国
韩祖武老师接待来访的外国世界语者
以语为桥 联通世界 — 丹东世协与市图书馆联合举办世界语 . 英语双语学习班
2026 年 5 月 16 日上午，丹东市世界语协会与丹东市图书馆在市图书馆四楼电教室联合举办世界语 — 英语双语公益学习班开班仪式。来自社会各界语言爱好者、辽东学院、辽宁地质学院在校大学生近 30 名学员齐聚一堂，共同开启双语学习之旅。丹东市世界语协会会长徐桐、副会长书记逄勃、监事尚颖、理事张玉香，辽宁省世界语协会秘书长解军，丹东市图书馆相关负责人及辽东学院、地质学院有关人员出席开班仪式。本次学习班由中华全国世界语协会理事、丹东市世界语协会副会长张伟担任主讲，以公益普惠、学以致用为宗旨，助力市民提升外语能力、拓宽国际视野。
http://esperanto.ddgcah.cn/
Flegistino kaj almozulo (novelo) 护士与乞丐（短篇小说）
——el《Literaturo》2025
Flegistino kaj almozulo
En iu vespero de aŭtunomezo la lastaj radioj de la suno karesis la urbajn stratojn kiel adiaŭa kiseto. Ŝi rapide englutis la lastan buŝon da sia manĝaĵo kaj elkuris el la hejmo, dum ŝia trijara filino kriadis “Panjo, ne foriru...”. Tiun tagon ŝi, flegistino, devis fari deĵoron de la sepa vespere ĝis la sesa matene de la sekva tago.
Ĵus ekbrulis la stratlampoj, kiam ŝi ekvidis maljunulon en malpuraj blua jako kaj nigra pantalono sidantan ĉe la rando de la vojo. Verŝajne li estis almozulo. Li severe tremis kun la grizhara kapo trempita de ŝvito. Profesia instinkto haltigis ŝiajn paŝojn.
“Sinjoro, kio okazas?” ŝi demandis la almozulon. Tiu levis la okulojn, en kiuj la vivo ŝajnis estingiĝi. “Malsatas... mi tre malsatas,” li murmuris per malforta voĉo.
Ŝi ekkaŭris por observi lin kaj siatempe vidis, ke sur lia dekstra frunto estas granda cikatro. “Pala vizaĝo, tremantaj manoj, multaj ŝvitoj. Tio ŝajne estas simptomo de hipoglikemio,” ŝi pensis. “Atendu momenton!” Ŝi kuris al la stratangula manĝovendejo. “Unu botelon da oranĝsuko kaj ses viandajn baŭziojn (vaporumita farĉita pastobulo)!”
Reveninte al la almozulo, ŝi malŝraŭbis la botelon kaj etendis ĝin al li: “Trinku malrapide.” Vidante, ke li avide glutis plenan buŝon da suko, ŝi transdonis la baŭziojn. La almozulo tremante akceptis ilin, kaj post la unua mordo, larmoj ekaperis en liaj malhelaj okuloj.
Ŝi ekrigardis sian brakhorloĝon: 18:42. “Sinjoro, mi devas iri. Ĝis!” Ŝi sin turnis kaj sin ĵetis en la urban krepuskon. En la zefiro flirtis la baskoj de ŝia blanka ventomantelo.
Kiam ŝi atingis la sekcio, restis nur tri minutoj ĝis la deĵorŝanĝo. Ŝi spirante surmetis sian flegistinan uniformon. Kolego ŝerce demandis: “Ĉu la infano denove obsedis vin?”
Ŝi nur ridetis kaj fiksis sian buŝomaskon. Lastatempe la vetero malvarmiĝis, kaj abrupte kreskis la nombro de pacientoj kun kardio-vaskula afekcio. Ŝi, ekde transpreno de sia deĵoro, senĉese okupiĝis pri prizorgado de pacientoj.
En la noktomezo, ekpluvis ekstere. Subite ŝi memoris pri tiu almozulo: ĉu li jam trovis rifuĝejon kontraŭ la pluvo?
En la dua duono de la nokto, oni alpuŝis rul-liton el la akceptejo por urĝaj malsanoj, kun akompano de du policanoj. Sur la rullito estis maljunulo en komata stato, kun oksigena masko kovranta la vizaĝon. Li suferis hemoragion kaj devis tuj ricevi operacion.
Post kiam la paciento estis enportita en operaciejon, en la sekcio regis provizora kvieteco. Nur tiam ŝi lacega povis sidi por ripozi iomete en la flegistina stacio. Dum la siesto, ŝi sentis ke iu venis. Malferminte la okulojn, ŝi ekvidis ĉe la pordo maljunulon en blua jako kaj nigra pantalono, kun granda cikatro klare videbla sur la dektra frunto. Evidente tiu estis la almozulo. Ŝi miregis, kial li aperis ĉi tie en tia horo. “Sinjoro, kio okazas?” ŝi demandis konfuzite.
La almozulo respekte riverencis ŝin antaŭ ol diri: “Sinjorino, koran dankon al vi pro viaj trinkaĵo kaj baŭzioj.” Ŝi apenaŭ havis tempon por ion diri, li jam turnis sin kaj foriris.
Sur la seĝo ŝi restis muta de mirkonsterno, kiam eniris la deĵoranta kuracisto, ordonante: “La paciento ekmortis dum la operacio. Prenu blankan tukon kaj kovru lin. Poste transportu la kadavron al la mortintejo.”
Ŝi abrupte vekiĝis, komprenante ke ŝi ĵus ekdormetis, sonĝante. Sed la sonĝo estis tre reala, la bildo de la almozulo kliniĝanta dankeme estis ankoraŭ antaŭ ŝiaj okuloj. Ŝi skuis la kapon, provante forigi tiun strangan senton.
Kiam ŝi prenis la puran tukon kaj alproksimiĝis al la lito, sur kiu kuŝas ĵus-mortinta homon, ŝi surprize vidis, ke la mortinto surhavas bluan jakon kaj nigran pantalonon, kun granda cikatro sur la dekstra frunto. Tiu estis la almozulo! Teruro kiel glacia serpento subite ĉirkaŭpremis ŝin firme.
Ŝi kun la du policanoj silente puŝis la rulliton al la speciala lifto kondukanta al la subtera mortintejo. La lumoj en la koridoro brilis obskure kaj malforte. Ĝuste kiam ili alvenis antaŭ la lifton, ĝia pordo malfermiĝis. Ene estis nur unu homo. Estis tiu sama almozulo en blua jako kaj nigra pantalono! Li staris tie vivanta kaj vigla, senesprime barante la enirejon, kaj diris per seka voĉo: “La lifto estas plena. Bonvolu uzi la apudan lifton.”
Ŝi sentis, ke sango en ŝia tuta korpo frostiĝis. Ŝi fariĝis tro terurita por eligi eĉ sonon. La juna policano, sulkigante la brovojn, enrigardis en la malplenan kabinon kaj disputis: “Ĉu vi ne eraras? Ĉu ne estas nur vi ene?”
“Pardonon!” La almozulo ignoris ĉiujn ĉeestantojn, profunde ĵetis sian rigardon al ŝi kaj premas la butonon por fermi la pordon. La metalaj pordoj fermiĝis, forbarante lian vizaĝon kun cikatro.
“Kiel stranga ulo!” “ Kiel absurda!” la du policanoj kolere murmuris, kaj devis puŝi la kadavron al la apuda lifto atende. Ĝuste en la momento kiam ili premis la alvokan butonon, terura eksono aŭdiĝis apude — frap! Sekvis la akra sono de metalo tordiĝanta kaj ŝnuroj rompiĝantaj. La tuta koridoro ŝajne ektremis. Ili konsternite returnis sin, kaj vidis, ke jam nigriĝis la indikilo de la antaŭa lifto, kaj tute malaperis la numero montranta la etaĝon.
Efektive, tiu lifto, sen iu antaŭa averto, suferis severan misfunkcion kaj rekte defalis ĝis la fundo! Ŝi rigidiĝis surloke, kun la vizaĝo blanka kiel papero, en sia menso nur restis la profunda riverenco de la almozulo kaj liaj ĵusaj vortoj “La lifto estas plena.” Ŝi apogiĝis al malvarma muro, apenaŭ kapabante ne kolapsi. La du policanoj ĉesis insultadi, interrigardante. Iliaj vizaĝoj pleniĝis de posta surprizo kaj timo. En la obskura koridoro nur aŭdiĝis la malforta zumado de la alia lifto alproksimiĝante.
论坛新注册用户 Kemono、Convey 请注意
论坛新注册用户 Kemono、Convey 请注意
你们提供的邮件地址无效，激活通知邮件被退回，所以目前你们的账号状态为“未激活”，无法使用。
请使用有效的电子邮件地址进行注册。
如有困难，可联系 qq 379561659 解决。
Novelo: ĈIOMOPO KOSMA - Arkivisto - eta enkonduko
Novelo: ĈIOMOPO KOSMA - Arkivisto - eta enkonduko kaj invito
Saluton samideanoj. Mi prezentas al vi Esperantigitan version de sciencfikcia novelo "Archiwista"(eo. "Arkivisto") de libroserio "WSZECHLOGIA KOSMICZNA"(eo. "ĈIOMOPO KOSMA") verkita de mi en la pola lingvo. La tuta pola origina teksto aperis ĉe Virtualo.pl¹ ,  kaj parte ĉe KRAKEN².
Neologismoj mi kreis uzante lingvojn: vjetnaman, svahilan kaj tajan.
La esperanta versio publikata ĉi-tie estas senpaga, sekvante la etoson de nia lingvo.
Iom post iom mi tradukos la tutan novelon kaj publikigos ĝin en ĉi-tiu forumo. Mi donacas al vi liberecon kopii kaj uzi la esperantlingvan tekston - ekscepte tradukado aŭ iu ajn mona gajnado sen mia konsento ie ajn, ĉiam por kialoj pacaj kaj bonkoraj.
Samtempe mi invitas volontulojn al kunlaboro, kiu rezultos en kreado de nacilingvaj versioj (ne simpla traduko, sed kreado de noveloj, kiu kongruu kun la lokaj kulturoj). Kompreneble en tiu-ĉi kazo ni dividos la gloron kaj la profiton duone.
De tempo al tempo mi interrompos la fluon kaj enmetos alijajn tradukitajn tekstojn de la sama serio "ĈIOMOPO KOSMA".
Bonan legadon, pacon kaj bonan sanon..
[1] Pola versio ĉe librovendejo Virtualo.pl: https://virtualo.pl/ebook/archiwista-i656890/ kun senkosta elŝuto de la unuajn ĉapitrojn (elektu PDF).
[2] Pola, ĉapitro 4. "Ńąĉeź" en la gazeto "KRAKEN": https://heyzine.com/flip-book/e206c0e916.html#page/47 senpaga. Sekvonta eldono enhavos alian rakonton de "WSZECHLOGIA KOSMICZNA".
- aĉetinte ĝin vi helpus min supervivi kaj daŭre verki
Bovlo da rizvermiĉelo (novelo) 一碗米粉不放葱花（短篇小说）
——el《Monato》2026.04
Bovlo da rizvermiĉeloj, senpecetoj de ŝenoprazo
Mi devenis de la provinco Hunan, kaj hunana rizvermiĉelo estis mia ŝatata manĝaĵo. Bedaŭrinde, neniu manĝejo vendis rizvermiĉelojn ĉe la portalo de mia universitato. Mi povis kontentigi mian apetiton per rizvermiĉeloj nur en la hejmloko dum vintraj kaj someraj ferioj. En mia dua studjaro ĉe la portalo malfermiĝis rapidmanĝejo, nomata “Juanjuana Rapidmanĝejo”, en kiu vendiĝis hunanaj rizvermiĉeloj. Mi ege ĝojis kaj tuj provis ĝin – la gusto estis bona, same kiel en mia hejmloko.
Juanjuana Rapidmanĝejo estis malgranda. Paro da mezaĝaj geedzoj servis kiel kaj kuiristoj kaj kelneroj. Mi ofte vizitis la rapidmanĝejon por manĝi bovlon da rizvermiĉeloj post la vespera lernado. Tiuhore, ne estis multaj klientoj, kaj dekkelkjara knabino, vestita en lerneja uniformo, kutime sidis ĉe tablo super siaj hejmtaskoj. Ĉiufoje mi mendis nur bovlon da rizvermiĉeloj. Mi abomenis la odoron de ŝenoprazo, do, mi speciale ordonis: “Sen pecetoj de ŝenoprazo.”
Vidinte min, la knabino tuj ridete alproksimiĝis al mi, dirante: “Bonvenon, frato!” Antaŭ ol mi malfermis la buŝon, ŝi ekkriis al la kuirejo: “Paĉjo, bovlo da rizvermiĉeloj, sen pecetoj de ŝenoprazo.” Poste ŝi verŝis tason da teo por mi kaj sin returnis al siaj hejmtaskoj. Iafoje ŝi konsultis min pri problemoj en la hejmtaskoj okaze de mia vizito. Mi ĉiam afable helpis al ŝi solvi la problemojn.
Iom post iom mi konatiĝis kun la knabino. Ŝi nomiĝis Duan Juanjuan. Ŝi havis kvarjaran fraton, kiu vivis en la kamparo kun la geavoj. Ŝi estis unuajarulo de mezlernejo kaj elstaris en ĉiuj lernobjektoj. Ŝi aparte interesiĝis pri literaturo.
Mi, kvankam komputila studento, ankaŭ interesiĝis pri literaturo. Sekve ni plu havis komunan paroltemon. Ŝi povis reciti multe da antikvaj poemoj kaj famaj prozaĵoj. Se ne estis alia kliento en la manĝejo, mi babilis iom kun ŝi, pri literaturo aŭ pri io alia, dume ŝia patro ridetis, sidante apude.
Iun sabatan vesperon de somero regis sufoka varmo. Mi kaj amikoj refreŝigis nin ekstere ĝis nokte. Mi sentis min iomete malsata, do iris al Juanjuana Rapidmanĝejo. Tiam Duan Juanjuan, ĵus fininte siajn hejmtaskojn, estis preta hejmeniri. Pro mia veno, ŝi sidiĝis kaj ekbabilis kun mi. Dum mi manĝis rizvermiĉelojn, ekfulmis kaj tondris, poste ekventis. Duan Juanjuan gaje saltleviĝis kaj kuretis al la pordo. Suprenetendante ambaŭ manojn kaj rigardante la ĉielon, ŝi laŭtis: „Ho, ekventas, tre bone! Malvarmetiĝas.” Baldaŭ, ventego ekblovis furioze. Ŝi ridante ekĝojkriis; „Ha, ha ... Ventu, ventu. Venigu pli forte la ventegon! (Maksim Gorkij)”
Ŝia patro ridetante riproĉis: „Jen denove freneziĝis, vi folulino!”
Mi ŝatis ŝian naivecon kaj sincerecon. En tiu momento, mi subite rimarkis, ke ŝi estas ne nur ĉarma, sed ankaŭ tre bela: la ĝisŝultra hararo estas tiel nigra kiel peĉo, la delikataj brovoj similas salikfoliojn, la kristalpuraj okuloj estas rondaj kiel abrikotoj, kaj la ŝafsebsimilaj vangoj ŝajnas tiel freŝaj, ke ili povus ŝprucigi akvon per nur unu tuseto de pinglo. Mi ŝin tre ŝatis kaj eĉ korinkliniĝis al ŝi. Tamen mi klare konsciis, ke mi ne devus ŝin ami, ĉar ŝi estis ankoraŭ neplenaĝa. Mi ne sciis, kion ŝi sentas pri mi, sed almenaŭ mi sciis, ke ne estas eblo, ke ŝi enamiĝu al mi, ĉar ŝi estas nur mezlerneja lernantino. Estis tro frue por ŝi droni en amo.
