中国世界语论坛 Ĉina Esperanta Forumo - Esperanto kiel arĥeologia kuriozaĵo en muzeo?

Esperanto kiel arĥeologia kuriozaĵo en muzeo?
Krepuske, ne multaj aĵoj en ĉi mondo pli plezure konsolus min, ol abunda bharata vespermanĝo, kiel nun metita sur mia tablo: biryani, korma, tandoori-kokaĵo, kaj mango-lassi.

Ravite en la aromo de kareo, mi kelkfoje sentas min kvazaŭ teleportita en tiun fe-landon, realisme aŭ fantazie priskribitan en la rakontoj pri Majstro 玄奘 kaj la simi-reĝo 悟空 (eble la suprema estro de ĉiuj tiuj petolaj simioj de mi alfrontitaj ĉe Batu-kavernaro en Kuala Lumpur? ...).

Jen, io interesa en la teleĵurnalo aŭ televid-novaĵ-bulteno kaptas mian atenton: Ekspozicio pri antikva Egiptio, baldaŭ okazonta en nia urbo, laŭ-dire la plej grandskala tia evento iam ajn organizita de la Brita Muzeo ekster Britio mem!

Ho, la egipta civilizacio, tiom brila kaj alte evoluinta en sia tempo, nun ekstinkta? Hmm....

Redirektante mian atenton al la mirinda kristalo de la bharata civilizacio nun sur mia tablo -- civilizacio kiun ne povis elviŝi la britaj koloniistoj -- mi rimarkas ian "reversan koloniadon" en kiu Sunak la hindo estras la Britan Registaron, kaj Lia Reĝa Moŝto ĉi-momente probable estas ĝuanta "tipan" britan matenmanĝon kun taso da cejlona teo... (Parenteze, "tipa" brita matenmanĝo, se zorgeme preparita, povas esti tre bongusta, kontraŭe al publika miskredo...)

Tradicie (= "politike ĝuste" laŭ vortumo nuntempa), iuj samideanoj (la amindaj "finvenkistoj") atribuas la ne(kontentigan)sukceson de Esperanto al la tutmondiĝo de la angla lingvo kaj sekve al la ekonomia-politika-milita "hegemonio" de Usono.

Precipe en lando, kie "fremdlingvo estas armilo en la viv-batalo" (slogano de Karl Marx ? iam pendanta en mia klas-ĉambro), taŭge-netaŭge kunligita al la "glora afero liberigi la tutan homaron" (afero kiu en si mem estis justa, nenio riproĉinda), la ŝajne ne-renversebla en-muze-iĝo de Esperanto povus simboli ian ideologian humiliĝon por tiuj batalantoj dediĉintaj al ĝi grandan parton de sia vivo --- VERAJ batalantoj, t.e. neinkluzive de tiuj kiuj balbutis nur "My name is Tom. Businessman." en famili-etosa semajnfina E-kunsido.

Mi diris " ***ŝajne*** ne-renversebla ", ĉar -- ne nur en ĉi diskuto sed pli ĝenerale --- mi rezistas konkludon tro nematuran dum ali-opiniaj voĉoj estas racie aŭskultindaj kaj informoj el diversaj fontoj estas ne-ignoreblaj...

Kiel ajn, ia-sence nia diligenta kolegaro, kunvenanta en tiu aŭ tiu alia "kongreso" aŭ "simpozio" aŭ "agada-tago", ne tre diferencas de la adrenalin-plenaj muzikemaj-artemaj gejunuloj ĉiunokte festantaj en la drinkejoj (perfekte leĝaj sociumadejoj / renkontejoj) de la historia itala-greka kvartalo de mia urbo (honore menciinde: la senlacaj strat-mur-pentraĉantoj-graffituloj) --- En ili mi ne povas ne vidi ian "idealismon" --- tiun saman idealismon devenantan pure el la estetika kaj intelekta valoro de io pri-esplorinda alt-nobla, sendepende de ties "utileco sekulara", ismon iam vaste trovatan en Esperantujo, en tiuj senpretendaj simpluloj kiujn mi ekkonis ĉe la dormejo de Ŝanhaja Fremdlingva Universitato, en mi mem.

Konfeseble la melodioj en tiuj drinkejoj ne tute kongruas kun mia prefero pri "klasikaĵoj" kiel "La pioggia non bagna il nostro amore quando il cielo è blu....." blah blah blah .... aŭdeblaj en la pli griz-harulaj-kaj-blank-barbulaj kafejoj. Sed ĉu ne senteblas tamen ilia sama arda aspiro al tiuj good-for-nothing-aĵoj? -- tiuj radiantaj perloj en la kerno de nia komuna homeco, enradikintaj ekde la tempo de Zeŭso kaj de la plej fruaj "Antropoj", supozeble neniam trans-prenotaj de t.n. "androidoj" (robotoj)...

Dume, kun entuziasmo mi notas sur mia iPhone la datojn de la anoncita ekspozicio pri antikva Egiptio. (Ne, kara Profesoro Lee, "iPhone" sonus orel-pika tradukite kiel "ajfoŭno", same kiel "fejsbuko" estis terura ĥimero.)

P.S.

Kia fuŝa skribaĉo supre!

Antaŭ la kronvirusa epidemio, regule okazis grandioza arta festivalo nomata "Blanka Nokto", en kiu la arto-trupoj havis la ŝancon plenmontri sian talenton al la publiko. Min plej impresis prezentado en kiu akrobato ripete sin-turnis en rondoj, ŝnur-pendante sub helium-balono, ŝvebanta eble kvindek metrojn super la tero.