Gakas sovaĝa ansero

作者 aŭtoro: 雁过留声, 发表于 afiŝita je Thursday, September 29, 2022, 17:57 (569天前)

Gao la olda* estas mia najbaro. Ni najbaris dek kvin jarojn, de unu muro disigate.

Gao la olda, 50-jara, etstatura, graseta, honesta kaj timida, afabla, ĉiam kun honesta rideto ĉirkaŭ la buŝo; lia edzino, ol li pli juna unu aŭ du jarojn kaj pli alta duonan kapon.

Gao la olda, kiom obeema tiom cedema, eĉ ne scius rezisti kaj ĝemi, kiam oni pingle pikus lin. Estas kvazaŭ li ĉiam estas sub la ŝuo de sia edzino. Li malhavas la decidan voĉon. Li estas nenio alia ol nulo en la okuloj de sia edzino. Lia edzino, kvazaŭ denaska megero, kun lango akra kaj lerta, ĉiam havas la lastan vorton, emante montri sin kapabla kaj okupiĝi pri io ajn ene kaj ekstere. Ŝi diras unu, do unu; ŝi diras du, do du. Gao la olda neniam kuraĝas nei aŭ riposti. Najbaroj ofte ŝutas al li laŭdojn kiel antaŭ lia vizaĝo, tiel ankaŭ post lia dorso, ke li estas aŭtentika bonulo.

Kverelo okazas inter ili ĉiun trian aŭ kvaran tagon. Oni diras, "Ĉio havas kaŭzon." Sed mi ne havas ideon, pro kio ili kverelas inter si.

——
*Gao la olda = Gao la maljuna = Laŭ Gaŭ = 老高 olda (maljuna): Laŭ la ĉina kutimo, oni ŝatas meti la vorton "olda (maljuna)" antaŭ familian nomon de viro por montri intimecon.

(2022/9/29 Nefinita kaj daŭrigota)

Gakas sovaĝa ansero

作者 aŭtoro: 雁过留声, 发表于 afiŝita je Thursday, September 29, 2022, 21:15 (569天前) @ 雁过留声

1. lia edzino, ol li pli juna unu aŭ du jarojn kaj pli alta duonan kapon. 他的老婆比他小一两岁,比他高半个头。

还可以:ol li pli juna per / je unu aŭ du jaroj kaj pli alta je duona kapo / duonkapo.

高一个头:alta je unu kapo (kapo) / unu kapon / kapon; 高两个头:alta je du kapoj / du kapojn

2. Gao la olda, kiom obeema tiom cedema, eĉ ne scius rezisti kaj ĝemi, kiam oni pingle pikus lin.
* Najbaroj ofte ŝutas al li laŭdojn kiel antaŭ lia vizaĝo, tiel ankaŭ post lia dorso, ke li estas aŭtentika bonulo.

*kiom ... tiom ..., kiel ... tiel ankaŭ ... : ...... 和 ......; 不但 ...... 而且 ......

3. Estas kvazaŭ li ĉiam estas sub la ŝuo de sia edzino. 他好像怕老婆。

4. Li malhavas la decidan voĉon. 说了不算。没有发言权。还可:Li ne havas la ĉefan voĉon.

5. ĉiam havas la lastan vorton, 说了算,最后拍板。

6. Ŝi diras unu, do unu; ŝi diras du, do du. 说一不二。

7. Kverelo okazas inter ili ĉiun trian aŭ kvaran tagon. 三天两头的吵架。
*ĉiun trian tagon 每三天(一次),每隔两天;ĉiun kvaran tagon 每四天(一次),每隔三天

主题RSS Feed

powered by my little forum