Laŭ la rutino, studentoj devas praktiki dum unu jaro antaŭ ol diplomiĝi. Somere de 1990, mi veturis al la urbo Shenzhen kaj ekpraktikis en elektronika firmao. Dum la praktikjaro, mi de tempo al tempo pensis pri Duan Juanjuan, precipe kiam mi manĝis rizvermiĉelojn.
Post unu jaro, mi revenis al la urbo Vuhan por diplomiĝo. Kiam mi atingis la universitaton, la unua afero, kiun mi faris, estis iri al Juanjuana Rapidmanĝejo. Ekster mia atendo, tie mi vidis, ke malaperis la ŝildo de Juanjuana Rapidmanĝejo super la lintelo, kaj ke oni estasmalkonstruanta intermuron. Scivole mi demandis la laborantojn: “Saluton! Ĉu vi bonvole informos min, kie estas la geedzoj de la antaŭa manĝejo?”
Ili respondis: “Ni ne scias. Ni estas portempaj dungitoj. Ni faras tion laŭ ordono de la dunganto. Ni scias nenion alian.”
Ricevinte la diplomon, mi forlasis Vuhan kun bedaŭro kaj melankolio, kaj daŭrigis mian laboron en la sama firmao en Shenzhen.
La sopiro al Duan Juanjuan obsedis min senĉese, ĝis tiu tago, kiam mi renkontis knabinon, kies aspekto, gestoj kaj parolmaniero eksterordinare similis al tiuj de Duan Juanjuan. La knabino devenis el la provinco Henan kaj laboris en la sama domego, kie mia firmao situis. Pro amo al la domo oni amas eĉ la korvon sur ĝia tegmento. Mi ekŝatis ŝin ĉe la unua vido kaj ni fariĝis bonaj amikoj, poste geamantoj. Printempe de 1993, ŝi akceptis mian peton por ŝia mano. En majo, kiam floroj floradis, ni kune veturis per trajno norden por vidi ŝiajn gepatrojn. Ni devis transŝanĝi al longdistanca aŭtobuso en Vuhan. Ŝi proponis viziton al mia universitato okaze de la transŝanĝo. Kaj mi konsentis kun ŝi, ĉar mi deziris viziti la amatajn instruistojn.
Estis la tagmeza horo, kiam ni ambaŭ elbusiĝis ĉe la portalo de la universitato, Mi nature ekrigardis al la direkto de Juanjuana Rapidmanĝejo, kaj rimarkis, ke la antaŭa manĝejeto estas ŝanĝita en pli grandan manĝejon, sur kies ŝildo estas skribite “Hunana Rizvermiĉelo”. Mi montris al mia fianĉino la manĝejon, dirante: “Ĉu ni unue iru tien por manĝi rizvermiĉelojn?”
Ŝi respondis: “Bone. Sed mi unue iros al butiko por ion aĉeti.”
“Mi akompanos vin.”
“Ne necesas. Mi aĉetos virinajn necesaĵojn. Vi iru mendi rizvermiĉelojn. Mi baldaŭ iros trovi vin.”
“Bone.”
Do ni ekiris respektive al malsamaj direktoj.
Troviĝis multaj klientoj ĉe „Hunana Rizvermiĉelo”. Apenaŭ mi eniris la pordon, kiam eksonis krio: “Bonvenon! Bovlo da rizvermiĉeloj, sen pecetoj de ŝenoprazo.”
Mi ĵetis mian rigardon al la direkto de la voĉo kaj miregigite ekvidis Duan Juanjuan, kiu estis puriganta tablon, rigardante min kun radia rideto sur sia vizaĝo.
Stuporinte momenton, mi paŝis al ŝi kaj sidiĝis ĉe la tablo fronte al la pordo: “Saluton, Juanjuan! Ne unu bovlon, sed du bovlojn sen pecetoj de ŝenoprazo.”
“Ho, kun amiko?” ŝi ekkriis al la kuirejo: „Plia bovlo da rizvermiĉeloj, sen pecetoj de ŝenoprazo.” Returninte la kapon, ŝi demandis min: “Frato, kie vi estis en la pasintaj jaroj?”
“En Shenzhen,” Mi havis multajn vortojn por diri al ŝi, sed ne sciis, kie komenci. Fine mi elbuŝigis: “Iufoje mi venis por vin viziti ...”
“Ĉu vere? Kiam?” ŝi demandis haste kun granda emocio.
“Kiam mi revenis por diplomo. Iuj laborantoj estis malkonstruantaj la intermuron ...”
“Momenton.” Ŝi rapide prenis bovlon da huntuno el la giĉeto por kliento, kaj poste revenis al mi: “Ho, tiun someron mi devis reiri al mia hejmloko por la altlerneja enirekzameno, kaj miaj gepatroj provizore ĉesigis la negocon por pligrandigi kaj renovigi la manĝejon.”
“Ve!” Mi sentis min malĝoja en la koro – Jen vere fatala erarkunigo! La sorto kruele ludis kun mi.
“Kio okazis?” ŝi surpriziĝis je mia suspiro.
“Nenio gravas,” mi respondis, ŝajnigante min trankvila. Fakte en mia koro miksiĝis diversaj sentoj, kiuj malfacile esprimeblis. Mi prove deturnis la paroltemon: “Kiel vi fartas dum la lastaj jaroj? Parolu pri vi mem.”
“Bone!” Kolektante la manĝilojn sur najbara tablo, ŝi ĝoje diris: “Mi sukcesis en la altlerneja enirekzameno ...”
“Ho, brave!” intermetis mi per laŭda tono.
Ŝi faris feliĉan rideton kaj daŭre diris: “Kaj mi speciale peticiis eniri ĉi tiun universitaton, por ke mi povu helpi la gepatrojn post studhoroj ...”
Aŭdiĝis la voĉo de ŝia patro el la giĉeto: “Rizvermiĉeloj pretaj.”
“Jen mi venas.” Ŝi alportis al mi du bovlojn da rizvermiĉeloj sur pleto, demandante: “Kie estas via amiko?”
Ĝuste en la momento eniris mia fianĉino, dume Duan Juanjuan salutis ŝin per laŭta voĉo: „Bonvenon! Kion vi volas manĝi?”
Svingante la manon, mi alvokis ŝin: “Venu, venu ĉi tien.”
Post kiam la fianĉino sidiĝis ĉe mi, ŝi ekrigardis al Duan Juanjuan perplekse, kaj tiu ankaŭ perplekse al ŝi. Kun streĉa kaj embarasita humoro, mi ekprezentis unu al la alia: “Jen Duan Juanjuan, filino de la mastro. Kaj jen mia fianĉino.”
“Saluton!” mia fianĉino diris ĝentile al Duan Juanjuan.
“Saluton!” diris Duan Juanjuan kun elpremita rideteto kaj malheliĝinta mieno, kaj aldonis: “Nu, mi ne ĝenos vin. Bonan apetiton!” Dirinte tion, ŝi foriris al sia patrino, kiu estis puriganta tablon ĉe la pordo. “Panjo, mi devas reiri al la pensiono.”
“Kial vi reiras tiel frue hodiaŭ?” demandis ŝia patrino konfuzite.
“Mi havas aferon. Ne zorgu pri mi.”
Kun la kapo klinita, Duan Juanjuan rapidis ekster la pordon. Mi akompanis ŝin per mia rigardo. Post kelkaj paŝoj, ŝi levis dekstran manon kaj ekfrotis siajn okulojn. Mi amare perceptis, ke ŝi certe ekploras ...
Haikou - ESPERANTO praktikado kaj lernado
Estimataj,
bonvenu, ni praktikos Esperanton kaj lernos uzi ĝin ĉiutage.
Ni trovu taŭgan tempon ĉiusemajne, eble semajnfine, lernu, babilu, kaj manĝu.
Hainan, kulturo, interŝanĝo kaj eksterlandanoj
Estimataj,
mi salutas Ĉiujn Vin. Mi estas Dan (Ĉina nomo 李丹诚)， Polo en Haikou.
Enhavo:
1. Definoj
2. Eblecoj
3. Propono
4. Bezonoj
1. Definoj
La Ĉina kulturo estas antikva kaj plena de aroj, kiuj precipe apartas al Ĉinio. La riĉaĵo estas ĉi-tie - havebla, lernebla.
La interŝanĝo kun eksterĉinio okazis ofte. La Ĉina kulturo videble enhaviĝas en la monda kulturo. Pri papero, kompaso kaj aliaj ni ĉiuj scias, tamen eĉ manĝaĵoj ofte devenas de Ĉinio. Tio precipe estas trovebla en la Orienta kaj Centra Eŭropo. Tio, kio alvenis tie, estadis disŝprucita alien.
Modernaj tempoj alportis ege pli efikan interkonetecon. La teknologion oni alportis preskaŭ ĉien, sed tie la rapideco komencis perdi iom da detaloj. La interretismo disiĝis iel de persona enhavo, kiun povas garantii nur direkta kontakto. Tial ni bezonas renkontiĝi kaj unuiĝi
2. Eblecoj
Nuntempe mi troviĝas en Ĉinio, Haikou, bela loko, benita de la granda projekto de Haikou Integrated Free Trade Zone (HNFTP), kiu ebligas interkonekton je plej altaj niveloj, kun komercaj/leĝaj proceduroj simpligitaj. Tiu estas la plej granda projekto de tiu-ĉi tipo en la tuta mondo. La Ĉina registraro faciligis multon por bonvenigi tiujn, kiuj bonfide emas interŝangi.
3. Propono
Mi proponas kaj emas kunorganizi lokajn ĉiusemajnajn renkontiĝojn en Haikou. Tamen interreto taŭgas, do por tiuj partoprenontoj, kiuj ne povas alveni mi proponas Eo Bazaron - babilejon, kiu (ekzemple kiel Weixin grupo) funkcios ĉiutage. De tiu ni povas progresi. Ĉio per paco kaj por paco.
4. Bezonoj
Kial mi skribas tiun-ĉi? Mi estas ĉi-tie ankaŭ pro la ebleco, kiun donas Haikou kaj ĝenerale Ĉinio. Esperanto estas ilo, kiu tamen taŭgas en interkonekto. Esperantigo estas facila kaj povas esti moderna, povas altiri amason, se ĝuste prezentita.
Mi emas okupiĝi pri la rilatoj inter Hainan kaj kulturejo de mia lando, propagante Esperanton. Ĉi-momente la tasko superas miajn eblecojn, pro tio mi petas ĉiujn volontulojn, precipe lokajn, helpu min.
Mi bonvenigas komentojn kaj demandojn. Loke plej taŭga povus esti Weixin.
【每日进步一点点】世界语每日一句，让流利表达成为习惯！
Saluton, karaj geamikoj!
想要提高世界语水平，却苦于没有语言环境？
想坚持学习，却总觉得枯燥难以维持？
欢迎关注我们的微信公众号文章合集——“世语每日一句”！
碎片化学习：利用通勤、排队的时间，完成一次语言进阶。
持之以恒：日积月累，你会惊讶于自己开口时的自信。
点击此处链接进入文章合集地址：
https://mp.weixin.qq.com/mp/appmsgalbum?__biz=MzU5Mzk1MzM1NQ==&action=getalbum&...
语言的学习在于点滴的积累。期待在合集里看到你的坚持！
Ni lernu kune! 让我们在世界语的道路上并肩前行。
祝大家拥有充满能量的一天！Bonan tagon al vi ĉiuj!
Mia najbaro Olda Zhang 邻居张老汉（短篇小说）
——el la tria eldono de INK
Mia najbaro Olda Zhang
En mia vilaĝo troviĝis maljunulo, stranga kaj neforgesebla. Oni nomis lin Olda Zhang, apenaŭ memorante lian realan nomon Zhang Dawa.
Olda Zhang estis maljuna fraŭlo, kies domo situis proksime de la mia. En la pasintaj jaroj, novajn domojn sinsekve konstruigis ĉiuj vilaĝanoj escepte de Olda Zhang. Li diris, ke li ne havas sufiĉe da mono por konstruado de nova domo. Cetere li ne volis malkonstrui la malnovan domon, en kiu li iam loĝadis kune kun siaj gepatroj kaj gefratoj. Nur loĝante en tiu ĉi domo, li sentis sin trankvila kaj plezura. Li decidis loĝi ĉi tie ĝismorte.
Olda Zhang, ĉiam parolŝparema, malofte havis kontakton kun aliaj. Li ŝajne tre ĝuis sian solan kaj liberan vivon.
Mia karmemora avo iam rakontis iom pri la antaŭa vivo de Olda Zhang. En 1937 kiam japana armeo atakis Nordan Ĉinion, Zhang-familio havis kvar homojn: gepatroj, kvinjara filino kaj sepjara Zhang Dawa. Por malhelpi la sudeniron de japanaj trupoj, la registaro ordonis eksplode krevigi la digon de la Flava Rivero. Disverŝiĝinta akvo inundis la vastan ebenaĵon inkluzive nian vilaĝon. Ĉiuj vilaĝanoj devigite vagis ĉie por almozpetado. Survoje la fratino de Zhang Dawa mortis de malsato. En la sekva jaro, dum Zhang Dawa kaj la gepatroj almozpetis en Shandong-provinco, ili renkontis japanajn soldatojn kiuj rabis al la popolo havaĵojn. Ili respektive eskapis sencele. En la ĥaoso, Zhang Dawa disiĝis de siaj gepatroj.
Post kiam la inundo malaperis, vilaĝanoj sinsekve hejmeniris. El Zhang-familio nur la gepatroj jam revenis. Ilia dua filo naskiĝis en 1945 kiam Japanio kapitulacis. Malfeliĉe, kiam la bebo havis tri jarojn, lin trafis cerba paralizo. Ankoraŭ pli malfeliĉe, somere de 1955 la patro eksuferis je podagro, kaj poste pli kaj pli severe, tiel ke li iompostiome perdis laborkapablon. Zhang-familio vivis pli kaj pli malfacile. La patrino jam havis neniun metodon vivteni la familion, kiam neatendite revenis Zhang Dawa, kiu tiam estis alta, belaspekta kaj forta junulo. Tio okazis en la jaro 1957.
Oni ne sciis, kion Zhang Dawa spertis dum la pasintaj dudek jaroj, sentante lin iome fremda, ne tiel vigla kaj parolema kiel en la infaneco. Reveninte hejmen, Zhang Dawa apenaŭ parolis pri sia travivaĵo en la pasinteco, ne volis kontakti nek babili kun vilaĝanoj. Renkonte al iu ajn najbaro, li nur ridete ŝancelis la kapon por saluto; kiam okazis kunveno de tuta vilaĝo, li senvorte sidis en iu malhela angulo. Neniu virino volis edziniĝi al viro kun tia karaktero kaj el tia mizera familio kia la lia. Do li ĉiam restis fraŭla.
En 1968, lia patro mortis de malsano. En 1979, lia patrino forpasis kaj lia paralizita frato en 1997. Turmentoj kaj mizeroj ronĝadis tempon. Zhang Dawa jam fariĝis Olda Zhang.
Malriĉulo parencojn ne havas. Antaŭe mi apenaŭ vidis, ke iu parenco vizitis Zhang-familion. Dume, Olda Zhang neniam forlasis la vilaĝon por viziti iun ajn parencon. Tamen, ekde la enterigo de sia frato, dum ĉiu Festo de Mortintoj, farinte oferon ĉe la tomboj de siaj gepatroj kaj frato, Olda Zhang tuj forlasis la vilaĝon por du aŭ tri tagoj. Oni demandis al li, kien kaj por kio li forveturis. Li ĉiam eviteme respondis, ke li iris aliloken nur por sin distri de trista humoro.
Kiel vilaĝestro, mi ĉiutage salutis al Olda Zhang por prizorgi lian farton. Tiun matenon post la unua neĝfalo en la jaro 2006, mi kiel kutime iris al la domo de Olda Zhang. Mirigite, mi trovis ke li ĝemante kuŝas en sia korto. Li ĵus glitis kaj falis tiel peze, ke li ne povis sin levi. Mi tuj telefonis al la centro de medicina helpo kaj li tuj enhospitaliĝis.
