《MARTA 》(124)

作者 aŭtoro: 雁过留声, 发表于 afiŝita je Wednesday, March 01, 2023, 07:43 (394天前)

《MARTA 》(124)

En tiu tago en la kudrejo de sinjorino Szwejc Marta malmulte sukcesis en sia laborado. Ŝi penis plenumi kiel eble plej bone tion, kion malgraŭ ĉio ŝi nomis sia devo, sed ŝi ne povis. Ŝiaj manoj tremis, de tempo al tempo nebulo kovris al ŝi la okulojn, ŝia koro frapis tiel forte, ke ŝi ne povis libere spiri. Nun, en ĉi tiu momento, eble la libristo-eldonisto tenas antaŭ si ŝian manuskripton, legas ĝin ... trakuras per la okuloj eble la kvinan paĝon ... ho, ke li ĝin rapide trakuru, ĉar ĝuste tie troviĝas unu loko, kiu, estante malplej facile komprenebla, malplej bone aperis en la traduko ... sed kompense la fino de la manuskripto, ĝiaj lastaj paĝoj, estas tradukitaj bonege ... skribante ilin Marta mem sentis ke ŝin kaptas efektiva inspiro, ke la penso de la majstro speguliĝas en ŝiaj vortoj kiel majesta vizaĝo de saĝulo en plej pura spegulo ... En la loĝejo de sinjorino Szwejc la horloĝo sonis la naŭan horon, la laboristinoj disiris, Marta reiris al sia ĉambreto. Je la noktomezo ŝi prezentis al si, ke la libristo-eldonisto ĝuste nun fermas la de ŝi skribitan kaj de li legitan kajeron. Ho, kiom multe ŝi donus por tio, se ŝi povus en ĉi tiu momento vidi lian fizionomion! Ĉu ĝi estas kontenta aŭ malgaja, severa aŭ promesanta plenumon de ŝia espero? Matena lumo jam penetris en la ĉambreton, kiam Marta, apogiĝinte sur kuseno, per okuloj, kiuj dum la tuta nokto ne fermiĝis eĉ por momento, rigardis la pecon da ĉielo videblan tra la malgranda fenestro. En tiuj okuloj, kiuj estis larĝe malfermitaj kaj senmovaj, sub la pala frunto vidiĝis profunda petego, el ili fluis muta, sed varmega preĝo. Je la oka horo ŝi devis laŭ la kutimo iri al la kudrejo, sed ŝiaj piedoj tiel tremis, ŝia kapo tiel flamis kaj la brusto tiel doloris, ke ŝi falis sur seĝon, ĉirkaŭprenis per la manplatoj la frunton kaj diris al si: mi ne povas! Leviĝante, kombante siajn longajn silkecajn harojn, surmetante la malnoviĝintan funebran veston, preparante matenan trinkaĵon por la infano kaj eĉ parolante kun Janjo, ŝi ĉiam havis la saman penson en la kapo: ĉu li akceptos mian laboron aŭ ne akceptos? ĉu mi kapablas plenumi tiajn laborojn aŭ ĉu mi ne kapablas? "Amas, ne amas" murmuretadis la ĉarma Gretchen, deŝirante laŭvice la neĝoblankajn folietojn de kampa astro; "kapablas, ne kapablas" meditadis la malriĉa virino, ekbruligante sur la kameno du malgrandajn lignopecojn, kuirante la mizeran manĝaĵon, balaante la malgajan ĉambreton kaj alpremante al la brusto sian palan amatan infanon. Kiu povus difini kun plena certeco, en kiu el la du demandantaj virinoj kuŝis pli profunda, pli terura dramo, kiun el ili la sorto per sia respondo estis pli kruele frakasonta, kiu el ili estis pli malfeliĉa kaj pli danĝere minacata malgraŭ sia tre malgranda postulemeco?

(未完待续)


完整帖子 kompletaj mesaĝoj:

 主题RSS Feed

powered by my little forum