La Aŭtunmeza Festo

作者 aŭtoro: 雁过留声, 发表于 afiŝita je Tuesday, November 29, 2022, 19:50 (485天前)

La Aŭtunmeza Festo havis lokon hieraŭ.

Mi kaj mia edzino hejme celebris ĝin.

Matene mi aĉetis kokon, bovaĵon, porkaĵon, krabojn, salikokojn, kukumojn kaj aliajn materialojn por tagmanĝo.

Tagmeze mi kaj mia edzino okupiĝis per preparado de manĝo. Ni havis abundan festenon.

Post la manĝo ni faris sieston.

Posttagmeze ni estis sur la kulmino de monto panoramante la urbon en aŭtuno.

Vespere ni faris ĝjaŭziojn farĉitajn per spicita vianda-kaj-legoma haketaĵo.

La nokto falis antaŭ ol ni prenis manĝon. Mi glutis glason da vino kaj mia edzino lipis botelon da biero.

Kiam la luno elŝoviĝis sur la ĉielon, ni promenis laŭ la sinua ŝtone mozaikita aleo ĝis la lageto kilometre dista de nia hejmo. Ĉirkaŭirinte la lageton du fojojn, ni estis forpelitaj de regimentoj da moskitoj.

Ni, banataj de la lunbriloj, mano-en-mane, lante repromenis hejmen laŭlonge de la ĵus irita aleo.

Post kiam ni rehejmiĝis, la luno jam staris sur la ĉielo.

Mi kaj mia edzino, iom lacaj pro la promenado, eksidis kune sur la sofon, kaj faris paŭzon.

Momenton poste, ni sur la balkono surtabligis kukon, pomon, persikon, melonon, vinberaron, bananon, plenmanon da kuiritaj arakidoj kaj freŝaj sojfaboj, kaj lumigis kandelojn kaj bruligis incensaĵojn por kulti la dion de la luno.

Tion aranĝinte, ni komencis frandi kukojn kaj ĝui la belan plenlunon.

La luno klara, la zefiro dolĉa, la ĉielo pura, la tero kvieta, la ambrozio abunda, la kandelflamoj flagrantaj, la incensaĵoj aromaj, la homoj feliĉaj. Kia etoso!

Se temas pri la lun-kukoj, mi amas manĝi jujubpaste farĉitajn kukojn, sed mia edzino preferas kukojn kun farĉo konsistanta el sezamgrajnoj, arakidsemoj, heliantsemaj kernoj, melonsemaj kernoj, pinnuksaj kernoj, abrikotaj kernoj, juglandaj kernoj, rosinoj kaj sekigitaj fruktopecetoj.

Rigardante la lunon kaj maĉante la kukon, mia edzino jen kaj jen ellasis longan suspiron. Ŝajnis kvazaŭ la festo vekas nostalgion ĉe ŝi, kiu foras de siaj hejmloko kaj parencoj. Ĝuste kiel dirite, en bela festo duoblas la nostalgio!

Post luna aprecado, mi kaj mia edzino havis teruran dormemon, kiu senprokraste ekspedis nin enliten. Por doni balzamon al ŝia nostalgio, mi ekdormis kun ŝi ĉe la brakoj. Baldaŭ ni trovis nin en la brakoj de Morfeo.

Hodiaŭ matene, mi ne vekiĝis de mia dormo ĝis la tago leviĝis. Mi malkovris, ke mia edzino ankoraŭ katete nestas en mia sino. Ŝi, trankvila kaj milda, similis al infano en profunda dormo. Serio de memoroj drivis kun malhasto tra mia menso. Mi bildigis min, kiu unuafoje renkontiĝas kun ŝi, juna kaj bela, kun rozaj vangoj, densaj haroj, sveltaj brovoj, grandaj brilaj okuloj kaj ĉarmaj lipoj ĉiam kun petola rideto. En la fino mi enmanigis ŝin kaj defloris en lunluma nokto. De tiam ŝi sekvis min kiel mia ombro ĝis nun. Sed la jaroj malkompate plugis sulketojn sur ŝia vizaĝo ...

Ĉe tio, mi ne povis rezisti la tenton ŝteli kison al ŝi sur la frunto. Poste mi milde lulis ŝin, kaj metis mian manon konke al la buŝo, zumante en ŝian orelon, ke estas tempo ke ni ellitiĝu.

Leviĝinte el la lito, ŝi okupiĝis preparante matenmanĝon, dum mi estis okupita akuŝante kaj fajlante ĉi tiun folion da ĵurnalo, kiu en la fino kostis al mi preskaŭ du horojn.

(Verkis Sovaĝa Ansero 2022/9/11)

La Aŭtunmeza Festo

作者 aŭtoro: 雁过留声, 发表于 afiŝita je Tuesday, November 29, 2022, 19:59 (485天前) @ 雁过留声

Momenton poste, ni sur la balkono surtabligis kukon, pomon, persikon, melonon, vinberaron, bananon, plenmanon da kuiritaj arakidoj kaj freŝaj sojfaboj, kaj lumigis kandelojn kaj bruligis incensaĵojn por kulti la dion de la luno.

这段中的kuiritaj arakidoj不妥,有悖习俗,缺乏常识,把kuiritaj去掉就好了,因为祭月一般用生的花生,月兔不吃煮熟的花生。

主题RSS Feed

powered by my little forum