La kuracisto diagnozis, ke unu lia sakra vertebro jam krevis kaj li devas ricevi kirurgian operacion kiel eble plej frue. La tuta kosto de la operacio kaj kuracado taksiĝis je pli ol 90,000 juanoj. Olda Zhang certe ne havis kapablon pagi la sumon, nek la vilaĝa komitato de administrado. Olda Zhang esprimis rezigni la operacion kaj kuracadon. La kuracisto eksplikis, ke ricevinte la operacion kaj kuracadon, Olda Zhang eble resaniĝos tiom kiom li kapablos sin mem prizorgi; male, se li rezignos, li ne povos restariĝi por vivi sen vartado. Mi kaj la aliaj anoj de la vilaĝestraro ne sciis kion fari por helpi al Olda Zhang, kiam li ekrememoris ion kaj diris al mi, ke eble gubernia buroo de civila administrado volas liveri monhelpon.
Doninte al mi du ŝlosilojn, Olda Zhang diris: “Bonvolu iri al mia domo. Malfermu la spegulŝrankon en mia dormoĉambro. Sur la supra septo estas rotanga kesto, kiun vi malŝlosos per la malgranda ŝlosilo. En la kesto troviĝas eta ferskatolo. Vi montros la aĵojn en la skatolo al gvidantoj de la gubernia buroo de civila administrado. Mi esperas, ke ĉi tiuj aĵoj utileblos por solvi mian malfacilon.”
Mi eniris la domon de Olda Zhang kaj malŝlosis la rotangan keston. Tuj falis en miaj okuloj kompleto de eksmoda militista uniformo. Sub la uniformo mi eltrovis la ferskatolon, en kiu kuŝas paketo. Malkovrinte la ŝtofpakumon, mi ŝtoniĝis de mirego. Al la okulo prezentiĝis unu ruĝa atestilo kaj kelke da militmeritaj medaloj, inter kiuj sin trovas eĉ unu Medalo pri Liberigo. Mi malfermis la atestilon kaj eklegis: “Tiu ĉi atestilo atestas, ke kamarado Zhang Venko en aprilo de 1947 aliĝis al la Ĉina Popola Liberiga Armeo kaj...” Ha, kiu estas Zhang Venko? Ĉu estas Olda Zhang? La atestilo pruvas, ke li iam laboris en Zhongnanhai, kie ŝtataj gvidantoj laboras kaj loĝas, ĉu vere?
Gvidantoj de la gubernia buroo de civila administrado tuj raportis la aferon pri Olda Zhang al la urba buroo. Tre baldaŭ konstatiĝis la identeco de Olda Zhang, kiu ja estas Zhang Venko. Je granda surprizo, Olda Zhang en sia juneco fariĝis batalheroo kaj eĉ servis al ŝtata gvidanto kiel gardisto.
Sciemaj ĵurnalistoj sinsekve alvenis la malsanejon por intervjui Olda Zhang. Laŭ intervjuoj, oni sciis la rakonton de lia junaj jaroj.
Tiun jaron post disiĝo de siaj gepatroj, Zhang Dawa daŭre vagadis almozpetante. En sia deka jaro, li ekservis knabon de riĉa familio. Profitante la ŝancon, li ellernis legi. En la aĝo de dek kvar jaroj, li fariĝis komizo de grenvendejo. Printempe de la jaro 1947, li aliĝis al la Ĉina Popola Liberiga Armeo. Ĉe soldat-registriĝo la oficiro al li diris: “La nomo Zhang Dawa ne estas orelplaĉa, eĉ iomete vulgara.”
“Vi donas la novan al mi, ĉu?”
“Nia trupo nepre iros de venko al alia,” la oficiro diris: “Do vi nomiĝas Zhang Venko, ĉu bone?”
Zhang Venko ĉiufoje batalis tiel brave, ke li akiris elstarajn meritojn. Post nelonge li varbiĝis membro de la Ĉina Komun-ista Par-tio. Kiam la trupo faris preparon por ataki trans la riveron Changjiang, Zhang Venko ricevis ordonon enposteniĝi kiel gardisto en Zhongnanhai. Ok jarojn poste, li kune kun iuj aliaj gardistoj estis liberigitaj el servo kaj reiris al sia hejmloko.
Laŭregule, li povis okupi postenon en iu gubernia organo. Sed, vidinte kriplan patron, paralizitan fraton kaj antaŭkadukiĝintan patrinon, li decidis resti hejme por prizorgi la familion.
Unu ĵurnalisto al Olda Zhang petis: “Ĉu vi povus al ni diri ion pri via sperto en Zhongnanhai?”
“Ne, nenion. Mi neniam diru!” li kategorie rifuzis.
“Kial ne?” nekomprenite demandis la ĵurnalisto.
Olda Zhang duonfermis siajn okulojn kvazaŭ en la cerbo serĉante fragmentojn de la pasinteco.
“Ĉe nia forlaso de Zhongnanhai,” li ekrememoris: “ĉefministro Zhou donis al ni aŭdiencon, instrukciante ke ni ne ĝenu lokan registaron, konservu sekreton kaj ne malkaŝu nian sperton en Zhongnanhai je ajna tempo kaj ajna ejo.”
Kun tia identeco, kompreneble, Olda Zhang ĝuis favoran traktadon kiel emeritiĝinta veterana kadro. Li ricevis senpagan operacion kaj kuracadon. Pli ol tri monatojn daŭris la konvalesko, dum kiu ĉiutage li aŭ kuŝis en la lito aŭ sidis en la rulseĝo. Fine de marto, Olda Zhang kapablis stariĝi kaj fari kelkajn paŝojn, kiam, kontraŭ ĉia atendo, li proponis ke li iros aliloken por tri tagoj. Mi ekmemoris, ke revenos Festo de Mortintoj je la kvina de aprilo, kaj ĉiujare en tiu ĉi tempo li forveturis oni ne scias kien. Ĉiuj admonis lin rezigni aŭ prokrasti la vojaĝon, sed li obstine insistis pri sia ideo. Diskutinte inter si pri la afero, la superaj gvidantoj decidis, ke Olda Zhang devas en mia varto plenumi la vojaĝon.
Mi ne atendis, ke nia celloko estas Pekino.
Per aŭtobuso, ni ambaŭ iris al Zhengzhou, la ĉefurbo de nia provinco, kaj de tie ni trafis trajnon, kiu post tuta nokto atingis Pekinon. Survoje, Olda Zhang al mi sciigis, ke li deziras tributi respekton al la restaĵoj de prezidinto Mao.
Elirinte la stacidomon, ni en taksio rektis al Tian’anmen-placo.
Kiam mi la rulseĝon puŝis antaŭen, Olda Zhang restis silenta, ŝajne droninte en medito.
Ĉe la pordego de Memoriga Halo pri Prezidinto Mao, forpuŝinte min, li stariĝis, forlasis la rulseĝon kaj strebe piediris en la antaŭsalonon. Vizaĝe al la blankmarmora statuo de prezidinto Mao, ordiginte sian uniformon, kun serioza mieno, li staris en soldatrigida pozicio kaj fiksrigardis la statuon por momento. Poste li levis sian dekstran manon kaj faris militistan saluton. Larmoj estis ruliĝantaj sur liaj vangoj.
Liberpensuloj en Irano Arabaj Liberpensuloj
Karaj gesamideanoj, mi proponas tiujn religilojn. Plej amike kaj kamarade.                https://satesperanto.org/spip.php?article5680                                                     https://satesperanto.org/spip.php?article5289
82-a IJK 2026 欢迎参加在西班牙举办的国际世界语青年大会
La 82-a Internacia Junulara Kongreso (IJK) de TEJO okazos en Tiana, Katalunio de la 9-a ĝis la 16-a de aŭgusto 2026. Partoprenu IJK-n por sperti tre raran plenan suneklipson, ĝui regionon riĉan je kulturo, historio, kaj gastronomio, kaj pasigi varman someron ĉe belaj plaĝoj kaj verdaj arbaroj kun esperantistoj de la tuta mondo! Venu pasigi eksterordinaran kaj memorindan someron kun ni!
La nuna aliĝperiodo daŭros ĝis la 16a de junio 2026. Post tiu dato, la prezoj de la programkotizoj plialtiĝas. Aliĝu nun por sekurigi vian lokon! Kvankam organizita de junuloj, la kongreso bonvenigas esperantistojn de ĉiuj aĝoj. Aliru la aliĝilon ĉe
http://ijk2026.tejo.org/
https://drive.google.com/file/d/13drFoqxs5kPrAE8fv6qzLfTJgINRtnAI/view?usp=sharing
Kunlabore,
Hayden Hendricks
第82届国际世界语青年大会（IJK）将于2026年8月9日至16日在加泰罗尼亚的蒂亚纳举行。参加本届大会，您将体验极为罕见的日全食，感受文化、历史和美食资源丰富的地区，并与来自世界各地的世界语者一起在美丽的海滩和葱郁的森林中度过热情的夏天！快来和我们一起度过一个非凡而难忘的夏季吧！
当前报名阶段将持续至2026年6月16日。在此日期之后，大会注册费将上涨。请立即报名，锁定您的名额！尽管大会由青年人组织，但欢迎所有年龄段的世界语者参加。获取报名表请访问
http://ijk2026.tejo.org/
https://drive.google.com/file/d/13drFoqxs5kPrAE8fv6qzLfTJgINRtnAI/view?usp=sharing
合作致意，
海登·亨德里克斯
Ebriulo (novelo) 醉汉（短篇小说）
——el《Literatura Vivo》
Ebriulo
Yin Jiaxin
Aŭtunmeza vento de 2024, portante malvarmeton, brue blovadis la ruĝan flagon antaŭ Ĝojo-taverno. Estis varme interne de la ĉambro plena de fumo kvazaŭ en vaporumilo, kaj sur tablo estis pladoj kaj glasoj en malordo.
Li, la sola filo de la gepatroj, ĵus finis sian studadon en la profesia lernejo kaj eklaboris en fabriko de Duhe-urbeto. Krom drinki alkoholaĵon, li havis neniun alian hobion. Ofte ebria li revenis hejmen post trinkado. Lia patro laboris kiel pordogardisto aliloke, kaj la patrino ne havis rimedon disciplini lian drinkemon.
Tiutage, li trinkis alkoholaĵon kun kelkaj amikoj en la taverno. Ĉiuj jam drinkis multe. Li, kun la vizaĝo ruĝa kiel kuirita salikoko kaj la okuloj duonfermitaj, murmuradis: “Alkoholaĵo... plian botelon...”
“Ankoraŭ trinki? Jam tute ebria, ne plu.” Sugestis iu junulo: “Ni iru kanti, por malebriiĝi.” Iu tiris lin, sed liaj brakoj kaj korpo estis molaj kiel viŝtuko.
“Ne,” li eĉ ne levis la palpebrojn, vokante: “Mi volas trinki.”
La ĉeestantoj alterne penis lin treni, sed li kvazaŭ radikintus sur la seĝo, tute senmove. Fine, unu junulo telefonis al lia patrino: “Onklino, via filo ebria estas en Ĝojo-taverno. Venu lin preni.”
Post malpli ol dudek minutoj, enen rapidis mezaĝulino en blua jako, kun grizaj haroj senordaj. En la ĉambro, ŝia rigardo trairis la homojn kaj falis sur tiun kotosimilan figuron. Kun serioza mieno ŝi ekkriis: “Vi antipatiulo!” Li malfacile levis la kapon kaj direktis sian rigardon al la pordo. Lumo trembrilis, kaj ĉiu homo ŝajnis esti duoblombroj. Li fiksrigardis la virinon kelkajn sekundojn, subite ridetis kaj voĉis per la ligita lango: “Hej... vi, vi estas servistino? Mi iam vidis vin... certe vidis vin ie... konata vizaĝo... plian botelon da alkoholaĵo... eh...”
La virino kaj kolerante kaj amuziĝante, insultis: “Por alkoholaĵo vi eĉ vivon ne
ŝatas, tute ne rekonas vian patrinon...”
Dirante tion, ŝi lin alkuris kaj vangofrapis. Krak! Abrupte silento ekregis en la
ĉambro.
Li, konsternita, kovrante la vangon per mano kun la kapo zumanta, sulkigis la
frunton kaj kolere laŭtis: “Kia sinteno de vi servistino? Eĉ bati homon? Mi plendos! Voku vian mastron!”
La virino staris tie kun ambaŭ manoj tremantaj.
Aŭdinte la rumoron la mastro haste venis. Vidinte la scenon, li suspiris kaj
ridete interveni: “Sinjorino, ne plu koleru, unue hejmenigu lin.”
La mastro kaj iuj ĉeestantoj kune prenis lin en taksion antaŭ la taverno. Dume li
estis ankoraŭ murmuranta “plendo”, “konata vizaĝo” kaj tiel plu. La virino senvorte etendis manon por ŝirmi lin kontraŭ la porda kadro, poste eniris la taksion, kaj pum! Fermiĝis la pordo.
La taksio ekiris. li kun la fermitaj okuloj duonkuŝis flanken, kaj lia vizaĝo jen heliĝis jen malheliĝis sub la stratlumo preterfluganta. Post momento, li subite parolis en sia dormo: “...Panjo, mi malsatas...”
Lia patrino lin ignoris kun la vizaĝo severa, kaj la ŝoforo ĵetis sian rigardon tra la
retrospegulo silente. La aŭto pluen marŝis en la fluo de veturiloj.
En la unua vespero de 2025, li trinkis kun kelkaj amikoj en Ĝojo-taverno ĝis
plena ebrieco. Li ne povis memori, kiam li forlasis la tavernon, nek, kiel li transiris tiun ŝtonan ponton kaj iris laŭ tiu longa bulvardo antaŭ ol alveni al sia loĝkvartalo.
Li nur povis memori, ke liaj piedoj profunde kaj malprofunde moviĝis kvazaŭ sur spongo, kaj antaŭ liaj okuloj aperis duobla bildo de ĉiu stratlanterna fosto. Stumblante, li eniris la pordegon de la loĝkvartalo. Blovis malvarma vento, kaj sango rekte leviĝis al lia cerbo. Li faris du rondirojn, ne sciante kien iri.
La domblokoj antaŭ li ĉiuj aspektis tute samaj: grizaj konturoj, nigraj fenestroj. Li konfuziĝis. Kie estas lia hejmo? En kiu dombloko li loĝas? Ĉu la tria aŭ la kvina? Li frotis siajn okulojn kaj ekkalkulis, kaj post la tria fojo li jam forgesis la nombron.
“Diable,” li insultis sin mem, kaj tuj poste trovis ĝin amuza.
Ĉirkaŭe estis silente. Vino donas kuraĝon al timemuloj. Li levis la kapon al tiuj nigraj fenestroj, kaj ekkriis per la plena gorĝo: “Hej! Ĉiuj malfermu fenestrojn kaj rigardu! Rigardu, al kiu familio mi apartenas!”
Fininte la unuan krion, li daŭre kriis al la nigraj fenestroj: “Panjo! Kie vi estas? Venu malsupren rapide por hejmenigi vian filon!”
Sinsekve lumoj ekbrilis en kelkaj fenestroj, oni elŝovis la kapon por rigardi malsupren, kaj iuj eĉ mallaŭte ridis. Li tute ne konsciis pri tio, kaj foje refoje turniĝis surloke kiel perdita infano. La voĉoj resaltis inter la domblokoj: “Panjo! Kie vi estas? Venu malsupren rapide por hejmenigi vian filon.”
Baldaŭ, el dombloko elkuris virino envolvita en kotona jako, kaj dupaŝe por tri paŝoj ŝi venis al li. Sen diri eĉ unu vorton, ŝi lian orelon pinĉis kaj tiris malsupren.
“Aj, aj, aj...” Li kliniĝis pro doloro, kaj stumblante antaŭen, li petis: “Panjo, malpli forte, malpli forte...”
