中国世界语论坛 Ĉina Esperanta Forumo - 这一课出现了 人类历史 La Historio de la Homaro

这一课出现了 人类历史 La Historio de la Homaro (reply)
课文辅助理解；伊朗国王死后，王子上位；尊敬的各位，我的父亲经常对我说，国皇要治疗好国家，就必须了解本国历史。我请求你们给我编辑一部历史书，我好治理国家与知道管理方法。过了十五年后，大管理带回来五千部书来官场。国皇不满意说，我要工作和管理国家，怕没时间看，你们写短点吧。per tri vortoj:

“Ili naskiĝis, ili suferadis, ili mortis.”最后仅仅用三个字概括；他们出身、受难、死亡。希望学员自觉把省略的补全。

这一课出现了 人类历史 La Historio de la Homaro
La Historio de la Homaro

Kiam la maljuna reĝo de Persujo mortis, lia filo, la juna princo Zemir, eksidis sur la reĝa trono. Post kelkaj tagoj li kunvokis ĉiujn profesorojn kaj akademianojn de la lando kaj diris al ili, “Estimataj sinjoroj, mia patro ofte instruis min, ke la reĝoj pli bone regus la naciojn, se ili pli bone konus la historion de la homoj. Mi do petas vin, ke vi verku por mi universalan historion de la homoj, por ke mi povu ĝin legi kaj ekkoni.”

La profesoroj obeis, kaj post dek kvin jaroj ili revenis al palaco kun kvindek kameloj, kiuj portis kvin mil librojn. La reĝo estis malkontenta. Li diris, “Sinjoroj, mi vin multe dankas pro via granda laborado, sed mi havas grandan okapadon je la regado de la lando, kaj mi ne havas tempon por legi tiom da libroj. Mi petas vin, ke vi rekomencu kaj verku multe pli mallongan historion.”

邱地明 11:18:15

Post dek jaroj la profesoroj revenis kun kvin kameloj kaj kvincent libroj. La reĝo estis ankoraŭ ne kontenta. Li diris, “Mi vin dankas, sinjoroj, sed mi ne legos vian historion. Ankoraŭ tro longa tiu ĉi estas. Mi estas jam maljuna kaj havas blankajn harojn; mi estas facile laca. Mi petas vin, verku tre mallongan resumon de via historio, por ke mi povu ĝin legi antaŭ mia morto, kiu eble venos baldaŭ. Rapidu, sinjoroj, mi ne havos multajn jarojn por legi vian verkon!”

Dum la kvin postaj jaroj, multaj profesoroj jam mortis, kaj post ses jaroj restis nur la maljuna prezidanto de la akademio. Li venis al la palaco de l’ reĝo kun juna azeno, kiu portis unu grandan libron. En la granda korto de l’ palaco li renkontis serviston, kiu diris al li, “Ha, sinjoro, la reĝo estas malsana jam de multaj semajnoj, kaj hodiaŭ mortanta li estas.

Se vi lin volas vidi, rapidu al lia ĉambro!”

La maljuna akademiano lasis la azenon kaj la libron en la korto kaj supreniris al la reĝa ĉambro. Sur la lito la reĝo kuŝis, tute pala; mallaŭte kaj malrapide li parolis, “Kara profesoro —— vi venas —— tro malfrue. Mi do mortas —— kaj mi ne konas la historion —— de la homoj.”

Tre malgaja estis la profesoro, sed li diris, “Ne. Via Reĝa Moŝto, vi konos la historion de la homoj, ĉar mi ĝin diros al vi per tri vortoj:

“Ili naskiĝis, ili suferadis, ili mortis.”

Oni diras, ke la reĝo mortis kviete, ĉar li estis kontenta, koni tiun historion, eĉ tiel malfrue.

Vortoj

perso             波斯人 princo          王子

Persujo    波斯国（现伊朗） voki             呼唤，招喊

trono         王位，宝座 profesoro      教授

kunvoki          召集 regi               统治，管理

akademio 学士院，高等学校 por ke…        以使……

estimi              尊敬 palaco            宫殿

verki   写作，著述，编写 haro                头发

universala        普遍的 resumo            摘要

verko               著作 moŝto   对国王等的尊称

obei                  服从 kvieta   安静的，安详的

kamelo             骆驼 sumo               总数

azeno                驴 suferi               吃苦，受苦

akademiano  学士院院士 Via Reĝa Moŝto   国王陛下

【概说】

这一课出现了

人类历史  La Historio de la Homaro