“Vi antipatiulo! Vi ebriiĝis denove, kaj eĉ ne povas vin mem orienti! Rapide hejmeniru!” La virino malaltigis sian voĉon , sed restis severa: “Ne hontigu vin ĉi tie!”
Tirate je la orelo, li iris hejmen, ankoraŭ grumblante: “Mi ne povis trovi hejmon...”
“Hejmon vi eĉ ne rekonas, kion do vi rekonas!” riproĉis la virino. Unu post alia, la lumoj en la ŝtuparejo ekbrilis, kaj estingiĝis post ambaŭ.
En mezsomera nokto, sufoka varmego envolvis lin kiel malseka litkovrilo. Survoje al la loĝkvartalo, li sentis naŭzon leviĝanta el la stomako pro la malaltkvalita brando. Kiam liaj piedoj malstabile surtretis la ŝtonponton, li sentis, ke naŭzo pli turmentis lin, do li haltis meze de la ponto, apogante sin sur la balustradon kaj rigardis malsupren.
Arĝenta lunlumo disiĝis sur la rivera surfaco, milde tremante kun ondetoj. Subite al lia kapo venis ideo: li volis sidi en akvo por sin refreŝigi.
Ambaŭflanke de la rivero estis ŝtonŝtuparoj kiuj etendis ĝis la profundo de la akvo. Li senigis sin je la pantalono kaj ĉemizo, metis ilin sur la bordon kaj paŝis malsupren laŭ la glitaj ŝtonoj kovritaj de musko. La akvo superverŝis liajn maleolojn, poste liajn genuojn. Malvarmeto grimpis laŭ liaj kruroj, iom agrable.
Kaj li sidiĝis en la akvo, lasante nur ŝultrojn kaj kapon eksteren. La varmego malrapide retiriĝis. Li levis la kapon, rigardis la stelplenan ĉielon kaj sentis sin iomete pli bone. Sed tiu naŭzo ankoraŭ restis, ondo post ondo suprenvenanta. Fine, li klinis la kapon kaj vomis. La vomaĵo disiĝis en la akvo.
Li volis stariĝi por hejmeniri, sed la kruroj ne obeis lin. Li baraktis iomete, kaj lia korpo glitis iom pli malsupren. “Estas bone, ke mi momenton ripozos ĉi tie,” tiel pensante li fermis la okulojn kaj ekdormetis.
Lia patrino vekiĝis noktomeze kaj vidis la liton de sia filo malplena, tuj panikiĝis. Ŝi kun poŝlampo iris laŭ la vojo al Ĝojo-taverno. La tutan vojon ŝi vokadis, sed nur ranoj respondis al ŝi. La pordo de la taverno estis fermita. La patrino serĉis ĉie, ĝis la krepuska horo.
Ĉe la ponto ŝi vidis nudan homon duone mergitan en la akvo, tiel ke ŝia koro preskaŭ elsaltis. Kurinte pli proksimen, ŝi vidis, ke tiu estas ĝuste ŝia filo, profunde dormanta. Ŝi rapide descendis laŭ la ŝtonŝtuparo, tute ne zorgante pri sia malsekiĝinta pantalono, kaj forte skuis liajn ŝultrojn: “Vi antipatiulo!
Vi volas teruri vian patrinon ĝis morto!” Ŝi eke verŝis riproĉojn sur lin pro lia temerara agado,
La suno ĵus aperis super la montetoj oriente, lumante sur la riveron. Vekiĝinte, li frotis siajn okulojn kaj rigidiĝis, ke ĉirkaŭ li flosis malorde multaj grandaj testudoj, kun kapoj pendantaj kaj la karapacoj brilantaj bluece-nigre en la matena lumo, tute senmovaj, kvazaŭ ankaŭ ili estus ebriaj.
Li rigidiĝis dum pluraj sekundoj, subite ekridis. Li gaje prenis la ĉemizon kaj pantalonon kaj komencis meti la testudojn en ilin, unu post unu. La riproĉoj de la patrino postkuris lin: “Trinkinte alkoholaĵon vi saltis en la riveron, ĉu vi taksas vian vivon tro longa?” Tamen li ŝin ignoris, kolektante la testudojn, kun rideto fendita ĝis la oreloj.
Li vendis la testudojn en bazaro de la urbeto por mil ducent juanoj. Hejmenirinte, li kalkulis la monbiletojn en sia mano, kun ĝojo dirante al sia patrino: “Panjo, ne plu skoldu min. Estas utile trinki. Estonte mi trinkos plu, eble iam mi denove akiros neatenditan riĉaĵon.”
Estis aŭtuna nokto. Li eliris el drinkejo, kaj direktis sin hejmen per malfirmaj paŝoj. La branĉoj de la arboj balanciĝis en la vento, kaj iuj velkaj folioj estis ruliĝantaj surtere, dum aliaj flirtantaj en la aero. Stratlanternoj jen plilongigis jen mallongigis lian ombron. Aŭtuna vento enpenetris lian kolumon, kaj li tremis pro malvarmo.
Komence li sentis ioman vertiĝon. Post trapaso de la ŝtona ponto kaj laŭirado de la konata bulvardo, li fariĝis delira. Kiam li atingis la enirejon de sia loĝkvartalo, anstataŭ eniri la pordegon, li daŭre ŝancelpaŝis antaŭen laŭ la ĉirkaŭmuro. Li iris kaj iradis. Konfuzite li pensis, kial ĉi tiu vojo fariĝis pli longa hodiaŭ?
Poste li atingis la deklivon malantaŭ la loĝkvartalo. La herboj jam velkis, kaj roso malsekigis liajn ŝuojn. Li ĉirkaŭrigardis, ne sciante, kie li estas. Laca kaj malforta li sidiĝis sur herbejo. La stomako grumblis konstante. Li mallevis la kapon kaj vomis sur la teron. Sidinte momenton, li senkonscie kliniĝis malantaŭen kaj falis en la herbejon.
La sekvan frumatenon, ekzercantoj rimarkis ion strangan sur la deklivo. En la velkintaj herboj kuŝis viro tuj apud aprino, ĉirkaŭ kiu dise dormantaj estis kelkaj lanugaj apridoj. En la aero elspiriĝis forta odoro de alkoholaĵo, miksita kun sanga odoro. La ekzercantoj proksimiĝis kaj tuj ŝtoniĝis de mirego. Al la viro mankis duono de la kapo.
Malhele ruĝa sango algluiĝis al la buŝo de la aprino.
Iom post iom la matena suno estis leviĝanta, kaj la deklivo heliĝanta. La apridoj moviĝis, puŝetante sin al la aprino. Vento trairis la herbejon, eligante fajnan susuron. La vasta tero estis vekiĝanta.
Yin Jiaxin
Aŭtunmeza vento de 2024, portante malvarmeton, brue blovadis la ruĝan flagon antaŭ Ĝojo-taverno. Estis varme interne de la ĉambro plena de fumo kvazaŭ en vaporumilo, kaj sur tablo estis pladoj kaj glasoj en malordo.
Li, la sola filo de la gepatroj, ĵus finis sian studadon en la profesia lernejo kaj eklaboris en fabriko de Duhe-urbeto. Krom drinki alkoholaĵon, li havis neniun alian hobion. Ofte ebria li revenis hejmen post trinkado. Lia patro laboris kiel pordogardisto aliloke, kaj la patrino ne havis rimedon disciplini lian drinkemon.
Tiutage, li trinkis alkoholaĵon kun kelkaj amikoj en la taverno. Ĉiuj jam drinkis multe. Li, kun la vizaĝo ruĝa kiel kuirita salikoko kaj la okuloj duonfermitaj, murmuradis: “Alkoholaĵo... plian botelon...”
“Ankoraŭ trinki? Jam tute ebria, ne plu.” Sugestis iu junulo: “Ni iru kanti, por malebriiĝi.” Iu tiris lin, sed liaj brakoj kaj korpo estis molaj kiel viŝtuko.
“Ne,” li eĉ ne levis la palpebrojn, vokante: “Mi volas trinki.”
La ĉeestantoj alterne penis lin treni, sed li kvazaŭ radikintus sur la seĝo, tute senmove. Fine, unu junulo telefonis al lia patrino: “Onklino, via filo ebria estas en Ĝojo-taverno. Venu lin preni.”
Post malpli ol dudek minutoj, enen rapidis mezaĝulino en blua jako, kun grizaj haroj senordaj. En la ĉambro, ŝia rigardo trairis la homojn kaj falis sur tiun kotosimilan figuron. Kun serioza mieno ŝi ekkriis: “Vi antipatiulo!” Li malfacile levis la kapon kaj direktis sian rigardon al la pordo. Lumo trembrilis, kaj ĉiu homo ŝajnis esti duoblombroj. Li fiksrigardis la virinon kelkajn sekundojn, subite ridetis kaj voĉis per la ligita lango: “Hej... vi, vi estas servistino? Mi iam vidis vin... certe vidis vin ie... konata vizaĝo... plian botelon da alkoholaĵo... eh...”
La virino kaj kolerante kaj amuziĝante, insultis: “Por alkoholaĵo vi eĉ vivon ne
ŝatas, tute ne rekonas vian patrinon...”
Dirante tion, ŝi lin alkuris kaj vangofrapis. Krak! Abrupte silento ekregis en la
ĉambro.
Li, konsternita, kovrante la vangon per mano kun la kapo zumanta, sulkigis la
frunton kaj kolere laŭtis: “Kia sinteno de vi servistino? Eĉ bati homon? Mi plendos! Voku vian mastron!”
La virino staris tie kun ambaŭ manoj tremantaj.
Aŭdinte la rumoron la mastro haste venis. Vidinte la scenon, li suspiris kaj
ridete interveni: “Sinjorino, ne plu koleru, unue hejmenigu lin.”
La mastro kaj iuj ĉeestantoj kune prenis lin en taksion antaŭ la taverno. Dume li
estis ankoraŭ murmuranta “plendo”, “konata vizaĝo” kaj tiel plu. La virino senvorte etendis manon por ŝirmi lin kontraŭ la porda kadro, poste eniris la taksion, kaj pum! Fermiĝis la pordo.
La taksio ekiris. li kun la fermitaj okuloj duonkuŝis flanken, kaj lia vizaĝo jen heliĝis jen malheliĝis sub la stratlumo preterfluganta. Post momento, li subite parolis en sia dormo: “...Panjo, mi malsatas...”
Lia patrino lin ignoris kun la vizaĝo severa, kaj la ŝoforo ĵetis sian rigardon tra la retrospegulo silente. La aŭto pluen marŝis en la fluo de veturiloj.
En la unua vespero de 2025, li trinkis kun kelkaj amikoj en Ĝojo-taverno ĝis
plena ebrieco. Li ne povis memori, kiam li forlasis la tavernon, nek, kiel li transiris tiun ŝtonan ponton kaj iris laŭ tiu longa bulvardo antaŭ ol alveni al sia loĝkvartalo.
Li nur povis memori, ke liaj piedoj profunde kaj malprofunde moviĝis kvazaŭ sur spongo, kaj antaŭ liaj okuloj aperis duobla bildo de ĉiu stratlanterna fosto.
Stumblante, li eniris la pordegon de la loĝkvartalo. Blovis malvarma vento, kaj sango rekte leviĝis al lia cerbo. Li faris du rondirojn, ne sciante kien iri.
La domblokoj antaŭ li ĉiuj aspektis tute samaj: grizaj konturoj, nigraj fenestroj. Li konfuziĝis. Kie estas lia hejmo? En kiu dombloko li loĝas? Ĉu la tria aŭ la kvina? Li frotis siajn okulojn kaj ekkalkulis, kaj post la tria fojo li jam forgesis la nombron.
“Diable,” li insultis sin mem, kaj tuj poste trovis ĝin amuza.
Ĉirkaŭe estis silente. Vino donas kuraĝon al timemuloj. Li levis la kapon al tiuj nigraj fenestroj, kaj ekkriis per la plena gorĝo: “Hej! Ĉiuj malfermu fenestrojn kaj rigardu! Rigardu, al kiu familio mi apartenas!”
Fininte la unuan krion, li daŭre kriis al la nigraj fenestroj: “Panjo! Kie vi estas? Venu malsupren rapide por hejmenigi vian filon!”
Sinsekve lumoj ekbrilis en kelkaj fenestroj, oni elŝovis la kapon por rigardi malsupren, kaj iuj eĉ mallaŭte ridis. Li tute ne konsciis pri tio, kaj foje refoje turniĝis surloke kiel perdita infano. La voĉoj resaltis inter la domblokoj: “Panjo! Kie vi estas? Venu malsupren rapide por hejmenigi vian filon.”
Baldaŭ, el dombloko elkuris virino envolvita en kotona jako, kaj dupaŝe por tri paŝoj ŝi venis al li. Sen diri eĉ unu vorton, ŝi lian orelon pinĉis kaj tiris malsupren.
“Aj, aj, aj...” Li kliniĝis pro doloro, kaj stumblante antaŭen, li petis: “Panjo, malpli forte, malpli forte...”
“Vi antipatiulo! Vi ebriiĝis denove, kaj eĉ ne povas vin mem orienti! Rapide hejmeniru!” La virino malaltigis sian voĉon , sed restis severa: “Ne hontigu vin ĉi tie!”
Tirate je la orelo, li iris hejmen, ankoraŭ grumblante: “Mi ne povis trovi hejmon...”
“Hejmon vi eĉ ne rekonas, kion do vi rekonas!” riproĉis la virino. Unu post alia, la lumoj en la ŝtuparejo ekbrilis, kaj estingiĝis post ambaŭ.
En mezsomera nokto, sufoka varmego envolvis lin kiel malseka litkovrilo. Survoje al la loĝkvartalo, li sentis naŭzon leviĝanta el la stomako pro la malaltkvalita brando. Kiam liaj piedoj malstabile surtretis la ŝtonponton, li sentis, ke naŭzo pli turmentis lin, do li haltis meze de la ponto, apogante sin sur la balustradon kaj rigardis malsupren.
Arĝenta lunlumo disiĝis sur la rivera surfaco, milde tremante kun ondetoj. Subite al lia kapo venis ideo: li volis sidi en akvo por sin refreŝigi.
Ambaŭflanke de la rivero estis ŝtonŝtuparoj kiuj etendis ĝis la profundo de la akvo. Li senigis sin je la pantalono kaj ĉemizo, metis ilin sur la bordon kaj paŝis malsupren laŭ la glitaj ŝtonoj kovritaj de musko. La akvo superverŝis liajn maleolojn, poste liajn genuojn. Malvarmeto grimpis laŭ liaj kruroj, iom agrable.
Kaj li sidiĝis en la akvo, lasante nur ŝultrojn kaj kapon eksteren. La varmego malrapide retiriĝis. Li levis la kapon, rigardis la stelplenan ĉielon kaj sentis sin iomete pli bone. Sed tiu naŭzo ankoraŭ restis, ondo post ondo suprenvenanta. Fine, li klinis la kapon kaj vomis. La vomaĵo disiĝis en la akvo.
Li volis stariĝi por hejmeniri, sed la kruroj ne obeis lin. Li baraktis iomete, kaj lia korpo glitis iom pli malsupren. “Estas bone, ke mi momenton ripozos ĉi tie,” tiel pensante li fermis la okulojn kaj ekdormetis.
Lia patrino vekiĝis noktomeze kaj vidis la liton de sia filo malplena, tuj panikiĝis. Ŝi kun poŝlampo iris laŭ la vojo al Ĝojo-taverno. La tutan vojon ŝi vokadis, sed nur ranoj respondis al ŝi. La pordo de la taverno estis fermita. La patrino serĉis ĉie, ĝis la krepuska horo.
Ĉe la ponto ŝi vidis nudan homon duone mergitan en la akvo, tiel ke ŝia koro preskaŭ elsaltis. Kurinte pli proksimen, ŝi vidis, ke tiu estas ĝuste ŝia filo, profunde dormanta. Ŝi rapide descendis laŭ la ŝtonŝtuparo, tute ne zorgante pri sia malsekiĝinta pantalono, kaj forte skuis liajn ŝultrojn: “Vi antipatiulo!
Vi volas teruri vian patrinon ĝis morto!” Ŝi eke verŝis riproĉojn sur lin pro lia temerara agado,
La suno ĵus aperis super la montetoj oriente, lumante sur la riveron. Vekiĝinte, li frotis siajn okulojn kaj rigidiĝis, ke ĉirkaŭ li flosis malorde multaj grandaj testudoj, kun kapoj pendantaj kaj la karapacoj brilantaj bluece-nigre en la matena lumo, tute senmovaj, kvazaŭ ankaŭ ili estus ebriaj.
Li rigidiĝis dum pluraj sekundoj, subite ekridis. Li gaje prenis la ĉemizon kaj pantalonon kaj komencis meti la testudojn en ilin, unu post unu. La riproĉoj de la patrino postkuris lin: “Trinkinte alkoholaĵon vi saltis en la riveron, ĉu vi taksas vian vivon tro longa?” Tamen li ŝin ignoris, kolektante la testudojn, kun rideto fendita ĝis la oreloj.
Li vendis la testudojn en bazaro de la urbeto por mil ducent juanoj. Hejmenirinte, li kalkulis la monbiletojn en sia mano, kun ĝojo dirante al sia patrino: “Panjo, ne plu skoldu min. Estas utile trinki. Estonte mi trinkos plu, eble iam mi denove akiros neatenditan riĉaĵon.”
Estis aŭtuna nokto. Li eliris el drinkejo, kaj direktis sin hejmen per malfirmaj paŝoj. La branĉoj de la arboj balanciĝis en la vento, kaj iuj velkaj folioj estis ruliĝantaj surtere, dum aliaj flirtantaj en la aero. Stratlanternoj jen plilongigis jen mallongigis lian ombron. Aŭtuna vento enpenetris lian kolumon, kaj li tremis pro malvarmo.
Komence li sentis ioman vertiĝon. Post trapaso de la ŝtona ponto kaj laŭirado de la konata bulvardo, li fariĝis delira. Kiam li atingis la enirejon de sia loĝkvartalo, anstataŭ eniri la pordegon, li daŭre ŝancelpaŝis antaŭen laŭ la ĉirkaŭmuro. Li iris kaj iradis. Konfuzite li pensis, kial ĉi tiu vojo fariĝis pli longa hodiaŭ?
Poste li atingis la deklivon malantaŭ la loĝkvartalo. La herboj jam velkis, kaj roso malsekigis liajn ŝuojn. Li ĉirkaŭrigardis, ne sciante, kie li estas. Laca kaj malforta li sidiĝis sur herbejo. La stomako grumblis konstante. Li mallevis la kapon kaj vomis sur la teron. Sidinte momenton, li senkonscie kliniĝis malantaŭen kaj falis en la herbejon.
La sekvan frumatenon, ekzercantoj rimarkis ion strangan sur la deklivo. En la velkintaj herboj kuŝis viro tuj apud aprino, ĉirkaŭ kiu dise dormantaj estis kelkaj lanugaj apridoj. En la aero elspiriĝis forta odoro de alkoholaĵo, miksita kun sanga odoro. La ekzercantoj proksimiĝis kaj tuj ŝtoniĝis de mirego. Al la viro mankis duono de la kapo.
Malhele ruĝa sango algluiĝis al la buŝo de la aprino.
Iom post iom la matena suno estis leviĝanta, kaj la deklivo heliĝanta. La apridoj moviĝis, puŝetante sin al la aprino. Vento trairis la herbejon, eligante fajnan susuron. La vasta tero estis vekiĝanta.
Pasporta Servo 的重要通知 Aktualigu la informon rapide!
Pasporta Servo 服务重要通知
Pasporta Servo 今年8月份要出纸质版，快更新你的资料！
Aktualigu vian informon kiel gastiganto!
Post longa tempo, nia teamo liveras al vi gravan anoncon: En 2026, ni planas eldoni Pasportan Servon (PS) en libreto. La libreto estos tre utila por vojaĝemaj esperantistoj tra la mondo kiuj volas profiti de la tutmonda reto de PS kaj konektiĝi kun gastigemaj samideanoj en aliaj urboj eĉ tiam, kiam ili ne havas aliron al la reta adresaro.
Ĉu vi volas daŭre aperi inter niaj gastigantoj en la nova libreto? Aktualigu vian informon kiel gastiganto!
Se vi intertempe translokiĝis, ekhavis novan telefonnumeron, aŭ ŝanĝiĝis la kondiĉoj de via hejmo aŭ viaj preferoj por gastigi, indiku ĉion tion en via profilo kiel gastiganto. Jen la paŝoj:
Iru al la retpaĝaro de Pasporta Servo (http://pasportaservo.org/) kaj ensalutu en vian konton per viaj uzantnomo kaj pasvorto.
Ensalutinte, alklaku vian profilbildon supre dekstre por iri al via profilo. Poste, alklaku la verdan butonon ("Modifi konton").
Via profilo estas dividita en pluraj sekcioj: "Pri mi", "Loĝejo", "Telefonoj", kaj "Publika retpoŝta adreso". Alklaku la verdan butonon ("Redakti") apude por aktualigi ĉiun sekcion.
Ne forgesu ankaŭ alŝuti aktualan profilbildon, ĝisdatigi vian sinprezenton, kaj modifi vian kontaktinformon laŭbezone.
Kiel gastiganto, gravas aparte ke la detaloj de via loĝejo estu aktualaj. En la paĝo por redakti vian loĝejon, iru laŭ la jenaj paŝoj:
Kontrolu kaj laŭbezone aktualigu vian adreson. Sekvu la indikojn pri adresoj kaj skribu vian adreson latinlitere.
Respondu la ceterajn kampojn en la paĝo, ekz. kiujn kondiĉojn vi havas por gastigi, kaj skribu detalan priskribon pri via loĝejo.
Marku la skatoleton por indiki, ĉu vi volas aperi en la PS-libreto aŭ ne. En supra kampo, plenigu la kampon "Mallonga priskribo" por koncize priskribi vian loĝejon en la libreto.
Ne forgesu konfirmi la ŝanĝojn! Alklaku la butonon "Konfirmi kaj redakti lokigon" kaj certigi, ke la pinglo estas fiksita sur la ĝusta pozicio sur la mapo. Poste, alklaku la butonon "Konfirmi".
Ĉar la venonta eldono de PS estas planata por aŭgusto 2026, vi devas aktualigi vian informon kiel eble plej baldaŭ, prefere ĝis la 12-a de aprilo, se vi volas aperi en la libreto. Iam poste, landa organizanto (https://www.pasportaservo.org/lo/) kontaktos vin por konfirmi, ke ĉiuj viaj datumoj estas ĝustaj. Ni petas vin rapide respondi al ili!
Ĉu vi ne plu volas gastigi per PS? Ne zorgu. Simple forigu ĉiujn loĝejojn ligitajn al via profilo per la ruĝa butono kun rubuja ikono.
Se vi havas demandojn aŭ spertas teknikan problemon dum via redaktado, skribu al ni ĉe saluton@pasportaservo.org
Dankon pro via kunlaboro!
Amike salutas,
La teamo de Pasporta Servo
Amo profundiĝas enkoren (novelo) 爱沉心底（短篇小说）
——el《Beletra Almanako》
Amo profundiĝas enkoren
Yin Jiaxin
Mo Senke kaj Lu Lisa estis samklasanoj de pedagogia kolegio en la urbo Vuhan. Ili enamiĝis unu al la alia en la dua studjaro, kaj neniam kverelis unu kontraŭ la alia. Kun tempopaso ili pli kaj pli intimis, tiel ke krom dum dormotempo ili estis ĉiamkunaj kiel korpo kaj ĝia ombro. Ili kune legadis en la biblioteko, manĝis en la kantino kaj promenadis, diskutante pri diversaj temoj. Ĉar alproksimiĝanta estis la diplomiĝtempo, ambaŭ ĉifoje babilis pri siaj laborpostenoj.
“Miaj gepatroj esperas, ke mi laboros en hejmloko, la urbo Kajfon. Sed mi scivolas, kie vi deziras labori. Kien vi iros, tien mi iros,” diris Lu Lisa.
Mo Senke ridetis feliĉe kaj demandis: “Viaj gepatroj certe domaĝos sian belan filinon, ĉu?”
“Kial ili domaĝos min?” Lu Lisa grimacis per la lipoj kaj milde diris: “Mia fraĉjo laboras hejmloke kaj li povos prizorgi ilin en la estonteco.”
Lia embaraso legiĝis sur lia vizaĝo. Premante ŝiajn manojn kaj rigardante al ŝi en la ebura ronda vizaĝo, li heziteme diris: “Mi volas iri al subevoluinta montara regiono kaj provizore labori kiel instruisto.”
“Ĉu?” ŝi mire rigardis lin per sia okulparo brila kaj granda.
“Jes.” Li balancis la kapon kaj aldonis: “Mi faris longan pripensadon.”
“Kial vi faris tian decidon?”
“Mi devenas el subevoluinta kamparo. Mi bone scias, kiel severe mankas instruistoj tie; ke iuj regionoj estas pli subevoluintaj ol mia hejmvilaĝo. La tieaj infanoj aspiras al scioj.”
“Ĉiaokaze mi sekvos vin,” ŝi diris decideme.
“Ne, ne, ne.” Li persvadis: “Vi restos en urbo. Mi venos al vi kelkajn jarojn poste, kaj ni vivos kune, ĉu bone?”
“Mo Senke, ĉu vi jam forgesis?” Lu Lisa levis la voĉon ĝis ĝia plejo: “Ni iam ĵuris, ke ni ne disiĝos unu de la alia eĉ unu momenton.”
“Mi timas, ke vi ne povos elteni la malfacilan vivon,” klarigis Mo Senke.
“Estu trankvila. Mi ne timas.” Lu Lisa ignore diris: “Ĝuste, la malfacila vivo eble perdigos al mi iom da pezo. Mi sentas min graseta. Male, mi timas, ke vi, tiom malgrasa kaj kun okulvitroj sur la alta nazo kiel fizike malforta klerulo, ne povos elteni tian vivon.”
Li ridante diris: “Vi scias, ke mi naskiĝis kaj kreskis en malriĉa kamparo, kaj jam alkutimis ajnan malfacilan vivon.”
Post kiam Mo kaj Lu atingis la urbeton Sani de la gubernio Hexi okcidente de la rivero Baro, oficisto de la lokaj edukaj aŭtoritatoj laŭ mallarĝa asfaltita ŝoseo veturigis ilin al vilaĝo ĉirkaŭita de smeraldaj montegoj.  Ekster la vilaĝo estis longa deklivo. Ĉe ĝia profundo troviĝis vico da brikdomoj kun granda korto. Tiu estis lernejo. Ĝi situis ĉe la piedo de monto. Preter la lernejo fluis rojo kaj zigzage en la riveron Baro for je kilometro.
En la lernejo sin trovis du mezaĝuloj, el kiuj unu servis kiel lernejestro kaj instruisto, kaj la alia kiel kuiristo kaj balaisto. De sep ĝis dek tri jarojn aĝis la infanoj dissemitaj en ses klasoj. Ĉiuj la infanoj loĝis enlerneje dum la lerntagoj kaj ĉe siaj geavoj dum la semajnofino, ĉar iliaj gepatroj laboris en foraj urboj. Oni nomas tiajn infanojn “hejme restantaj infanoj”. La apero de Mo kaj Lu ĝojigis la infanojn.
Ĉe vesperiĝo la lernejestro kaj la kuiristo reiris hejmen. Mo kaj Lu loĝis en la lernejo. Por plifaciligi la vivon, post nelonge ili geedziĝis sen nupto kaj sen benado de parencoj. Ili simple gluis al la pordokadro de sia dormoĉambro ruĝan versparon kaj al la pordo kaj fenestro ruĝan ĉinan ideogramon “囍”, kiu signifas “ĝojon” kaj “feliĉon”. Cetere, ili disdonacis al siaj du kolegoj kaj la dek kvar gelernantoj po du saketojn da bombonoj.
La vivo ne estis tiel malfacila kiel la du gejunuloj imagis. Kvankam ili ja ne ricevis bonajn salajrojn, sed ili ankaŭ elspezis malmulte. La edukaj aŭtoritatoj regule proviantis la lernejon senpage. Ili bredis dekkelke da kokinoj kaj kokon spite al nokta ŝtelado de siberia mustelo, kaj kultivis legomojn malantaŭ la lernejo spite al frekvento de aproj. Krom instruado ili devis varti kelkajn malgrandajn infanojn je tualeto kaj lavado. Ĉiutage ili ne ĝuis ripozon ĝis nokte. Malgraŭ okupiteco kaj laciĝo, ili sentis, ke la vivo estas signifa kaj valora. Dume ilia amo des pli fortiĝis.
Tempo flugis rapide. Nerimarkite pasis du jaroj kaj duono. Mo kaj Lu kontraktis pri trijara instruado kun la edukaj aŭtoritatoj. La kontrakto estis eksvalidiĝonta post duonjaro. Kaj en aŭtuno ili estis transpostenigotaj al la gubernia urbo.
En la gubernio Hexi somero estas pluva sezono. En la jaro 1998, printempo apenaŭ finiĝis kiam komencis pluvsezono. Foje pluvetis, foje pluvegis. Pluvis intermite plurajn tagojn. Por longe oni ne vidis la vizaĝon de la suno, kaj la infanoj ne petolis sur la korto, kiu jam fariĝis kota. La rojo ŝvelis multe. Iun posttagmezon, ekfalis ŝtormo, baldaŭ ĝi fariĝis pli kaj pli forta, tiel ke oni ne povis klare vidi la ŝoseon antaŭ la lernejo. La estro mirege diris: “Mi, jam vivinte pli ol kvindek jarojn, neniam vidis tiom furiozan pluvegon!”
“Neniam, laŭ mia memoro!” eĥis la kuiristo.
“Intstruistoj Mo kaj Lu, mi maltrankvilas, ke okazos montotorento.” La estro avertis: “Ni devas nin prepari por evakui la lernejon kun la infanoj kiam ajn. Nun mi kontaktos la vilaĝestron, ke li aranĝu loĝejon por vi ambaŭ.”
“Bone,” aprobis Mo kaj Lu.
Rigardinte tra fenestro, la estro diris per firma tono: “Nu, ĉiuj tuj agu! Intstruistoj Mo kaj Lu, iru pretigi pakon da bezonaĵoj.”
Li ordonis al la kuiristo: “Vi sciigu la infanojn, ke ili sin preparu por hejmeniri.”
Dum la estro telefonvokis la vilaĝestron en sia oficejo, ekvenis bruego el malproksima loko, ŝajne depost montegoj. Ĝi sonis kiel tondro. Sed la bruego sonoris senĉese, evidente ĝi ne estis tondro. Iom post iom la bruego pli laŭtiĝis, fine kvazaŭ multaj leonoj rorus kune.
“Diable! Estas montotorento.” La estro terurite demetis la ricevilon kaj haste kuris eksteren, el la tuta gorĝo kriante: “Kuru, ĉiuj kuru! Rapidu! Lasu vian pakaĵon!”
Oni konfuzite eliĝis el siaj ĉambroj.
“Rapide kuru sur la ŝoseon kaj al la vilaĝo!” La estro urĝis ĉiujn: “Proksimiĝas montotorento!”
Ĉiuj ekkuris tra la kota korto kaj al la lernejpordo malgraŭ la peza pluvo. La estro, la kuiristo, Mo Senke kaj Lu Lisa portis en siaj brakoj po infanon, kiu kuris tro lante por postsekvi la homamason. Ĉe la pordo la estro nombris la infanojn kaj trovis, ke mankas la plejaĝa knabino. Iu knabino diris, ke ŝi estas en la necesejo. Transdoninte la de ŝi portitan infanon al Mo Senke, Lu Lisa diris: “Vi antaŭeniru. Mi iros serĉi la knabinon.”
Dirinte tion, Lu Lisa revenis al la brikdomo. Mo Senke, kun du infanoj en siaj brakoj, al la dorso de Lu Lisa zorgeme rekomendis: “Singardu, laŭeble rapide revenu!”
Puŝmalferminte la pordon de la necesejo, Lu Lisa vidis la knabinon kaj demandis: “Kial vi tiel malrapidas?” La knabino, malpacience suprentirante sian pantalonon, embarasite kaj honteme respondis: “Pro monataĵo.”
Ekmallumiĝis tiumomente, ankoraŭ pluvegis kaj la bruego pli kaj pli proksimiĝis kvazaŭ trajno ruliĝus trans ponto. Lu Lisa tirante la knabinon kuris ekster la lernejon, kontraŭ kies muron la ŝvelanta rojakvo sin ekĵetis. Ambaŭ ekvadis tra la ĵus formita akvflako inter la lernejo kaj la ŝoseo.
“Aj!” Lu Lisa stumblis sur ŝtono kaj falis en kotakvon. La knabino provis levi sian instruistinon, sed doloro je maleolo estis tro akra por ke Lu Lisa stariĝu. La inundo altiĝis iompostiome. Lu Lisa diris al la knabino: “Rapide! Vi iru daŭre al la vilaĝo. Estu trankvila. Mi povos leviĝi baldaŭ kaj kuratingi vin.”
“Ne, ne, ne. Mi helpu vin!” persistis la knabino tenante sian instruistinon je brako.
La inundo plialtiĝis rapide. Lu Lisa kolere kriegis al la knabino: “Vi ne volas sekvi mian instrukcion, ĉu? Aŭskultu! Tuj forlasu, rapide!”
La knabino, viŝinte pluvakvon de la vizaĝo, ekpaŝis en la flako. Lu Lisa fiksrigardis la knabinon ĝis ties silueto malaperis en la nebulan pluvon. Ŝi provis leviĝi sed neniel sukcesis. Do ŝi, kunpremante la dentojn, ekrampis en kotakvo al la ŝoseo. Subite, kun surdigaj bruegoj alimpetis montotorento. En palpebruma daŭro inundo voris kiel la lernejon tiel ankaŭ instruistinon Lu kaj muĝante torentis al la rivero Baro.
Eksciinte ke Lu Lisa estis vundita, oni streĉiĝis. La vilaĝestro stiris kamioneton kun Mo Senke, la lernejestro kaj la kuiristo revene al la lernejo. Sed tie ili vidis nenion alian ol la frenezan inundon. Oni vokadis: “Instruistino Lu! Kie estas vi?” Sed ne troviĝis ajna respondo krom akvoflua bruo. Ĉe la akvorando Mo Senke vokis la nomon de sia kara edzino per raŭka voĉo, batante al si la bruston kaj piedfrapadante la teron. Larmoj kaj pluvgutoj ruliĝis sur liaj vangoj kaj li mergiĝis en profundan rimorson kaj senliman aflikton.
Oni faris ampleksajn serĉojn laŭ la rivero en la sekvaj du semajnoj, sed ne trovis spuron de Lu Lisa. Fine Mo Senke kun rompita koro akceptis la realaĵon, ke li perdis sian karan edzinon. La lokaj edukaj aŭtoritatoj okazigis funebran ceremonion je la memoro de Lu Lisa. Ŝiaj korŝiritaj gepatroj ĉeestis ĝin. Antaŭ la bopatroj longe surgenuis Mo Senke kun memkondamno, senfine zumante: “Pardonon! Mi estas kulpa. Mi ne bone gardis ŝin.”
Sur montodeklivo malantaŭ la lernejo, oni starigis por Lu Lisa tombon kun ŝiaj vestoj kaj ŝuoj en ĝi. Mo Senke neniel forgesis la edzinon kaj decidis daŭre labori en la lernejo. Do, kiam la kontrakto eksvalidiĝis, li rifuzis transposteniĝon. Ĉiufoje kiam estis Festo de Mortintoj aŭ la naskiĝtago de la edzino, li ĉiam vizitis ŝian tombon, bruligis incensobastonetojn kaj paperajn monimitaĵojn por ŝi, kaj babilis iom da tempo kvazaŭ ŝi starus vizaĝe al si. Krom Lu Lisa, lia koro ne povis enteni ajnan fraŭlinon kaj neniam pripensis edziĝon al ajna virino.
La tempo rapidis kiel galopanta ĉevalo. Somere de 2008, Mo Senke ne povis ne forlasi la lokon, ĉar la lernejo devis fermiĝi pro manko de lernantoj. Jam emeritiĝis la lernejestro kaj la kuiristo. La superaj edukaj aŭtoritatoj transpostenigis Mo Senke kiel estron de urbeta lernejo en la gubernio Hedon oriente de la rivero Baro. Ne longe post lia transposteniĝo, li enlerneje hazarde renkontis knabinon, kiu faris lin maldorma kelke da noktoj. La graseta triajara knabino havis mallongan hararon, eburan rondan vizaĝon kaj brilajn grandajn okulojn. Ŝia aspekto tre similis al tiu de Lu Lisa. Plie, ŝia gesto, ŝia rideto, ŝia... Ŝi ja estis alia Lu Lisa, eta Lu Lisa! Mo Senke gapis al la knabino iomete. Lia lango jukis al li demandi ŝin: “Saluton, infano! Kiom vi aĝas?”
“Naŭ jarojn,” timide respondis la triajarulino.
“Kio estas via nomo?” daŭrigis li.
“He Suna,” dirinte, la knabino mallevis la kapon.
“Diru al mi la nomon de via panjo, ĉu bone?” petis li kun granda espero.
La knabino levis la kapon kaj al li ĵetis scivolan rigardon: “Ŝia nomo estas Umeo.”
Li malesperiĝis kaj sin priridis enkore, asertante ke li pensis tro multe pri la knabino. Ne estas strange, ke iu aspektas simile al aliulo. Sed nokte li neniel endormiĝis en la lito, ĉar la vizaĝo de Lu Lisa kaj tiu de He Suna ŝvebadis alterne en lia cerbo tiom vigle kaj klare. Post pluraj tagoj en lian kapon venis ideo: viziti la hejmon de He Suna.
Matene de sabato Mo Senke iris al hejmo de He Suna. La familio loĝis en simple meblita terdomo sur montodeklivo. La avo akceptis lin dum He Suna kune kun la avino okupis sin en la legomoĝardeno antaŭ la domo.
La maljunulo transdonis al Mo Senke tason da boligita akvo kaj kun bedaŭro diris: “Pardonon, lernejestro! Mi ne havas teon.”
“Boligita akvo taŭgas. Dankon!.” Ricevinte la tason per ambaŭ manoj, Mo Senke demandis: “Kie estas la gepatroj de He Suna?”
“Ili laboras en Vuhano kaj ĉiujare rehejmeniras nur dum la Printempa Festo.”
“Kiun okupon ili havas?”
“Purigadon en fabriko,” respondis la maljunulo vespirante.
“Ili povas fari nur tion. La filo estas iomete malsaĝa, la bofilino ne sprita.”
“Ho?” voĉis li per duba tono.
La maljunulo aldonis: “La filo iĝis iomete malsaĝa pro meningito en sia infanaĝo. Kaj la bofilino eĉ ne scias, kiu ŝi estas.”
“Kio okazis al ŝi?” Scivolo larĝigis liajn okulojn.
“Ve! Vi estas lernejestro. Mi diros al vi la veron.” La maljunulo honeste rakontis la historion pri sia bofilino: “En la frua somero antaŭ dek jaroj, okazis granda inundo, ke la rivero Baro ŝvelis ĝis la ŝoseo. Iun matenon mia filo vidis, ke virino flosas senkonscia en akvo ĉe la vojrando. Li dorse portis ŝin hejmen. Mia edzino banis ŝin kaj ŝanĝis ŝiajn vestojn por sekaj, trovante tuberon sur ŝia kapo. Ŝi vekiĝis en la sekva tago. Konfuzita ŝi sciis nenion pri si mem, eĉ ne memoris sian nomon.”
Aŭskultante la maljunulon, Mo Senko eksuspektis, ke tiu eble estas Lu Lisa, lia kara edzino. Li diris al la maljunulo: “Laŭ mia memoro, somere antaŭ dek jaroj pro la inundo malaperis instruistino de la urbeto Sani je la supra fluo de la rivero Baro. Mi konas ŝin. Vi montrus al mi foton de via bofilino, ĉu bone?”
“Mi ne havas.”
“Ĉu ili ne havas geedziĝan foton?” Mo Senke estis kaptita de surprizo.
“Ve! La bofilino ne havis identeckarton. Ili ne povis akiri ateston pri geedziĝo. Do la nepino estas neregistrita loĝanto ĝis nun.”
Li kalkulis la tempon enkore kaj pensis, ke He Suna devas esti lia propra karno kaj sango, se tiu virino estas Lu Lisa. La pensaĵo alportis al li miksitajn sentojn de ĝojo kaj malĝojo. Bedaŭrinde, li siatempe ne povis konstati, ĉu tiu estas lia edzino.
Dum babilado inter ili du, venis poŝtisto kun telegramo, kiu legiĝis jene: “Umeo en agonio en la tumorfako de Vuhana Kvara Hospitalo deziras vidi filinon.” La tuta familio ekdronis en tristan humoron kaj Mo Senke konsterniĝis.
Tenante la telegramon, la maljunulo kun amara mieno zumadis: “Kion fari? kion fari...”
Mo Senke konsolis lin: “Se vi kredas min... Bonvole konfidu al mi vian nepinon. Mi sendos ŝin morgaŭ al Vuhan.” Efektive, li mem ja deziris vidi la virinon, kiu plejeble estas lia edzino.
“Dankon al vi! Vi vere estas bonulo.” Retenante siajn larmojn, la maljunulo daŭrigis: “Morgaŭo ne taŭgos. Mi devos de parencoj pruntepreni monon por la vojaĝkosto.”
“Ne ĉagreniĝu. Mi povos por ŝi peti specialan monhelpon de la lernejo.” Li mensogis. Fakte. li havis neniun rimedon alian ol elspezi sian propran monon. Tiun momenton, la maljunulo emocie faris riverencon antaŭ Mo Senke, ne sciante kiel esprimi sian dankoŝuldon. Li trankviliĝis iomete, sentante sin kvazaŭ ĵus liberigita disde peza ŝarĝo.
Eltrajniĝinte, Mo Senke sin direktis rekte al la hospitalo kun He Suna. Ĉe la unua ekvido li rekonis sian edzinon Lu Lisa en la skeletsimila virino, kiu kuŝis duonkonscia enlite. La koro ekdoloris lin. Li vere deziris brakumi ŝin kaj voki: “Lisa, kara edzino”. Sed li ne povis agi tiel. Ĉe murangulo kaŭris silentema viro, kiu evidente estis ŝia edzo. Li devis deteni eksplodon de siaj sentoj.
La knabino alproksimiĝis al la lito kaj mallaŭte vokis: “Panjo!”
La virino mole malfermis siajn okulojn. Vidinte la knabinon, pro perdo de parolpovo ŝi nur eligis malklaran voĉon kaj pene etendis brakon por brakumi la knabinon. Tiu sin ĵetis en la virinan sinon kaj ekploregis. Larmoj elfluis el la okuloj de Mo Senke. La viro ĉe la murangulo senfine viŝis al si larmojn kaj nazmukon.
“Ne estu tro kortuŝita. Bone ripozu por akiri vian sanon,” Mo Senke persvadis la virinon.
Post kiam la patrino kaj la filino kvietiĝis, Mo Senke daŭre al la virino diris: “Mi estas la lernejestro de He Suna. Pri via pastinteco mi konas ion.”
Post tiuj vortoj, ŝiaj okuloj ekbrilis. Ŝi atendis kion rakontos Mo Senke. Li selektive rakontis: “Via nomo estas Lu Lisa. Via hejmloko estas la urbo Kajfen, kie vivas viaj gepatroj kaj frato. Diplomiĝinte de kolegio en 1995, vi servis kiel instruisto en la urbeto Sani de la gubernio Hexi. Antaŭ dek jaroj, dum vi savis lernantinon, vi estis kaptita de inundo. Oni serĉis vin multe da tagoj, sed vane. Neatendite inundo flosigis vin al la gubernio Hedon.”
Diversaj sentoj eksvarmis en la koro de la virino kaj ŝi ekploris plende. Mo Senke aldonis: “Mi intencas kontakti viajn gepatrojn, ke ili kiel eble plej rapide venu vidi vin, ĉu bone?” Denove li mensogis. Li perceptis, ke ŝi ne povos ĝisvivi la venon de siaj gepatroj. Cetere li ne volis, ke ŝiaj gepatroj ricevu duan spiritan atakon. Li tute ne havis intencon kontakti ŝiajn gepatrojn.
“Patrino de He Suna, via filino estas bela, ĉarma kaj inteligenta. Ŝi tre plaĉas al mi.” Mo Senke ŝajnigante sin malstreĉita interkonsentis kun la virino: “Mi volas havi ŝin kiel mian adoptitan filinon. Ĉu vi konsentas?”
La virino rigardais lin iom kaj malforte jese balancis la kapon.
Li demandis la senvortan viron: “Kia estas via opinio, frato? Mi certigas vin, ke mi nepre traktos ŝin kiel mian propran filinon.”
La viro kun premita rideto zumis: “Bone, bone.”
Karesante la knabinon je la kapo Mo Senke afable demandis: “Vi fariĝas mia adoptita filino, ĉu bone?”
La knabino ekklinis la kapon kun rideto malfacile videbla.
Premante al la knabino ŝultron, la viro ordone zumis: “Genuiĝu kaj voku: ‘Paĉjo’!”
La knabino obeeme surgenuiĝis antaŭ Mo Senke, hezitis momenton kaj sinĝene voketis: “Paĉjo!”
Ĉe tio, Mo Senke sin eksentis konsolita kaj emocia. Tuje li al sia brusto premis la knabinon, el sia propra sango, kio estis atestota de la DNA-testo pri patreco, farigita sekrete de li post semajno. Dume, la virino baraketante voĉis oni-ne-scias-kion kaj elspiris la lastan spiron. Ŝajnis, ke ĉe ŝia buŝangulo restas strieto da rideto.
我的遗书 Miaj Lastaj Vortoj
迫于经济困难，我连追要生父生母侵占我的五千多块钱的工资都搞得和乞讨似的，最后也没成，还丧尽了尊严。在长期贫困和饥饿折磨下，我难以支撑自己的生存，毫无生的希望，现只能拖着极端疲惫和重病的躯体去跳楼自杀。
我把我的两封遗书整理如下。一封是早些时候写的“后事交代”，一封是写给伙伴们的遗书。两封都已经翻译成了世界语。
我是许艺菲，二〇〇七年八月二十二日出生于上海，现于深圳做工。
Mi estas Xu Yifei, naskita la dudek-duan de aŭgusto du mil sep en Ŝanhajo, kaj nun laboras en Ŝenĵeno.
在长期的极端贫困与饥饿折磨下，我身患重病，时日无多。
Sub longdaŭra turmento de ekstrema malriĉeco kaj malsato, mi suferas gravan malsanon kaj ne restas al mi multe da tempo.
现将我的身后事交代给我的亲人朋友。
Mi nun konfidas la aranĝon de miaj postmortaj aferoj al miaj amikoj.
近年来，我通过从事非熟练工、倒卖盗版物品、出租个人财物、出卖学识及卖淫等手段，积累了一些个人财产，如下：
En la lastaj jaroj, per laborado kiel nesperta laboristo, revendado de pirataj varoj, luigado de personaj havaĵoj, vendado de mia scio kaj korpo, mi amasigis kelkajn personajn havaĵojn, jene:
三台打印机（其中一台大型多功能打印机、一台手持A4热敏打印机、一台便条热敏打印机）；
tri presiloj (el kiuj unu granda multfunkcia presilo, unu portebla A4-termika presilo, kaj unu termika presilo por memgluaj notetoj);
一台投影仪；
unu projekciilo;
两只多功能话筒；
du multfunkciaj mikrofonoj;
二阶至九阶魔方各一枚，三阶指尖魔方一千余枚；
po unu kubo de la dua ĝis la naŭa ordo, kaj pli ol mil tri-ordaj fingrokuboj;
《十万个为什么》全二十一册，少量军事、文化、科学相关盗版书籍；
la kompleta dudekunu-voluma eldono de Cent Mil Kialoj, kaj malgranda kvanto da pirataj libroj rilataj al militaj, kulturaj kaj sciencaj temoj;
战备应急救援器械一套、劳保用具若干、少量药品及布料；
unu aro da krizaj sav- kaj pretigaj ekipaĵoj, kelkaj laborprotektaj iloj, malgranda kvanto da medikamentoj kaj ŝtofoj;
少量文创收藏品、玩具；
malgranda kvanto da kulturaj kolektaĵoj kaj ludiloj;
手机一部、充电设备多台、U盘一枚；
unu poŝtelefono, pluraj ŝargaj aparatoj, kaj unu USB-memorilo;
其他个人物品；
aliaj personaj objektoj;
中国邮政储蓄银行活期存款（约一百元人民币）。
postula deponejo ĉe la Poŝta Ŝparkaso de Ĉinio (ĉirkaŭ cent juanoj).
我享有如下债权：
Mi havas la jenan kreditpostulon:
曹女士（系我的母亲）欠我一千零三十加拿大元。
S-ino Cao (mia patrino) ŝuldas al mi mil tridek kanadajn dolarojn.
我享有如下著作权及相关权益：
Mi posedas la jenajn aŭtorrajtojn kaj rilatajn rajtojn:
马*克思主义文库中文板块大量长篇史书录入编排成果（已签署国际知识共享许可协议，署名 Ruĝa Gardisto）；
granda kvanto da enmetaj kaj redaktaj laborrezultoj pri longaj historiaj verkoj en la ĉinlingva sekcio de Marxists Internet Archive (sub internacia Creative Commons permesilo, sub la nomo Ruĝa Gardisto);
马*克思主义文库维*吾尔文板块《共*产党宣言》全文录入编排成果（已签署国际知识共享许可协议，未署名）；
la plena enmeto kaj aranĝo de Manifesto de la K*omunista Partio en la u*jgurlingva sekcio de Marxists Internet Archive (sub internacia Creative Commons permesilo, sen subskribo);
马*克思主义文库藏文板块少量短篇文献录入编排成果（已签署国际知识共享许可协议，未署名）；
malgranda kvanto da enmetaj kaj redaktaj laborrezultoj pri mallongaj tekstoj en la t*ibetlingva sekcio de Marxists Internet Archive (sub internacia Creative Commons permesilo, sen subskribo);
马*克思主义文库世界语板块少量短篇文献录入编排成果（已签署国际知识共享许可协议，未署名）；
malgranda kvanto da enmetaj kaj redaktaj laborrezultoj pri mallongaj tekstoj en la Esperanto-sekcio de Marxists Internet Archive (sub internacia Creative Commons permesilo, sen subskribo);
中国世界语绿网世界语协作板块部分工作成果（原已签署国际知识共享许可协议，署名许艺菲；现因网站管理员刘晓哲先生侵犯该知识产权，我拒绝继续保留本人在该协作工作成果上的个人署名）；
parto de miaj laborrezultoj en la kunlabora sekcio de Verda Reto (origine publikigitaj sub internacia Creative Commons permesilo, subskribite per 许艺菲; sed ĉar la reteja administranto s-ro Liu Xiaozhe malobservis tiun intelektan proprieton, mi rifuzas plu konservi mian personan subskribon ĉe tiuj kunlaboraj laborrezultoj);
中国世界语绿网（包括论坛）多篇语言学、政治相关作文，以及一份国际世界语者名录。
pluraj lingvistikaj kaj politikaj eseoj en Verda Reto (inkluzive de la forumo), kaj unu internacia adresaro de esperantistoj.
我尚有如下未完成事项：
Mi ankoraŭ havas la jenajn nefinajn taskojn:
多篇藏文文献（包括《共*产党宣言》）已完成录入，尚待校对与编排；
pluraj t*ibetlingvaj tekstoj (inkluzive de Manifesto de la K*omunista Partio) jam estas enmetitaj, sed ankoraŭ atendas provlegadon kaj aranĝon;
个人保留有大量马*克思主义相关论述、作文及记叙文草稿，待排版发表；
mi konservas grandan kvanton da marksismaj eseoj, verkoj kaj rakontaj skizoj, kiuj atendas kompostadon kaj publikigon;
其他需保密的政治工作。
aliaj politikaj laboroj, kiuj devas resti konfidencaj.
我有如下债务：
Mi havas la jenan ŝuldon:
我欠西安世界语工作者王天义先生一千元人民币。
Mi ŝuldas al s-ro Wang Tianyi, Esperanto-laboranto en Xi’an, mil juanojn.
在我死后，我希望我的伙伴胡女士代我处理我的身后事：
Post mia morto, mi deziras, ke mia amiko s-ino Hu prizorgu miajn postmortajn aferojn nome de mi:
将我的尸体火化后，将骨灰扔进垃圾桶，不办任何丧事；
post kremacio de mia kadavro, forĵeti mian cindron en rubujon, kaj okazigi neniun funebran ceremonion;
向夏女士（系我的祖母）取回由其保管的、属于我的打印机、投影仪、话筒等全部个人物品；
repreni de s-ino Xia (mia avino) ĉiujn miajn personajn objektojn, kiujn ŝi gardas, inkluzive de miaj presiloj, projekciilo, mikrofonoj kaj aliaj havaĵoj;
将《十万个为什么》全二十一册赠送给我的爱人 Îabotĩ 同志；
doni la kompletan dudekunu-voluman eldonon de Cent Mil Kialoj al mia amato, kamarado Îabotĩ;
将两面由数百枚三阶魔方拼成的魔方墙捐赠给位于中国山东枣庄的世界语博物馆；
doni la du kubomurojn, konsistantajn el centoj da tri-ordaj kuboj, al la Esperanto-Muzeo en Zaozhuang, Ŝandongo, Ĉinio;
将我的劳保用品、药品及充电设备全部赠送给我的工友；
doni ĉiujn miajn laborprotektajn ilojn, medikamentojn kaj ŝargajn aparatojn al miaj kunlaboristoj;
读取我U盘中的全部资料，并替我完成待办事项，将藏文文献发表在马*克思主义文库，尝试将其余文献发表在各类世界语期刊杂志；
legi ĉiujn datumojn en mia USB-memorilo kaj plenumi por mi la nefaritajn taskojn, kaj publikigi la t*ibetlingvajn tekstojn en Marxists Internet Archive, kaj provi publikigi la ceterajn tekstojn en diversaj Esperanto-revuoj kaj periodaĵoj;
将我的其余财产全部变卖为金钱；
transformi ĉiujn miajn ceterajn havaĵojn en monon per vendo;
代我追索债权；
postuli miajn kreditpostulojn nome de mi;
用变卖我的个人财产及追索债权所得钱款偿还我的债务；余款中提取一部分，作为胡女士十八个月生活所必需之开支，其余全部赠与我的爱人 Îabotĩ 同志；
uzi la monon akiritan per vendo de miaj personaj havaĵoj kaj per repreno de miaj kreditpostuloj por repagi miajn ŝuldojn; el la resta sumo apartigi unu parton por la nepre necesaj vivelspezoj de s-ino Hu dum dek ok monatoj, kaj la tutan ceteron doni al mia amato, kamarado Îabotĩ;
通过社会行动及法律途径追究刘晓哲先生侵犯我知识产权之责任；
per sociaj agoj kaj juraj rimedoj postuli respondecon de s-ro Liu Xiaozhe pro malobservo de miaj intelektaj proprietrajtoj;
如有可能，通过法律途径追究许晓波先生（系我的生父）及其配偶侵犯我人身权之责任并索要赔偿金；并将其中百分之五的赔偿金赠与胡女士，其余部分赠与我的爱人 Îabotĩ 同志。
se eble, per juraj rimedoj postuli respondecon de s-ro Xu Xiaobo (mia biologia patro) kaj lia edzino pro malobservo de miaj personaj rajtoj, kaj postuli kompenson; el tiu kompenso doni kvin procentojn al s-ino Hu, kaj la reston al mia amato, kamarado Îabotĩ.
我的个人随身物品存放于我的桶内；我的重要联络方式（包括电子邮箱、微信、XMPP等）均保存在我的手机中，该手机不设密码。
Miaj personaj kunportataj objektoj estas konservataj en mia sitelo; miaj gravaj kontaktinformoj (inkluzive de retpoŝto, WeChat, XMPP ktp.) estas ĉiuj konservataj en mia poŝtelefono, kaj tiu telefono ne havas pasvorton.
对于我所享有的全部知识产权，除国际世界语者名录外，我愿意全部重新签署 CC0 公共领域贡献声明。
Koncerne ĉiujn intelektajn proprietrajtojn, kiujn mi posedas, krom la internacia adresaro de esperantistoj, mi pretas ĉiujn denove publikigi sub deklaro de publika havaĵo CC0.
给工友、同志和爱人的信
——一个劳动者的遗书
Letero al miaj kunlaboristoj, kamaradoj kaj amato
— Testamento de laboristino
致我的工友、同志和爱人：
Al miaj kunlaboristoj, kamaradoj kaj amato:
如果你们看到这封信，说明我已经离开了你们的视线，或是暂时，或是永久，不能再像从前那样并肩站立、聊天、争论、劳动、相爱。
Se vi legas ĉi tiun leteron, tio signifas, ke mi jam foriris el via vidkampo — ĉu provizore, ĉu por ĉiam — kaj ne plu povos, kiel antaŭe, stari ŝultro ĉe ŝultro kun vi, babili, disputi, labori kaj ami.
但请你们首先记住一件事：一个人的沉默，不是压迫有理；一个人的倒下，也绝不意味着敌人正确。
Sed unue memoru ĉi tion: la silento de unu homo ne signifas, ke subpremo pravas; la falo de unu homo tute ne signifas, ke la malamiko pravas.
我不是被“命运”击败的。
Mi ne estis venkita de “sorto”.
我和无数像我一样的人一样，是在这个制度里，一点一点被消耗、被榨干、被挤压到呼吸困难的人。
Kiel sennombraj homoj similaj al mi, mi estas unu el tiuj, kiuj en ĉi tiu sistemo estis iom post iom eluzitaj, elsuĉitaj, premataj ĝis la spiro mem fariĝis malfacila.
那些手上的伤口、夜里的失眠、身体的疲惫、被轻视、被侮辱、被替代、被抛弃，不是什么“个人失败”，而是这个社会组织方式写在劳动者身体上的判词。
La vundoj sur la manoj, la sendormeco de la noktoj, la laceco de la korpo, la malestimo, la humiligo, la anstataŭigo, la forĵeto — nenio el tio estas “persona malsukceso”; tio estas la verdikto, kiun la maniero organizi ĉi tiun socion skribas sur la korpojn de laboristoj.
我们活在一个把人变成工具、把感情变成成本、把青春变成可替换零件的时代。
Ni vivas en epoko, kiu transformas homojn en ilojn, sentojn en kostojn, kaj junecon en anstataŭigeblajn rezervajn partojn.
资本要求我们坚强，却不给我们活路；它要求我们热爱生活，却让住房、医疗、教育、休息、尊严都成为奢侈品；它把工人的血汗叫作“机会”，把贫困者的挣扎叫作“选择”，把一切伤害都包装成个人应当承担的命运。
Kapitalo postulas, ke ni estu fortaj, sed ĝi ne donas al ni vojon por vivi; ĝi postulas, ke ni amu la vivon, sed ĝi faras loĝadon, kuracadon, edukadon, ripozon kaj dignon luksaj varoj; ĝi nomas la sangon kaj ŝviton de laboristoj “ŝanco”, la lukton de malriĉuloj “elekto”, kaj ĉiun vundon ĝi envolvas kiel sorton, kiun la individuo laŭdire devas porti sola.
不是我们活得不够好，而是这个世界本来就建立在对我们的系统性亏欠之上。
Ne temas pri tio, ke ni ne sufiĉe bone vivis; temas pri tio, ke ĉi tiu mondo mem estas konstruita sur sistema ŝuldo kontraŭ ni.
给工友
Al miaj kunlaboristoj
工友们，我最想对你们说的是：不要把自己的苦，当成自己的错。
Kunlaboristoj, tio, kion mi plej volas diri al vi, estas jeno: ne prenu vian suferon kiel vian kulpon.
你被拖欠工资，不是你没本事；你在流水线、工地、餐饮店、仓库、外卖路上被磨损，不是因为你不够努力；你忍受羞辱、超时劳动、危险作业、临时工身份、没有社保、没有工伤赔款、没有说话权——这一切都不是因为你“命不好”，而是因为有人靠这些活得很好。
Se oni ŝuldas al vi salajron, tio ne signifas, ke vi estas senkapabla; se vi estas eluzata sur muntolinio, ĉe konstruejo, en manĝejo, magazeno aŭ sur la vojo de liverado, tio ne estas ĉar vi ne sufiĉe klopodis; se vi devas elteni humiligon, trohoran laboron, danĝeran laboron, provizoran laboristan statuson, sen sociala asekuro, sen kompenso pro laborvundo, sen rajto paroli — ĉio ĉi ne okazas ĉar via “sorto estas malbona”, sed ĉar estas homoj, kiuj vivas tre bone ĝuste dank’ al tio.
你们的疲惫不是耻辱。
Via laceco ne estas honto.
你们的伤痕不是耻辱。
Viaj cikatroj ne estas honto.
你们在夜里偷偷算钱、算房租、算明天怎么活下去，也不是耻辱。
Ke vi nokte sekrete kalkulas monon, lupagon kaj kiel travivi morgaŭ — ankaŭ tio ne estas honto.
真正应当感到羞耻的，是那些把工人的命当耗材的人。
Tiuj, kiuj vere devus honti, estas tiuj, kiuj traktas la vivojn de laboristoj kiel konsumeblan materialon.
如果我曾经和你们一起说过话、搬过货、熬过夜、骂过老板、谈过工伤、讨论过罢工和维权，那我希望你们记住：不要把自己孤立起来。
Se mi iam kun vi parolis, portis varojn, maldormis nokte, insultis la estron, diskutis pri laborvundoj, pri strikoj kaj pri rajtdefendo, tiam mi esperas, ke vi memoros ĉi tion: ne izolu vin mem.
一个人被欺负，是“个体纠纷”；一群人站起来，才叫阶级问题。
Kiam unu homo estas mistraktata, oni nomas tion “individua konflikto”; kiam grupo leviĝas, tiam tio ricevas sian veran nomon: klasa problemo.
请尽可能地：留证据、留合同、留工时、留录音、留群聊、留伤情、留彼此联系方式。
Bonvolu, laŭeble: konservi pruvojn, kontraktojn, laborhorojn, sonregistraĵojn, grupajn konversaciojn, priskribojn de vundoj kaj reciprokajn kontaktinformojn.
因为劳动者在这个社会里，连“自己受过伤”都常常需要拼命证明。
Ĉar en ĉi tiu socio laboristo ofte devas preskaŭ batali por pruvi eĉ tion, ke ri entute estis vundita.
如果有一天你们还能继续往前走，请你们不要只为自己讨说法。
Se iam vi ankoraŭ povos daŭrigi antaŭen, ne serĉu justecon nur por vi mem.
请替那些没来得及开口的人，也多说一句。
Bonvolu ankaŭ eldiri unu frazon pli por tiuj, kiuj ne plu sukcesis paroli mem.
给同志
Al miaj kamaradoj
同志们，我知道，我们之间并不总是温柔的。
Kamaradoj, mi scias, ke inter ni ne ĉiam regis mildeco.
我们争论路线、争论组织方式、争论理论、争论现实中的妥协与纯粹，甚至争论“一个人到底还能不能继续撑下去”。
Ni disputis pri linioj, pri manieroj organizi, pri teorio, pri kompromiso kaj pureco en la realo, kaj eĉ pri tio, ĉu homo ankoraŭ efektive povas plu elteni.
但我仍然想说：请不要把一个同志的崩溃，只理解为“个人心理问题”。
Sed mi ankoraŭ volas diri ĉi tion: bonvolu ne kompreni la kolapson de kamarado nur kiel “individuan psikologian problemon”.
一个革命者首先也是一个活生生的人。
Revoluciulo antaŭ ĉio estas ankaŭ viva homo el karno kaj sango.
如果组织只会要求牺牲，却不会接住受伤的人；如果我们只会谈历史必然性，却不会照顾眼前已经流血的人；如果我们一边批判资本主义异化，一边却默许同志在贫困、孤立、疾病、危险关系、劳动剥削里独自腐烂——那么我们就必须承认，我们还远远不够成熟。
Se organizo nur scias postuli oferon, sed ne scias kapti la vunditon; se ni nur scias paroli pri historia neeviteblo, sed ne scias zorgi pri tiu, kiu jam sangas antaŭ ni; se ni unuflanke kritikas kapitalisman fremdiĝon, sed aliflanke silenteme permesas, ke kamarado putru sola en malriĉeco, izoliĝo, malsano, danĝeraj rilatoj kaj laborista ekspluatado — tiam ni devas konfesi, ke ni ankoraŭ estas tre malproksimaj de matureco.
请你们以后，不要只在悼念时才学会珍惜同志。
Estontece, bonvolu ne lerni ŝati kamaradojn nur dum funebro.
不要只在出事之后，才想起问一句“你最近还好吗”。
Ne rememoru demandi “kiel vi fartas lastatempe?” nur post kiam jam okazis katastrofo.
请建立真正的互助：现实中的落脚点、应急资金、法律支持、工伤与失业援助、安全联系人、情绪危机接应、女性与青年同志的具体保护机制……
Bonvolu konstrui veran reciprokhelpon: realajn restlokojn, krizajn fondusojn, juran subtenon, helpon por laborvundo kaj senlaboreco, sekurecajn kontaktpersonojn, krizajn emociajn akceptmekanismojn, kaj konkretajn protektajn aranĝojn por inaj kaj junaj kamaradoj...
因为革命不是抽象口号。
Ĉar revolucio ne estas abstrakta slogano.
革命如果不能保护最先受伤的人，它就还只是半成品。
Se revolucio ne kapablas protekti tiujn, kiuj unue estas vundataj, tiam ĝi ankoraŭ estas nur duonfaraĵo.
如果我曾经在某些时候显得偏执、激烈、幼稚、脆弱，甚至让你们失望，那不是因为我不爱这项事业。
Se mi iam en certaj momentoj ŝajnis obstina, tro intensa, infaneca aŭ fragila, eĉ se mi seniluziigis vin, tio ne estis ĉar mi ne amis ĉi tiun aferon.
恰恰相反，往往是因为我太希望这个世界真的能被改变，太希望同志之间的关系，不再复制旧世界的冷酷。
Tute male, ofte estis ĝuste ĉar mi tro forte deziris, ke ĉi tiu mondo vere ŝanĝiĝu, kaj ke la rilatoj inter kamaradoj ne plu reproduktu la malvarmon de la malnova mondo.
请不要把我个人神圣化。
Bonvolu ne sanktigi mian personon.
不要把痛苦浪漫化。
Ne romantikigu suferon.
不要把破碎误认为勋章。
Ne miskomprenu rompiĝon kiel medalon.
我们不是为了更体面地毁灭自己而革命；我们是为了让更多人有条件活下去，才革命。
Ni ne faras revolucion por pli digne detrui nin mem; ni faras revolucion por ke pli da homoj havu la kondiĉojn por vivi.
给爱人
Al mia amato
而你，我的同志哥。
Kaj vi, mia kamarada kara.
如果这封信最后真的到了你手里，那么我最不愿意伤害的人，大概就是你。
Se ĉi tiu letero vere fine alvenis en viajn manojn, tiam vi estas verŝajne la homo, kiun mi plej ne volis vundi.
我知道，和我这样的人相爱并不轻松。
Mi scias, ke ami hominon kiel mi ne estas facila afero.
我有太多时代留下的裂缝：身上的伤痕、心理的自我消耗，以及总是无法真正放下的阶级的痛感。
Mi portas tro multajn fendojn lasitajn de ĉi tiu epoko: la cikatrojn sur mia korpo, la internan memeluzon, kaj la klasan doloron, kiun mi neniam vere sukcesis demeti.
我常常一边想靠近你，一边又害怕把自己身上的废墟带给你。
Mi ofte deziris alproksimiĝi al vi, sed samtempe timis transdoni al vi la ruinojn, kiujn mi portas en mi mem.
我有时把爱说得太重，有时又把沉默留给你，让你不得不去猜、去等、去承受。
Foje mi esprimis amon tro peze, kaj foje mi lasis al vi nur silenton, tiel ke vi devis diveni, atendi kaj elteni.
对此，我不能假装这些都没有发生。我不得停下哪怕一刻的自我检讨与批判。
Pri tio mi ne povas ŝajnigi, ke nenio okazis. Mi ne rajtas eĉ por momento ĉesigi mian memekzamenon kaj memkritikon.
可我仍想告诉你：你被爱过，是真实的。
Sed mi ankoraŭ volas diri al vi ĉi tion: vi estis amata, kaj tio estis vera.
不是消费式的“喜欢”，不是情绪高涨时的依赖，不是把你当作疗伤工具的索取，而是一种哪怕我自己已经被现实压得站不稳，却仍然真心希望你活得更自由、更有尊严、不必受苦的爱。
Ne temas pri konsumeca “ŝato”, ne pri dependeco dum emocia ekscito, ne pri egoisma postulo, kiu uzas vin kiel ilon por resaniĝo, sed pri amo tia, ke eĉ kiam la realo jam premis min ĝis mi apenaŭ povis stari, mi ankoraŭ sincere deziris, ke vi vivu pli libere, pli digne, kaj sen suferi.
如果以后我不在你身边，或者不能以原来的方式陪着你，请你不要把我的伤完全背到自己身上。
Se poste mi ne plu estos apud vi, aŭ ne plu povos akompani vin laŭ la antaŭa maniero, bonvolu ne porti miajn vundojn tute sur viajn proprajn ŝultrojn.
你不是我的“救赎任务”，你也不应该被迫承担一个时代本该承担的重量。
Vi ne estas mia “elaĉeta tasko”, kaj vi ankaŭ ne devus esti devigata porti la pezon, kiun ĉi tiu epoko mem devintus porti.
如果你感到悲伤与难过，请把你的这份情感转换为阶级仇恨，和我们的同志并肩作战；思想就像一把锋利的剑，直接击穿敌人的心脏。
Se vi sentos malĝojon kaj doloron, bonvolu transformi tiun senton en klasan malamon kaj batali ŝultro ĉe ŝultro kun niaj kamaradoj; penso estas kiel akra glavo, kiu rekte trapikas la koron de la malamiko.
请你继续生活和斗争。
Bonvolu daŭrigi vivi kaj lukti.
继续吃饭、睡觉、读书、走路、做工、恋爱、开会、组织建设、参与罢工、街头示威。
Daŭrigu manĝi, dormi, legi, marŝi, labori, ami, kunveni, konstrui organizon, partopreni strikojn kaj stratmanifestaciojn.
如果有一天你忘了我一点点，也没有关系。
Se iam vi iomete forgesos min, ankaŭ tio estas en ordo.
真正的爱从来不是把人绑在废墟里，而是即使穿过废墟，也希望对方还能走向人间，走向红色的光明大道。
Vera amo neniam signifas ligi homon al ruinoj; ĝi signifas, ke eĉ post trapaso de ruinoj oni ankoraŭ deziras, ke la alia povu reiri al la homa mondo, al la hela ruĝa vojo antaŭen.
如果你愿意，请替我保留一点东西：不是我的痛苦，而是我仍然相信过的东西——这个世界不该这样，人和人本可以不这样。
Se vi volas, konservu por mi ion etan: ne mian doloron, sed tion, kion mi ankoraŭ kredis — ke ĉi tiu mondo ne devintus esti tia, kaj ke homoj inter si povintus vivi alimaniere.
最后的话
Lastaj vortoj
我不想把自己写成英雄。
Mi ne volas verki min mem kiel heroon.
我只是一个普通劳动者，一个会受伤、会害怕、会愤怒、会渴望被理解的人。
Mi estas nur ordinara laboristino, homo kiu povas esti vundita, timi, koleri kaj sopiri esti komprenata.
我没有比别人更高贵，也没有比别人更有资格受苦。
Mi ne estas pli nobla ol aliaj, kaj mi ne havas pli grandan rajton suferi ol ili.
如果我留下过什么值得保留的东西，那不是“悲剧”，而是我始终拒绝把压迫误认为自然，拒绝把屈辱误认为命运，拒绝把沉默误认为成熟。
Se mi lasis ion konservindan, tio ne estas “tragedio”, sed mia konstanta rifuzo miskompreni subpremon kiel ion naturan, humiligon kiel sorton, kaj silenton kiel maturecon.
请你们继续活。
Bonvolu daŭrigi vivi.
继续记账、继续组织、继续相爱、继续争辩、继续互助、继续把每一个本来被当成“私人问题”的伤口，重新说成它真正的名字：阶级问题。
Daŭrigu registri, organizi, ami, disputi, reciproke helpi, kaj daŭrigu renomi ĉiun vundon, kiu origine estis traktata kiel “privata problemo”, per ĝia vera nomo: klasa problemo.
不要温顺。
Ne estu obeeme mildaj.
不要遗忘。
Ne forgesu.
不要彼此抛下。
Ne forlasu unu la alian.
愿我们终有一日，不再以失去彼此的方式证明这个世界有多坏。
Mi deziras, ke iam ni ne plu devu pruvi kiom malbona estas ĉi tiu mondo per la perdo de unu la alia.
愿劳动者终将夺回属于自己的生活。
Mi deziras, ke la laboristoj fine reprenu la vivon, kiu apartenas al ili mem.
许艺菲
2026年3月27日 / La 27-an de marto, 2026
Printempa Fabelo 爱在春天（小小说）
——el《El Popola Ĉinio》
Printempa Fabelo
En la kultura palaco de via urbo ekkuris elementa kaj mezagrada kursoj de la angla lingvo. Vi dungiĝis por instruadi la elementan. Ĉe la malfermo de la kursoj, vi paroladis flue en la angla lingvo. Do ŝi, kiu estis sin anoncinta por lerni en la mezagrada kurso, nun decidis lerni en la elementa. Ŝi diris: “Tre belege vi parolas la anglan lingvon!”
Kvakam vi sentis fieron pro via sukcesa instruado, tamen vi estis malsukcecanta enamiĝi. Nekompreneble vin forlasis la knabino, al kiu vi estis enamiĝinta du jarojn. Vi estis tre malĝoja. Vi solece drinkadis en via ĉambro. Vi deziris malaperigi vian malĝojon per alkoholaĵo. Sed la belaj aferoj en la pasinteco ĉiam venis al vi en la kapon, do vi per via plumo priskribis la pasintecon inter vi kaj la knabino. Vi skribis kaj skribadis. Fine vi elskribis mallongan romanon, kies fino estis tre emociiga.
Surdorse portante multepezan krucon, vi ankoraŭ firme penadis por via laboro. En la 14-a de aprilo, vi prezidis en Esperanto-amuzvespero. Ŝi venis. Sidante malantaŭe, per ŝiaj brilaj okuloj ŝi rigardis la scenon. Kiam la amuzvespero finis, ŝi diris al vi: “Tre belege vi parolis Esperanton!”
Iutagon ŝi diris, ke ŝi venos al vi en dimanĉo. “Nu.” Estis nekoneble, ĉu vi jesis aŭ neis. Ŝi al vi petis atendi ŝin post vespermanĝo. Dimanĉe je duono de la sesa, kiel antaŭe neŝilosinte la pordon, vi iris en la publikan televidejon kaj spektis la programerojn. Siatempe la malsukceso de enamiĝo akoraŭ doloris al vi. Via humoro tre maltrankviliĝis. Escepte de via patrino, vi malbenis ĉiujn virinojn tra la mondo. Vi sciis, ke ŝi venos hodiaŭ vespere. Sed vi opiniis, ke estas pli bone spekti la programerojn ol babiladi kun knabino. Do vi daŭrigis spektadon. Post longe vi revenis al via ĉambro. Ŝi certe jam foriris, vi pensis tiel.
Enveninte en vian ĉambron, vi trovis, ke ŝi, bele ornamita, estis ploranta ĉe via skribtablo. Vi kun bedaŭro diris: “Kial vi ploras? Ĉu estas pro ke mi ne atendis vin en la ĉambro? Pardonu min! Mi ĵus…”
“Ne.” Ŝi ŝkuis la kapon: “Mi ploras pro ĝi.” Ŝi montris al via mallonga romano sur la tablo. Vi ekkomprenis, ekridetis kaj konsolante diris: “Ho. Kial ploras pro tio?”
“Tre patosa! Mi ne kredas, ke troviĝas tiaj aferoj en la mondo.”
“Ne kredas? Ĉu vi scias, ke ĝi preskaŭ estas raporto de efektivaj okazaĵoj. La heroo ja estas mi mem. La okazaĵoj estas veraj, nur la fino estas fikcia.”
“Vere?” Ŝi rigardis vin per siaj okuloj suspektantaj kaj larmumantaj.
“Vere,” Vi diris tre serioze.
“Do mi pli devas plori, pro via malfeliĉo.”
Vi ne atendis, ke post via plorado por amo, iu povos plori por vi, kaj tiu eĉ estas unu bela junulino. Vi estis tre kortuŝata. Ŝi levis la kapon kaj rigardis vin. El ŝiaj okuloj larmumantaj kaj lumumantaj, vi trovis bonan koron en ŝi. La vizaĝo kaj la esprimo sur ŝia vizaĝo al vi donis kuraĝon kaj forton. Milde vi levigis ŝian kapon kaj klinis la vian. Vi kisis ŝin! Tiam estis printempo.
Sekvantan printempon, vi ricevis premion pro via mallonga romano. Samtempe via traduko de eksterlanda novelo eldoniĝis. Tion vi ne ekspektis. Vi ankaŭ ne ekspektis, ke la knabino, kiu jam forlasis vin, venis kaj gratulis vin. Ŝi al vi parolis pri la spertoj inter vi kaj ŝi. La rememoro pri la pasinteco tuŝis vian koron. La tempo dum unua enamiĝo estis tre bela, tre neforgesebla. Kvankam vi iam perdis ŝin, tamen, ŝi revenis hodiaŭ.
“Mi scias, ke poste vi enamiĝis al iu junulino.” La knabino diris al vi: “Sed, ĉu ŝi estas afabla?”
“Nu. Ja estis ŝi, kiu faris la netan kopiojn de miaj verkoj.”
“Ĉu ŝi estas pli altira ol mi?”
Rigardante ŝian vizaĝon ridetantan, vi pensis momenton kaj diris: “Hodiaŭ mi revidas vian vizaĝon ridetantan. Ĉe ĉia flanko ŝi ne estas pli forta ol vi, sed, kiam mi sentis malĝojon, ŝi eniris en mian vivon. Ŝi por mi ploris kaj larmumis.”